1 Kaj Samuel parolis al la tuta Izrael. Kaj Izrael eliris milite kontraŭ la Filiŝtojn, kaj stariĝis tendare apud Eben-Ezer, kaj la Filiŝtoj stariĝis tendare apud Afek.

2 Kaj la Filiŝtoj starigis siajn vicojn kontraŭ Izrael, kaj la batalo vastiĝis, kaj Izrael estis venkobatita de la Filiŝtoj, kaj ili mortigis sur la kampo de la batalo pli-malpli kvar mil homojn.

3 Kaj la popolo venis en la tendaron, kaj la plejaĝuloj de Izrael diris:Pro kio la Eternulo frapis nin hodiaŭ antaŭ la Filiŝtoj? ni prenu al ni el Ŝilo la keston de interligo de la Eternulo, por ke ĝi venu inter nin kaj savu nin kontraŭ la manoj de niaj malamikoj.

4 Kaj la popolo sendis en Ŝilon, kaj oni alportis de tie la keston de interligo de la Eternulo Cebaot, sidanta sur la keruboj; tie estis kun la kesto de interligo de Dio la du filoj de Eli, Ĥofni kaj Pineĥas.

5 Kaj kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis en la tendaron, tiam la tuta Izrael faris tian grandan kriadon, ke la tero ekbruis.

6 Kiam la Filiŝtoj aŭdis la laŭtan kriadon, ili diris:Kion signifas ĉi tiu granda kaj forta kriado en la tendaro de la Hebreoj? Kaj ili eksciis, ke la kesto de la Eternulo venis en la tendaron.

7 Kaj la Filiŝtoj ektimis, ĉar ili diris:Venis Dio en la tendaron. Kaj ili diris:Ve al ni! ĉar ne estis tiel antaŭe.

8 Ve al ni! kiu savos nin kontraŭ la manoj de tiuj fortaj dioj? tio estas tiuj dioj, kiuj frapis la Egiptojn per ĉiaj frapoj en la dezerto.

9 Estu kuraĝaj kaj viraj, ho Filiŝtoj, por ke vi ne fariĝu sklavoj al la Hebreoj, kiel ili estis sklavoj al vi; estu viroj kaj batalu.

10 Kaj la Filiŝtoj batalis, kaj la Izraelidoj estis venkobatitaj, kaj ili forkuris ĉiu al sia tendo; kaj la venkobato estis tre granda, kaj falis el la Izraelidoj tridek mil piedirantoj.

11 Kaj la kesto de Dio estis prenita, kaj la du filoj de Eli, Ĥofni kaj Pineĥas, mortis.

12 Unu Benjamenido kuris el la militistaro kaj venis en Ŝilon en la sama tago, kaj liaj vestoj estis disŝiritaj, kaj tero estis sur lia kapo.

13 Kiam li venis, Eli sidis sur seĝo, rigardante sur la vojon, ĉar lia koro tremis pri la kesto de Dio. Kaj tiu homo venis, por sciigi en la urbo, kaj ekkriis la tuta urbo.

14 Kiam Eli aŭdis la kriadon, li diris:Kion signifas ĉi tiu tumulta kriado? Kaj la viro rapide venis kaj sciigis al Eli.

15 Eli tiam havis la aĝon de naŭdek ok jaroj, kaj liaj okuloj malakriĝis, kaj li ne povis vidi.

16 Kaj tiu viro diris al Eli:Mi venis el la militistaro, mi alkuris hodiaŭ el la militistaro. Kaj Eli diris:Kia estis la afero, mia filo?

17 Kaj la sciiganto respondis kaj diris:Izrael forkuris antaŭ la Filiŝtoj, kaj granda frapo trafis la popolon, kaj ankaŭ viaj du filoj, Ĥofni kaj Pineĥas, mortis, kaj la kesto de Dio estas forprenita.

18 Apenaŭ li menciis la keston de Dio, Eli falis de la seĝo malantaŭen ĉe la pordego, rompis al si la kolon, kaj mortis; ĉar li estis maljuna kaj peza. Li estis juĝisto de Izrael dum kvardek jaroj.

19 Lia bofilino, la edzino de Pineĥas, estis graveda, baldaŭ naskonta. Kiam ŝi aŭdis la sciigon pri la forpreno de la kesto de Dio kaj pri la morto de sia bopatro kaj de sia edzo, ŝi kliniĝis kaj naskis, ĉar subite atakis ŝin la naskaj doloroj.

20 Kaj dum ŝi estis mortanta, la virinoj, kiuj ŝin ĉirkaŭis, diris:Ne timu, ĉar vi naskis filon; sed ŝi ne respondis, kaj ne prenis tion al sia koro.

21 Kaj ŝi donis al la knabo la nomon Ikabod, dirante:For estas la gloro de Izrael; ĉar forprenita estis la kesto de Dio kaj pereis ŝia bopatro kaj ŝia edzo.

22 Kaj ŝi diris:For estas la gloro de Izrael, ĉar forprenita estas la kesto de Dio.

1 撒母耳的话传遍了以色列。那时, 以色列人出去迎战非利士人, 他们靠近以便以谢安营, 非利士人却在亚弗安营。

2 非利士人列阵, 要与以色列人交战。战事展开后, 以色列人败在非利士人面前, 非利士人在战场上杀了约四千人。

3 军队回到营里, 以色列的长老说: "今天耶和华为什么在非利士人面前击败我们呢?我们要把耶和华的约柜从示罗抬到我们这里来。约柜一到我们中间, 就会拯救我们脱离仇敌的手。"

4 于是他们派人到示罗去, 从那里把坐在二基路伯中间万军之耶和华的约柜抬来; 以利的两个儿子, 何弗尼和非尼哈, 也与 神的约柜一同来了。

5 耶和华的约柜来到营中的时候, 以色列众人就大声欢呼, 大地也回声响应。

6 非利士人听见了欢呼的声音, 就问: "在希伯来人的营中为什么有这样大声的欢呼呢?"后来才知道耶和华的约柜来到了营中。

7 非利士人就害怕起来, 他们说: "有神来到他们的营中了。"又说: "我们有祸了! 因为从来没有这样的事。

8 我们有祸了! 从前在旷野用各样灾祸击打埃及人的, 就是这些神。谁能救我们脱离这些大能之神的手呢?

9 非利士人哪! 你们要刚强, 要作大丈夫, 免得你们作希伯来人的奴仆, 好像他们作过你们的奴仆一样; 你们要作大丈夫, 作战吧! "

10 于是非利士人起来作战, 以色列人就被击败, 各人都往自己的帐棚逃跑。这是一场大屠杀, 以色列人中有三万步兵阵亡。

11 神的约柜也被抢去, 以利的两个儿子何弗尼和非尼哈也死了。

12 有一个便雅悯人跑离战场, 衣服撕裂, 头蒙尘土, 当天来到示罗。

13 他来到的时候, 以利正在路旁坐在自己的椅子上观望, 因为他为 神的约柜担忧战栗。那人进城里报信, 全城的人就都喊叫起来。

14 以利听见喊叫的声音, 就问: "这喧嚷的声音是什么意思呢?"那人急忙前来, 向以利报告。

15 那时以利九十八岁了, 眼睛发直, 不能看见。

16 那人告诉以利: "我是从战场上来的, 今天从战场上逃回来。"以利问: "我儿, 事情怎么样?"

17 报信的人回答, 说: "以色列人在非利士人面前逃跑, 伤亡惨重, 你两个儿子何弗尼和非尼哈也都死了, 民中被杀的甚多, 神的约柜也被抢去了。"

18 因为以利年老体重, 报信的人一提到 神的约柜, 以利就从椅子上往后跌倒在门旁, 颈骨折断而死。以利治理了以色列四十年。

19 以利的媳妇, 非尼哈的妻子怀了孕, 产期近了; 她一听见 神的约柜被抢去, 以及她公公和丈夫都死了的消息, 就忽然感到疼痛, 曲身生产了。

20 她快要死的时候, 站在旁边的妇女们对她说: "不要怕, 你生了一个儿子! "她却不回答, 也不理会。

21 她给孩子起名叫以迦博, 说: "荣耀已经离开以色列了。"这是因为 神的约柜被抢去, 又因为她的公公和丈夫都死了。

22 她说: "荣耀已经离开了以色列, 因为 神的约柜被抢去了。"