1 Estis viro el la Benjamenidoj, kiu havis la nomon Kiŝ, filo de Abiel, filo de Ceror, filo de Beĥorat, filo de Afiaĥ, Benjamenido, viro forta.
2 Li havis filon, kies nomo estis Saul; ĉi tiu estis juna kaj bela, kaj neniu el la Izraelidoj estis pli bela ol li; de siaj ŝultroj supren li estis pli alta ol la tuta popolo.
3 Perdiĝis azeninoj de Kiŝ, patro de Saul; kaj Kiŝ diris al sia filo Saul:Prenu kun vi unu el la junuloj, kaj leviĝu, kaj iru serĉi la azeninojn.
4 Kaj li iris sur la monton de Efraim kaj trairis la landon Ŝaliŝa, sed ili ne trovis; kaj ili trairis la landon Ŝaalim, sed tie ne troviĝis; kaj li trairis la landon de Benjamen, sed ili ne trovis.
5 Kiam li venis en la landon Cuf, Saul diris al la junulo, kiu estis kun li:Venu, ni reiru hejmen, ĉar alie mia patro eble ĉesos pensi pri la azeninoj kaj estos maltrankvila pri ni.
6 Kaj tiu diris al li:Jen en ĉi tiu urbo estas Dia homo, homo respektata; ĉio, kion li diras, nepre plenumiĝas; ni iru do tien, eble li montros al ni la vojon, kiun ni devas iri.
7 Kaj Saul diris al sia junulo:Bone, ni iros, sed kion ni alportos al la homo? ĉar la pano elĉerpiĝis en nia sako, kaj ni havas nenian donacon, por alporti al la Dia homo; kion ni havas?
8 La junulo plue respondis al Saul kaj diris:Jen en mia mano troviĝas kvarono de arĝenta siklo; mi donos ĝin al la Dia homo, kaj li montros al ni la vojon.
9 (En la antaŭa tempo ĉe Izrael oni tiel diradis, kiam oni iris demandi Dion:Ni iru al la antaŭvidisto; ĉar kion oni nun nomas profeto, tion oni antaŭe nomis antaŭvidisto.)
10 Kaj Saul diris al sia junulo:Bone vi diris; ni iru. Kaj ili iris en la urbon, en kiu loĝis la Dia homo.
11 Irante supren en la urbon, ili renkontis knabinojn, kiuj eliris, por ĉerpi akvon; kaj ili diris al tiuj:Ĉu la antaŭvidisto estas ĉi tie?
12 Kaj tiuj respondis al ili kaj diris:Ĉi tie; jen li estas antaŭ vi; nun rapidu, ĉar hodiaŭ li venis en la urbon, ĉar hodiaŭ la popolo alportas buĉoferon sur la altaĵo.
13 Kiam vi eniros en la urbon, vi tuj trovos lin, antaŭ ol li iros sur la altaĵon, por manĝi; ĉar la popolo ne manĝas antaŭ lia veno, ĉar li benas la buĉoferon, kaj nur poste manĝas la invititoj. Iru do, ĉar nun vi lin trovos.
14 Kaj ili iris supren en la urbon. Apenaŭ ili venis en la mezon de la urbo, jen Samuel eliras renkonte al ili, por iri sur la altaĵon.
15 Dume la Eternulo revelaciis al la oreloj de Samuel, unu tagon antaŭ la veno de Saul, dirante:
16 Morgaŭ en ĉi tiu tempo Mi sendos al vi homon el la lando de Benjamen, kaj vi sanktoleos lin kiel ĉefon super Mia popolo Izrael, kaj li savos Mian popolon el la manoj de la Filiŝtoj; ĉar Mi vidis Mian popolon, kaj ĝiaj krioj atingis Min.
17 Kiam Samuel ekvidis Saulon, la Eternulo diris al li:Jen estas la homo, pri kiu Mi diris al vi, ke li regos super Mia popolo.
18 Saul alproksimiĝis al Samuel en la pordego, kaj diris:Diru al mi, mi petas, kie estas ĉi tie la domo de la antaŭvidisto.
19 Kaj Samuel respondis al Saul kaj diris:Mi estas la antaŭvidisto; iru antaŭ mi sur la altaĵon; vi manĝos kun mi hodiaŭ, kaj morgaŭ mi lasos vin for, kaj mi diros al vi ĉion, kio estas en via koro.
20 Kaj pri la azeninoj, kiuj perdiĝis ĉe vi antaŭ tri tagoj, ne zorgu, ĉar ili estas trovitaj. Kaj al kiu apartenos ĉio plej bona en Izrael? ĉu ne al vi kaj al la tuta domo de via patro?
21 Saul respondis kaj diris:Mi estas ja Benjamenido, el la plej malgrandaj triboj de Izrael, kaj mia familio estas la plej malgranda el ĉiuj familioj de la tribo de Benjamen; kial do vi diris al mi tiajn vortojn?
22 Tiam Samuel prenis Saulon kaj lian junulon, kaj enkondukis ilin en la manĝoĉambron, kaj donis al ili lokon supraloke de la invititoj, kiuj estis en la nombro de ĉirkaŭ tridek homoj.
23 Kaj Samuel diris al la kuiristo:Donu tiun porcion, kiun mi donis al vi kaj pri kiu mi diris al vi, ke vi retenu ĝin ĉe vi.
24 Kaj la kuiristo prezentis femuron, kaj tion, kio estas kun ĝi, kaj metis tion antaŭ Saulon, kaj Samuel diris:Jen estas, kio restis; metu ĝin antaŭ vin kaj manĝu, ĉar ĝi estas rezervita por vi por la tempo, por kiu mi invitis la popolon. Kaj Saul manĝis kun Samuel en tiu tago.
25 Kaj ili malsupreniris de la altaĵo en la urbon, kaj Samuel parolis kun Saul sur la tegmento.
26 Kaj ili leviĝis frue; kaj kiam la matenruĝo leviĝis, Samuel vokis Saulon sur la tegmenton, kaj diris:Leviĝu, mi lasos vin for. Kaj Saul leviĝis, kaj ili eliris ambaŭ, li kaj Samuel, eksteren.
27 Kiam ili atingis la finon de la urbo, Samuel diris al Saul:Diru al la junulo, ke li iru antaŭen (kaj tiu iris antaŭen); kaj vi haltu nun, kaj mi anoncos al vi la diron de Dio.
1 有一个便雅悯人, 名叫基士, 是亚别的儿子。亚别是洗罗的儿子, 洗罗是比歌拉的儿子, 比歌拉是亚斐亚的儿子。(这便雅悯人是个大财主。)
2 他有一个儿子, 名叫扫罗, 既年轻又英俊; 在以色列人中, 没有一个能比他更英俊的。他比人高出一个头。
3 扫罗的父亲基士有几头母驴走失了, 他就对他的儿子扫罗说: "你带一个仆人, 动身去寻找母驴吧! "
4 扫罗走遍以法莲山地, 又走遍沙利沙地, 但他们都没有找到。他们又走遍沙琳地, 母驴也不在那里; 又走遍便雅悯地, 还是找不到。
5 他们到了苏弗地, 扫罗对跟随他的仆人说: "来, 我们回去吧, 恐怕我父亲不为母驴挂心, 反而为我们担忧了。"
6 仆人对他说: "看哪, 这城里有一位神人, 很受人敬重, 他所说的, 都必应验。现在, 我们到他那里去吧, 也许他会告诉我们当走的路。"
7 扫罗对仆人说: "如果我们去, 有什么可以送给那人呢?因为我们袋里的食物都已经用尽了, 也没有礼物可以送给那神人, 我们还有什么呢?"
8 仆人回答扫罗: "看哪! 我手里有三克银子, 可以送给那神人, 请他告诉我们应该走的路。"
9 从前在以色列中, 有人去求问 神的时候, 就这样说: "来, 我们去见先见吧。"因为今天称为先知的, 从前称为先见。
10 扫罗对仆人说: "你说的好。来, 我们去吧! "于是他们到那神人所住的城里去。
11 他们正上山坡要进城的时候, 就遇见几个少女出来打水。他们就问那些少女: "先见在这里吗?"
12 那些少女回答他们说: "在这里! 他就在你们前面, 现在快去吧! 他今天正到这城里来, 因为今天在邱?上, 人民有献祭的事。
13 你们一进城, 在他登上邱坛吃祭物之前, 必遇见他。因为他未到, 众人不能先吃, 他必先为祭物祝谢, 然后客人才可以吃。现在你们上去吧! 今天, 你们必可遇见他。"
14 于是二人上那城去; 他们正进城的时候, 撒母耳就迎着他们出来, 要上邱坛去。
15 原来, 在扫罗来到的前一天, 耶和华已经启示撒母耳说:
16 "明天大约这个时候, 我要差派一个人从便雅悯地到你那里去, 你要膏立他作我子民以色列人的领袖。他要拯救我的子民脱离非利士人的手。我眷顾了我的子民, 因为他们的哀求已经达到我这里。"
17 撒母耳看见了扫罗, 耶和华就对撒母耳说: "你看, 这就是我对你所说的那人, 他要统治我的子民。"
18 扫罗在城门口, 走近撒母耳跟前, 说: "请告诉我先见的家在哪里?"
19 撒母耳回答扫罗: "我就是先见, 请你在我前面上邱坛去。今天你们要与我一同吃饭, 明天早晨我就送你回去。你心里的一切事, 我都会告诉你。
20 至于你前三天失了的母驴, 你不必为它们担心, 因为都已经找到了。以色列众人所渴求的是谁呢?不是你和你的父家吗?"
21 扫罗回答: "我不是以色列众支派中最微小的便雅悯人吗?我的家族不是便雅悯支派的家族中最微小的吗?你为什么对我说这样的话呢?"
22 撒母耳把扫罗和扫罗的仆人领进了客厅, 使他们坐在客人中的首位; 那里约有三十人。
23 撒母耳对厨师说: "我交给你, 吩咐你存放好的那一份祭肉, 现在可以拿来。"
24 厨师就把那条腿肉拿上来, 摆在扫罗面前。撒母耳说: "这是为你留下的, 现在摆在你面前, 请吃吧! 因为这是我邀请众人的时候, 特地为这时刻保留的。"于是, 当天扫罗就与撒母耳一同吃饭。
25 他们从邱坛下来, 进到城里; 撒母耳和扫罗在房顶上说话。
26 他们清早起来; 天快亮的时候, 撒母耳在房顶上呼叫扫罗说: "起来吧, 我要送你回去。"扫罗就起来。于是, 他与撒母耳二人一起到外面去。
27 他们下到城边的时候, 撒母耳对扫罗说: "吩咐你的仆人先走。(仆人就先走了。)你暂且留在这里, 我好把 神的话讲给你听。"