1 Kaj post tio la Sinjoro elektis sepdek aliajn, kaj ilin forsendis duope antaŭ sia vizaĝo en ĉiun urbon kaj ĉiun lokon, kien li mem estis venonta.

2 Kaj li diris al ili:La rikolto estas granda, sed la laborantoj estas malmultaj; petu do la Estron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton.

3 Iru; jen mi sendas vin kiel ŝafidojn meze de lupoj.

4 Ne portu monujon, nek saketon, nek ŝuojn; kaj salutu neniun sur la vojo.

5 Kaj en kiun ajn domon vi eniros, unue diru:Paco al ĉi tiu domo.

6 Kaj se tie estos filo de paco, via paco restos sur li; sed se ne, ĝi revenos al vi.

7 Kaj en tiu sama domo restu, manĝante kaj trinkante tion, kion ili havas; ĉar la laboranto meritas sian salajron. Ne transiru de domo en domon.

8 Kaj en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni vin akceptos, manĝu tion, kion oni metos antaŭ vin;

9 kaj sanigu la tieajn malsanulojn, kaj diru al ili:La regno de Dio alproksimiĝis al vi.

10 Sed en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni ne akceptos vin, eliru sur ĝiajn stratojn, kaj diru:

11 Eĉ la polvon de via urbo, kiu sin tenas al niaj piedoj, ni deviŝas kontraŭ vin; tamen sciu, ke la regno de Dio alproksimiĝis al vi.

12 Mi diras al vi:Estos pli elporteble en tiu tago por Sodom, ol por tiu urbo.

13 Ve al vi, Ĥorazin! ve al vi, Betsaida! ĉar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencaj faroj, kiuj fariĝis en vi, ili jam antaŭ longe pentus, sidante en sakaĵo kaj cindro.

14 Tamen estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la juĝado, ol por vi.

15 Kaj vi, Kapernaum, ĉu vi estos altigita ĝis la ĉielo? vi ja malsupreniros ĝis Hades.

16 Kiu vin aŭskultas, tiu min aŭskultas; kiu vin malŝatas, tiu min malŝatas; kaj kiu min malŝatas, tiu malŝatas Tiun, kiu min sendis.

17 Kaj la sepdek revenis kun ĝojo, dirante:Sinjoro, eĉ la demonoj submetiĝas al ni per via nomo.

18 Kaj li diris al ili:Mi vidis Satanon falanta de la ĉielo, kiel fulmo.

19 Jen mi donis al vi aŭtoritaton piedpaŝi sur serpentoj kaj skorpioj, kaj sur la tuta potenco de la malamiko; kaj nenio iel vin difektos.

20 Tamen ne ĝoju pri tio, ke la spiritoj submetiĝis al vi; sed ĝoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la ĉielo.

21 En tiu sama horo li ĝojis en la Sankta Spirito, kaj diris:Mi Vin gloras, ho Patro, Estro de la ĉielo kaj la tero, ke Vi kaŝis ĉi tion for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanetoj; jes, Patro, ĉar al Vi tio bone plaĉis.

22 Ĉio estas transdonita al mi de mia Patro; kaj neniu scias, kiu estas la Filo, krom la Patro; nek kiu estas la Patro, krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin.

23 Kaj sin turninte al la disĉiploj, li flanke diris:Feliĉaj estas la okuloj, kiuj vidas tion, kion vi vidas;

24 ĉar mi diras al vi, ke multaj profetoj kaj reĝoj deziris vidi tion, kion vi vidas, kaj ili ne vidis; kaj aŭdi tion, kion vi aŭdas, kaj ili ne aŭdis.

25 Kaj jen unu leĝisto stariĝis, kaj tentis lin, dirante:Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon?

26 Kaj li diris al li:Kio estas skribita en la leĝo? kiel vi legas?

27 Kaj li responde diris:Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto kaj per via tuta menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem.

28 Kaj li diris al li:Vi prave respondis; tion faru, kaj vi vivos.

29 Sed li, dezirante pravigi sin, diris al Jesuo:Kaj kiu estas mia proksimulo?

30 Jesuo respondis kaj diris:Unu homo malsupreniris de Jerusalem al Jeriĥo; kaj li falis en la manojn de rabistoj, kiuj lin senvestigis kaj batis, kaj foriris, lasante lin duone senviva.

31 Kaj laŭ okazo unu pastro malsupreniris la saman vojon; kaj lin vidinte, li preterpasis aliflanke.

32 Kaj tiel same unu Levido, veninte al la loko kaj lin vidinte, preterpasis aliflanke.

33 Sed unu Samariano, vojaĝante, alvenis tien, kie li estis, kaj lin ekvidinte, li kortuŝiĝis,

34 kaj alproksimiĝis, kaj bandaĝis liajn vundojn, kaj surverŝis oleon kaj vinon; kaj li metis lin sur sian beston, kaj kondukis lin al gastejo, kaj zorgis pri li.

35 Kaj la morgaŭan tagon li elprenis du denarojn kaj donis ilin al la gastejestro, kaj diris:Zorgu pri li, kaj kion pli vi elspezos, mi tion repagos al vi, kiam mi revenos.

36 Kiu el tiuj tri, laŭ via opinio, sin montris proksimulo de tiu, kiu falis en la manojn de la rabistoj?

37 Kaj li diris:Tiu, kiu faris al li kompaton. Kaj Jesuo diris al li:Iru vi, kaj faru tion saman.

38 Kaj dum ili vojaĝis, li eniris en unu vilaĝon; kaj virino, nomata Marta, akceptis lin en sian domon.

39 Kaj ŝi havis fratinon, nomatan Maria, kaj ĉi tiu sidis apud la piedoj de la Sinjoro, kaj aŭskultis lian parolon.

40 Sed Marta estis distrata pro multo da servado; kaj ŝi alproksimiĝis, kaj diris:Sinjoro, ĉu vi ne zorgas pri tio, ke mia fratino lasis al mi servi sola? diru do al ŝi, ke ŝi min helpu.

41 Sed la Sinjoro respondis kaj diris al ŝi:Marta, Marta, vi zorgas kaj klopodadas pri multaj aferoj;

42 sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de ŝi.

1 这些事以后, 主又另外指派了七十二个人("七十二个人"有些抄本作"七十个人"), 差遣他们两个两个地, 在他前面, 到他自己将要到的各城各地去。

2 耶稣对他们说: "庄稼多, 工人少, 所以你们应当求庄稼的主, 派工人出去收他的庄稼。

3 你们去吧! 我差你们去, 如同羊羔进入狼群。

4 不要带钱囊, 不要带口袋, 不要带鞋, 不要在路上问候人。

5 无论进哪一家, 先说: ‘愿平安归与这家! ’

6 那里若有配得平安的人("配得平安的人"原文作"平安之子"), 你们的平安就必临到他, 不然, 就归给你们。

7 你们要住在那家, 吃喝他们所供给的, 因为作工的理当得工资; 不必从这家搬到那家。

8 无论进哪一城, 人若接待你们, 摆上什么, 就吃什么。

9 要医治城中的病人, 对他们宣讲: ‘ 神的国临近你们了。’

10 无论进哪一城, 人若不接待你们, 你们就出来到街上, 说:

11 ‘连你们城里那粘在我们脚上的尘土, 我们也要当着你们擦去。虽然这样, 你们应该知道: 神的国临近了! ’

12 我告诉你们, 当那日, 所多玛所受的, 比那城所受的还轻呢。

13 "哥拉逊啊, 你有祸了! 伯赛大啊, 你有祸了! 因为在你们那里行过的神迹, 如果行在推罗和西顿, 他们早已披麻蒙灰, 坐在地上悔改了。

14 在审判的时候, 推罗和西顿所受的, 比你们所受的还轻呢。

15 还有你, 迦百农啊! 你会被高举到天上吗?你必降到阴间。

16 听从你们的, 就是听从我; 弃绝你们的, 就是弃绝我; 弃绝我的, 就是弃绝那差我来的。"

17 那七十二个人欢欢喜喜地回来, 说: "主啊, 因你的名, 连鬼也服了我们。"

18 耶稣说: "我看见撒但, 像闪电一样从天坠落。

19 我已经给你们权柄, 去践踏蛇和蝎子, 胜过仇敌的一切能力。绝对没有什么能伤害你们了。

20 然而不要因为鬼服了你们就欢喜, 却要因为你们的名字记录在天上而欢喜。"

21 就在这时候, 耶稣因圣灵而欢乐, 说: "父啊, 天地的主, 我赞美你, 因为你把这些事向智慧和聪明的人隐藏起来, 却向婴孩显明。父啊, 是的, 这就是你的美意。

22 我父已经把一切交给我; 除了父没有人知道子是谁, 除了子和子所愿意启示的人, 也没有人知道父是谁。"

23 耶稣转过身来, 悄悄地对门徒说: "看见你们所看见的, 那眼睛有福了!

24 我告诉你们, 曾经有许多先知和君王, 想看你们所看见的, 却没有看到; 想听你们所听见的, 却没有听到。"

25 有一个律法师起来试探耶稣, 说: "老师, 我应该作什么, 才可以承受永生呢?"

26 耶稣对他说: "律法上写的是什么?你怎么念的呢?"

27 他回答: "你要全心、全性、全力、全意爱主你的 神, 并且要爱邻舍如同自己。"

28 耶稣说: "你答得对, 你这样行, 就必得生命。"

29 那人想证明自己有理, 就对耶稣说: "谁是我的邻舍呢?"

30 耶稣回答: "有一个人从耶路撒冷下耶利哥去, 落在强盗手中。他们剥去他的衣服, 把他打得半死, 撇下他一个人就走了。

31 正好有一个祭司, 从那条路下来, 看见他, 就从旁边走过去了。

32 又有一个利未人, 来到那里, 看见他, 也照样从旁边走过去了。

33 只有一个撒玛利亚人, 旅行来到他那里, 看见了, 就动了怜悯的心,

34 上前用油和酒倒在他的伤处, 包裹好了, 把他扶上自己的牲口, 带他到客店里照顾他。

35 第二天, 他拿出两个银币交给店主, 说: ‘请你照顾他, 额外的开支, 我回来的时候必还给你。’

36 你想, 这三个人, 谁是那个落在强盗手中的人的邻舍呢?"

37 他说: "是那怜悯他的。"耶稣说: "你去, 照样作吧。"

38 他们走路的时候, 耶稣进了一个村庄。有一个名叫马大的女人, 接他到家里。

39 她有一个妹妹, 名叫马利亚, 坐在主的脚前听道。

40 马大被许多要作的事, 弄得心烦意乱, 就上前来, 说: "主啊, 我妹妹让我一个人侍候, 你不理吗?请吩咐她来帮助我。"

41 主回答她: "马大, 马大, 你为许多事操心忙碌,

42 但是最需要的只有一件, 马利亚已经选择了那上好的分, 是不能从她夺去的。"