1 Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo:jen Li kreis akridojn en la komenco de kreskado de la postfalĉaĵo; la postfalĉaĵo aperis post la falĉado por la reĝo.
2 Kiam ili finis la manĝadon de la herbo sur la tero, mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo, volu pardoni! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda.
3 Tiam la Eternulo bedaŭris tion:Tio ne estos, diris la Eternulo.
4 Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo:jen la Sinjoro, la Eternulo, proklamis juĝon per fajro, ke ĝi ekstermu la grandan abismon kaj ekstermu la kampojn.
5 Kaj mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo, volu haltigi! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda.
6 La Eternulo bedaŭris ankaŭ tion:Tio ne estos, diris la Sinjoro, la Eternulo.
7 Li donis al mi tian vizion:jen la Sinjoro staris sur murego vertikala, kaj vertikalon Li tenis en Sia mano.
8 Kaj la Eternulo diris al mi:Kion vi vidas, Amos? Mi respondis:Vertikalon. Kaj la Sinjoro diris:Jen Mi metos vertikalon meze de Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos ĝin;
9 kaj dezertiĝos la altaĵoj de Isaak, kaj la sanktejoj de Izrael estos ruinigitaj; kaj Mi levos Min kun glavo kontraŭ la domon de Jerobeam.
10 Amacja, pastro el Bet-El, sendis al Jerobeam, reĝo de Izrael, por diri:Amos faras kontraŭ vi ribelon meze de la domo de Izrael; la lando ne povas toleri ĉiujn liajn vortojn;
11 ĉar tiele diras Amos:Jerobeam mortos de glavo, kaj Izrael estos forkondukita el sia lando.
12 Kaj Amacja diris al Amos:Ho viziisto, iru kaj forkuru en la landon de Jehuda, tie nutru vin, kaj tie profetu;
13 sed en Bet-El ne plu profetu, ĉar ĝi estas sanktejo de la reĝo kaj domo de la regno.
14 Amos respondis kaj diris al Amacja:Mi ne estas profeto, nek filo de profeto, mi estas nur paŝtisto, kaj mi kultivas sikomorojn;
15 sed la Eternulo prenis min de la ŝafaro, kaj la Eternulo diris al mi:Iru kaj profetu al Mia popolo Izrael.
16 Kaj nun aŭskultu la vorton de la Eternulo:Vi diras:Ne profetu pri Izrael, kaj ne prediku pri la domo de Isaak;
17 tial tiele diras la Eternulo:Via edzino malĉastos en la urbo, viaj filoj kaj viaj filinoj falos de glavo, via tero estos dividita per la ŝnuro, kaj vi mortos sur tero malpura; kaj Izrael estos forkondukita el sia lando.
1 主耶和华向我这样显示: 看哪! 替王收割之后, 田产又开始生长时, 主造出一群蝗虫。
2 蝗虫吃尽地上的农产时, 我说: "主耶和华啊! 求你宽恕, 因雅各太弱小, 怎能站立得住呢?"
3 耶和华对这事改变心意, 耶和华说: "这事不会发生。"
4 主耶和华向我这样显示: 看哪! 主耶和华召来刑罚的火, 烧毁广大的深渊和以色列的地业。
5 因此我对主耶和华说: "求你停止吧! 因雅各太弱小, 怎能站立得住呢?"
6 耶和华对这事改变心意。主耶和华说: "这事也不会发生。"
7 他向我这样显示: 看哪! 主站在一道按准绳建造的墙旁边, 手里拿着准绳。
8 耶和华对我说: "阿摩司, 你看见什么?"我回答: "我看见准绳。"主又说: "看哪! 我把准绳放在我民以色列中间, 必不再放过他们。
9 以撒的各邱坛必荒废, 以色列所有的圣所必废弃; 我必起来用刀击杀耶罗波安家。"
10 伯特利的祭司亚玛谢派人向以色列王耶罗波安报告: "阿摩司在以色列家中图谋背叛你, 这国家不能容忍他说的话;
11 因为阿摩司这样说: ‘耶罗波安必死在刀下, 以色列必被掳, 离开本国。’"
12 亚玛谢对阿摩司说: "你这个先见, 走吧! 滚回犹大地去; 在那里你可以找食, 在那里你可以说预言。
13 但不要再在伯特利说预言, 因为这里是王的圣所, 是王国的圣殿。"
14 阿摩司回答亚玛谢说: "我原不是先知, 也不是先知的门徒; 我本是牧人, 是修理桑树的,
15 但耶和华选召我, 叫我不再跟随羊群; 他对我说: ‘你去, 向我民以色列说预言。’
16 现在你要听耶和华的话; 因为你说: ‘不要说预言攻击以色列, 不要说攻击以撒家的话。’
17 所以, 耶和华这样说: ‘你妻子必在城中作妓女, 你的儿女必倒在刀下; 你的土地必被人量度瓜分, 你自己必死在不洁之地; 以色列必被掳, 离开本国。’"