1 Kiam Ezra preĝis kaj faris konfeson, plorante kaj kuŝante antaŭ la domo de Dio, kolektiĝis al li el la Izraelidoj tre granda amaso, viroj, virinoj, kaj infanoj; ĉar ankaŭ la popolo tre multe ploris.
2 Kaj ekparolis Ŝeĥanja, filo de Jeĥiel, el la idoj de Elam, kaj diris al Ezra:Ni faris krimon kontraŭ nia Dio, prenante edzinojn aligentajn el la popoloj de la lando. Tamen nun ekzistas espero por Izrael en ĉi tiu afero.
3 Nun ni faru interligon kun nia Dio, ke laŭ la konsilo de mia sinjoro, kaj de tiuj, kiuj havas timon antaŭ la ordonoj de nia Dio, ni forigos ĉiujn virinojn kaj iliajn naskitojn, kaj estu farite konforme al la leĝo.
4 Leviĝu, ĉar vi devas okupi vin pri tio, kaj ni estos kun vi; estu kuraĝa, kaj agu.
5 Tiam Ezra leviĝis, kaj ĵurigis la ĉefajn pastrojn, la Levidojn, kaj la tutan Izraelon, ke ili agos tiel; kaj ili ĵuris.
6 Kaj Ezra leviĝis de antaŭ la domo de Dio, kaj iris al la ĉambro de Jehoĥanan, filo de Eljaŝib, kaj eniris tien. Panon li ne manĝis kaj akvon li ne trinkis, ĉar li funebris pri la krimo de la kaptitecanoj.
7 Kaj oni proklamis en Judujo kaj Jerusalem al ĉiuj, kiuj venis el la kaptiteco, ke ili kolektiĝu en Jerusalem,
8 kaj ke al ĉiu, kiu ne venos tien post paso de tri tagoj, laŭ decido de la estroj kaj plejaĝuloj estos anatemita lia tuta havo, kaj li estos ekskomunikita el la komunumo de la reenmigrintoj.
9 Kaj kolektiĝis ĉiuj idoj de Jehuda kaj de Benjamen en Jerusalem post tri tagoj. Tio estis en la naŭa monato, en la dudeka tago de la monato. Kaj la tuta popolo sidis sur la placo antaŭ la domo de Dio, tremante pro ĉi tiu afero kaj pro pluvo.
10 Kaj leviĝis Ezra, la pastro, kaj diris al ili:Vi faris krimon, prenante aligentajn edzinojn kaj pligrandigante la kulpon de Izrael.
11 Tial faru nun konfeson al la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj plenumu Lian volon:apartigu vin de la popoloj de la lando kaj de la aligentaj edzinoj.
12 Kaj la tuta komunumo respondis kaj diris per laŭta voĉo:Jes, kiel vi diras, tiel estu farite.
13 Tamen la popolo estas grandnombra, kaj la tempo nun estas pluva, kaj ni ne havas forton, por stari sur la strato; cetere tio ne estas afero de unu tago aŭ de du, ĉar ni multe pekis en tiu afero.
14 Niaj estroj do stariĝu pro la tuta komunumo, kaj ĉiuj en niaj urboj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, venu en difinita tempo, kaj kun ili la plejaĝuloj de ĉiu urbo kaj ĝiaj juĝistoj, ĝis oni forturnos de ni la flaman koleron de nia Dio pro tiu afero.
15 Sed Jonatan, filo de Asahel, kaj Jaĥzeja, filo de Tikva, kontraŭstaris tion, kaj Meŝulam, kaj Ŝabtaj, la Levido, helpis ilin.
16 Kaj tiel faris la revenintoj el la kaptiteco. Kaj apartiĝis por tio la pastro Ezra kaj ĉefoj de patrodomoj laŭ iliaj patrodomoj, ĉiuj laŭnome; kaj ili sidiĝis en la unua tago de la deka monato, por esplori la aferon.
17 Kaj ĝis la unua tago de la unua monato ili finis la aferon pri ĉiuj viroj, kiuj prenis aligentajn edzinojn.
18 Kaj troviĝis el la pastridoj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, el la filoj de Jeŝua, filo de Jocadak, kaj el liaj fratoj:Maaseja, Eliezer, Jarib, kaj Gedalja.
19 Kaj ili donis sian manon, ke ili forigos siajn edzinojn, kaj ke ili alportos pro sia kulpo virŝafon kiel kulpoferon.
20 Kaj el la filoj de Imer:Ĥanani kaj Zebadja;
21 el la filoj de Ĥarim:Maaseja, Elija, Ŝemaja, Jeĥiel, kaj Uzija;
22 el la filoj de Paŝĥur:Eljoenaj, Maaseja, Iŝmael, Netanel, Jozabad, kaj Eleasa;
23 kaj el la Levidoj:Jozabad, Ŝimei, Kelaja (ankaŭ nomata Kelita), Petaĥja, Jehuda, kaj Eliezer;
24 el la kantistoj:Eljaŝib; el la pordegistoj:Ŝalum, Telem, kaj Uri;
25 el la Izraelidoj:el la filoj de Paroŝ:Ramja, Jizija, Malkija, Mijamin, Eleazar, Malkija, kaj Benaja;
26 el la filoj de Elam:Matanja, Zeĥarja, Jeĥiel, Abdi, Jeremot, kaj Elija;
27 el la filoj de Zatu:Eljoenaj, Eljaŝib, Matanja, Jeremot, Zabad, kaj Aziza;
28 el la filoj de Bebaj:Jehoĥanan, Ĥananja, Zabaj, Atlaj;
29 el la filoj de Bani:Meŝulam, Maluĥ, Adaja, Jaŝub, Ŝeal, kaj Ramot;
30 el la filoj de Paĥat-Moab:Adna, Kelal, Benaja, Maaseja, Matanja, Becalel, Binuj, kaj Manase;
31 el la filoj de Ĥarim:Eliezer, Jiŝija, Malkija, Ŝemaja, Ŝimeon,
32 Benjamen, Maluĥ, Ŝemarja;
33 el la filoj de Ĥaŝum:Matnaj, Matata, Zabad, Elifelet, Jeremaj, Manase, Ŝimei;
34 el la filoj de Bani:Maadaj, Amram, Uel,
35 Benaja, Bedja, Keluhu,
36 Vanja, Meremot, Eljaŝib,
37 Matanja, Matnaj, Jaasaj,
38 Bani, Binuj, Ŝimei,
39 Ŝelemja, Natan, Adaja,
40 Maĥnadbaj, Ŝaŝaj, Ŝaraj,
41 Azarel, Ŝelemja, Ŝemarja,
42 Ŝalum, Amarja, Jozef;
43 el la filoj de Nebo:Jeiel, Matitja, Zabad, Zebina, Jadaj, Joel, Benaja.
44 Ĉiuj tiuj prenis edzinojn aligentajn; kelkaj el tiuj edzinoj naskis infanojn.
1 以斯拉祷告、认罪、哭泣, 俯伏在 神的殿前的时候, 有一大群以色列人, 包括男女小孩, 在他面前聚集; 众人也都痛哭。
2 属以拦的子孙、耶歇的儿子示迦尼对以斯拉说: "我们对 神不忠, 娶了这地这外族女子为妻。虽然这样, 以色列现在还有希望。
3 现在, 我们应当与我们的 神立约, 按着我主和那些因我们 神的诫命而战兢的人所议定的, 照着律法而行, 送走这些妻子和她们所生的儿女。
4 你起来! 因为这事全在你身上, 我们支持你, 你当坚强地去作。"
5 于是以斯拉起来, 使祭司首领、利未人和以色列众人起誓要照着这话去行; 他们就起誓。
6 以斯拉就从 神的殿前起来, 走进以利亚实的儿子约哈难的屋里去; 他在那里不吃饭, 也不喝水, 因为他为了被掳归回的人的不忠而悲伤。
7 于是, 领袖们就在犹大和耶路撒冷向所有被掳归回的人发出通告, 叫他们到耶路撒冷聚集。
8 所有不照着众领袖和众长老所议定, 在三日之内来到的人, 所有的财物都要充公, 也要从被掳归回之人的会中被逐出。
9 于是犹大和便雅悯众人, 三日之内都在耶路撒冷聚集, 那时是九月二十日, 众人坐在 神殿的广场上; 因为这事, 又因为天下大雨的缘故, 大家就都战栗发抖。
10 以斯拉祭司站起来, 对他们说: "你们对 神不忠, 娶了外族的女子为妻, 增添了以色列的罪过。
11 现在你们要向耶和华你们列祖的 神认罪, 遵行他所喜悦的旨意, 与这地的民族和外族的女子分离。"
12 全体会众都大声回答说: "你怎么说, 我们就怎么行。
13 可是人太多, 又逢下大雨的季节, 我们不能停留在外面; 这又不是一两天可以完成的事, 因为我们很多人在这事上犯了罪!
14 让我们的领袖代表全体会众站在耶和华面前, 所有在我们的城中娶了外族女子为妻的人, 也都要在指定的日期, 与本城的长老和审判官一起来, 解决了这事, 好使 神因这事所发的烈怒离开我们。"
15 只有亚撒黑的儿子约拿单和特瓦的儿子雅哈谢起来反对这提议, 还有米书兰和利未人沙比太支持他们。
16 于是, 被掳归回的人就这样行。以斯拉祭司提名选派了一些人, 他们是各宗族的族长, 他们在十月初一坐下来查办这事。
17 直到正月初一, 他们才完成审查所有娶了外族的女子为妻的人。
18 在祭司子孙中, 娶了外族的女子为妻的有耶书亚的子孙, 约萨达的儿子和他的兄弟玛西雅、以利以谢、雅立、基大利。
19 他们举手起誓要送走他们的妻子, 并献赎罪祭。他们就献上一只公绵羊, 作他们的赎罪祭。
20 音麦的子孙中, 有哈拿尼和西巴第雅。
21 哈琳的子孙中, 有玛西雅、以利雅、示玛雅、耶歇和乌西雅。
22 巴施户珥的子孙中, 有以利约乃、玛西雅、以实玛利、拿坦业、约撒拔和以利亚撒。
23 利未人中有约撒拔、示每、基拉雅(又叫基利他), 还有毗他希雅、犹大和以利以谢。
24 歌唱者中, 有以利亚实。守门的人中, 有沙龙、提联和乌利。
25 属以色列人的巴录的子孙中, 有拉米、耶西雅、玛基雅、米雅民、以利亚撒、玛基雅、比拿雅。
26 以拦的子孙中, 有玛他尼、撒迦利亚、耶歇、押底、耶利末和以利雅。
27 萨土的子孙中, 有以利约乃、以利亚实、玛他尼、耶利末、撒拔和亚西撒。
28 比拜的子孙中, 有约哈难、哈拿尼雅、萨拜和亚勒。
29 巴尼的子孙中, 有米书兰、玛鹿、亚大雅、雅述、示押和耶利末。
30 巴哈.摩押的子孙中, 有阿底拿、基拉、比拿雅、玛西雅、玛他尼、比撒列、宾内和玛拿西。
31 哈琳的子孙中, 有以利以谢、伊示雅、玛基雅、示玛雅、西缅、
32 便雅悯、玛鹿和示玛利雅。
33 哈顺的子孙中, 有玛特乃、玛达他、撒拔、以利法列、耶利买、玛拿西和示每。
34 巴尼的子孙中, 有玛代、暗兰、乌益、
35 比拿雅、比底雅、基禄、
36 瓦尼雅、米利末、以利亚实、
37 玛他尼、玛特乃、雅扫、
38 巴尼、宾内、示每、
39 示利米雅、拿单、亚大雅、
40 玛拿底拜、沙赛、沙赖、
41 亚萨利、示利米雅、示玛利雅、
42 沙龙、亚玛利雅、约瑟。
43 尼波的子孙中, 有耶利、玛他提雅、撒拔、西比拿、雅玳、约珥和比拿雅。
44 这些人都娶了外族的女子为妻, 但他们都把妻子和儿女送走了(本节经文残缺, 意义难确定, 或译︰"有的妻子也生了儿女")。