1 Kiam la malamikoj de Jehuda kaj Benjamen aŭdis, ke la revenintoj el la kaptiteco konstruas templon al la Eternulo, Dio de Izrael,

2 tiam ili venis al Zerubabel kaj al la ĉefoj de la patrodomoj, kaj diris al ili:Ni ankaŭ deziras konstrui kun vi, ĉar simile al vi ni ankaŭ serĉas vian Dion, kaj al Li ni alportas oferojn de post la tempo de Esar-Ĥadon, reĝo de Asirio, kiu venigis nin ĉi tien.

3 Sed Zerubabel kaj Jeŝua kaj la aliaj ĉefoj de patrodomoj de Izrael diris al ili:Ne estas bone, ke vi kune kun ni konstruu domon por nia Dio; ni solaj konstruos por la Eternulo, Dio de Izrael, kiel ordonis al ni la reĝo Ciro, reĝo de Persujo.

4 Tiam la popolo de la lando komencis malfortigadi la manojn de la Juda popolo kaj malhelpadi al ĝi en la konstruado.

5 Kaj ili dungadis kontraŭ ili konsilistojn, por detrui ilian entreprenon, dum la tuta tempo de Ciro, reĝo de Persujo, ĝis la reĝado de Dario, reĝo de Persujo.

6 Kaj en la tempo de la reĝado de Aĥaŝveroŝ, en la komenco de lia reĝado, ili skribis akuzon kontraŭ la loĝantoj de Judujo kaj de Jerusalem.

7 En la tempo de Artaĥŝaŝt skribis Biŝlam, Mitredat, Tabeel, kaj la aliaj iliaj kunuloj al Artaĥŝaŝt, reĝo de Persujo:la letero estis skribita Sirie kaj klarigita Sirie.

8 Reĥum, konsilisto, kaj Ŝimŝaj, skribisto, skribis unu leteron kontraŭ Jerusalem al Artaĥŝaŝt, la reĝo, en la sekvanta maniero:

9 Ni, Reĥum, konsilisto, kaj Ŝimŝaj, skribisto, kaj iliaj aliaj kunuloj, Dinaanoj, Afarsatĥanoj, Tarpelanoj, Afarsanoj, Arkevanoj, Babelanoj, Ŝuŝananoj, Dehaanoj, Elamanoj,

10 kaj la aliaj popoloj, kiujn transloĝigis Asnapar, la granda kaj glora, kaj enloĝigis en Samario kaj en la aliaj urboj transriveraj, kaj tiel plu.

11 Jen estas la teksto de la letero, kiun ili sendis al li:Al la reĝo Artaĥŝaŝt viaj sklavoj, la transriveranoj, kaj tiel plu.

12 Estu sciate al la reĝo, ke la Judoj, kiuj foriris de vi kaj venis al ni en Jerusalemon, rekonstruas nun tiun ribeleman kaj malbonan urbon kaj faras muregojn kaj starigas jam la fundamentojn.

13 Nun estu sciate al la reĝo, ke se tiu urbo estos konstruita kaj la muregoj estos finitaj, tiam ili ne donos tributon nek impostojn nek jarpagon, kaj la reĝa kaso havos malprofiton.

14 Ĉar ni manĝas salon el la reĝa palaco, kaj ni ne volas vidi ion, kio malhonoras la reĝon, tial ni sendas kaj sciigas al la reĝo,

15 ke oni serĉu en la kronikoj de viaj patroj, kaj vi trovos en la kronikoj kaj konvinkiĝos, ke tiu urbo estas urbo ribelema kaj malutila por la reĝoj kaj landoj, kaj ke ribeloj estis farataj en ĝi de la plej malproksimaj tempoj, kio estas la kaŭzo, pro kiu tiu urbo estis detruita.

16 Ni sciigas al la reĝo, ke se tiu urbo estos rekonstruita kaj ĝiaj muregoj estos finitaj, tiam vi poste havos nenian parton en la regiono transrivera.

17 La reĝo sendis respondon:Al Reĥum, konsilisto, Ŝimŝaj, skribisto, kaj al la aliaj iliaj kunuloj, kiuj loĝas en Samario kaj en la aliaj transriveraj lokoj, pacon kaj saluton.

18 La letero, kiun vi sendis al ni, estas klare legita antaŭ mi;

19 kaj mi donis ordonon, ke oni serĉu; kaj oni trovis, ke tiu urbo de malproksima tempo ribeladis kontraŭ la reĝoj, kaj tumultoj kaj defaloj estis farataj en ĝi;

20 ke potencaj reĝoj estis en Jerusalem kaj posedis la tutan transriveran regionon, kaj tributo, impostoj, kaj jarpagoj estis donataj al ili.

21 Tial agu laŭ ĉi tiu ordono:malhelpu tiujn homojn en ilia laborado, ke la urbo ne estu rekonstruata, ĝis estos donita ordono de mi.

22 Kaj estu singardaj, ke vi ne estu malatentaj en tio, por ke ne naskiĝu granda malprofito por la reĝo.

23 Kiam ĉi tiu letero de la reĝo Artaĥŝaŝt estis tralegita antaŭ Reĥum, la skribisto Ŝimŝaj, kaj iliaj kunuloj, ili tuj iris en Jerusalemon al la Judoj kaj haltigis ilian laboradon per forta mano.

24 Tiam ĉesiĝis la laborado ĉe la domo de Dio en Jerusalem; kaj tiu stato daŭris ĝis la dua jaro de reĝado de Dario, reĝo de Persujo.

1 犹大和便雅悯的敌人听见被掳回来的人为耶和华以色列的 神重建圣殿,

2 就前来见所罗巴伯和众族长, 对他们说: "请让我们与你们一起建造吧! 因为我们也像你们那样寻求你们的 神。自从亚述王以撒哈顿把我们带上这里的日子以来, 我们一直向他献祭。"

3 但所罗巴伯、耶书亚和以色列其余的族长对他们说: "你们不能与我们一同建筑 神的殿, 因为波斯王古列王吩咐我们自己为耶和华以色列的 神建殿。"

4 于是那地方的居民使犹大人的手发软, 惊扰他们的建筑工程。

5 又在波斯王古列的日子, 直到波斯王大利乌在位的时候, 常常贿买参谋, 来敌对犹大人, 要破坏他们的建殿计划。

6 亚哈随鲁在位的初期, 他们写了诉状, 控告犹大和耶路撒冷的居民。

7 在亚达薛西年间, 比施兰、米特利达、他别和其余的同僚, 也上书给波斯王亚达薛西, 反对耶路撒冷人, 奏文是用亚兰文写成, 也用亚兰语译出。

8 省长利宏和秘书伸帅写奏本给亚达薛西王, 控告耶路撒冷。奏文如下:

9 省长利宏、秘书伸帅和他们其余的同僚: 法官、钦差、议员、官长("法官、钦差、议员、官长"或译: "底拿人、亚法萨提迦人、他毗拉人、亚法撒人"), 亚基卫人、巴比伦人、书珊人, 就是以拦人,

10 还有伟大尊贵的亚斯那巴掳来, 安置在撒玛利亚城和河西那边其余地方的居民, 呈上奏文。

11 这就是他们呈给亚达薛西王的奏文副本: "你的臣仆, 就是河西那边的人, 上奏亚达薛西王:

12 奏知大王: 从你那里上到我们这里来的犹大人, 已经到了耶路撒冷这座叛逆和邪恶的城; 他们进行建造, 并且已经修好根基, 开始建造城墙。

13 现在奏知大王: 如果这城建成, 墙垣筑好, 他们就不再缴税、进贡和纳粮, 王的国库收入必定受损。

14 现在我们既食王家的盐, 不该见王受剥夺, 因此上奏禀告王,

15 请王查考先王的记录, 从记录中查知这城是叛逆的城, 对列王和各省都有损害, 自古以来, 城中常有造反的事, 因此这城被拆毁。

16 我们告知王, 如果这城建成, 墙垣筑好, 河西那边的地方就不再是王的了。"

17 王把谕旨送交省长利宏、秘书伸帅, 以及其余住在撒玛利亚和河西的同僚, 说: "愿你们平安。

18 你们呈给我们的奏本已经在我面前清楚诵读了。

19 我下令考查, 发现这城自古以来反叛列王, 城中常有造反叛乱的事。

20 从前大能的君王统治耶路撒冷, 治理河西那边的全地, 接受他们缴税、进贡和纳粮。

21 现在你们要下令叫这些人停工, 不得重建这城, 等候我的谕令。

22 你们要留心, 不可疏忽这事, 使王的亏损增加。"

23 当亚达薛西王谕旨的副本在利宏和秘书伸帅, 以及他们的同僚面前宣读出来以后, 他们就急忙去耶路撒冷到犹大人那里, 用武力强迫他们停工。

24 所以, 在耶路撒冷的 神殿的工程就停止了, 直到波斯王大利乌在位的第二年。