1 En la dek-sepa jaro de Pekaĥ, filo de Remalja, ekreĝis Aĥaz, filo de Jotam, reĝo de Judujo.
2 La aĝon de dudek jaroj havis Aĥaz, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaŭ la Eternulo, lia Dio, kiel lia patro David.
3 Li iradis laŭ la vojo de la reĝoj de Izrael, kaj eĉ sian filon li trairigis tra fajro, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj.
4 Li oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj kaj sur la montetoj kaj sub ĉiu verda arbo.
5 Tiam Recin, reĝo de Sirio, kaj Pekaĥ, filo de Remalja, reĝo de Izrael, iris milite kontraŭ Jerusalemon; ili sieĝis Aĥazon, sed ne povis venkopreni.
6 En tiu tempo Recin, reĝo de Sirio, revenigis Elaton al Sirio kaj elpelis la Judojn el Elat; la Sirianoj eniris Elaton kaj ekloĝis tie ĝis la nuna tago.
7 Aĥaz sendis senditojn al Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, por diri:Mi estas via servanto kaj via filo; venu, kaj savu min kontraŭ la mano de la reĝo de Sirio kaj kontraŭ la mano de la reĝo de Izrael, kiuj leviĝis kontraŭ mi.
8 Kaj Aĥaz prenis la arĝenton kaj oron, kiuj troviĝis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la reĝa domo, kaj sendis tion donace al la reĝo de Asirio.
9 Kaj la reĝo de Asirio obeis lin, kaj la reĝo de Asirio iris kontraŭ Damaskon kaj prenis ĝin kaj transkondukis ĝiajn loĝantojn en Kiron, kaj Recinon li mortigis.
10 La reĝo Aĥaz iris Damaskon renkonte al Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj li vidis la altaron, kiu estis en Damasko; kaj la reĝo Aĥaz sendis al la pastro Urija la bildon de la altaro kaj la desegnon de ĝia tuta konstruo.
11 Kaj la pastro Urija konstruis altaron. Konforme al ĉio, kion la reĝo Aĥaz sendis el Damasko, la pastro Urija aranĝis, antaŭ ol la reĝo Aĥaz venis el Damasko.
12 Kiam la reĝo venis el Damasko, la reĝo ekvidis la altaron, kaj la reĝo aliris al la altaro kaj faris sur ĝi oferon
13 kaj bruligis sian bruloferon kaj sian farunoferon kaj verŝis sian verŝoferon kaj aspergis la altaron per la sango de sia pacofero.
14 Kaj la kupran altaron, kiu staris antaŭ la Eternulo, li forŝovis de la antaŭa flanko de la domo, de la loko inter la altaro kaj la domo de la Eternulo, kaj starigis ĝin flanke de la altaro norde.
15 Kaj la reĝo Aĥaz ordonis al la pastro Urija, dirante:Sur la granda altaro bruligu la matenan bruloferon, la vesperan farunoferon, la bruloferon de la reĝo kaj lian farunoferon, la bruloferon de la tuta popolo, ilian farunoferon kaj ilian verŝoferon, kaj per la tuta sango de brulofero kaj per la tuta sango de buĉofero aspergu ĝin; sed la kupra altaro restu, ĝis mi pripensos pri ĝi.
16 Kaj la pastro Urija faris ĉion konforme al tio, kiel ordonis la reĝo Aĥaz.
17 La reĝo Aĥaz derompis la muretojn de la bazaĵoj kaj deprenis de ili la lavujon, kaj la maron li deprenis de la kupraj bovoj, kiuj estis sub ĝi, kaj metis ĝin sur ŝtonan plankon.
18 Kaj la kovritan sabatan halon, kiun oni konstruis ĉe la domo, kaj la eksteran enirejon de la reĝo li turnis al la domo de la Eternulo, pro la reĝo de Asirio.
19 La cetera historio de Aĥaz, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
20 Kaj Aĥaz ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Ĥizkija.
1 利玛利的儿子比加在位第十七年, 犹大王约坦的儿子亚哈斯登基作王。
2 亚哈斯登基的时候是二十岁, 他在耶路撒冷作王十六年。但是他不像他祖宗大卫行耶和华他的 神看为正的事,
3 反倒跟随以色列诸王的道路, 甚至焚烧他的儿子为祭, 好像耶和华在以色列人面前驱逐的外族人所行可憎恶的事,
4 并且在邱坛上, 在山冈上和所有青翠的树下献祭和焚香。
5 那时, 亚兰王利汛与以色列王利玛利的儿子比加上来攻打耶路撒冷。他们把亚哈斯围困起来, 却不能战胜他。
6 当时, 亚兰王利汛收复以拉他归与亚兰。他把犹大人逐出以拉他, 亚兰人来到以拉他住在那里, 直到今日。
7 于是亚哈斯差派使者去见亚述王提革拉.毗列色, 说: "我是你的臣仆, 你的儿子, 求你上来, 救我脱离那起来攻击我的亚兰王和以色列王的手。"
8 亚哈斯拿耶和华殿里和王宫宝库内的金子和银子, 送给亚述王作礼物。
9 于是亚述王答应了他。亚述王上去攻打大马士革, 把城攻取, 把居民掳到吉珥, 又把利汛杀死了。
10 亚哈斯王到大马士革会见亚述王提革拉.毗列色, 看见在大马士革的祭坛。亚哈斯王就派人把祭坛的图样、结构和详尽的做法送到乌利亚祭司那里。
11 于是乌利亚祭司按着亚哈斯王从大马士革送回来的一切指示建造祭坛。在亚哈斯王从大马士革回来以前, 乌利亚祭司就照样做了。
12 王从大马士革回来, 看见了那祭坛, 于是王走到祭坛旁边, 登上台阶,
13 烧他的燔祭和素祭, 又浇上他的奠祭, 并且把他的平安祭牲的血洒在祭坛上。
14 至于耶和华面前的铜祭坛, 他把它从殿前, 从新坛与耶和华殿中间移至新坛的北边。
15 亚哈斯王吩咐乌利亚祭司说: "要在这大祭坛上焚烧早晨的燔祭、黄昏的素祭、王的燔祭牲和素祭、所有国民的燔祭和素祭; 也要在坛上浇上他们的奠祭, 以及所有燔祭牲和平安祭牲的血。至于铜祭坛, 我要用来求问 神。"
16 乌利亚祭司就照着亚哈斯王一切所吩咐的去行。
17 亚哈斯又砍掉盆座的边缘, 把洗濯盆拿下来, 又把铜海从驮着铜海的铜牛上取下来, 放在铺了石的地上。
18 又因亚述王的缘故, 他把耶和华殿里为安息日而建造的廊子, 和王从外边进殿的廊子, 从耶和华的殿内拆除。
19 亚哈斯所行其余的事迹, 不是都写在犹大列王的年代志上吗?
20 亚哈斯和他的祖先一同长眠, 葬在大卫城和他的祖先在一起。他的儿子希西家接续他作王。