1 La aĝon de dek du jaroj havis Manase, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvindek kvin jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Ĥefci-Ba.
2 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj.
3 Li konstruis denove la altaĵojn, kiujn forigis lia patro Ĥizkija; kaj li starigis altarojn al Baal kaj faris sanktan stangon, kiel faris Aĥab, reĝo de Izrael, kaj adorkliniĝis antaŭ la tuta armeo de la ĉielo kaj servis al ĝi.
4 Li konstruis ankaŭ altarojn en la domo de la Eternulo, pri kiu la Eternulo diris:En Jerusalem Mi estigos Mian nomon.
5 Kaj li konstruis altarojn al la tuta armeo de la ĉielo, sur la du kortoj de la domo de la Eternulo.
6 Kaj li trairigis sian filon tra fajro, kaj li aŭguradis kaj sorĉadis, kaj starigis antaŭdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaŭ la Eternulo, kolerigante Lin.
7 Ankaŭ la idolon por Aŝtar, kiun li faris, li starigis en la domo, pri kiu la Eternulo diris al David kaj al lia filo Salomono:En ĉi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter ĉiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne,
8 kaj Mi ne plu elvagigos la piedon de Izrael el la tero, kiun Mi donis al iliaj patroj, se ili nur observos, por agadi konforme al ĉio, kion Mi ordonis al ili, kaj al la tuta instruo, kiun donis al ili Mia servanto Moseo.
9 Sed ili ne obeis; kaj Manase forlogis ilin tiel, ke ili agis pli malbone, ol la nacioj, kiujn la Eternulo ekstermis antaŭ la Izraelidoj.
10 Kaj la Eternulo ekparolis per Siaj servantoj, la profetoj, dirante:
11 Pro tio, ke Manase, reĝo de Judujo, faris tiujn abomenindaĵojn, kiuj estas pli malbonaj, ol ĉio, kion faris la Amoridoj, kiuj estis antaŭ li, kaj li pekigis ankaŭ la Judojn per siaj idoloj,
12 tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Jen Mi venigos sur Jerusalemon kaj Judujon tian malbonon, ke ĉe ĉiu, kiu tion aŭdos, ektintos en ambaŭ liaj oreloj.
13 Mi etendos super Jerusalem la mezurŝnuron de Samario kaj la vertikalon de la domo de Aĥab, kaj Mi elviŝos Jerusalemon tiel, kiel oni elviŝas pladon, elviŝos kaj renversos.
14 Kaj Mi forpuŝos la restaĵon de Mia heredaĵo, kaj Mi transdonos ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj ili fariĝos kaptaĵo kaj rabaĵo por ĉiuj siaj malamikoj;
15 pro tio, ke ili faradis malbonon antaŭ Miaj okuloj kaj incitadis Min, de post la tago, kiam iliaj patroj eliris el Egiptujo, ĝis la nuna tago.
16 Ankaŭ da senkulpa sango Manase elverŝis tre multe, ĝis li plenigis Jerusalemon de unu rando ĝis la alia, krom sia peko, per kiu li pekigis Judujon, por fari malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo.
17 La cetera historio de Manase, kaj ĉio, kion li faris, kaj la pekoj, kiujn li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
18 Kaj Manase ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la ĝardeno ĉe lia domo, en la ĝardeno de Uza. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Amon.
19 La aĝon de dudek du jaroj havis Amon, kiam li fariĝis reĝo, kaj du jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Meŝulemet, filino de Ĥaruc, el Jotba.
20 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, kiel agadis lia patro Manase.
21 Li iradis laŭ tute la sama vojo, laŭ kiu iradis lia patro, kaj li servadis al la idoloj, al kiuj servadis lia patro, kaj adorkliniĝadis antaŭ ili.
22 Li forlasis la Eternulon, Dion de liaj patroj, kaj ne iradis laŭ la vojo de la Eternulo.
23 Kaj la servantoj de Amon konspiris kontraŭ li, kaj mortigis la reĝon en lia domo.
24 Sed la popolo de la lando mortigis ĉiujn, kiuj faris konspiron kontraŭ la reĝo Amon; kaj la popolo de la lando faris reĝo anstataŭ li lian filon Joŝija.
25 La cetera historio de Amon, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
26 Kaj oni enterigis lin en lia tombo, en la ĝardeno de Uza. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Joŝija.
1 玛拿西登基的时候是十二岁; 他在耶路撒冷作王五十五年, 他的母亲名叫协西巴。
2 他行耶和华看为恶的事, 好像耶和华在以色列人面前赶走的民族所行的可憎恶的事。
3 他重新建造邱坛, 就是他父亲希西家所拆毁的; 又为巴力建立祭坛, 做亚舍拉, 好像以色列王亚哈所做的, 并且敬拜事奉天上的万象。
4 他又在耶和华的殿内建造祭坛, 耶和华曾指着这殿说: "我要立我的名在耶路撒冷。"
5 他又在耶和华殿的两院中为天上的万象建造祭坛。
6 他又把他的儿子用火烧为祭, 并且算命、观兆, 交鬼和行巫术; 多行耶和华看为恶的事, 惹他发怒。
7 他又把自己所做的亚舍拉雕像安放在圣殿中, 耶和华曾对大卫和他的儿子所罗门论到这殿说: "我要在这殿和我从以色列众支派中拣选的耶路撒冷, 立我的名, 直到永远。
8 只要以色列人谨守遵行我吩咐他们的一切, 就是我的仆人摩西吩咐他们的一切律法, 我必不会再使他们的脚离开我赐给他们祖先的土地, 流离飘荡。"
9 但是他们没有听从。玛拿西引诱他们去作坏事, 比耶和华从以色列人面前消灭的外族人更厉害。
10 于是耶和华借着他的仆人众先知说:
11 "因为犹大王玛拿西所作这些可憎恶的事, 比在他以前的亚摩利人所行的恶更坏, 并且以他的偶像使犹大人犯罪。
12 所以, 耶和华以色列的 神这样说: ‘看哪, 我要把灾祸降在耶路撒冷和犹大, 使听见的人, 双耳都要刺痛。
13 我要用量度撒玛利亚的准绳和测试亚哈家的铅锤, 测量耶路撒冷; 我要抹净耶路撒冷, 像人抹净盘子一样。抹完了, 就把盘子翻转过来。
14 我要舍弃我的产业的余民, 把他们交在他们的仇敌手上; 他们要成为他们的仇敌的掠物和战利品。
15 因为自从他们的祖先从埃及出来的那天, 直到今日, 他们一直行我看为恶的事, 惹我发怒。’"
16 此外, 玛拿西又流了许多无辜人的血, 耶路撒冷, 从这边直到那边, 都满了血。这还是在他使犹大人犯罪, 去行耶和华看为恶的事那罪之外。
17 玛拿西其余的事迹和他所行的一切, 以及他所犯的众罪, 不是都记录在犹大列王的年代志上吗?
18 玛拿西和他的祖先一同长眠, 葬在他宫中的花园、乌撒的花园里; 他的儿子亚们接续他作王。
19 亚们登基时是二十二岁; 他在耶路撒冷作王二年。他母亲名叫米舒利密, 来自约提巴, 是哈鲁斯的女儿。
20 他行耶和华看为恶的事, 好像他父亲玛拿西所行的。
21 他跟随他父亲所行的一切道路, 服事他父亲所服事的偶像, 敬拜它们。
22 他离弃耶和华他祖先的 神, 不跟随耶和华的道路。
23 亚们的臣仆阴谋背叛他, 在王宫中把他杀死。
24 可是国民却击杀了所有阴谋背叛亚们王的人。国民立了他的儿子约西亚接续他作王。
25 亚们其余的事迹, 就是他所行的一切, 不是都记在犹大列王的年代志上吗?
26 他葬在乌撒园里他自己的坟墓中; 他的儿子约西亚接续他作王。