1 En la dua jaro de Joaŝ, filo de Joaĥaz, reĝo de Izrael, Amacja, filo de Joaŝ, reĝo de Judujo, fariĝis reĝo.
2 Li havis la aĝon de dudek kvin jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj dudek naŭ jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehoadan, el Jerusalem.
3 Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tamen ne kiel lia patro David. Li agadis tiel, kiel agadis lia patro Joaŝ.
4 La altaĵoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj.
5 Kiam la reĝeco fortiĝis en lia mano, li mortigis siajn servantojn, kiuj mortigis la reĝon, lian patron.
6 Sed la infanojn de la mortigintoj li ne mortigis, kiel estas skribite en la libro de instruo de Moseo, kion ordonis la Eternulo, nome:Oni ne mortigu patrojn pro la infanoj, kaj oni ne mortigu infanojn pro la patroj, sed ĉiu povas esti mortigata nur pro sia peko.
7 Li venkobatis la Edomidojn en la Valo de Salo, dek milojn, kaj prenis per milito Selan kaj donis al ĝi la nomon Jokteel ĝis la nuna tago.
8 En tiu tempo Amacja sendis senditojn al Jehoaŝ, filo de Jehoaĥaz, filo de Jehu, reĝo de Izrael, por diri:Venu, ni komparu niajn fortojn.
9 Tiam Jehoaŝ, reĝo de Izrael, sendis al Amacja, reĝo de Judujo, por diri:La prunelo sur Lebanon sendis al la cedro sur Lebanon, por diri:Donu vian filinon al mia filo kiel edzinon. Sed preteriris sovaĝa besto de Lebanon kaj dispremis per la piedoj la prunelon.
10 Vi venkobatis la Edomidojn, kaj via koro fieriĝis. Tenu vian gloron kaj sidu hejme. Kial vi volas entrepreni aferon malfeliĉan, ke vi falu kaj kun vi ankaŭ Judujo?
11 Sed Amacja ne obeis. Kaj eliris Jehoaŝ, reĝo de Izrael, kaj ili komparis siajn fortojn, li kaj Amacja, reĝo de Judujo, en Bet-Ŝemeŝ, kiu estas en Judujo.
12 Kaj la Judoj estis venkobatitaj de la Izraelidoj, kaj ili diskuris ĉiu al sia tendo.
13 Kaj Amacjan, reĝon de Judujo, filon de Jehoaŝ, filo de Aĥazja, kaptis Jehoaŝ, reĝo de Izrael, en Bet-Ŝemeŝ; kaj li venis Jerusalemon, kaj detruis la muregon de Jerusalem, de la Pordego de Efraim ĝis la Pordego Angula, sur la spaco de kvarcent ulnoj.
14 Kaj li prenis la tutan oron kaj arĝenton, kaj ĉiujn vazojn, kiuj troviĝis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la reĝa domo, kaj ankaŭ garantiulojn, kaj li reiris en Samarion.
15 La cetera historio de Jehoaŝ, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis kontraŭ Amacja, reĝo de Judujo, ĉio estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
16 Kaj Jehoaŝ ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario kun la reĝoj de Izrael. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jerobeam.
17 Kaj Amacja, filo de Joaŝ, reĝo de Judujo, vivis post la morto de Jehoaŝ, filo de Jehoaĥaz, reĝo de Izrael, ankoraŭ dek kvin jarojn.
18 La cetera historio de Amacja estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
19 Oni faris kontraŭ li konspiron en Jerusalem, kaj li forkuris en Laĥiŝon. Sed oni sendis post li en Laĥiŝon, kaj tie oni lin mortigis.
20 Kaj oni venigis lin sur ĉevaloj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David.
21 Kaj la tuta Juda popolo prenis Azarjan, kiu havis la aĝon de dek ses jaroj, kaj faris lin reĝo anstataŭ lia patro Amacja.
22 Li prikonstruis Elaton kaj revenigis ĝin al Judujo, post kiam la reĝo ekdormis kun siaj patroj.
23 En la dek-kvina jaro de Amacja, filo de Joaŝ, reĝo de Judujo, ekreĝis Jerobeam, filo de Joaŝ, reĝo de Izrael, en Samario, kaj li reĝis kvardek unu jarojn.
24 Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, ne deturnis sin de ĉiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
25 Li restarigis la limojn de Izrael de Ĥamat ĝis la maro de la dezerto, konforme al la vorto de la Eternulo, Dio de Izrael, kiun Li diris per Sia servanto Jona, filo de Amitaj, la profeto el Gat-Ĥefer.
26 Ĉar la Eternulo vidis, ke la suferado de Izrael estas tre mizera; restis nek sklavo nek liberulo, kaj estis neniu helpanto por Izrael.
27 La Eternulo ne decidis ekstermi la nomon de Izrael el sub la ĉielo, kaj Li savis ilin per Jerobeam, filo de Joaŝ.
28 La cetera historio de Jerobeam, kaj ĉio, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis, kaj kiel li revenigis al Izrael Damaskon kaj Ĥamaton de Judujo, ĉio estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
29 Kaj Jerobeam ekdormis kun siaj patroj, kun la reĝoj de Izrael. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Zeĥarja.
1 以色列王约哈斯的儿子约阿施在位第二年, 犹大王约阿施的儿子亚玛谢登基作王。
2 他登基的时候是二十五岁, 在耶路撒冷作王共二十九年。他母亲名叫约耶但, 是从耶路撒冷来的。
3 他行耶和华看为正的事; 只是不像他的祖先大卫, 却是照着他父亲约阿施所行的一切去行。
4 只是邱坛还没有废去, 人民仍在邱坛献祭焚香。
5 当国家在他手中稳定以后, 他就把那些击杀他父王的臣仆杀了。
6 但他们的儿子没有处死, 这是按照摩西律法书上所写, 是耶和华的吩咐: "不可因儿子的罪处死父亲, 也不可因父亲的罪处死儿子; 各人要因自己的罪而死。"
7 他在盐谷击杀了一万以东人, 又攻取了西拉, 然后把它的名字改称为约帖, 直到今日。
8 那时, 亚玛谢派使者去见耶户的孙子、约哈斯的儿子以色列王约阿施说: "来, 我们在战场相见吧! "
9 以色列王约阿施派人去见犹大王亚玛谢说: "黎巴嫩的蒺藜派人去见黎巴嫩的香柏树说: ‘请你把你的女儿给我的儿子作妻子吧! ’后来有黎巴嫩的野兽经过, 就把蒺藜踩倒了。
10 不错, 你打败了以东人, 你的心就高傲。你尽管自己夸耀, 安坐家中就是了。为什么要惹祸, 使你覆亡, 也使犹大跟你一起覆亡呢?"
11 但是亚玛谢不听他的话。于是以色列王约阿施上来, 和犹大王亚玛谢在属犹大的伯.示麦相见。
12 犹大人被以色列人击败, 各人逃回自己的家去了。
13 以色列王约阿施捉住了亚哈谢的孙子、约阿施的儿子犹大王亚玛谢。他们来到耶路撒冷, 拆毁了耶路撒冷一段城墙, 从以法莲门直到角门, 共两百公尺。
14 又掠去耶和华殿里和王宫的宝库里所有的金子、银子和一切器皿, 还有人质, 就回撒玛利亚去了。
15 约阿施其余的事迹和他的英勇事迹, 就是与犹大王亚玛谢作战的事, 不是都写在以色列诸王的年代志上吗?
16 约阿施和他的祖先一同长眠, 他和以色列诸王一样, 葬在撒玛利亚。他的儿子耶罗波安接续他作王。
17 以色列王约哈斯的儿子约阿施死后, 犹大王约阿施的儿子亚玛谢仍活了十五年。
18 亚玛谢其余的事迹不是都写在犹大列王的年代志上吗?
19 在耶路撒冷有人阴谋反叛他, 他就逃到拉吉去。他们派人跟踪他到拉吉, 就在那里把他杀死了。
20 他们把他的尸首驮在马背上运回来, 葬在耶路撒冷, 在大卫的城里, 和他的祖先在一起。
21 犹大的众民选立了亚撒利雅; 他只有十六岁, 他们就立他接续他父亲亚玛谢作王。
22 亚玛谢和他的祖先一同长眠以后, 亚撒利雅重建了以拉他, 并且收归犹大。
23 犹大王约阿施的儿子亚玛谢十五年, 以色列王约阿施的儿子耶罗波安在撒玛利亚登基, 他作王共四十一年。
24 他行耶和华看为恶的事, 不转离尼八的儿子耶罗波安使以色列人陷于罪中的一切罪。
25 他收复以色列的边境, 从哈马口直到亚拉巴海, 正如耶和华以色列的 神的话, 就是借着他的仆人迦特希弗人亚米太的儿子约拿先知所说的;
26 因为耶和华看见以色列十分艰苦, 无论是自由的或为奴的都没有了, 也没有帮助以色列的。
27 耶和华没有定命要将以色列的名从天下涂抹, 所以借着约阿施的儿子耶罗波安的手拯救他们。
28 耶罗波安其余的事迹和他所行的一切, 以及他作战时的英勇, 怎样收复大马士革和原属犹大的哈马归以色列, 不是都写在以色列诸王的年代志上吗?
29 耶罗波安和他的祖先以色列诸王一同长眠。他的儿子撒迦利雅就接续他作王。