1 Kiam ĉio tio estis finita, aliris al mi la estroj, kaj diris:La popolo Izraela kaj la pastroj kaj la Levidoj ne apartigis sin de la popoloj de la landoj koncerne iliajn abomenindaĵojn, de la Kanaanidoj, Ĥetidoj, Perizidoj, Jebusidoj, Amonidoj, Moabidoj, Egiptoj, kaj Amoridoj;
2 ĉar ili prenis el iliaj filinoj edzinojn por si kaj por siaj filoj, kaj miksiĝis la sankta semo kun la popoloj de la landoj; kaj la mano de la eminentuloj kaj ĉefoj estis la unua en ĉi tiu malbonago.
3 Kiam mi aŭdis tion, mi disŝiris miajn vestojn kaj mian tunikon, mi elŝiris harojn de mia kapo kaj el mia barbo, kaj mi sidis konsternite.
4 Kaj kolektiĝis al mi ĉiuj, kiuj timis la vortojn de Dio de Izrael, pro la krimo de la forkaptitoj; kaj mi sidis konsternite ĝis la vesperofero.
5 Kaj ĉe la vesperofero mi leviĝis de mia aflikto, kaj kun disŝiritaj vestoj kaj tuniko mi stariĝis surgenue kaj etendis miajn manojn al la Eternulo, mia Dio,
6 kaj mi diris:Ho mia Dio, mi hontas, kaj ĝenas min levi mian vizaĝon al Vi, ho mia Dio; ĉar niaj malbonagoj kreskis pli alten ol nia kapo, kaj nia kulpo fariĝis granda ĝis la ĉielo.
7 De post la tempo de niaj patroj ni estas en granda kulpo ĝis la nuna tago; pro niaj malbonagoj ni estis transdonitaj, ni kaj niaj reĝoj kaj niaj pastroj, en la manojn de la alilandaj reĝoj, sub glavon, en kaptitecon, al disrabo kaj malhonoro, kiel tio estas nun.
8 Kaj nun antaŭ momento venis pardono de la Eternulo, nia Dio, kaj Li restigis al ni saviĝintojn kaj permesis al ni alfortikiĝi sur Lia sankta loko; nia Dio donis lumon al niaj okuloj, kaj Li permesis al ni iom reviviĝi en nia sklaveco.
9 Ni estas ja sklavoj; sed en nia sklaveco nia Dio nin ne forlasis. Kaj Li donis al ni favorkorecon de la reĝoj de Persujo, por permesi al ni reviviĝi, por konstrui la domon de nia Dio kaj restarigi ĝiajn ruinojn, kaj por doni al ni barilon en Judujo kaj Jerusalem.
10 Kaj nun kion ni diros, ho nia Dio, post tio? ĉar ni forlasis Viajn ordonojn,
11 kiujn Vi ordonis per Viaj servantoj, la profetoj, dirante:La lando, en kiun vi venas por ekposedi ĝin, estas lando malpura pro la malpureco de la popoloj alilandaj, pro iliaj abomenindaĵoj, per kiuj ili plenigis ĝin de rando al rando en sia malpureco;
12 ne donu do viajn filinojn al iliaj filoj, kaj iliajn filinojn ne prenu por viaj filoj, neniam zorgu pri ilia paco kaj bonstato, por ke vi fortiĝu kaj por ke vi nutru vin per la bonaĵoj de la tero kaj por ke vi heredigu ĝin por eterne al viaj filoj.
13 Kaj post ĉio, kio trafis nin pro niaj malbonaj faroj kaj pro nia granda kulpo, kaj kiam nun Vi indulgis nin malgraŭ niaj malbonagoj kaj donis al ni tian saviĝon,
14 ĉu ni nun denove malobeu Viajn ordonojn, kaj boparenciĝu kun la popoloj de tiuj abomenindaĵoj? Ĉu Vi ne koleros kontraŭ ni ĝis plena ekstermo sen restigo de ia restaĵo kaj savitaĵo?
15 Ho Eternulo, Dio de Izrael! Vi estas justa; ĉar ni restis saviĝintoj ĝis la nuna tago. Jen ni estas antaŭ Vi en nia kulpo; ni ne povas teni nin antaŭ Vi pro tio.
1 "完成这些事以后, 众领袖前来见我, 说: ‘以色列民、祭司和利未人没有从当地的民族中分别出来, 他们随从迦南人、赫人、比利洗人、耶布斯人、亚扪人、摩押人、埃及人和亚摩利人行可憎的事。
2 他们为自己和自己的儿子娶了这些外族的女子为妻, 以致圣洁的种族与当地的民族混杂了; 而领袖和官长竟是这不忠的事的罪魁。’
3 我一听见这事, 就撕裂我的衣服和外袍, 拔掉头上的头发和胡须, 惊惧地坐着。
4 所有因着以色列 神针对被掳归回的人之不忠、对他们所说的话而战兢的人, 都聚集到我面前。我惊惧地坐着, 直到献晚祭的时候。
5 "献晚祭的时候, 我在禁食中起来, 穿着撕裂了的衣服和外袍, 双膝跪下, 向耶和华我的 神张开双手,
6 祷告说: ‘我的 神啊, 我感觉羞耻惭愧, 不敢向我的 神你仰面; 因为我们的罪孽多至灭顶, 我们的罪过滔天。
7 从我们列祖的日子直到今日, 我们罪恶深重, 由于我们的罪孽, 我们和我们的王, 以及祭司, 都被交在各地的列王手中: 被刀杀、被掳掠、被抢夺, 丢脸蒙羞, 就像今天的光景一样。
8 现在, 耶和华我们的 神恩待我们片时, 给我们存留一些逃脱的人, 使我们像钉子钉在他的圣所那样的安稳, 让我们的 神光照我们的眼睛, 使我们在所受的奴役中稍得复兴。
9 虽然我们是奴隶, 但在奴役中, 我们的 神仍然没有撇弃我们, 反而使我们在波斯列王面前得蒙恩惠, 使我们复兴, 建立我们 神的殿, 重修毁坏的地方, 使我们在犹大和耶路撒冷有墙垣。
10 我们的 神啊, 现在, 我们还可以说什么呢?只能说: 我们又离弃了你的诫命,
11 就是你曾借着你的仆人众先知所吩咐的。你说: 你们进去要得为业之地是污秽的, 充满了当地民族的污秽, 他们可憎的事使这地从这边到那边都充满了他们的不洁。
12 所以, 你们不可把你们的女儿嫁给他们的儿子, 也不可为你们的儿子娶他们的女儿。你们永远不可寻求他们的平安和他们的利益; 这样, 你们就可以强盛, 吃这地的美物, 把这地留给你们的子孙作产业, 直到永远。
13 虽然因着我们许多的恶行和重大的罪过, 这一切就临到我们身上, 但我们的 神啊, 你惩罚我们实在轻于我们的罪孽所应得的, 还给我们留下这些逃脱的人。
14 我们怎可以再违背你的诫命, 与这些行可憎事的民族通婚呢?如果我们这样行, 你岂不向我们发怒, 消灭我们, 以致没有一个剩余, 或是逃脱的人吗?
15 耶和华以色列的 神啊, 你是公义的! 我们现今才可以留下, 成为逃脱的人。看哪, 我们在你面前是有罪过的, 因此没有人能在你面前站立得住。’"