1 Profeta vorto de la Eternulo al Izrael per Malaĥi.
2 Mi ekamis vin, diras la Eternulo. Vi demandas:En kio Vi nin ekamis? Ĉu Esav ne estas frato de Jakob? diras la Eternulo; tamen Mi ekamis Jakobon,
3 kaj Esavon mi malamis, kaj Mi dezertigis liajn montojn, kaj lian posedaĵon Mi donis al la ŝakaloj de la dezerto.
4 Se la Edomidoj diras:Ni estas ruinigitaj, sed ni revenos kaj rekonstruos la ruinojn-la Eternulo Cebaot diras tiele:Ili konstruos, kaj Mi detruos, kaj oni nomos ilin lando de malpieco, kaj popolo, kontraŭ kiu la Eternulo koleras eterne.
5 Viaj okuloj tion vidos, kaj vi diros:Granda estas la Eternulo super la limoj de Izrael.
6 Filo respektas patron, kaj sklavo sian sinjoron; sed se Mi estas patro, kie estas la respekto al Mi? kaj se Mi estas sinjoro, kie estas la timo antaŭ Mi? diras la Eternulo Cebaot al vi, ho pastroj, kiuj malhonoras Mian nomon. Kaj vi diras:Per kio ni malhonoras Vian nomon?
7 Vi alportas sur Mian altaron panon malpuran, kaj tamen vi diras:Per kio ni malpuriĝis antaŭ Vi? Per tio, ke vi diras:La tablo de la Eternulo estas senvalora.
8 Kaj kiam vi alportas oferon blindan, ĉu tio ne estas malbona? aŭ kiam vi alportas laman aŭ malsanan, ĉu tio ne estas malbona? Provu alporti ĝin al via regionestro-ĉu vi tiam plaĉos al li, kaj ĉu li akceptos vin favore? diras la Eternulo Cebaot.
9 Preĝu de nun al Dio, ke Li indulgu nin; se tio estas farita de viaj manoj, ĉu Li povas favore akcepti vin? diras la Eternulo Cebaot.
10 Estus bone, se iu el vi ŝlosus la pordon, por ke vi ne bruligu vane fajron sur Mia altaro. Vi ne estas agrablaj al Mi, diras la Eternulo Cebaot; kaj donacon el via mano Mi ne akceptos favore.
11 Ĉar de la sunleviĝejo ĝis la sunsubirejo Mia nomo estos granda inter la nacioj, kaj sur ĉiu loko oni incensos kaj alportos oferojn al Mia nomo, oferojn purajn; ĉar granda estos Mia nomo inter la nacioj, diras la Eternulo Cebaot.
12 Sed vi malhonoras ĝin per tio, ke vi diras:La tablo de la Eternulo estas malsankta, kaj la manĝaĵo sur ĝi estas senvalora.
13 Kaj vi diras:Tio estas nur klopodoj! Kaj vi malŝatas tion, diras la Eternulo Cebaot, kaj vi alportas tion, kio estas ŝtelita, lama, aŭ malsana, kaj vi alportas ankaŭ tiaspecan farunoferon. Ĉu Mi povas favore akcepti tion el via mano? diras la Eternulo.
14 Malbenata estu la hipokritulo, kiu havas en sia brutaro sendifektan virbruton, sed, farinte sanktan promeson, li alportas ofere al la Sinjoro kriplaĵon; ĉar Mi estas Reĝo granda, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mia nomo estas timata inter la nacioj.
1 以下是耶和华借玛拉基对以色列宣判的话。
2 耶和华说: "我爱你们。"你们却说: "你怎样爱了我们呢?"耶和华说: "以扫不是雅各的哥哥吗?我却爱雅各,
3 恶以扫。我使以扫的山地荒凉, 把他的产业给了旷野的豺狼。"
4 如果以东说: "我们虽然遭破坏, 但仍要把废墟重建起来。"万军之耶和华这样说: "他们只管建造, 我却要拆毁。人要称他们为罪恶的境地, 为耶和华永远恼怒的子民。"
5 你们要亲眼看见, 也要亲自说: "耶和华在以色列的境地以外, 必被尊为大。"
6 万军之耶和华对你们说: "藐视我名的祭司啊! 儿子尊敬父亲, 仆人敬畏主人。我若是父亲, 我该受的尊敬在哪里呢?我若是主人, 我应得的敬畏在哪里呢?"你们却说: "我们怎样藐视了你的名呢?"
7 "你们把污秽的食物献在我的坛上, 你们竟说: ‘我们怎样污秽了你的坛呢?’因你们以为耶和华的桌子是可以藐视的。"
8 万军之耶和华说: "你们把瞎眼的献为祭, 这不是恶吗?你们把瘸腿的和有病的献上, 这不是罪吗?你把这样的礼物献给你的省长, 他会喜欢你或是悦纳你的礼物吗?"
9 现在, 你们要向 神求情, 好使他恩待我们。这污秽的祭物, 既是你们经手献的, 他还能悦纳你们吗?万军之耶和华说:
10 "真愿你们当中有人把殿门关上, 免得你们在我的坛上徒然点火。"万军之耶和华说: "我不喜欢你们, 也不从你们手中收纳礼物。"
11 万军之耶和华说: "从日出到日落的地方, 我的名在列国中为大; 在各处都有人向我的名烧香, 献上洁净的礼物, 因为我的名在列国中为大。"
12 万军之耶和华说: "你们却亵渎了我, 因你们以为主的桌子是污秽的, 桌上的食物也是可藐视的。
13 你们又说: ‘唉, 真麻烦! ’你们就嗤之以鼻。"耶和华说: "你们把抢来的、瘸腿的和有病的带来作礼物, 我怎能从你们的手中收受呢?"
14 万军之耶和华说: "凡以家畜中公的许了愿, 却又诡诈地拿有残疾的献给主, 那人当受咒诅; 因为我是大君王, 我的名在列国中是可敬畏的。"