1 Kaj Li vokis al miaj oreloj per laŭta voĉo, dirante:Alproksimiĝu la punantoj de la urbo, kaj ĉiu havu en sia mano sian pereigilon.
2 Kaj jen ses homoj venis per la vojo de la supra pordego, kiu estas turnita norden, kaj ĉiu havis en la mano sian detruilon, kaj inter ili estis unu vestita per tolo, kaj li havis skribilon ĉe siaj lumboj. Ili venis, kaj stariĝis apud la kupra altaro.
3 Kaj la majesto de Dio de Izrael leviĝis de la kerubo, sur kiu ĝi estis, al la sojlo de la domo. Kaj Li alvokis la homon, kiu estis vestita per tolo kaj havis skribilon ĉe siaj lumboj.
4 Kaj la Eternulo diris al li:Trairu la urbon Jerusalem, kaj marku per litero Tav la fruntojn de tiuj homoj, kiuj ĝemas kaj malĝojas pri ĉiuj abomenindaĵoj, kiuj estas farataj en la urbo.
5 Kaj al la aliaj Li diris tiel, ke mi povis aŭdi:Iru tra la urbo post li, kaj frapu; via okulo ne indulgu, kaj vi ne kompatu.
6 Maljunulon, junulon, junulinon, infanojn, kaj virinojn eksterme mortigu; sed ĉiun homon, sur kiu estas la litero Tav, ne tuŝu; kaj komencu de Mia sanktejo. Kaj ili komencis de la maljunaj homoj, kiuj estis antaŭ la domo.
7 Kaj Li diris al ili:Malpurigu la domon, kaj plenigu la kortojn per mortigitoj; eliru! Kaj ili eliris, kaj komencis frapadi en la urbo.
8 Kiam ili finis la mortigadon kaj mi restis, tiam mi ĵetis min vizaĝaltere, ekkriis, kaj diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! ĉu Vi ekstermos la tutan restaĵon de Izrael, elverŝante Vian koleron sur Jerusalemon?
9 Kaj Li diris al mi:La malpieco de la domo de Izrael kaj de Jehuda estas tre, tre granda, kaj la lando estas plena de sango, kaj la urbo estas plena de maljusteco; ĉar ili diras:La Eternulo forlasis la landon, kaj la Eternulo ne vidas.
10 Tial ankaŭ Miaflanke Mia okulo ne indulgos, kaj Mi ne kompatos; ilian agadon Mi metos sur ilian kapon.
11 Kaj jen la viro, kiu estis vestita per tolo kaj havis skribilon ĉe siaj lumboj, alportis respondon, dirante:Mi faris tion, kion Vi ordonis al mi.
1 我听见他大声呼叫说: "惩罚这城的啊! 你们要近前来, 各人手里拿着灭命的武器。"
2 忽然, 有六个人从朝北的上门那边走来, 各人手里拿着杀人的武器; 他们中间有一个人身穿细麻布衣服, 腰间带着墨盒子; 他们进来, 站在铜祭坛旁边。
3 以色列 神的荣耀本来是在基路伯上面的, 现在从那里移到殿的门槛; 耶和华把那身穿细麻布衣服, 腰间带着墨盒子的人召来,
4 对他说: "你要走遍耶路撒冷全城, 那些因城中所行的一切可憎的事而叹息悲哀的人, 你要在他们的额上画个记号。"
5 我又听见他对其余的人说: "你们要跟随他走遍那城, 进行杀戮; 你们的眼不要顾惜, 你们也不要怜恤。
6 你们要从我的圣所开始, 把老年人、少年人、少女、孩童和妇女都杀尽灭绝, 只是那些额上有记号的人, 你们都不可伤害。"于是他们从殿前那些长老开始杀戮。
7 他又对他们说: "你们要玷污这殿, 使这些院子充满被杀的人; 你们出去吧! "于是他们出去, 在城中进行杀戮。
8 他们杀戮的时候, 只留下我一个人, 我就脸伏在地, 呼叫说: "哎, 主耶和华啊! 难道你要向耶路撒冷倾倒你的烈怒, 使所有以色列余剩的人都灭绝么?"
9 他对我说: "以色列家和犹大家罪大恶极, 地上充满血腥, 城内充满不义, 因为他们说: ‘耶和华已经离开这地, 他看不见我们了! ’
10 因此, 我的眼必不顾惜, 我也必不怜恤; 我要把他们所行的报应在他们的头上。"
11 那身穿细麻布衣服, 腰间带着墨盒子的人回报这事, 说: "我已经照着你所吩咐我的行了。"