1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al Jerusalem, prediku pri la sanktaĵoj, kaj profetu pri la lando de Izrael.

3 Kaj diru al la lando de Izrael:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi iras kontraŭ vin, Mi eltiros Mian glavon el ĝia ingo, kaj Mi ekstermos inter vi virtulojn kaj malpiulojn.

4 Ĉar Mi ekstermos inter vi virtulojn kaj malpiulojn, tial Mia glavo eliros el sia ingo kontraŭ ĉiun karnon de la sudo ĝia la nordo.

5 Kaj ĉiu karno ekscios, ke Mi, la Eternulo, eltiris Mian glavon el ĝia ingo, kaj ĝi ne plu revenos tien.

6 Kaj vi, ho filo de homo, ĝemu, kun doloro de la lumboj, kaj maldolĉe ĝemu antaŭ iliaj okuloj.

7 Kaj kiam ili demandos vin, pro kio vi ĝemas, respondu:Pro la sciigo, kiu venis, kaj de kiu ĉiu koro disfandiĝos, ĉiuj manoj senfortiĝos, ĉiu spirito senkuraĝiĝos, kaj ĉiuj genuoj fariĝos kiel akvo; jen tio venas kaj plenumiĝos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

8 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

9 Ho filo de homo, profetu, kaj diru:Tiele diras la Eternulo:Proklamu:Glavo, glavo estas akrigita kaj purigita;

10 ĝi estas akrigita, por buĉi; ĝi estas purigita, por brili. Ĉu oni povas ĝoji, kiam la sceptron de Mia filo malŝatas ĉia ligno?

11 Li donis ĝin, por purigi, por ke oni povu preni ĝin en la manon; la glavo estas akrigita kaj purigita, por doni ĝin en la manon de mortiganto.

12 Kriu kaj ploru, ho filo de homo, ĉar ĝi iras kontraŭ Mian popolon, kontraŭ ĉiujn eminentulojn de Izrael, kiuj estas kolektitaj kune kun Mia popolo sub la glavon. Pro tio batu viajn lumbojn.

13 Ĉar estis farita provo, sed kion ĝi helpis? eĉ malŝatata la sceptro ne povas ekzisti, diras la Sinjoro, la Eternulo.

14 Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj interfrapu la manojn; ĉar la glavo duobliĝos, eĉ triobliĝos; ĝi estas glavo por mortigado, glavo de granda mortigado ĝi estas, kiu penetros al ili en la ĉambrojn.

15 Mi sendos glavon teruran, por ke la koroj ektremu, kaj por ke multaj falu ĉe ĉiuj iliaj pordegoj. Ha, kiel ĝi brilas, kiel akrigita ĝi estas por la buĉado!

16 Kolektiĝu dekstren, metu vin maldekstren, kien ajn via vizaĝo sin tiras.

17 Mi plaŭdos per Miaj manoj, kaj Mi kontentigos Mian indignon; Mi, la Eternulo, tion diris.

18 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

19 Vi, ho filo de homo, marku al vi du vojojn, per kiuj venos la glavo de la reĝo de Babel; ambaŭ devas eliri el unu lando; elektu lokon sur la ĉefa vojo, elektu urbon.

20 Marku vojon, per kiu devas veni glavo en Raban de la Amonidoj, kaj en Judujon, en la fortikigitan Jerusalemon.

21 Ĉar la reĝo de Babel haltis ĉe la disvojiĝo, ĉe la komenco de du vojoj; por ricevi antaŭdirojn, li ĵetas sagojn, demandas la domajn diojn, esploras hepaton.

22 Sur la dekstra flanko la sortodemandado montras Jerusalemon, por starigi muregrompilojn, malfermi la buŝon por mortigado, sonigi militajn trumpetojn, direkti muregrompilojn kontraŭ la pordegojn, ŝuti remparon, konstrui bastionon.

23 Sed tio aperas al ili kiel antaŭdiro malvera, ili faras ĵurojn, kaj li rememorigas la krimojn, por ke ili estu kaptitaj.

24 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi rememoras viajn krimojn, elmontras viajn kulpojn en ĉiuj viaj agoj-pro tio, ke vi rememoras, vi estos kaptitaj per mano.

25 Kaj vi, ho senhonora kaj malpia estro de Izrael, kies tago alvenis nun, kiam devas ĉesiĝi liaj krimoj-

26 tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Deprenu la cidaron kaj demetu la kronon; ne plue estos tiel; kiu estis humila, tiu altiĝos, kaj kiu estis fiera, tiu malaltiĝos.

27 Mi forigos, forigos, forigos ĝin; kaj ĝi ne ekzistos, ĝis venos tiu, kiu havas rajton je ĝi, kaj al li Mi ĝin donos.

28 Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la Amonidoj kaj pri ilia hontindeco, kaj diru:Glavo, glavo estas nudigita por buĉado, akrigita por ekstermado, ke ĝi brilu;

29 pro tio, ke oni prezentas al vi malverajn viziojn, ke oni antaŭdiras al vi mensogaĵon, por meti vin sur la kolojn de mortigotaj malpiuloj, kies tago alvenis nun, kiam devas ĉesiĝi iliaj krimoj.

30 Remetu ĝin en ĝian ingon. Sur la loko, kie vi estas kreita, en la lando de via naskiĝo, Mi juĝos vin.

31 Kaj Mi elverŝos sur vin Mian indignon, Mi blovos sur vin la fajron de Mia kolero, kaj Mi transdonos vin en la manojn de homoj furiozaj, lertaj ekstermistoj.

32 Vi fariĝos manĝaĵo por la fajro; via sango elverŝiĝos en la lando; oni ne rememoros vin; ĉar Mi, la Eternulo, tion diris.

1 耶和华的话临到我说: (本节在《马索拉抄本》为21:6)

2 "人子啊! 你要面向耶路撒冷, 向圣所发言, 说预言攻击以色列地,

3 你要对以色列地说: ‘耶和华这样说: 看哪! 我要攻击你; 我要拔刀出鞘, 把义人和恶人都从你那里剪除。

4 我既然要把义人和恶人都从你那里剪除, 所以我的刀必要出鞘, 从南到北攻击所有的人;

5 所有的人就知道我耶和华已经拔刀出鞘, 刀必不再入鞘了。’

6 人子啊! 至于你, 你要叹息, 在他们眼前弯着腰, 苦苦叹息。

7 他们如果问你: ‘你为什么叹息呢?’你就要回答: ‘是因为那将要来到的消息; 人人都必心慌意乱, 手都发软, 精神衰颓, 他们的膝都像水一般的柔弱。看哪! 它要来到了。这事一定要成就。这是主耶和华的宣告。’"

8 耶和华的话临到我说:

9 "人子啊! 你要预言, 说: ‘主耶和华这样说: 有一把刀, 有一把磨利了的刀, 是擦亮了的刀;

10 磨利, 是为要大行杀戮, 擦亮, 是为要闪烁发光! 我们怎能快乐呢?我的儿子藐视管教的杖和一切劝告("劝告"原文作"木头")。

11 这刀已经交给人擦亮, 可以握在手中使用; 这刀已经磨利擦亮了, 可以交在行杀戮的人手中。’

12 人子啊! 你要呼喊、哀号。因为这刀要临到我的子民, 以及以色列所有的领袖; 他们与我的子民都要交在刀下; 所以你要拍腿悲叹,

13 因为考验必要来到, 你为什么要藐视那管教的杖呢?这事必不得成功。这是主耶和华的宣告。

14 "人子啊! 至于你, 你要拍手说预言, 要接二连三地使用这杀人的刀, 就是导致极大死伤的刀, 把它们围困,

15 好使他们心慌意乱, 多人跌倒, 我在他们所有的城门那里布下了杀戮("杀戮"原文意思不详, 这译法参古译本)的人; 啊! 这刀做得闪烁发光, 磨得尖利, 可以杀戮。

16 刀啊, 向右边斩吧! 向左边刺吧! 无论你面向哪一方, 就向哪一方杀戮吧!

17 我也要拍手, 并且要使我的烈怒止息; 这是我耶和华说的。"

18 耶和华的话又临到我说:

19 "人子啊! 至于你, 你要定出两条路, 给巴比伦王的刀前来; 这两条路都从同一个地方出来; 你要在通往城去的路口上做一个路标。

20 你要定出一条路, 使刀临到亚扪的拉巴, 又要定出另一条路, 使刀临到犹大, 攻击坚固城耶路撒冷。

21 因为巴比伦王站在分叉路口, 在两条路口上占卜、摇签、求问神像, 察看动物的肝。

22 他右手中拿着耶路撒冷的签, 要在那里架起攻城锤, 下令屠杀, 扬声吶喊; 架起攻城锤, 攻打城门; 筑起土垒, 建造围城的高墙。

23 在那些曾经向巴比伦起誓效忠的犹大人看来, 这是虚假的占卜, 但巴比伦王要使他们想起自己的罪孽, 把他们掳去。

24 因此, 主耶和华这样说: ‘你们的过犯显露, 你们的罪在你们的一切行为上给人看见; 以致你们的罪孽被想起。你们既被想起, 就要被人用手掳去。

25 你这该死、邪恶的以色列王啊! 你的日子到了, 最后惩罚的时刻到了。’

26 主耶和华这样说: ‘你当除去头巾, 脱下冠冕! 现在情形不同了, 卑微的要升高, 位高的要降卑!

27 倾覆, 倾覆, 我要倾覆这国, 这国不再存在, 直等到那统治的人来到, 我就把国赐给他。’

28 "人子啊! 你要说预言: 论到亚扪人和他们的侮辱, 主耶和华这样说: ‘你要说: 有一把刀, 有一把刀拔出来, 是为要杀戮; 擦亮, 是为要毁灭, 为要闪烁发光。

29 人为你所见的异象是虚假的, 为你所占的卜是虚谎的, 使你倒在该死的恶人的颈项上; 他们受惩罚的日子到了, 最后惩罚的时刻到了。

30 收刀入鞘吧! 我必在你被造之地, 根源之处, 审判你。

31 我必把我的忿怒倒在你身上, 把我的怒火喷在你身上, 又把你交在那些惯于毁灭的野蛮人手中。

32 你必当作燃料被火焚烧; 你的血要流在你的国中; 你必不再被记念, 因为这是我耶和华说的。’"