1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ho filo de homo, parolu al la filoj de via popolo, kaj diru al ili:Se Mi venigos glavon kontraŭ iun landon, kaj la popolo de la lando prenos el sia mezo unu viron kaj starigos lin ĉe si kiel observanton;

3 kaj se li, vidante la glavon, kiu iras kontraŭ la landon, ekblovos per trumpeto kaj avertos la popolon;

4 kaj se iu, aŭdinte la sonon de la trumpeto, ne akceptos la averton, kaj la glavo venos kaj prenos lin, tiam lia sango estos sur lia kapo:

5 li aŭdis la sonon de la trumpeto kaj tamen ne atentis la averton, tial lia sango estos sur lia kapo; sed kiu atentos la averton, tiu savos sian vivon.

6 Sed se la observanto vidos la venantan glavon kaj ne blovos per trumpeto, kaj la popolo ne estos avertita, kaj la glavo venos kaj prenos la vivon de iu:tiam ĉi tiu estos prenita pro sia peko, sed lian sangon Mi repostulos el la mano de la observanto.

7 Kaj nun, ho filo de homo, Mi starigis vin kiel observanton por la domo de Izrael; kaj kiam vi aŭdos el Mia buŝo vorton, avertu ilin en Mia nomo.

8 Kiam Mi diros pri la malvirtulo:Malvirtulo, vi devas morti; kaj vi ne parolos, por averti la malvirtulon kontraŭ lia konduto:tiam li, la malvirtulo, mortos pro sia malvirteco, sed lian sangon Mi repostulos el via mano.

9 Sed se vi avertis la malvirtulon kontraŭ lia konduto, ke li deturnu sin de ĝi, kaj li ne deturnis sin de sia konduto:tiam li mortos pro sia malvirteco kaj vi savos vian vivon.

10 Kaj vi, ho filo de homo, diru al la domo de Izrael:Vi diras:Niaj kulpoj kaj pekoj estas sur ni, kaj de ili ni konsumiĝas; kiel do ni povas vivi?

11 Diru do al ili:Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi deziras ne la morton de malvirtulo, sed ke la malvirtulo deturnu sin de sia vojo kaj restu vivanta. Deturnu vin, deturnu vin de viaj malbonaj vojoj! kial vi mortu, ho domo de Izrael?

12 Kaj vi, ho filo de homo, diru al la filoj de via popolo:La virteco de virtulo ne savos lin en la tago de lia krimo, kaj malvirtulo ne falos pro sia malvirteco en la tago, kiam li deturnos sin de sia malvirteco; tiel same virtulo en la tago de sia peko ne povas resti vivanta kun ĝi.

13 Se Mi diros al la virtulo, ke li vivos, kaj li, fidante sian virtecon, faros krimon:tiam lia tuta virteco ne estos memorata, kaj li mortos pro sia krimo, kiun li faris.

14 Kaj se Mi diros al la malvirtulo, ke li mortos, sed li deturnos sin de sia peko kaj agados juste kaj virte;

15 se la malvirtulo redonos la garantiaĵon, repagos la rabitaĵon, agados laŭ la leĝoj de la vivo, ne farante malbonagojn:tiam li restos vivanta kaj ne mortos.

16 Ĉiuj liaj pekoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj:li agas juste kaj virte, kaj tial li restos vivanta.

17 Dume la filoj de via popolo diras:Ne ĝusta estas la vojo de la Sinjoro! Sed en efektiveco ilia vojo estas ne ĝusta.

18 Se virtulo deturnas sin de sia virteco kaj faras malbonagojn, li mortas pro ili;

19 kaj se malvirtulo deturnas sin de sia malvirteco kaj agas juste kaj virte, pro tio li restas vivanta.

20 Kaj vi diras:Ne ĝusta estas la vojo de la Sinjoro! Ĉiun el vi Mi juĝas konforme al lia konduto, ho domo de Izrael.

21 En la dek-dua jaro de nia forkaptiteco, en la kvina tago de la deka monato, venis al mi forsaviĝinto el Jerusalem, kaj diris:La urbo estas disbatita.

22 Sed la mano de la Eternulo aperis super mi en la vespero antaŭ la veno de la forsaviĝinto, kaj malfermis mian buŝon, antaŭ ol tiu venis al mi matene; kaj mia buŝo malfermiĝis, kaj mi ne plu devis silenti.

23 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

24 Ho filo de homo! la loĝantoj de tiuj dezertaj lokoj sur la tero de Izrael parolas tiele:Abraham estis unu sola homo, kaj ricevis herede la landon; sed ni estas multo, des pli apartenas al ni la lando kiel heredaĵo.

25 Tial diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi manĝas kun sango, kaj viajn okulojn vi levas al viaj idoloj, kaj sangon vi verŝas; kaj tamen vi volas posedi la landon?

26 Vi apogas vin sur via glavo, vi faras abomenindaĵon, vi malpurigas unu la edzinon de la alia; kaj tamen vi volas posedi la landon?

27 Diru al ili jenon:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiel Mi vivas, tiuj, kiuj troviĝas sur la ruinoj, falos de glavo; kiu estas sur la kampo, tiun Mi transdonos kiel manĝaĵon al la bestoj; kaj tiuj, kiuj estas en fortikaĵoj kaj en kavernoj, mortos de pesto.

28 Kaj Mi faros la landon absoluta dezerto, kaj malaperos ĝia fiera forto; kaj la montoj de Izrael dezertiĝos tiel, ke neniu tie pasos.

29 Kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi plene dezertigos la landon pro ĉiuj iliaj abomenindaĵoj, kiujn ili faris.

30 Kaj koncerne vin, ho filo de homo, la filoj de via popolo interparolas pri vi ĉe la muroj kaj ĉe la pordoj de la domoj, kaj unu al la alia parolas jene:Iru, kaj aŭskultu, kia estas la vorto, kiu eliris de la Eternulo!

31 Kaj ili venas al vi kiel al popola kunveno, kaj Mia popolo sidiĝas antaŭ vi, kaj aŭskultas viajn vortojn, sed ne plenumas ilin; ĉar voluptajn kantojn ili faras el tio en siaj buŝoj, kaj ilia koro celas nur profiton.

32 Vi estas por ili kiel volupta kanto, kiel homo kun bela voĉo kaj bone kantanta; ili aŭskultas viajn vortojn, sed ne plenumas ilin.

33 Sed kiam plenumiĝos tio, kio devas plenumiĝi, tiam ili ekscios, ke profeto estis meze de ili.

1 耶和华的话临到我说:

2 "人子啊! 你要告诉你本国的人, 说: ‘我使刀剑临到一地, 那地的人民从他们中间选出一个人, 作他们的守望者;

3 这人见刀剑临到那地, 就吹响号角, 警告众人;

4 凡听见号角声而不接受警告的, 刀剑若来把他除灭, 他的罪("罪"原文作"血")就要归到自己的头上;

5 他既然听见号角声而不接受警告, 所以他的罪("罪"原文作"血")要归到自己的身上; 他若接受警告, 就可以救回自己的性命了。

6 但是, 那守望的人若见刀剑临到, 却不吹响号角, 以致人民没有受到警告, 刀剑来把他们中间的一个人除灭; 那人虽然因自己的罪孽被除灭, 我却要因他的死追究守望的人。’

7 "人子啊! 我立了你作以色列家守望的人, 所以你要聆听我口中的话, 替我警告他们。

8 如果我对恶人说: ‘恶人啊, 你必定死亡! ’你以西结却不出声警告恶人离开他所行的, 这恶人就必因自己的罪孽死亡, 我却要因他的死追究你。

9 如果你警告恶人, 叫他离开他所行的, 他仍不转离, 他就必因自己的罪孽死亡, 你却救了自己的性命。

10 "人子啊! 你要对以色列家说: ‘你们这样说: 我们的过犯和罪恶常在我们身上; 我们必因此衰弱而死, 怎能存活呢?’

11 你要对他们说: ‘主耶和华这样宣告: 我指着我的永生起誓, 我绝不喜悦恶人死亡, 却喜悦恶人离开他所行的, 得以存活。以色列家啊, 回转吧! 离开你们所行的, 何必死亡呢?’

12 人子啊! 你要对你本国的人说: ‘义人的义在他犯罪的日子, 不能救他; 恶人的恶在他离开恶行的日子, 也不会绊倒他; 义人在他犯罪的日子, 也不能因他的义存活。’

13 我虽然对义人说他必定生存, 但是他若恃着自己的义而行恶, 他的一切义都必不被记念; 他必因所行的恶死亡。

14 我虽然对恶人说: ‘你必定死亡’, 但是他若离开他的罪, 行公平和正直的事,

15 把抵押归还, 把抢夺人的物件偿还, 遵行赐生命的律例, 不作恶事, 他就必存活, 不致死亡;

16 他所犯的一切罪, 必不被记念; 他行了公平和正直的事, 就必存活。

17 "你本国的人还说: ‘主所行的不公平。’其实他们所行的才是不公平。

18 义人若离开他的义, 去行恶事, 他就必因此死亡;

19 恶人若离开他的恶, 去行公平和正直的事, 他就必因此存活。

20 你们还说: ‘主所行的不公平。’以色列家啊! 我必照着你们各人所行的审判你们。"

21 在我们被掳以后的第十二年十月初五日, 有人从耶路撒冷逃到我这里来, 说: "城已经被攻陷了。"

22 那人来到的前一天晚上, 耶和华的手按在我身上, 开了我的口。到了早晨, 那人来到我这里, 我的口已经开了, 不再作哑巴。

23 耶和华的话临到我说:

24 "人子啊! 那些住在以色列地废墟里的人常说: ‘亚伯拉罕一个人就得了这地为业; 我们人数众多, 这地更应该给我们为业。’

25 因此, 你要对他们说: ‘主耶和华这样说: 你们吃带血的祭肉, 举目仰望你们的偶像, 并且流人的血, 你们还可以得这地为业吗?

26 你们倚仗自己的刀剑, 行可憎恶的事, 人人玷污邻舍的妻子, 你们还可以得这地为业吗?’

27 你要对他们这样说: ‘主耶和华这样说: 我指着我的永生起誓, 那些在废墟里的, 必倒在刀下; 在田间的, 我必交给野兽吞吃; 在堡垒和山洞里的, 必因瘟疫而死。

28 我必使这地非常荒凉, 它因势力而有的骄傲必止息; 以色列的山都必荒凉, 无人经过。

29 我必因他们所行一切可憎恶的事, 使这地非常荒凉, 那时他们就知道我是耶和华。’

30 "人子啊! 你本国的人在城墙旁边和各家的门口正在谈论你; 他们彼此说: ‘来吧! 听听有什么话从耶和华那里出来。’

31 他们成群来到你那里, 坐在你面前, 像是我的子民一样。其实他们听了你的话, 却不去行; 他们只是用口表示爱慕, 他们的心却是追随不义之财。

32 在他们眼中, 你不过是首情歌, 唱得美妙, 弹得悦耳, 他们听了你的话, 却不去行。

33 看哪! 这事必定应验, 到那时候, 他们就知道在他们中间有先知了。"