1 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, manĝu tion, kion vi trovas, manĝu ĉi tiun skribrulaĵon, kaj iru kaj parolu al la domo de Izrael.

2 Kaj mi malfermis mian buŝon, kaj Li manĝigis al mi tiun skribrulaĵon.

3 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, en vian ventron manĝu, kaj vian internaĵon plenigu per ĉi tiu skribrulaĵo, kiun Mi donas al vi. Kaj mi manĝis, kaj en mia buŝo ĝi estis dolĉa, kiel mielo.

4 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, iru al la domo de Izrael, kaj parolu al ili per Miaj vortoj.

5 Ĉar ne al popolo kun nekomprenebla lingvo kaj malfacila parolado vi estas sendata, sed al la domo de Izrael;

6 ne al multaj popoloj kun nekomprenebla lingvo kaj malfacila parolado, kies vortojn vi ne komprenas; cetere, se eĉ al ili Mi sendus vin, eĉ ili aŭskultus vin.

7 Sed la domo de Izrael ne volos aŭskulti vin, ĉar ili ne volas aŭskulti Min; ĉar la tuta domo de Izrael havas malmolan frunton kaj obstinan koron.

8 Jen Mi faris vian vizaĝon forta kontraŭ iliaj vizaĝoj kaj vian frunton forta kontraŭ iliaj fruntoj.

9 Mi faris vian frunton kiel diamanto pli forta ol siliko; ne timu ilin, kaj ne sentu teruron antaŭ ili, ĉar ili estas domo malobeema.

10 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, ĉiujn Miajn vortojn, kiujn Mi parolos al vi, prenu en vian koron kaj aŭskultu per viaj oreloj.

11 Kaj iru al la elpelitoj, al la filoj de via popolo, kaj parolu al ili, kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo-tute egale, ĉu ili aŭskultos aŭ ne aŭskultos.

12 Kaj levis min la spirito, kaj mi ekaŭdis malantaŭ mi grandan bruon:Benita estu la majesto de la Eternulo sur sia loko!

13 Kaj aŭdiĝis bruo de la flugiloj de la kreitaĵoj, kiuj kunfrapiĝadis unuj kun la aliaj, kaj bruo de la radoj apud ili, kaj bruo de granda tertremo.

14 Kaj la spirito levis min kaj forportis min; kaj mi iris kun afliktita kaj maltrankvila koro; kaj la mano de la Eternulo tenis min forte.

15 Kaj mi venis en Tel-Abibon, al la elpelitoj, kiuj loĝis ĉe la rivero Kebar; kaj mi haltis tie, kie ili loĝis, kaj mi restis tie inter ili sep tagojn malĝoje.

16 Post paso de la sep tagoj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

17 Ho filo de homo! Mi starigis vin kiel observiston super la domo de Izrael; kaj kiam vi aŭdos vorton el Mia buŝo, tiam instruu ilin de Mi.

18 Kiam Mi diros al la malpiulo:Vi devas morti, kaj vi ne admonos lin, kaj vi ne parolos, por averti malpiulon kontraŭ lia malbona vojo, por konservi al li la vivon-tiam li, malpiulo, mortos pro sia malpieco, sed lian sangon Mi repostulos el via mano.

19 Sed se vi avertis malpiulon, kaj li ne returnis sin de sia malpieco kaj de sia malbona vojo, tiam li mortos pro sia malpieco, kaj vi estos savinta vian animon.

20 Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj agos malbone, tiam Mi metos antaŭ lin falpuŝilon, kaj li mortos; ĉar vi lin ne avertis, li mortos pro sia peko, kaj ne estos rememorataj la bonaj agoj, kiujn li faris; sed lian sangon Mi repostulos el via mano.

21 Sed se vi avertos virtulon, ke la virtulo ne peku, kaj li ne pekos, tiam li restos vivanta pro tio, ke li akceptis averton, kaj vi estos savinta vian animon.

22 Kaj venis sur min tie la mano de la Eternulo, kaj Li diris al mi:Leviĝu, kaj iru en la valon, kaj tie Mi parolos al vi.

23 Kaj mi leviĝis, kaj eliris en la valon; kaj jen tie staras la majesto de la Eternulo, simile al la majesto, kiun mi vidis ĉe la rivero Kebar. Kaj mi ĵetis min vizaĝaltere.

24 Kaj eniris en min la spirito kaj starigis min sur miaj piedoj. Kaj Li ekparolis al mi, kaj diris al mi:Iru, enŝlosu vin en via domo.

25 Kaj vidu, ho filo de homo, oni metos sur vin ŝnurojn kaj ligos vin per ili, kaj vi ne povos eliri inter ilin;

26 kaj vian langon Mi algluos al via palato, kaj vi mutiĝos kaj ne estos admonanto por ili; ĉar ili estas domo malobeema.

27 Sed kiam Mi ekparolos al vi, Mi malfermos vian buŝon, kaj vi diros al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiu volas aŭskulti, tiu aŭskultu, kaj kiu ne volas, tiu rifuzu; ĉar ili estas domo malobeema.

1 他对我说: "人子啊, 把你得到的吃下去吧! 吃下这书卷, 然后去向以色列家说话。"

2 于是我把口张开, 他就给我吃下那书卷。

3 他又对我说: "人子啊! 把我赐给你的那书卷吃下去, 填满你的肚子。"于是我吃了, 这书卷在我口里像蜜糖一样甘甜。

4 他对我说: "人子啊, 你去! 到以色列家那里, 把我的话告诉他们。

5 你受差派不是到一个说话难明、言语难懂的民族那里去, 而是到以色列家去;

6 不是到说话难明、言语难懂的众多民族那里去, 他们的话是你听不懂的。但是, 如果我差派你到他们那里去, 他们必听从你。

7 以色列家却不肯听从你, 因为他们不肯听从我, 整个以色列家都是额坚心硬的。

8 看哪! 我要使你的脸硬过他们的脸, 使你的额硬过他们的额。

9 我要使你的额好像最坚硬的宝石, 比火石更硬。他们虽然是叛逆的民族, 你却不要怕他们, 在他们面前, 也不要惊惶。"

10 他又对我说: "人子啊! 我对你说的一切话, 你都要留心听, 记在心里。

11 你去, 到被掳的人民那里, 向他们宣讲; 他们或听或不听, 你只要对他们说: ‘主耶和华这样说。’"

12 那时, 灵使我升起, 我就听见后面有轰轰的响声: "耶和华的居所显现出来的荣耀是应当称颂的! "

13 我又听见那些活物的翅膀彼此相碰的声音和活物旁边的轮子的声音, 以及轰轰的响声。

14 灵使我升起, 把我提去。那时我心灵忿激、愁苦。耶和华的手强而有力临到我身上。

15 于是我来到提勒.亚毕被掳的人那里, 他们住在迦巴鲁河边。我在他们居住的地方坐了七天, 在他们中间震惊得不知所措。

16 过了七天, 耶和华的话临到我说:

17 "人子啊, 我立了你作以色列家守望的人, 所以你要聆听我口中的话, 替我警告他们。

18 如果我对恶人说: ‘你必定死亡! ’你却不警告他, 也不警戒他离开恶行, 好救他的性命, 这恶人就必因自己的罪孽死亡。但我要因他的死追究你。

19 如果你警告恶人, 他仍不离开他的罪恶和他的恶行, 他就必因自己的罪孽死亡, 你却救了自己的性命。

20 如果义人偏离正义, 行事邪恶, 我必把绊脚石放在他面前, 他必定死亡; 因为你没有警告他, 他必因自己的罪死亡。他素常所行的义, 也必不被记念。但我要因他的死追究你。

21 如果你警告义人不要犯罪, 他就不犯罪。他因为接受警告, 就必存活, 你也救了自己的性命。"

22 耶和华的手在那里临到我身上, 他对我说: "你起来, 出到平原去, 在那里我要向你说话。"

23 于是, 我起来, 出到平原去, 看见耶和华的荣耀停在那里, 这荣耀就像我在迦巴鲁河边看见的一样。于是我俯伏在地。

24 灵进到我里面, 使我站立起来, 耶和华对我说: "你进去, 把自己关在家里。

25 人子啊! 人要用绳子把你捆绑起来, 使你不能出到他们中间去。

26 我要使你的舌头贴住上膛, 使你变成哑巴, 不能作责备他们的人, 因为他们是叛逆的民族。

27 但我对你说话的时候, 我必开你的口, 你就要对他们说: ‘主耶和华这样说。’肯听的就让他听, 不肯听的, 就由他不听吧, 因为他们是叛逆的民族。"