1 David prikalkulis la popolon, kiu estis kun li, kaj starigis super ĝi milestrojn kaj centestrojn.
2 Kaj David metis trionon de la popolo sub la disponon de Joab, kaj trionon sub la disponon de Abiŝaj, filo de Ceruja kaj frato de Joab, kaj trionon sub la disponon de Itaj, la Gatano. Kaj la reĝo diris al la popolo:Mi ankaŭ iros kun vi.
3 Sed la popolo diris:Ne iru; ĉar se ni eĉ forkuros, ili ne tre atentos nin; eĉ se duono de ni mortos, ili ne tre atentos nin; sed vi estas kiel dek mil el ni; tial estas pli bone, ke vi helpu nin el la urbo.
4 Tiam la reĝo diris al ili:Kion vi deziras, tion mi faros. Kaj la reĝo stariĝis apud la pordego, kaj la tuta popolo eliris laŭ centoj kaj miloj.
5 Kaj la reĝo ordonis al Joab kaj al Abiŝaj kaj al Itaj:Estu singardaj kun la junulo Abŝalom. Kaj la tuta popolo aŭdis, kiel la reĝo ordonis al ĉiuj estroj koncerne Abŝalomon.
6 Kaj la popolo eliris sur la kampon kontraŭ Izraelon, kaj fariĝis batalo en la arbaro de Efraim.
7 Kaj la popolo Izraela estis tie venkobatita de la servantoj de David, kaj tie estis granda venkobato en tiu tago:falis dudek mil.
8 La batalo disvastiĝis tie sur la tutan regionon; kaj la arbaro pereigis pli da homoj, ol ekstermis la glavo en tiu tago.
9 Kaj Abŝalom renkontiĝis kun la servantoj de David; Abŝalom rajdis sur mulo. Kaj la mulo trafis sub interplektitajn branĉojn de granda kverko, kaj lia kapo alkroĉiĝis al la kverko, kaj li ekpendis inter la ĉielo kaj la tero; kaj la mulo, kiu estis sub li, forkuris.
10 Tion ekvidis unu homo, kaj sciigis al Joab, kaj diris:Jen mi vidis Abŝalomon, kiu pendas de kverko.
11 Kaj Joab diris al la homo, kiu raportis al li:Se vi vidis, kial do vi ne batis lin tie sur la teron? mi donus al vi dek arĝentajn monerojn kaj unu zonon.
12 Sed la homo diris al Joab:Se vi donus en miajn manojn eĉ mil arĝentajn monerojn, mi ne etendus mian manon kontraŭ la filo de la reĝo; ĉar antaŭ niaj oreloj la reĝo ordonis al vi kaj al Abiŝaj kaj al Itaj, dirante:Gardu al mi la junulon Abŝalom.
13 Kaj se mi farus falsaĵon kontraŭ mia animo, nenio kaŝiĝus antaŭ la reĝo, kaj vi starus flanke.
14 Joab diris:Mi ne perdos tempon kun vi. Kaj li prenis en sian manon tri lancojn, kaj enpikis ilin en la koron de Abŝalom, kiam ĉi tiu ankoraŭ estis vivanta inter la branĉoj de la kverko.
15 Poste dek junuloj armilportistoj de Joab ĉirkaŭis Abŝalomon, batis, kaj mortigis lin.
16 Tiam Joab ekblovis per trumpeto, kaj la popolo ĉesis postkuri la Izraelidojn; ĉar Joab haltigis la popolon.
17 Kaj oni prenis Abŝalomon kaj ĵetis lin en la arbaro en grandan kavon, kaj oni metis super li tre grandan amason da ŝtonoj; kaj ĉiuj Izraelidoj forkuris ĉiu al sia tendo.
18 Sed Abŝalom ankoraŭ dum sia vivo starigis al si monumenton, kiu troviĝas en la Valo de la Reĝo; ĉar li diris:Mi ne havas filon, kiu memorigus pri mia nomo; kaj li nomis la monumenton per sia nomo. Kaj oni nomas ĝin ĝis nun monumento de Abŝalom.
19 Aĥimaac, filo de Cadok, diris:Mi kuros, kaj sciigos al la reĝo, ke la Eternulo faris al li juston kontraŭ liaj malamikoj.
20 Sed Joab diris al li:Ne bona sciiganto vi estos hodiaŭ; vi sciigos en alia tago, kaj hodiaŭ ne sciigu, ĉar mortis la filo de la reĝo.
21 Kaj Joab diris al Etiopo:Iru, diru al la reĝo, kion vi vidis. La Etiopo adorkliniĝis antaŭ Joab kaj ekkuris.
22 Tamen Aĥimaac, filo de Cadok, parolis plue, kaj diris al Joab:Kio ajn estos, permesu ankaŭ al mi kuri post la Etiopo. Sed Joab diris:Por kio vi kuros, mia filo? venu, la sciigo ne estos agrabla.
23 Kaj li diris:Kio ajn estos, mi kuros. Kaj tiu diris al li:Kuru. Kaj Aĥimaac ekkuris laŭ la vojo de la ebenaĵo, kaj kurantaŭiĝis antaŭ la Etiopon.
24 David sidis inter la du pordegoj; kaj la gardostaranto iradis sur la tegmento de la pordego, super la muro, kaj, levinte siajn okulojn, li ekvidis, ke jen iu viro sola kuras.
25 Kaj la gardostaranto ekkriis, kaj raportis al la reĝo. Kaj la reĝo diris:Se li estas sola, tiam bona sciigo estas en lia buŝo. Kaj dum tiu ĉiam pli alproksimiĝadis,
26 la gardostaranto ekvidis, ke ankoraŭ alia viro kuras; kaj la gardostaranto ekkriis al la pordegisto, kaj diris:Jen ankoraŭ iu viro sola kuras. Kaj la reĝo diris:Ankaŭ ĉi tiu havas bonan sciigon.
27 La gardostaranto diris:Mi vidas la kuradon de la unua, ĝi estas kiel la kurado de Aĥimaac, filo de Cadok. Kaj la reĝo diris:Li estas bona homo, kun bona sciigo li venas.
28 Kaj Aĥimaac ekkriis, kaj diris:Paco al la reĝo! Kaj li adorkliniĝis antaŭ la reĝo vizaĝaltere, kaj diris:Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu transdonis la homojn, kiuj levis sian manon kontraŭ mian sinjoron la reĝon.
29 Kaj la reĝo diris:Ĉu bone fartas la junulo Abŝalom? Aĥimaac respondis:Mi vidis grandan tumulton, kiam Joab sendis la servanton de la reĝo kaj vian sklavon, kaj mi ne scias, kio estis.
30 Tiam la reĝo diris:Deturniĝu, kaj stariĝu tie. Kaj li deturniĝis, kaj stariĝis.
31 Kaj jen venis la Etiopo, kaj la Etiopo diris:Bonan sciigon mi alportas al mia sinjoro la reĝo; la Eternulo hodiaŭ faris al vi juston kontraŭ ĉiuj, kiuj leviĝis kontraŭ vin.
32 Kaj la reĝo diris al la Etiopo:Ĉu bone fartas la junulo Abŝalom? La Etiopo respondis:Kio fariĝis al la junulo, tio fariĝu al la malamikoj de mia sinjoro la reĝo, kaj al ĉiuj, kiuj malbonintence leviĝis kontraŭ vin.
33 Tiam la reĝo malĝojiĝis, kaj li foriris en la superpordegan ĉambreton, kaj ekploris. Kaj, irante, li parolis:Mia filo Abŝalom, mia filo, mia filo Abŝalom! ho, se mi mortus anstataŭ vi, Abŝalom, mia filo, mia filo!
1 大卫数点了跟随他的人, 亦立千夫长、百夫长率领他们。
2 大卫派遣众人出战: 三分之一在约押手下, 三分之一在约押的兄弟、洗鲁雅的儿子亚比筛手下, 三分之一在迦特人以太手下。大卫对众人说: "我也必与你们一同出战。"
3 众人却说: "你不可以出战。因为如果我们逃跑, 他们不会把我们放在心上, 即使我们死了一半, 他们也不会把我们放在心上。因为你一个人抵得上我们一万人; 所以你最好还是留在城里, 随时支援我们。"
4 王对他们说: "你们看怎么好, 我就怎样作吧! "于是王站在城门旁边, 众人组成百人一队或千人一队出发了。
5 王吩咐约押、亚比筛和以太说: "为我的缘故, 你们要宽待那年轻人押沙龙。"王为押沙龙吩咐众将领的话, 众人都听到了。
6 众人出到田野迎战以色列人; 战争发生在以法莲的树林里。
7 在那里, 以色列人在大卫的臣仆面前被打败了; 那天被杀的人很多, 共有二万人。
8 战事在那里蔓延到全地; 那一天, 树林所吞灭的比刀剑所吞灭的更多。
9 押沙龙偶然遇上了大卫的臣仆。那时押沙龙骑着骡子, 骡子从一棵大橡树茂密的树枝下经过, 押沙龙的头发被橡树枝紧紧勾住, 他就吊在空中, 他所骑的骡子却跑开了。
10 有一个人看见了, 就告诉约押说: "看哪! 我看见押沙龙悬在一棵橡树上。"
11 约押对那向他报告的人说: "你既然看见了, 为什么不当场把他击杀, 落在地上呢?那样, 我就赏赐你一百一十四克银子和一条腰带。"
12 那人回答约押: "就是量十一公斤银子放在我手中, 我也不敢伸手伤害王的儿子, 因为我们亲耳听见王吩咐你、亚比筛和以太说: ‘你们要为我的缘故, 照顾那年轻人押沙龙。’
13 我若是胆大妄为伤害了他的性命, 那时你也不会维护我。"
14 约押说: "我不能与你这样耽误时间。"于是约押手里拿起三根短矛, 趁押沙龙还悬挂在橡树上的时候, 就刺透了他的心。
15 给约押拿武器的十个年轻人围着押沙龙, 攻击他, 把他杀死。
16 约押吹响号角, 众人就回来, 不再追赶以色列人; 因为约押拦阻众人继续追赶。
17 他们把押沙龙的尸体抬起来, 丢在树林中的一个大坑里, 又在上面堆起一大堆石头。以色列众人都逃跑, 各回自己的家去了。
18 押沙龙生前曾在王谷为自己立了一根石柱, 因为他想: "我没有儿子记念我的名字。"他就以自己的名字称那石柱。因此人称那石柱为押沙龙柱, 直到今日。
19 撒督的儿子亚希玛斯说: "让我跑去, 把这好消息向王报告, 就是耶和华已经把他从仇敌的手中拯救出来了。"
20 约押对他说: "你今天不可去报消息, 改天才可以去报。你今天不可去报消息, 因为王的儿子死了。"
21 于是约押对一个古实人说: "你去把你所看见的告诉王吧! "那古实人叩拜了约押, 就跑去了。
22 撒督的儿子亚希玛斯又对约押说: "不管怎样, 请让我也跟着那古实人跑去。"约押说: "你为什么要跑去呢?我儿, 你是不会得到报消息的赏赐的。"
23 "不管怎样, 请让我跑去! "于是约押对他说: "你跑去吧! "亚希玛斯就沿着约旦河大道跑去, 赶过了那古实人。
24 那时, 大卫正坐在内外城门中间的地方。守望的人上到城楼的平顶上, 举目观看, 见有一个人独自跑来。
25 守望的人就喊叫, 把这事告诉王; 王说: "他若是单独一人, 必是来报好消息的。"那人越走越近了。
26 后来, 守望的人又看见另一个人跑来, 就对守城门的人喊叫, 说: "看哪! 又有一个人独自跑来! "王说: "这也必是来报好消息的。"
27 守望的人说: "我看前头那人的跑法好像撒督的儿子亚希玛斯的跑法一样。"王说: "他是个好人, 必是带好消息来的。"
28 亚希玛斯向王呼叫, 说: "平安! "就脸伏于地, 叩拜王, 说: "耶和华你的 神是应当称颂的, 因为他已经把举手攻击我主我王的人交给你了! "
29 王问: "那年轻人押沙龙平安不平安?"亚希玛斯回答: "约押差派王的仆人, 就是你的仆人我来的时候, 我看见有大动乱, 却不知道是什么事。"
30 王说: "你退到一旁, 站在那里! "他就退到一旁, 站在那里。
31 那古实人也到了。他说: "有好消息报给我主我王; 今天耶和华已经救你脱离那些起来攻击你的人的手了! "
32 王问古实人: "那年轻人押沙龙平安吗?"古实人回答: "愿我主我王的仇敌和一切来攻击你、伤害你的人, 都像那年轻人一样。"
33 王悲恸得全身发抖, 就上城楼去哀哭。他一面走一面这样说: "我儿押沙龙啊! 我儿, 我儿押沙龙啊! 但愿我替你死。押沙龙啊! 我儿, 我儿啊! "(本节在《马索拉抄本》为19:1)