1 Kaj Aĥitofel diris al Abŝalom:Permesu al mi elekti dek du mil virojn, kaj mi leviĝos kaj postkuros Davidon en la nokto.

2 Mi atakos lin, kiam li estos laca kaj liaj manoj estos malfortaj; mi teruros lin tiel, ke forkuros la tuta popolo, kiu estas kun li; tiam mi mortigos la reĝon solan.

3 Kaj mi revenigos la tutan popolon al vi; kiam revenos ĉiuj, krom tiu, kiun vi serĉas, tiam al la tuta popolo fariĝos paco.

4 Kaj la afero plaĉis al Abŝalom kaj al ĉiuj plejaĝuloj de Izrael.

5 Tamen Abŝalom diris:Alvoku ankoraŭ Ĥuŝajon, la Arkanon, por ke ni aŭdu ankaŭ tion, kion li diros.

6 Kiam Ĥuŝaj venis al Abŝalom, Abŝalom diris al li:Jen kion diris Aĥitofel; ĉu ni faru tion, kion li diris? se ne, tiam diru vi.

7 Tiam Ĥuŝaj diris al Abŝalom:Ne bona estas la konsilo, kiun donis Aĥitofel ĉi tiun fojon.

8 Kaj Ĥuŝaj diris plue:Vi konas vian patron kaj liajn virojn, ke ili estas fortuloj; krom tio ili estas koleraj, kiel urso, de kiu oni forrabis la infanojn sur la kampo; kaj via patro estas sperta militisto, kaj li ne dormos nokte kun la popolo.

9 Jen nun li kaŝiĝas en ia kaverno aŭ en ia alia loko. Se en la komenco iu el la niaj falos, kaj disvastiĝos la famo, ke havis malvenkon la popolo, kiu sekvas Abŝalomon,

10 tiam eĉ la plej kuraĝa, kiu havas koron, similan al la koro de leono, senkuraĝiĝos; ĉar la tuta Izrael scias, kiel fortaj estas via patro, kaj la militistoj, kiuj estas kun li.

11 Tial mi konsilas:kolektu al vi la tutan Izraelon, de Dan ĝis Beer- Ŝeba, tian multegon, kiel la sablo apud la maro, kaj vi persone iru meze de ili.

12 Kaj ni atakos lin, en kiu ajn loko li troviĝos, kaj ni surfalos sur lin, kiel falas la roso sur la teron; kaj el li, kun ĉiuj viroj, kiuj estas kun li, ne restos eĉ unu.

13 Kaj se li enfermiĝos en urbo, tiam la tuta Izrael ĉirkaŭigos tiun urbon per ŝnuroj, kaj trenos ĝin en la riveron, ĝis ne restos tie eĉ ŝtoneto.

14 Tiam diris Abŝalom kaj ĉiuj Izraelidoj:La konsilo de Ĥuŝaj, la Arkano, estas pli bona, ol la konsilo de Aĥitofel. Sed la Eternulo decidis detrui la bonan konsilon de Aĥitofel, por ke la Eternulo venigu malfeliĉon sur Abŝalomon.

15 Kaj Ĥuŝaj diris al la pastroj Cadok kaj Ebjatar:Tiel kaj tiel konsilis Aĥitofel al Abŝalom kaj al la plejaĝuloj de Izrael, kaj tiel kaj tiel konsilis mi;

16 nun sendu rapide, kaj dirigu al David jenon:Ne pasigu ĉi tiun nokton sur la ebenaĵo de la dezerto, sed transiru, por ke ne pereu la reĝo, kaj la tuta popolo, kiu estas kun li.

17 Jonatan kaj Aĥimaac staris apud En-Rogel; servantino iris kaj sciigis al ili, por ke ili iru kaj sciigu al la reĝo David, ĉar ili ne devis sin montri kaj veni en la urbon.

18 Sed ilin ekvidis iu junulo, kaj raportis al Abŝalom; dume ili ambaŭ rapide iris, kaj venis en Baĥurimon en la domon de unu homo, sur kies korto troviĝis puto, kaj ili malsupreniris tien.

19 Kaj lia edzino prenis kaj sternis kovrotukon super la aperturo de la puto kaj ŝutis sur ĝin grion, por ke oni nenion rimarku.

20 Kiam la servantoj de Abŝalom venis al la virino en la domon, kaj demandis, kie estas Aĥimaac kaj Jonatan, la virino respondis al ili:Ili iris trans la akvujon. Kaj ili serĉis kaj ne trovis, kaj ili revenis Jerusalemon.

21 Kiam ili foriris, tiuj eliris el la puto, kaj iris kaj raportis al la reĝo David, kaj diris al David:Leviĝu, kaj transiru rapide la akvon, ĉar tiel kaj tiel konsilis kontraŭ vi Aĥitofel.

22 Tiam leviĝis David, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili transiris Jordanon antaŭ la mateniĝo; kaj restis neniu, kiu ne estus transirinta Jordanon.

23 Kiam Aĥitofel vidis, ke oni ne plenumis lian konsilon, li selis azenon, leviĝis kaj iris al sia domo, en sian urbon, faris ordonojn pri sia domo, kaj sufokis sin kaj mortis; kaj oni enterigis lin en la tombo de lia patro.

24 Dume David venis en Maĥanaimon, kaj Abŝalom transiris Jordanon, li kaj ĉiuj viroj de Izrael kun li.

25 Kaj Amasan Abŝalom starigis super la militistaro anstataŭ Joab; Amasa estis filo de viro, kies nomo estis Jitra, el Jizreel, kaj kiu envenis al Abigail, filino de Naĥaŝ, fratino de Ceruja, patrino de Joab.

26 Kaj Izrael kaj Abŝalom stariĝis tendare en la lando Gilead.

27 Kiam David venis en Maĥanaimon, tiam Ŝobi, filo de Naĥaŝ, el Raba de la Amonidoj, kaj Maĥir, filo de Amiel, el Lo-Debar, kaj Barzilaj, la Gileadano, el Roglim,

28 alportis litojn kaj tapiŝojn kaj argilajn vazojn, kaj tritikon kaj hordeon kaj farunon kaj rostitajn grajnojn, kaj fabojn kaj lentojn, ankaŭ rostitajn,

29 kaj mielon kaj buteron kaj ŝafojn kaj fromaĝojn; ili alportis al David, kaj al la popolo, kiu estis kun li, por manĝi; ĉar ili diris:La popolo estas malsata kaj laca kaj soifa en la dezerto.

1 亚希多弗又对押沙龙说: "求你准我挑选一万二千人, 今晚我要动身去追赶大卫,

2 趁他疲乏手软的时候, 忽然追上他, 使他惊惶失措, 与他在一起的人就必逃跑; 我只要单单击杀王一人,

3 使众人都来归你。你所寻索的那个人一死, 众人就都归你了, 众人也可以平安无事。"

4 押沙龙和以色列的众长老都看这事为美。

5 押沙龙说: "把亚基人户筛召来, 我们也听听他怎么说。"

6 于是户筛来见押沙龙, 押沙龙问他说: "亚希多弗说了这样的话, 我们可以照着他的话去行吗?如果不可以, 请你提议吧! "

7 户筛回答押沙龙: "亚希多弗这次计划的谋略不好。"

8 户筛又说: "你知道你父亲和那些跟随他的人都是勇士; 他们凶恶威猛, 好像野地里丧子的母熊一样; 并且你父亲是个战士, 必不会与众人在一起住宿。

9 现在他或躺在一个坑中, 或在另一个地方, 如果他首先攻击你的手下, 听见的人就必说: ‘跟从押沙龙的人被杀了! ’

10 那时, 纵使有人像狮子一般勇敢, 心里也必惊慌, 因为全以色列都知道你父亲是个勇士, 跟随他的人都是英勇的人。

11 因此, 我建议把以色列众人, 从但到别是巴, 都聚集到你这里来, 好像海边的沙那样多, 然后你亲自率领他们上战场。

12 无论我们在哪一个地方找到大卫, 就攻击他; 我们临到他, 像露水降在地上一样。这样, 他和跟随他的人, 就一个也不会留下。

13 如果他退入城里去, 以色列众人就要带绳子到那城去, 我们要把那城拉到河里去, 使那里连一块小石头也找不到。"

14 押沙龙和以色列众人都说: "亚基人户筛的谋略比亚希多弗的好。"因为耶和华定意要破坏亚希多弗的好计谋, 为要降灾祸给押沙龙。

15 于是户筛对撒督祭司和亚比亚他说: "亚希多弗为押沙龙和以色列的众长老所策定的谋略是这样这样的, 我所策定的谋略又是这样这样的。

16 现在你们要赶快派人去告诉大卫: ‘今天晚上你不可在旷野的渡口住宿, 务要过河, 免得王和跟随他的众人都被吞灭。’"

17 那时, 约拿单和亚希玛斯停留在隐.罗结, 他们不敢进城, 怕被人看见。有一个婢女经常出来, 把话告诉他们, 然后他们再去告诉大卫王。

18 但有一个仆人看见他们, 就去告诉押沙龙。因此, 他们两人急忙离开那里, 来到巴户琳某人的家里; 那人的院子里有一口井, 他们就下到井里。

19 那家的主妇拿了一块大布, 盖在井口上, 又在上面铺了一些麦子, 所以没有人知道这件事。

20 押沙龙的臣仆到这家来见那妇人, 问她: "亚希玛斯和约拿单在哪里?"那妇人回答他们说: "他们已经过了河了。"于是臣仆搜索他们, 却没有找着, 就都回耶路撒冷去了。

21 他们走了以后, 两人从井里上来, 去告诉大卫王, 对大卫说: "你们要起来, 赶快过河, 因为亚希多弗已经定了这样这样的谋略攻击你们。"

22 于是大卫和跟随他的众人都起来, 渡过约旦河; 到了天亮, 没有一人还没有渡过约旦河的。

23 亚希多弗见自己的谋略不被采纳, 就预备了驴子, 起程往本城自己的家去。他安排好了家里的事, 就上吊死了, 埋葬在他父亲的坟墓里。

24 大卫到了玛哈念, 押沙龙和跟随他的以色列众人也都过了约旦河。

25 押沙龙派亚玛撒统率军队, 作军队的元帅, 取代约押。亚玛撒是以实玛利人以特拉的儿子。以特拉曾经与拿辖的女儿亚比该亲近过; 亚比该和约押的母亲洗鲁雅是姊妹。

26 以色列人和押沙龙都在基列地安营。

27 大卫到了玛哈念的时候, 亚扪族的拉巴人拿辖的儿子朔比、罗.底巴人亚米利的儿子玛吉、基列的罗基琳人巴西莱,

28 带来寝具、碗盘、瓦器、小麦、大麦、面粉、炒麦、豆子、红豆、炒豆、

29 蜂蜜、奶油、绵羊和乳酪送给大卫和跟随他的人吃, 因为他们说: "这些人在旷野一定又饥饿, 又疲倦, 又口渴了。"