1 Post tio David demandis la Eternulon, dirante:Ĉu mi eniru en unu el la urboj de Jehuda? Kaj la Eternulo diris al li:Eniru. Kaj David diris:Kien mi eniru? Kaj Li respondis:En Ĥebronon.

2 Kaj David tien eniris, kune kun siaj edzinoj, Aĥinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino.

3 Ankaŭ siajn virojn, kiuj estis kun li, David alkondukis, ĉiun kun lia domo; kaj ili ekloĝis en la urboj de Ĥebron.

4 Tiam venis la viroj de Jehuda kaj sanktoleis tie Davidon kiel reĝon super la domo de Jehuda. Kiam oni sciigis al David, ke la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead enterigis Saulon,

5 David sendis senditojn al la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead, kaj dirigis al ili:Estu benataj de la Eternulo pro tio, ke vi faris tiun favorkoraĵon al via sinjoro, al Saul, kaj enterigis lin;

6 nun la Eternulo faru al vi favorkoraĵon kaj justaĵon; kaj mi ankaŭ repagos al vi tiun bonaĵon, kiun vi faris;

7 nun fortiĝu viaj manoj, kaj estu kuraĝaj; ĉar mortis via sinjoro Saul, sed jam min sanktoleis la Judoj kiel reĝon super ili.

8 Dume Abner, filo de Ner, militestro de Saul, prenis Iŝ-Boŝeton, filon de Saul, kaj transkondukis lin en Maĥanaimon,

9 kaj starigis lin kiel reĝon super Gilead kaj super la Aŝuridoj kaj super Jizreel kaj super Efraim kaj super Benjamen kaj super la tuta Izrael.

10 Iŝ-Boŝet, filo de Saul, havis la aĝon de kvardek jaroj, kiam li fariĝis reĝo de Izrael, kaj du jarojn li reĝis. Nur la domo de Jehuda sekvis Davidon.

11 La daŭro de la tempo, dum kiu David estis reĝo en Ĥebron super la domo de Jehuda, estis sep jaroj kaj ses monatoj.

12 Kaj Abner, filo de Ner, kun la servantoj de Iŝ-Boŝet, filo de Saul, eliris el Maĥanaim en Gibeonon.

13 Kaj Joab, filo de Ceruja, kun la servantoj de David, eliris kaj renkontiĝis kun ili ĉe la akvejo de Gibeon; kaj sidiĝis unuj ĉe unu flanko de la akvejo, kaj la aliaj ĉe la dua flanko de la akvejo.

14 Kaj Abner diris al Joab:La junuloj leviĝu, kaj amuziĝu antaŭ ni. Kaj Joab diris:Ili leviĝu.

15 Kaj leviĝis kaj eliris dek du de la flanko de Benjamen kaj de Iŝ- Boŝet, filo de Saul, kaj dek du el la servantoj de David.

16 Kaj ili kaptis ĉiu la kapon de sia kontraŭulo kaj enpikis sian glavon en la flankon de sia kontraŭulo, kaj ili falis kune. Tial oni donis al tiu loko la nomon Kampo de la Fortuloj en Gibeon.

17 Kaj fariĝis tre kruela batalo en tiu tago; kaj frapitaj estis Abner kaj la Izraelidoj antaŭ la servantoj de David.

18 Kaj tie estis tri filoj de Ceruja:Joab kaj Abiŝaj kaj Asahel; Asahel estis rapidpieda kiel gazelo sur la kampo.

19 Kaj Asahel postkuris Abneron, kaj, ne flankiĝante dekstren nek maldekstren, sekvis Abneron.

20 Abner turniĝis malantaŭen, kaj diris:Ĉu vi estas Asahel? Kaj tiu respondis:Mi.

21 Tiam Abner diris al li:Flankeniĝu dekstren aŭ maldekstren, kaj kaptu al vi unu el la junuloj, kaj prenu al vi liajn armilojn. Sed Asahel ne volis cedi de li.

22 Abner denove diris al Asahel:Forcedu de mi; por kio mi batu vin sur la teron? kaj kiel mi poste montros mian vizaĝon al via frato Joab?

23 Sed tiu ne volis foriĝi. Tiam Abner ekbatis lin per la malantaŭa fino de la lanco en la ventron tiel, ke la lanco eliris tra lia malantaŭa parto; kaj li tie falis, kaj mortis sur la sama loko. Kaj ĉiu, kiu venis al la loko, kie Asahel falis kaj mortis, haltis.

24 Kaj Joab kaj Abiŝaj postkuris Abneron. Kiam la suno malleviĝis, ili venis al la monteto Ama, kiu estas kontraŭ Giaĥ sur la vojo al la dezerto Gibeona.

25 Kaj la Benjamenidoj kolektiĝis ĉirkaŭ Abner kaj formis unu taĉmenton kaj stariĝis sur la supro de unu monteto.

26 Tiam Abner ekkriis al Joab, kaj diris:Ĉu eterne manĝados la glavo? ĉu vi ne scias, kiel maldolĉaj estos la sekvoj? kiel longe vi ne ordonos al la popolo ĉesigi la atakadon de siaj fratoj?

27 Kaj Joab respondis:Kiel vivas la Eternulo, se vi ne estus elvokinta, tiam ankoraŭ matene la popolo ĉesus atakadi ĉiu sian fraton.

28 Kaj Joab ekblovis per trumpeto, kaj la tuta popolo haltis kaj ne persekutis plu la Izraelidojn kaj ne plu batalis.

29 Abner kaj liaj viroj marŝis sur la ebenaĵo tiun tutan nokton kaj transiris Jordanon kaj trairis la tutan Bitronon kaj venis en Maĥanaimon.

30 Kaj Joab revenis de la persekutado de Abner kaj kolektis la tutan popolon; kaj mankis el la servantoj de David dek naŭ viroj kaj Asahel.

31 Sed la servantoj de David frapis el la Benjamenidoj kaj el la viroj de Abner tricent sesdek virojn, kiuj mortis.

32 Kaj ili levis Asahelon, kaj enterigis lin en la tombo de lia patro, kiu estas en Bet-Leĥem. Kaj Joab kaj liaj viroj iris dum la tuta nokto, kaj la mateno trafis ilin en Ĥebron.

1 这事以后, 大卫求问耶和华说: "我可以上犹大的一座城去吗?"耶和华回答: "你上去吧。"大卫又问: "我应该上到哪里去呢?"他回答: "上希伯仑去! "

2 于是大卫带着他的两个妻子, 一个是耶斯列人亚希暖, 一个是作过迦密人拿八妻子的亚比该, 上到那里去了。

3 大卫也把与他在一起的人, 和他们各人的家眷都带上去。他们就在希伯仑的城镇里住下来。

4 于是犹大人来到希伯仑, 在那里膏立了大卫作王, 统治犹大家。有人报告大卫说: "埋葬扫罗的是基列.雅比人。"

5 大卫就差派使者到基列.雅比人那里去, 对他们说: "愿耶和华赐福给你们, 因为你们厚待了你们的主扫罗, 把他埋葬了。

6 你们既作了这事, 现在就愿耶和华以慈爱和诚实待你们, 我也要善待你们。

7 现在你们要坚强, 要作勇敢的人, 因为你们的主扫罗已经死了; 犹大家已经膏立了我作他们的王了。"

8 当时, 扫罗的元帅尼珥的儿子押尼珥已经领着扫罗的儿子伊施波设, 把他带过河到玛哈念去,

9 并且立了他作王, 统治基列、亚书利、耶斯列、以法莲、便雅悯和以色列众人。

10 扫罗的儿子伊施波设作以色列王的时候, 已经四十岁; 他作王共两年。犹大家却追随大卫。

11 大卫在希伯仑作王统治犹大家的时候共有七年零六个月。

12 尼珥的儿子押尼珥带着扫罗的儿子伊施波设的仆从, 离开玛哈念, 到基遍去。

13 洗鲁雅的儿子约押和大卫的臣仆也出来, 在基遍的水池旁边与他们会面。大家都坐下, 一队在水池这边, 一队在水池那边。

14 押尼珥对约押说: "让年轻人起来, 在我们面前比比武。"约押说: "好! 叫他们起来。"

15 他们就起来, 按着人数走过去: 属便雅悯, 就是属扫罗的儿子伊施波设的, 有十二人; 属大卫臣仆的也有十二人。

16 他们各人都紧紧抓住对手的头, 用刀刺进对手的肋旁, 于是他们全都倒毙。所以在基遍那地方就叫作希利甲.哈素林。

17 那天的战事非常激烈, 结果押尼珥和以色列人败在大卫的臣仆面前。

18 洗鲁雅的三个儿子约押、亚比筛和亚撒黑都在那里。亚撒黑的腿轻快如野地的羚羊一般。

19 亚撒黑追赶押尼珥, 紧紧地跟着他, 不偏左, 也不偏右。

20 押尼珥往后瞧着, 说: "你是亚撒黑吗?"他回答: "我正是。"

21 押尼珥对他说: "你或转左或转右, 抓住一个年轻人, 夺去他的武器吧! "可是亚撒黑不愿意离开不追赶他。

22 押尼珥再一次对亚撒黑说: "你离开, 别追赶我! 我为什么要把你砍倒在地上呢?以后怎么还有脸见你的哥哥约押呢?"

23 亚撒黑不肯离开, 所以押尼珥就用枪的尾端刺入了他的肚子, 枪从他的背后穿出。亚撒黑仆倒在那里, 当场死了。所有来到亚撒黑倒毙的地方的人, 都站住不动。

24 约押和亚比筛却继续追赶押尼珥。日落的时候, 他们来到亚玛山, 就在通往基遍旷野的路旁, 基亚的对面。

25 便雅悯人集结在押尼珥后面, 站在一座山头上, 列成一个队伍。

26 押尼珥对约押喊叫, 说: "刀剑要不停地杀人吗?你不知道结局是痛苦的吗?你要等到什么时候才吩咐人民转去, 不追赶自己的兄弟呢?"

27 约押说: "我指着永活的 神起誓, 如果你们没有说过比武的话, 大家必在早晨的时候离去, 不再追赶自己的兄弟。"

28 于是约押吹响号角, 众人就站住, 不再追赶以色列人, 也不再打仗了。

29 押尼珥和属他的人, 整夜走过亚拉巴, 渡过约旦河, 又走过毕伦, 才回到玛哈念。

30 约押追赶押尼珥回来, 集合所有人的时候, 发现在大卫的臣仆中, 除了亚撒黑以外, 还少了十九个人。

31 但大卫的臣仆击杀便雅悯人和跟随押尼珥的人, 共有三百六十人死了。

32 他们把亚撒黑抬回去, 埋葬在伯利恒他父亲的坟墓里。约押和属他的人走了一整夜, 天亮的时候才回到希伯仑。