1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ho filo de homo! profetu pri la profetoj de Izrael, kiuj profetas, kaj diru al tiuj, kiuj profetas laŭ sia propra bontrovo:Aŭskultu la vorton de la Eternulo!

3 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al la senprudentaj profetoj, kiuj gvidas sin per sia propra spirito kaj nenion vidis!

4 Kiel vulpoj kaj ruinoj estas viaj profetoj, ho Izrael.

5 Vi ne eliras al la breĉoj, nek baras baron ĉirkaŭ la domo de Izrael, por stari en la batalo en la tago de la Eternulo.

6 Ilia vizio estas senenhava, ilia antaŭdiro estas mensogo. Ili diras:La Eternulo diris-sed la Eternulo ilin ne sendis; kaj ili asertas, ke ilia vorto plenumiĝos.

7 Vi vidis ja vizion senenhavan, kaj vi eldiras antaŭdiron mensogan; vi diras:Tiel parolas la Eternulo-kvankam Mi ne parolis.

8 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi predikas senbaze kaj antaŭdiras malveraĵon, jen Mi iras kontraŭ vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.

9 Kaj Mia mano estos kontraŭ la profetoj, kiuj profetas senbaze kaj antaŭdiras malveraĵon; en la konsilo de Mia popolo ili ne estos, kaj en la registro de la domo de Izrael ili ne estos enskribitaj, kaj en la landon de Izrael ili ne venos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

10 Pro tio, ĝuste pro tio, ke ili erarigas Mian popolon, antaŭdirante pacon, kvankam paco ne estos, kaj kiam la popolo konstruas barilon, ili ŝmiras ĝin per maltaŭga mortero-

11 diru al tiuj, kiuj ŝmiras per maltaŭga mortero, ke ĝi defalos; estos pluvego, kaj vi, ŝtonoj de grandega hajlo, falos sur ĝin, kaj forta vento ĝin krevigos.

12 Kaj jen la muro falis; ĉu oni ne diros al vi:Kie estas la mortero, per kiu vi ŝmiris?

13 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi elpuŝos fortan venton en Mia indigno kaj pluvegon en Mia kolero kaj ŝtonojn de hajlo en Mia furiozo, por ĉion ekstermi.

14 Mi detruos la muron, kiun vi ŝmiris per maltaŭga mortero, Mi disŝutos ĝin sur la teron tiel, ke nudiĝos ĝia fundamento; kaj ĝi disfalos, kaj vi pereos meze de ĝi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

15 Kaj Mi plene kontentigos Mian koleron sur la muro, kaj sur tiuj, kiuj ŝmiris ĝin per maltaŭga mortero, kaj Mi diros al vi:Jam ne ekzistas la muro, kaj jam ne ekzistas tiuj, kiuj ŝmiris ĝin.

16 Tiaj estas la profetoj de Izrael, kiuj profetas pri Jerusalem, kaj predikas al ĝi vizion pri paco, kvankam paco ne estos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

17 Kaj vi, ho filo de homo, direktu vian vizaĝon al la filinoj de via popolo, kiuj profetas laŭ elpenso de sia koro; kaj profetu pri ili,

18 kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al tiuj, kiuj kudras kusenojn sub ĉiujn kubutojn kaj faras kaptukojn por kapoj de ĉia alteco, por kapti animojn! kaptante la animojn de Mia popolo, vi volas konservi viajn animojn.

19 Kaj vi malsanktigas Min antaŭ Mia popolo pro plenmano da hordeo kaj pro peco da pano, mortigante animojn, kiuj ne devas morti, kaj konservante la vivon al tiaj animoj, kiuj ne devas vivi, mensogante al Mia popolo, kiu volonte aŭskultas mensogon.

20 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iros kontraŭ viajn kusenojn, per kiuj vi kaptas tie la animojn flugemajn, Mi elŝiros ilin el viaj brakoj, kaj forliberigos la animojn, kiujn vi allogas, ke ili flugu.

21 Kaj Mi disŝiros viajn kaptukojn, kaj savos Mian popolon el viaj manoj, kaj ili ne plu estos kaptotaĵo por viaj manoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

22 Ĉar vi mensoge afliktas la koron de virtulo, kiun Mi ne afliktis, kaj vi fortigas la manojn de malvirtulo, por ke li ne returnu sin de sia malbona vojo, per kio li konservus sian vivon-

23 tial vi ne plu havos senbazajn viziojn kaj ne faros antaŭdirojn; kaj Mi savos Mian popolon el viaj manoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

1 耶和华的话临到我说:

2 "人子啊! 你要说预言攻击那些在以色列中说预言的先知, 对那些随着自己心意说预言的人说: ‘你们要听耶和华的话。’"

3 主耶和华这样说: "愚顽的先知有祸了, 他们只是随从自己的灵说预言, 却没有看见过什么异象。

4 以色列啊! 你的先知好像废墟中的狐狸。

5 他们没有上去堵塞破口, 也没有为以色列家重修墙垣, 使它在耶和华的日子, 在战争中可以站立得住。

6 他们所见的是虚假的异象, 是骗人的占卜; 他们说: ‘这是耶和华的宣告。’其实耶和华并没有差遣他们, 他们却希望自己的话能够应验。

7 你们不是见了虚假的异象, 不是说了骗人的占卜吗?你们还说: ‘这是耶和华的宣告。’其实我并没有说过。"

8 因此, 主耶和华这样说: "因为你们所说的是虚假, 所见的是欺诈, 因此我就攻击你们。这是主耶和华的宣告。

9 我的手必攻击那些看见虚假异象、以占卜骗人的先知, 他们必不得列在我子民的会中, 不得被记录在以色列家的名册上, 也不得进入以色列地; 你们就知道我是主耶和华。

10 因为他们迷惑了我的子民, 说: ‘平安了。’其实没有平安。有人筑起薄墙的时候, 他们就用灰泥粉刷那墙。

11 所以你要对那些用灰泥粉刷那墙的人说: ‘那墙要倒塌, 必有暴雨漫过。大冰雹啊! 你们要降下, 狂风也必暴刮。’

12 那墙倒塌以后, 人岂不会问你们: ‘你们所粉刷的在哪里呢?’"

13 因此, 主耶和华这样说: "我要在我的烈怒中使狂风暴刮; 在我的忿怒中有暴雨漫过; 在烈怒中有大冰雹降下毁灭这墙。

14 我要拆毁你们用灰泥粉刷的墙。使它倾倒在地, 以致根基露出来; 墙必倒塌, 你们必在其中灭亡; 你们就知道我是耶和华。

15 我必这样向墙, 和向那些用灰泥粉刷这墙的人发尽我的烈怒。我要对他们说: ‘墙没有了! 粉刷那墙的人也没有了! ’

16 粉刷那墙的人, 就是以色列的众先知; 他们指着耶路撒冷说预言, 在没有平安的时候, 为这城见平安的异象。这是主耶和华的宣告。

17 "人子啊! 你要面向民中那些随着自己心意说预言的女子, 说预言攻击她们。你要说:

18 ‘主耶和华这样说: 这些女子有祸了, 她们替众人的手腕缝制符咒的带子, 又替众人制造不同长度的头巾, 为要猎取人的性命。难道你们猎取我子民的性命, 就能保全自己的性命吗?

19 你们为了几把大麦, 为了几块饼, 就在我的子民中间亵渎我; 你们向我那些愿听谎言的子民说谎, 不该死的人, 你们杀死了; 不该活的人, 你们却保全他们的性命。

20 "‘因此, 主耶和华这样说: 我要与你们符咒的带子作对。你们用它们来猎取人的性命, 好像猎取飞鸟一样。我必把它们从你们的膀臂上扯下来, 释放那些被你们像飞鸟一样猎取的性命。

21 我必扯下你们的头巾, 救我的子民脱离你们的手, 使他们不再被你们的手猎取; 你们就知道我是耶和华。

22 我没有使义人灰心, 你们却用谎言使他们灰心, 又坚固恶人的手, 使他们不转离恶道而得拯救。

23 因此, 你们不得再见虚假的异象, 也不得再行占卜的事; 我要救我的子民脱离你们的手。你们就知道我是耶和华。’"