1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al la monto Seir, kaj profetu pri ĝi;

3 kaj diru al ĝi:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraŭ vin, ho monto Seir, kaj Mi etendos Mian manon kontraŭ vin kaj faros vin absoluta dezerto.

4 Viajn urbojn Mi ruinigos, kaj vi mem dezertiĝos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

5 Ĉar vi havis eternan malamon, kaj elmetadis la Izraelidojn al glavo en la tempo de ilia malfeliĉo, kiam iliaj malbonagoj finiĝis:

6 tial, kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi faros vin sanganta, kaj sanga venĝo vin persekutos; ĉar vi ne malamis sangon, tial sanga venĝo vin persekutos.

7 Kaj Mi faros la monton Seir absoluta dezerto, kaj Mi malaperigos sur ĝi ĉian pasanton.

8 Mi plenigos ĝiajn altaĵojn de mortigitoj:sur viaj montetoj, en viaj valoj, kaj en ĉiuj viaj terfendoj kuŝos falintoj, mortigitaj de glavo.

9 Mi faros vin eterna dezerto, kaj viaj urboj ne estos loĝataj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

10 Pro tio, ke vi diris:Tiuj du popoloj kaj du landoj apartenos al mi, kaj ni ekposedos ilin, kvankam tie estas la Eternulo:

11 tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo, Mi agos kun vi konforme al via kolero, kaj al via envio, kiun vi elmontris en via malamo kontraŭ ili; kaj oni ekkonos Min ĉe ili, kiam Mi juĝos vin.

12 Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, aŭdis ĉiujn viajn insultojn, kiujn vi eldiris pri la montoj de Izrael, dirante:Ili estas dezertigitaj kaj transdonitaj al ni, por ke ni konsumu ilin.

13 Vi faris vin grandaj antaŭ Mi per via buŝo, kaj vi multe parolis kontraŭ Mi; Mi tion aŭdis.

14 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiam la tuta tero ĝojos, Mi faros vin dezerto.

15 Kiel vi ĝojis pri la heredaĵo de la domo de Izrael, kiam ĝi dezertiĝis, tiel Mi agos kun vi:vi fariĝos dezerto, ho monto Seir kaj la tuta Edomujo; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

1 耶和华的话临到我说:

2 "人子啊! 你要面向西珥山, 说预言攻击它,

3 对它说: ‘主耶和华这样说: 西珥山啊! 我要与你为敌, 伸手攻击你, 使你非常荒凉。

4 我要使你的城市变为废墟, 你必然荒凉, 那时, 你就知道我是耶和华。

5 因为你永远怀恨, 在以色列人遭遇灾难, 刑罚到了顶点的时候, 你把他们交在刀剑之下,

6 所以我指着我的永生起誓, 我必使你遭受流血的报应, 这血必追赶你; 你既不恨恶流人的血, 这血必追赶你。这是主耶和华的宣告。

7 我必使西珥山非常荒凉, 我必从那里剪除来往的人。

8 我必使西珥的众山布满了被杀的人; 被刀剑所杀的人必倒在你的小山、山谷和所有的溪涧中。

9 我必使你永远荒凉, 你的城市必没有人居住; 你们就知道我是耶和华。

10 "‘因为你曾说: 这两国这两邦都必归我, 我必得它们为业, 但其实耶和华还是在那里。

11 所以我指着我的永生起誓: 我必照着你因仇恨而向他们所发的忿怒和嫉妒对待你。我审判你的时候, 必把自己显明在他们中间。这是主耶和华的宣告。

12 这样, 你就必知道我耶和华听见了你的一切毁谤, 就是你攻击以色列众山的话, 说: "这些山都已经荒凉了! 已经给我们吞吃了! "

13 你们用口说夸大的话攻击我, 说出许多话来与我作对, 我都听见了。

14 主耶和华这样说: 全地都欢乐的时候, 我却要使你荒凉。

15 你怎样因以色列家的产业荒凉而欢乐, 我也必照样待你。西珥山啊! 你和以东全地都必荒凉。他们就知道我是耶和华。’"