1 La Eternulo montris al mi:jen estas du korboj kun figoj, starigitaj antaŭ la templo de la Eternulo, post kiam Nebukadnecar, reĝo de Babel, forkondukis el Jerusalem Jeĥonjan, filon de Jehojakim, reĝon de Judujo, kaj la princojn de Judujo kaj la ĉarpentistojn kaj seruristojn, kaj venigis ilin en Babelon.
2 Unu korbo estis kun figoj tre bonaj, kiel estas la figoj plej frue maturiĝintaj; la dua korbo estis kun figoj tre malbonaj, kiujn pro ilia malboneco oni ne povas manĝi.
3 Kaj la Eternulo diris al mi:Kion vi vidas, Jeremia? Kaj mi respondis:Figojn; la bonaj figoj estas tre bonaj, kaj la malbonaj estas tre malbonaj, tiel, ke pro ilia malboneco oni ne povas ilin manĝi.
4 Tiam aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
5 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Simile al ĉi tiuj bonaj figoj, Mi distingos por bono la forkondukitajn Judojn, kiujn Mi forsendis de ĉi tiu loko en la landon Ĥaldean;
6 kaj Mi direktos sur ilin Miajn okulojn por bono, kaj Mi revenigos ilin en ĉi tiun landon, kaj Mi aranĝos ilin, ne ruinigos, Mi plantos ilin, ne elŝiros.
7 Kaj Mi donos al ili koron, ke ili konu Min, ke Mi estas la Eternulo; ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio; ĉar ili konvertiĝos al Mi per sia tuta koro.
8 Sed koncerne la malbonajn figojn, kiujn oni ne povas manĝi pro ilia malboneco, tiele diras la Eternulo:Al ili Mi similigos Cidkijan, reĝon de Judujo, kaj liajn princojn, kaj la restintajn Jerusalemanojn, kiuj restis en ĉi tiu lando kaj kiuj loĝas en la lando Egipta;
9 kaj Mi donos al ili suferadon kaj mizeron en ĉiuj regnoj de la tero, Mi faros ilin objekto de honto, de ekzemplo, de moko, kaj de malbeno sur ĉiuj lokoj, kien Mi dispelos ilin;
10 kaj Mi sendos sur ilin glavon, malsaton, kaj peston, ĝis Mi ekstermos ilin el la lando, kiun Mi donis al ili kaj al iliaj patroj.
1 巴比伦王尼布甲尼撒把犹大王约雅敬的儿子耶哥尼雅, 和犹大的众领袖、工匠与铁匠从耶路撒冷掳到巴比伦去。这事以后, 耶和华使我看见在耶和华的殿前面摆着两筐无花果。
2 一筐是极好的无花果, 像初熟的无花果; 另一筐是极坏的无花果, 坏到不能吃。
3 于是耶和华问我: "耶利米啊, 你看见什么?"我回答: "我看见无花果。那些好的无花果极好, 坏的却极坏, 坏到不能吃。"
4 耶和华的话临到我, 说:
5 "耶和华以色列的 神这样说: ‘被掳去的犹大人, 就是我打发离开这地方到迦勒底人之地去的, 我必看他们如同这些好的无花果一样, 眷顾他们。
6 我必关注他们, 眷顾他们, 领他们归回这地。我必建立他们, 必不拆毁; 我必栽植他们, 必不拔除。
7 我必赐给他们一颗认识我的心, 知道我就是耶和华; 他们要作我的子民, 我要亲自作他们的 神, 因为他们必一心归向我。’"
8 "但耶和华这样说: ‘我怎样处置那些坏到不能吃的坏无花果, 我也必照样对待犹大王西底家、他的众领袖和耶路撒冷的余民, 不论是余剩在这地的, 或是住在埃及地的。
9 我必使他们成为地上万国所惊恐、所讨厌的; 在我赶逐他们到的各地方, 成为被人羞辱、讥笑、嘲弄、咒诅的对象。
10 我必打发刀剑、饥荒、瘟疫去攻击他们, 直到他们从我赐给他们和他们列祖的土地上都消灭了。’"