1 Jen estas la vorto, kiun la Eternulo diris per la profeto Jeremia pri Babel kaj pri la lando de la Ĥaldeoj:

2 Sciigu al la nacioj kaj proklamu, levu standardon, proklamu, ne kaŝu, diru:Prenita estas Babel, hontigita estas Bel, frakasita estas Merodaĥ, hontigitaj estas ĝiaj idoloj, frakasitaj estas ĝiaj statuoj.

3 Ĉar eliris kontraŭ ĝin popolo el la nordo, kiu faros ĝian landon dezerto, kaj ne plu estos loĝanto en ĝi:de homo ĝis bruto ĉio foriĝos kaj foriros.

4 En tiuj tagoj kaj en tiu tempo, diras la Eternulo, venos la idoj de Izrael kune kun la idoj de Jehuda; ili iros kaj ploros, kaj serĉos la Eternulon, sian Dion.

5 Pri la vojo al Cion ili demandos, tien estos turnita ilia vizaĝo:Venu, ni aliĝos al la Eternulo per interligo eterna, neforgesebla.

6 Mia popolo estis kiel erarvagantaj ŝafoj:ili paŝtistoj delogis ilin, erarvagigis ilin sur la montoj; de monto sur monteton ili vagis, ili forgesis sian ŝafejon.

7 Ĉiuj, kiuj renkontis ilin, manĝis ilin; kaj iliaj malamikoj diris:Ni ne estas kulpaj, ĉar ili pekis antaŭ la Eternulo, la loĝejo de la vero, antaŭ la espero de iliaj patroj, la Eternulo.

8 Kuru el Babel kaj eliru el la lando de la Ĥaldeoj, kaj estu kiel virkaproj antaŭ la ŝafoj.

9 Ĉar jen Mi vekos kaj venigos sur Babelon amason da grandaj popoloj el lando norda, kaj ili aranĝos sin kontraŭ ĝi, kaj ĝi estos venkoprenita; iliaj sagoj, kiel lerta heroo, ne revenas vane.

10 Kaj Ĥaldeujo fariĝos militakiro; ĉiuj ĝiaj prirabantoj satiĝos, diras la Eternulo.

11 Ĉar vi ĝojis, ĉar vi triumfis, ho rabintoj de Mia heredaĵo, ĉar vi saltis, kiel bovidino sur herbo, kaj blekis, kiel fortaj ĉevaloj,

12 tre hontigita estas via patrino, mokata estas via naskintino; jen estas la estonteco de la nacioj:dezerto, neloĝata tero, kaj stepo.

13 De la kolero de la Eternulo ĝi fariĝos neloĝata, kaj ĝi tuta fariĝos dezerta; ĉiu, kiu iros preter Babel, miros kaj fajfos pri ĉiuj ĝiaj vundoj.

14 Pretigu vin kontraŭ Babel ĉirkaŭe, ĉiuj streĉantoj de pafarkoj, pafu sur ĝin, ne domaĝu sagojn; ĉar ĝi pekis antaŭ la Eternulo.

15 Triumfe kriu kontraŭ ĝi ĉirkaŭe; malleviĝis ĝia mano, falis ĝia fundamento, detruiĝis ĝiaj muregoj; ĉar tio estas venĝo de la Eternulo; venĝu al ĝi; kiel ĝi agis, tiel agu kontraŭ ĝi.

16 Ekstermu el Babel semanton kaj rikoltanton en la tempo de rikoltado; de la glavo de la tirano ĉiu sin turnu al sia popolo, kaj ĉiu forkuru en sian landon.

17 Izrael estas kiel disĵetita ŝafaro; leonoj lin dispelis:la unua manĝis lin la reĝo de Asirio, kaj ĉi tiu lasta, Nebukadnecar, reĝo de Babel, rompis al li la ostojn.

18 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi punos la reĝon de Babel kaj lian landon, kiel Mi punis la reĝon de Asirio.

19 Kaj Mi revenigos Izraelon en lian loĝejon, kaj li paŝtiĝos sur Karmel kaj Baŝan, kaj sur la monto de Efraim kaj en Gilead lia animo satiĝos.

20 En tiuj tagoj kaj en tiu tempo, diras la Eternulo, oni serĉos malbonagon de Izrael, sed ĝi ne estos, kaj pekon de Jehuda, sed ĝi ne troviĝos; ĉar Mi pardonos al tiuj, kiujn Mi restigos.

21 Iru kontraŭ la landon de la maldolĉigantoj, kontraŭ ĝin kaj kontraŭ la loĝantojn de la punejo; ruinigu kaj ekstermu ĉion post ili, diras la Eternulo, kaj faru ĉion tiel, kiel Mi ordonis al vi.

22 Bruo de batalo estas en la lando, kaj granda frakasado.

23 Kiele rompita kaj frakasita estas la martelo de la tuta tero! kiele dezertiĝis Babel inter la nacioj!

24 Mi starigis reton por vi, kaj vi estas kaptita, ho Babel, antaŭ ol vi tion rimarkis; vi estas trovita kaj kaptita, ĉar vi leviĝis kontraŭ la Eternulon.

25 La Eternulo malfermis Sian trezorejon, kaj elprenis el tie la ilojn de Sia kolero; ĉar ion por fari havas la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, en la lando de la Ĥaldeoj.

26 Iru kontraŭ ĝin de plej malproksime, malfermu ĝiajn grenejojn, piedpremu ĝin kiel amasaĵon, ekstermu ĝin, ke nenio de ĝi restu.

27 Dishaku per glavo ĉiujn ĝiajn bovojn; ili estu buĉataj. Ve al ili! ĉar venis ilia tago, la tempo de ilia puno.

28 Aŭdiĝas voĉo de forkurantoj kaj forsaviĝantoj el la lando Babela, por sciigi en Cion pri la venĝo de la Eternulo, nia Dio, pri la venĝo pro Lia templo.

29 Alvoku multajn kontraŭ Babelon, ĉiujn, kiuj streĉas pafarkon; stariĝu tendare ĉirkaŭ ĝi, ke neniu povu forsaviĝi el ĝi; repagu al ĝi laŭ ĝiaj agoj:ĉion, kion ĝi faris, faru al ĝi; ĉar ĝi estis malhumila kontraŭ la Eternulo, kontraŭ la Sanktulo de Izrael.

30 Pro tio ĝiaj junuloj falos sur ĝiaj stratoj, kaj ĉiuj ĝiaj militistoj pereos en tiu tago, diras la Eternulo.

31 Jen Mi estas kontraŭ vi, ho malhumilulo, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot; ĉar venis via tago, la tempo de via puno.

32 Kaj la malhumilulo falpuŝiĝos kaj falos, kaj neniu lin levos; kaj Mi ekbruligos fajron en liaj urboj, kaj ĝi ekstermos ĉiujn liajn ĉirkaŭaĵojn.

33 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Turmentataj estas la idoj de Izrael kune kun la idoj de Jehuda; kaj ĉiuj iliaj kaptintoj forte ilin tenas, ne volas forliberigi ilin.

34 Sed ilia Liberiganto estas forta, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; Li defendos ilian aferon tiel, ke la tero skuiĝos kaj la loĝantoj de Babel ektremos.

35 Glavo falu sur la Ĥaldeojn, diras la Eternulo, sur la loĝantojn de Babel, sur ĝiajn eminentulojn kaj saĝulojn;

36 glavo sur la antaŭdiristojn, ke ili malsaĝiĝu; glavo sur ĝiajn heroojn, ke ili senkuraĝiĝu;

37 glavo sur ĝiajn ĉevalojn kaj sur ĝiajn ĉarojn, kaj sur ĉiujn diversgentajn loĝantojn, kiuj estas en ĝi, ke ili fariĝu kiel virinoj; glavo sur ĝiajn trezorojn, ke ili estu disrabitaj.

38 Sekeco trafu ĝiajn akvojn, ke ili malaperu; ĉar tio estas lando de idoloj, kaj pri siaj monstroj ili fanfaronas.

39 Tial tie ekloĝos stepaj bestoj kaj ŝakaloj, kaj strutoj en ĝi loĝos; ĝi neniam plu estos loĝata, kaj neniu tie havos domon en ĉiuj venontaj generacioj.

40 Kiel Dio renversis Sodomon kaj Gomoran kaj iliajn najbarlokojn, diras la Eternulo, tiel ankaŭ tie restos neniu kaj loĝos neniu homido.

41 Jen venas popolo el nordo, granda nacio kaj multe da reĝoj leviĝas de la randoj de la tero.

42 Pafarkon kaj lancon ili tenas forte; kruelaj ili estas kaj senkompataj; ilia voĉo bruas kiel maro; sur ĉevaloj ili rajdas, armite por la batalo kiel unu homo, kontraŭ vin, ho filino de Babel.

43 Aŭdis la reĝo de Babel la sciigon pri ili, kaj senfortiĝis liaj manoj; suferego atakis lin, doloro kiel ĉe naskantino.

44 Jen kiel leono li supreniras de la majesta Jordan kontraŭ la fortikan loĝejon; ĉar Mi rapide forpelos ilin de tie, kaj Mi estrigos tie tiun, kiu estas elektita. Ĉar kiu estas simila al Mi? kiu donos al Mi decidojn? kaj kiu estas la paŝtisto, kiu povas kontraŭstari al Mi?

45 Tial aŭskultu la decidon de la Eternulo, kiun Li decidis pri Babel, kaj Liajn intencojn, kiujn Li havas pri la lando de la Ĥaldeoj:la knaboj- paŝtistoj ilin fortrenos, kaj detruos super ili ilian loĝejon.

46 De la famo pri la preno de Babel ektremos la tero, kaj krio estos aŭdata ĉe la nacioj.

1 以下是耶和华借耶利米先知论到巴比伦, 就是迦勒底人的地所说的话。

2 "你们要在列国中传扬和宣告, 要竖起旗帜宣扬, 不可隐瞒, 说: ‘巴比伦被攻取了! 彼勒蒙羞, 米罗达惊慌; 巴比伦的神像都蒙羞, 它的偶像都惊慌。’

3 因为有一个国家从北方来攻击它, 使它的地荒凉; 没有人在那里居住, 人畜都逃跑无踪。

4 到那些日子、那时候(这是耶和华的宣告), 以色列人必和犹大人一同来, 边走边哭, 要寻找耶和华他们的 神。

5 他们要询问往锡安的路, 又面向锡安, 说: ‘来吧! 我们要以那永不可忘记的约与耶和华连合。’

6 我的子民成了迷失的羊, 他们的牧人使他们走错了路, 使他们在山上徘徊; 他们从大山走到小山, 忘记了他们安歇之处。

7 所有遇见他们的都吞吃他们; 他们的敌人说: ‘我们没有罪, 因为他们得罪了耶和华, 那真正的居所; 耶和华是他们列祖的盼望。’

8 我的子民哪! 你们要从巴比伦中间逃跑, 从迦勒底人的地出来; 要像公山羊走在羊群前面。

9 因为, 看哪! 我必激动强国从北方之地联群而来, 攻击巴比伦; 他们要列阵攻打巴比伦; 巴比伦就必被攻取。他们的箭必像善战的勇士, 不会空手而回。

10 迦勒底必成为掠物, 掳掠它的都必心满意足。"这是耶和华的宣告。

11 "抢夺我产业的啊! 你们虽然欢喜快乐, 像踹谷的小牛跳跃, 像雄壮的马嘶叫;

12 但你们的母亲必极度羞愧, 生你们的必受耻辱。看哪! 她要在列国中沦为最弱小的, 成为旷野、旱地、沙漠。"

13 因耶和华的烈怒, 巴比伦必没有人居住, 完全荒废; 每一个住过巴比伦的, 都必因这地遭受的一切创伤而惊骇, 并且嗤笑它。

14 所有拉弓的啊! 你们要在巴比伦四围列阵; 射箭攻击它, 不要吝啬箭枝, 因为它得罪了耶和华。

15 你们要在它的四周吶喊攻击它; 它投降了, 它城墙的支柱倒塌了, 它的城墙拆毁了。因为这是耶和华的报复; 你们要向巴比伦报复, 它怎样待人, 你们也要怎样待它。

16 你们要把播种的, 和在收割的时候手持镰刀的, 都从巴比伦剪除; 因为欺压者的刀剑, 他们各人必归回自己的本族, 各自逃回自己的故乡。

17 以色列是被赶散的羊, 它被狮子赶逐。先是亚述王把它吞灭, 现在巴比伦王尼布甲尼撒要咬碎它的骨头。

18 因此, 万军之耶和华 神这样说: "看哪! 我必惩罚巴比伦王和他的国土, 像我以前惩罚亚述王一样,

19 我必领以色列回到它的牧场, 它必在迦密和巴珊吃草, 又在以法莲山地和基列地吃得饱足。

20 到那些日子, 那时候, 人要寻查以色列的罪孽, 却无所发现; 要查究犹大的罪恶, 却一无所见; 因为我必赦免我留下的那些人。"这是耶和华的宣告。

21 "你们要攻击米拉大翁的地, 上去攻击她, 又攻击比割的居民, 屠杀他们, 把他们彻底消灭, 照着我吩咐你们的一切执行。"这是耶和华的宣告。

22 境内有战争的声音, 和极大的毁灭。

23 击打全地的大锤, 怎么被砍断毁掉! 巴比伦在列国中, 怎么成了令人惊骇的对象呢!

24 "巴比伦哪! 我设下网罗捉拿你, 你被捉住, 仍不自觉; 你被发现, 也被抓住, 因为你和耶和华争斗。"

25 耶和华打开了自己的军械库, 拿出他忿怒的武器; 因为主万军之耶和华在迦勒底人的地有事要作。

26 你们要从四面八方攻击巴比伦, 打开它的谷仓, 把它堆起来好像堆谷物一样; 把它彻底消灭, 什么都不留下。

27 要击杀它所有的公牛, 使他们下去被屠杀! 他们有祸了! 因为他们的日子, 就是他们受惩罚的时候, 来到了。

28 听哪! 从巴比伦的地逃出得以脱险的人, 在锡安述说耶和华我们 神的报复, 就是为他的殿而施行的报复。

29 "要召集弓箭手去攻击巴比伦, 要召集所有拉弓的; 要在巴比伦的四围安营攻击它, 不容一人逃脱。要照着它的所作所为报应它, 它怎样待人, 你们也要怎样待它; 因它狂傲地敌对耶和华, 与以色列的圣者为敌。

30 所以, 它的年轻人必仆倒在它的街道上, 到那一天, 它所有的战士都必被消灭。"这是耶和华的宣告。

31 "傲慢的人哪! 我必敌对你(这是主万军之耶和华的宣告), 因为你的日子, 就是我惩罚你的时候, 来到了。

32 那傲慢的必绊跌仆倒, 没有人扶他起来; 我必在他的城镇中放火, 吞灭他四围的一切。"

33 万军之耶和华这样说: "以色列人被压迫, 犹大人也一样受到欺压; 所有俘掳他们的都紧紧抓住他们, 不肯释放他们。

34 但他们的救赎主大有能力, 万军之耶和华是他的名; 他必认真地为他们的案件申辩, 好使那地得到安宁, 却使巴比伦的居民惶乱不安。

35 刀剑必攻击迦勒底人, 攻击巴比伦的居民, 攻击它的领袖和智慧人。"这是耶和华的宣告。

36 "刀剑必攻击胡说八道的假先知, 他们必变成愚昧; 刀剑必攻击它的勇士, 他们必惊惶失措;

37 刀剑必攻击它的马匹和战车, 攻击它境内所有外族的人, 他们必像妇女一样柔弱; 刀剑必攻击它的一切宝库, 它们必被抢掠;

38 刀剑("刀剑"按照《马索拉抄本》应作"干旱"; 现参照《七十士译本》翻译)必攻击它的河流, 它们必干涸; 因为这是偶像的地, 人必因可怕的偶像迷失本性。

39 旷野的走兽和豺狼必住在那里, 鸵鸟也必住在其中; 那地永远再没有人居住, 世世代代不再有人住在那里,

40 就像 神倾覆的所多玛、蛾摩拉, 和它们邻近的城镇一样; 必没有人住在那里, 也必没有人在那里寄居。"这是耶和华的宣告。

41 "看哪! 有一个民族从北方而来, 有一大国和许多君王被激动, 从地极来到。

42 他们紧握弓和枪, 性情残忍, 毫无怜悯; 他们的声音像海洋怒吼; 巴比伦的居民哪! 他们骑着战马, 在战场上如同一人, 列阵攻击你们。

43 巴比伦王听了有关他们的消息, 手就发软; 痛苦紧紧抓住他, 他疼痛好像正在生产的妇人。

44 看哪! 狮子怎样从约旦河边的丛林走上来, 攻击常绿的牧场, 照样, 我必在眨眼之间把巴比伦赶走, 使它离开这地; 谁蒙拣选, 我就派谁治理这地。谁能和我相比呢?谁可以把我传来审讯呢?哪一个牧人能在我面前站立得住呢?"

45 因此, 你们要听耶和华筹谋对付巴比伦的计划, 和他为了攻击迦勒底人的地所定下的策略。他们羊群中最小的也必被拉去, 他们的牧场也必因临到它们的灾祸而荒废。

46 因巴比伦陷落的响声, 地就震动; 列国都听见它的哀叫声。