1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, kiam Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj lia tuta militistaro, kaj ĉiuj regnoj de la tero, kiuj estis sub la regado de lia mano, kaj ĉiuj popoloj militis kontraŭ Jerusalem kaj kontraŭ ĉiuj ĝiaj urboj:

2 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Iru kaj parolu al Cidkija, reĝo de Judujo, kaj diru al li:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi transdonos ĉi tiun urbon en la manon de la reĝo de Babel, kaj li forbruligos ĝin per fajro;

3 kaj vi ne saviĝos el lia mano, sed vi estos kaptita kaj transdonita en lian manon, kaj viaj okuloj rigardos la okulojn de la reĝo de Babel, kaj lia buŝo parolos kun via buŝo, kaj vi iros en Babelon.

4 Tamen aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho Cidkija, reĝo de Judujo:Tiele diras la Eternulo pri vi:Vi ne mortos de glavo;

5 vi mortos en paco; kaj kiel oni faris brulon al viaj patroj, la antaŭaj reĝoj, kiuj estis antaŭ vi, tiel oni faros brulon al vi, kaj oni priploros vin:Ho ve, sinjoro! Ĉar Mi parolis la vorton, diras la Eternulo.

6 Kaj la profeto Jeremia raportis al Cidkija, reĝo de Judujo, ĉiujn tiujn vortojn en Jerusalem,

7 dum la militistaro de la reĝo de Babel militis kontraŭ Jerusalem, kaj kontraŭ ĉiuj restintaj urboj de Judujo, kontraŭ Laĥiŝ kaj kontraŭ Azeka; ĉar ili restis ankoraŭ el la fortikaĵaj urboj de Judujo.

8 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, post kiam la reĝo Cidkija faris interligon kun la tuta popolo de Jerusalem, proklamante al ili liberecon;

9 ke ĉiu forliberigu sian sklavon kaj sian sklavinon, Hebreon kaj Hebreinon, por ke inter ili neniu el la Judoj tenu sian fraton en sklaveco.

10 Kaj obeis ĉiuj potenculoj kaj la tuta popolo, kiuj aliĝis al la interligo, por ke ĉiu forliberigu sian sklavon kaj sian sklavinon, por ne plu teni ilin en sklaveco; ili obeis kaj forliberigis.

11 Sed poste ili denove reprenis la sklavojn kaj la sklavinojn, kiujn ili forliberigis, kaj devigis ilin fariĝi sklavoj kaj sklavinoj.

12 Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante:

13 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Mi faris interligon kun viaj patroj en la tempo, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco, dirante:

14 En ĉiu sepa jaro forliberigu ĉiu sian fraton Hebreon, kiu estas vendita al vi kaj servis al vi ses jarojn, kaj permesu al li foriri de vi tute libera; sed viaj patroj ne aŭskultis Min kaj ne alklinis sian orelon.

15 Nun vi pentis, kaj faris bonon antaŭ Miaj okuloj, proklamante liberecon unu por la alia, kaj vi faris interligon antaŭ Mi en la domo, kiu estas nomata per Mia nomo;

16 sed vi ŝanĝiĝis, kaj malsanktigis Mian nomon, kaj reprenis al vi ĉiu sian sklavon kaj sian sklavinon, kiujn vi forliberigis, ke ili estu memstaraj, kaj vi devigis ilin, ke ili estu por vi sklavoj kaj sklavinoj.

17 Tial tiele diras la Eternulo:Vi ne obeis Min, ke vi proklamu liberecon ĉiu al sia frato kaj unu al la alia; jen Mi proklamas koncerne vin liberecon al la glavo, pesto, kaj malsato, kaj Mi faros vin objekto de teruro por ĉiuj regnoj de la tero.

18 Kaj Mi transdonos la homojn, kiuj malobeis Mian interligon, kiuj ne plenumis la vortojn de la interligo, kiun ili faris antaŭ Mi, kiam ili dishakis la bovidon en du partojn kaj trairis tra la dishakitaj partoj:

19 la eminentulojn de Judujo kaj la eminentulojn de Jerusalem, la korteganojn kaj la pastrojn, kaj la tutan popolon de la lando, kiuj trairis tra la dishakitaj partoj de la bovido;

20 Mi transdonos ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian morton; kaj iliaj kadavroj estos manĝaĵo por la birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero.

21 Kaj Cidkijan, reĝon de Judujo, kaj liajn eminentulojn Mi transdonos en la manojn de iliaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian morton, kaj en la manojn de la militistaro de la reĝo de Babel, kiu foriris de vi.

22 Jen Mi faros ordonon, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos ilin al ĉi tiu urbo, kaj ili atakos ĝin kaj venkoprenos ĝin kaj forbruligos ĝin per fajro, kaj la urbojn de Judujo Mi faros dezerto tiel, ke neniu en ĝi loĝos.

1 巴比伦王尼布甲尼撒率领他的全军, 以及他统治的地上各国各族, 攻打耶路撒冷和周围一切城镇的时候, 从耶和华那里有话临到耶利米, 说:

2 "耶和华以色列的 神这样说: ‘你去告诉犹大王西底家说: 耶和华这样说: 看哪! 我要把这城交在巴比伦王的手中, 他要用火烧城。

3 你必逃不出他的手, 必被拿住, 交在他的手中。你必亲眼看见巴比伦王, 他必亲口和你说话; 你也必到巴比伦去。’

4 但犹大王西底家啊, 你还要听耶和华的话! 耶和华论到你这样说: ‘你必不会死在刀下;

5 你必平平安安死去。人怎样为你的列祖, 就是在你以前的君王, 焚烧香料, 也必照样为你焚烧香料; 人必为你哀悼, 说: "哀哉, 主上! "’这话是我说的。"这是耶和华的宣告。

6 于是耶利米先知在耶路撒冷把这一切话都告诉了犹大王西底家。

7 那时, 巴比伦王的军队正在攻打耶路撒冷和犹大剩下的城镇, 就是拉吉和亚西加, 因为在犹大的各城中, 只剩下这两座坚固的城了。

8 西底家王和在耶路撒冷的众民立了约, 要向奴仆宣告自由。人人都要释放自己的希伯来奴婢; 谁也不可使自己的一位犹大兄弟作奴仆。(这事以后, 从耶和华那里有话临到耶利米。)

10 所有立了约的领袖和众民都同意释放各人自己的奴婢, 谁也不再使他们作奴仆。他们都同意了, 并且把奴婢释放了。

11 但后来他们反悔, 把他们释放了的奴婢叫回来, 强迫他们再作奴婢。

12 于是耶和华有话临到耶利米, 说:

13 "耶和华以色列的 神这样说: ‘我把你们的列祖从埃及地为奴之家领出来的那日子, 就和他们立了约, 说:

14 "一个希伯来兄弟卖了身给你, 服事了你六年, 到第七年, 你们各人就应释放他, 容他自由离去。"但你们的列祖不听从我, 毫不在意。

15 现今你们悔改, 行我眼中看为正的事, 各人向自己的同胞宣告自由, 并且在称为我名下的殿中, 在我面前立了约。

16 你们却又反悔, 亵渎我的名; 各人把得了释放随意离去的奴婢叫回来, 强迫他们再作奴婢。’

17 "所以, 耶和华这样说: ‘你们各人没有听从我, 向兄弟、同胞宣告自由; 看哪! 我现在向你们宣告自由, 容让你们遭受刀剑、瘟疫和饥荒, 使你们成为地上万国所惊惧的。’这是耶和华的宣告。

18 ‘我必把那些违犯我的约的人交出去; 他们没有履行在我面前和我立约的誓言, 就是他们把牛犊劈开两半, 并且从两半中间走过去时立下的。

19 那些从牛犊两半中间走过去的人, 就是犹大的领袖、耶路撒冷的领袖、宫中的臣宰、祭司和这地的众民。

20 我必把他们交在他们仇敌的手中, 和那些寻索他们性命的人的手中; 他们的尸体必给空中的飞鸟和地上的走兽作食物。

21 我也必把犹大王西底家和众领袖交在他们仇敌的手中, 和那些寻索他们性命的人的手中, 以及那些从你们面前暂时撤退的巴比伦王的军队的手中。

22 看哪! 我必下令, 使他们回到这城来; 他们必攻打、夺取这城, 用火焚烧; 我必使犹大的城镇都荒凉, 没有人居住。’"这是耶和华的宣告。