1 En tiu sama jaro, en la komenco de la reĝado de Cidkija, reĝo de Judujo, en la kvara jaro, en la kvina monato, Ĥananja, filo de Azur, profeto el Gibeon, diris al mi en la domo de la Eternulo, antaŭ la okuloj de la pastroj kaj de la tuta popolo, jene:

2 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Mi rompos la jugon de la reĝo de Babel;

3 post du jaroj Mi revenigos sur ĉi tiun lokon ĉiujn vazojn de la domo de la Eternulo, kiujn Nebukadnecar, reĝo de Babel, prenis de ĉi tiu loko kaj forportis en Babelon.

4 Kaj Jeĥonjan, filon de Jehojakim, reĝon de Judujo, kaj ĉiujn forkondukitajn Judojn, kiuj venis en Babelon, Mi revenigos sur ĉi tiun lokon, diras la Eternulo; ĉar Mi rompos la jugon de la reĝo de Babel.

5 Tiam la profeto Jeremia respondis al la profeto Ĥananja antaŭ la okuloj de la pastroj, kaj de la tuta popolo, kiu staris en la domo de la Eternulo;

6 kaj la profeto Jeremia diris:Amen, tiel la Eternulo faru; la Eternulo plenumu viajn vortojn, kiujn vi profetis, kaj Li revenigu el Babel sur ĉi tiun lokon la vazojn de la domo de la Eternulo kaj ĉiujn forkondukitojn.

7 Tamen aŭskultu la vorton, kiun mi diros en viajn orelojn kaj en la orelojn de la tuta popolo:

8 La profetoj, kiuj de antikva tempo estis antaŭ mi kaj antaŭ vi, profetis al multaj landoj kaj al grandaj regnoj militon, malfeliĉon, aŭ peston.

9 Se profeto antaŭdiris pacon, tiam post la plenumiĝo de la vorto de la profeto oni ekkonis lin kiel profeton, kiun vere sendis la Eternulo.

10 Kaj la profeto Ĥananja deprenis la jugon de la kolo de la profeto Jeremia kaj rompis ĝin.

11 Kaj Ĥananja diris antaŭ la okuloj de la tuta popolo jene:Tiele diras la Eternulo:Simile al ĉi tio Mi rompos la jugon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, post du jaroj, deprenante ĝin de la kolo de ĉiuj popoloj. Kaj la profeto Jeremia iris sian vojon.

12 Kaj aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia, post kiam la profeto Ĥananja forrompis la jugon de la kolo de la profeto Jeremia:

13 Iru kaj diru al Ĥananja jene:Tiele diras la Eternulo:Jugon lignan vi rompis, sed vi faru anstataŭ ĝi jugon feran.

14 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Feran jugon Mi metis sur la kolon de ĉiuj tiuj popoloj, ke ili servu al Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj ili servos al li; eĉ la bestojn de la kampo Mi transdonis al li.

15 Tiam la profeto Jeremia diris al la profeto Ĥananja:Aŭskultu, Ĥananja; la Eternulo vin ne sendis, kaj vi kredigas al ĉi tiu popolo malveraĵon.

16 Pro tio tiele diras la Eternulo:Jen Mi forigos vin de sur la tero; en ĉi tiu jaro vi mortos, ĉar vi parolis kontraŭ la volo de la Eternulo.

17 Kaj la profeto Ĥananja mortis en tiu jaro, en la sepa monato.

1 当年, 就是犹大王西底家开始执政的第四年五月, 基遍人押朔的儿子哈拿尼雅先知, 在耶和华殿中, 当着祭司和众民的面前对我说:

2 "万军之耶和华以色列的 神这样说: ‘我已经折断了巴比伦王的轭。

3 在两年之内, 我必把耶和华殿中的一切器皿, 就是巴比伦王尼布甲尼撒从这地方掠到巴比伦去的, 都带回这地方。

4 我也必把犹大王约雅敬的儿子耶哥尼雅, 和所有被掳到巴比伦去的犹大人, 都带回这地方, 因为我必折断巴比伦王的轭。’这是耶和华的宣告。"

5 耶利米先知当着祭司和站在耶和华殿里的众民面前, 对哈拿尼雅先知说:

6 "阿们! 愿耶和华这样行, 愿耶和华使你预言的话应验, 把耶和华殿中的器皿和所有被掳的人, 都从巴比伦带回这地方来。

7 不过, 你应该听我向你和众民耳中所说的这话。

8 自古以来, 在你我以前的先知, 已经预言有战争、灾祸和瘟疫要临到许多地方和强国。

9 但预言平安的先知, 除非他的话应验, 人才会承认他确实是耶和华所差遣的先知。"

10 于是哈拿尼雅先知把耶利米先知颈项上的轭取下来, 折断了。

11 哈拿尼雅又当着众民面前说: "耶和华这样说: ‘两年之内, 我必这样从列国的颈项上, 折断巴比伦王尼布甲尼撒的轭。’"于是耶利米先知就走了。

12 哈拿尼雅先知把耶利米先知颈项上的轭折断了以后, 耶和华的话就临到耶利米, 说:

13 "你去告诉哈拿尼雅说: ‘耶和华这样说: 你折断了木轭, 却要换来铁轭。

14 因为万军之耶和华以色列的 神这样说: 我要把铁轭套在这些国家的颈项上, 使他们服事巴比伦王尼布甲尼撒; 他们要服事他, 连田野的走兽, 我也交给他了。’"

15 耶利米先知就对哈拿尼雅先知说: "哈拿尼雅啊! 你要听, 耶和华并没有差遣你, 你竟使这人民信靠谎言。

16 因此耶和华这样说: ‘看哪! 我必使你离开人世; 你今年一定死, 因为你说了悖逆耶和华的话。’"

17 这样, 在当年七月, 哈拿尼雅先知就死了。