1 En la kvara jaro de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, aperis jena vorto al Jeremia de la Eternulo:

2 Prenu al vi libron-rulaĵon, kaj skribu en ĝin ĉiujn vortojn, kiujn Mi diris al vi pri Izrael kaj pri Jehuda kaj pri ĉiuj nacioj, de la tago, en kiu Mi parolis al vi, de la tempo de Joŝija ĝis la nuna tago.

3 Eble la domo de Jehuda aŭdos pri la tuta malbono, kiun Mi intencas fari al ili, kaj ili returniĝos ĉiu de sia malbona vojo, por ke Mi pardonu ilian malbonagon kaj ilian pekon.

4 Kaj Jeremia alvokis Baruĥon, filon de Nerija; kaj Baruĥ enskribis en libron-rulaĵon sub diktado de Jeremia ĉiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris al li.

5 Kaj Jeremia donis jenan ordonon al Baruĥ:Mi estas malliberigita, mi ne povas iri en la domon de la Eternulo;

6 iru do vi, kaj legu laŭ la libro, kiun vi skribis sub mia diktado, la vortojn de la Eternulo en la orelojn de la popolo en la domo de la Eternulo en tago de fasto; kaj ankaŭ en la orelojn de ĉiuj Judoj, kiuj venis el siaj urboj, legu tion.

7 Eble falos ilia preĝo antaŭ la Eternulo, kaj ili returniĝos ĉiu de sia malbona vojo; ĉar granda estas la kolero kaj indigno, kiujn la Eternulo esprimis pri ĉi tiu popolo.

8 Kaj Baruĥ, filo de Nerija, plenumis ĉion, kion ordonis la profeto Jeremia, kaj li voĉlegis el la libro la vortojn de la Eternulo en la domo de la Eternulo.

9 En la kvina jaro de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, en la naŭa monato, oni proklamis faston antaŭ la Eternulo al la tuta popolo en Jerusalem, kaj al la tuta popolo, kiu venis el la urboj de Judujo en Jerusalemon.

10 Kaj Baruĥ voĉlegis el la libro la vortojn de Jeremia en la domo de la Eternulo, en la ĉambro de Gemarja, filo de la kanceliero Ŝafan, sur la supra korto, ĉe la nova pordego de la domo de la Eternulo, laŭte al la tuta popolo.

11 Kaj Miĥaja, filo de Gemarja, filo de Ŝafan, aŭdis el la libro ĉiujn vortojn de la Eternulo;

12 kaj li iris en la domon de la reĝo, en la ĉambron de la kanceliero. Kaj jen tie sidis ĉiuj eminentuloj:la kanceliero Eliŝama, Delaja, filo de Ŝemaja, Elnatan, filo de Aĥbor, Gemarja, filo de Ŝafan, Cidkija, filo de Ĥananja, kaj ĉiuj eminentuloj.

13 Kaj Miĥaja raportis al ili ĉiujn vortojn, kiujn li aŭdis, kiam Baruĥ legis el la libro en la orelojn de la popolo.

14 Tiam ĉiuj eminentuloj sendis al Baruĥ Jehudin, filon de Netanja, filo de Ŝelemja, filo de Kuŝi, por diri:La skribrulaĵon, el kiu vi legis en la orelojn de la popolo, prenu en vian manon, kaj venu. Kaj Baruĥ, filo de Nerija, prenis kun si la skribrulaĵon, kaj venis al ili.

15 Kaj ili diris al li:Sidiĝu, kaj voĉlegu ĝin al ni. Kaj Baruĥ voĉlegis al ili.

16 Kiam ili aŭdis ĉiujn vortojn, ili eksentis teruron unu antaŭ la alia, kaj ili diris al Baruĥ:Ni raportos al la reĝo ĉiujn ĉi tiujn vortojn.

17 Kaj ili demandis Baruĥon, dirante:Diru al ni, kiamaniere vi skribis ĉiujn tiujn vortojn el lia buŝo?

18 Kaj Baruĥ respondis al ili:El sia buŝo li elparolis al mi ĉiujn tiujn vortojn, kaj mi skribis en la libron per inko.

19 Kaj la eminentuloj diris al Baruĥ:Iru kaj kaŝiĝu, vi kaj Jeremia, ke neniu sciu, kie vi estas.

20 Ili venis al la reĝo en la palacon, kaj la skribrulaĵon ili restigis en la ĉambro de la kanceliero Eliŝama; kaj ili raportis al la reĝo ĉiujn vortojn.

21 Tiam la reĝo sendis Jehudin, por preni la skribrulaĵon; kaj Jehudi prenis ĝin el la ĉambro de la kanceliero Eliŝama, kaj voĉlegis ĝin al la reĝo, kaj al ĉiuj eminentuloj, kiuj staris apud la reĝo.

22 La reĝo sidis en la vintra domo en la naŭa monato, kaj antaŭ li brulis fajrujo.

23 Kaj ĉiufoje, kiam Jehudi tralegis tri aŭ kvar kolumnojn, la reĝo detranĉis ilin per tranĉileto de skribisto, kaj ĵetis en la fajron, kiu estis en la fajrujo, ĝis la tuta skribrulaĵo forbrulis sur la fajro, kiu estis en la fajrujo.

24 Kaj ne timis kaj ne disŝiris siajn vestojn la reĝo, nek ĉiuj liaj servantoj, kiuj aŭdis ĉiujn tiujn vortojn.

25 Kvankam Elnatan kaj Delaja kaj Gemarja petis la reĝon, ke li ne forbruligu la skribrulaĵon, li ne obeis ilin.

26 Kaj la reĝo ordonis al Jeraĥmeel, filo de la reĝo, al Seraja, filo de Azriel, kaj al Ŝelemja, filo de Abdeel, kapti la skribiston Baruĥ kaj la profeton Jeremia; sed la Eternulo ilin kaŝis.

27 Kaj aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia, post kiam la reĝo forbruligis la skribrulaĵon, kaj la vortojn, kiujn Baruĥ skribis sub diktado de Jeremia:

28 Prenu al vi denove alian skribrulaĵon, kaj skribu sur ĝi ĉiujn antaŭajn vortojn, kiuj estis sur la unua skribrulaĵo, kiun forbruligis Jehojakim, reĝo de Judujo.

29 Kaj pri Jehojakim, reĝo de Judujo, diru:Tiele diras la Eternulo:Vi forbruligis tiun skribrulaĵon, dirante:Kial vi skribis sur ĝi, ke venos la reĝo de Babel kaj ruinigos ĉi tiun landon kaj ekstermos sur ĝi homojn kaj brutojn?

30 Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, reĝo de Judujo:Ne estos ĉi li sidanto sur la trono de David, kaj lia kadavro estos ĵetita al la varmego de la tago kaj al la malvarmo de la nokto;

31 kaj Mi punos lin kaj lian idaron kaj liajn servantojn, pro ilia malbonago; kaj Mi venigos sur ilin kaj sur la loĝantojn de Jerusalem kaj sur la Judujanojn la tutan malbonon, pri kiu Mi diris al ili, sed ili ne aŭskultis.

32 Kaj Jeremia prenis alian skribrulaĵon, kaj donis ĝin al la skribisto Baruĥ, filo de Nerija; kaj tiu skribis sur ĝi sub diktado de Jeremia ĉiujn vortojn de la libro, kiun Jehojakim, reĝo de Judujo, forbruligis per fajro; kaj al ili estis aldonitaj ankoraŭ multaj similaj vortoj.

1 犹大王约西亚的儿子约雅敬第四年, 耶和华那里有这话临到耶利米, 说:

2 "你取一卷书卷来, 在上面写下我在约西亚作王的时候开始, 直到今日, 对你所说论到以色列和犹大, 以及列国的一切话。

3 或者犹大家听见我想要降给他们的一切灾祸, 各人就回转, 离开自己的恶道, 我就赦免他们的罪孽和罪恶。"

4 于是耶利米把尼利亚的儿子巴录叫了来, 巴录就从耶利米口中, 把耶和华向耶利米所说的一切话, 都写在书卷上。

5 耶利米吩咐巴录说: "我被阻止, 不能进耶和华的殿里去。

6 所以你要进去, 趁禁食的日子, 在耶和华的殿里, 向众人宣读书卷上的话, 就是你从我口中所录下耶和华的话。你要向从犹大各城来的人宣读。

7 也许他们会向耶和华恳求, 各人回转, 离开自己的恶道, 因为耶和华向这人民所说要发的怒气和烈怒是很大的。"

8 尼利亚的儿子巴录就照着耶利米先知吩咐的一切去行, 在耶和华的殿里宣读书上耶和华的话。

9 犹大王约西亚的儿子约雅敬第五年九月, 耶路撒冷的众民, 和所有从犹大各城来到耶路撒冷的人民, 都在耶和华面前宣告禁食。

10 巴录就在耶和华的殿里, 向众民宣读书上耶利米的话。那时他是在沙番的儿子书记基玛利雅的房间里, 这房间是在上院, 靠近耶和华殿里新门的入口。

11 沙番的孙子基玛利雅的儿子米该亚, 听见了书上耶和华的一切话,

12 就下到王宫, 进入书记的房间里; 所有领袖都在那里坐着, 他们是书记以利沙玛、示玛雅的儿子第莱雅、亚革波的儿子以利拿单、沙番的儿子基玛利雅、哈拿尼雅的儿子西底家和所有其余的领袖。

13 米该亚就把所听见的一切都告诉他们, 就是巴录向众人宣读那书的时候, 他所听见的。

14 于是所有的领袖差派古示的曾孙、示利米雅的孙子、尼探雅的儿子犹底, 去见巴录, 说: "请你把向众人宣读的那书卷亲自拿来。"尼利亚的儿子巴录就把书卷亲自带到他们那里。

15 他们对他说: "请坐下, 念给我们听。"巴录就向他们宣读。

16 他们听见这一切话, 就惊惧起来, 面面相觑, 对巴录说: "我们必须把这一切话禀告王。"

17 他们向巴录说: "请告诉我们, 你怎样写下这一切话, 是耶利米亲口说的吗?"

18 巴录对他们说: "这一切话是他亲口向我讲述的, 我就用墨写在书上。"

19 众领袖对巴录说: "你和耶利米都要去躲藏起来; 不要给人知道你们在什么地方。"

20 众领袖把书卷存在书记以利沙玛的房间里, 然后进内院去见王, 把这一切话都禀告给王听。

21 于是王差派犹底去把书卷拿来; 犹底就从书记以利沙玛的房间里把书卷取来, 向王和所有侍立在王左右的领袖宣读。

22 那时正是九月, 王坐在冬宫里, 在他面前有一盆炭火烧着。

23 每逢犹底宣读完三四段, 王就用书记的小刀把书割破, 丢进盆中的火里, 直到全卷都在盆中的火里烧尽了。

24 王和他所有听见这一切话的臣仆, 都不惊惧, 也不撕裂衣服。

25 虽然以利拿单、第莱雅和基玛利雅恳求王不要烧这书卷, 王却不听他们,

26 更吩咐王子耶拉篾、亚次列的儿子西莱雅和亚伯叠的儿子示利米雅, 去捉拿文士巴录和耶利米先知; 但耶和华把他们隐藏起来。

27 王烧了那载有巴录从耶利米口中录下的话的书卷以后, 耶和华的话又临到耶利米, 说:

28 "你再取一书卷来, 把犹大王约雅敬烧掉的前一书卷里原来的一切话, 都写在书卷上面。

29 论到犹大王约雅敬你要说: ‘耶和华这样说: 你烧了那书卷, 说: 你为什么在上面写着说: 巴比伦王一定来, 毁灭这地, 使地上的人畜都灭绝呢?

30 因此, 耶和华论到犹大王约雅敬这样说: 他的后代必没有人坐在大卫的王位上; 他的尸体必拋弃在外, 日间受炎热, 夜间受寒霜。

31 我必惩罚他和他的后裔, 以及他臣仆的罪孽; 我必使我对他们预告过的一切灾祸, 临到他们和耶路撒冷的居民, 以及犹大人的身上; 他们却不听从。’"

32 于是耶利米取了另一卷书卷, 交给尼利亚的儿子文士巴录; 巴录就从耶利米的口中, 把犹大王约雅敬在火中烧掉的那书上的一切话, 都写在书卷上, 还加上很多类似的话。