1 Tiele diris la Eternulo:Iru en la domon de la reĝo de Judujo, kaj diru tie jenon:

2 diru:Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho reĝo de Judujo, kiu sidas sur la trono de David, vi, kaj viaj servantoj, kaj via popolo, kiu iras tra ĉi tiuj pordegoj.

3 Tiele diras la Eternulo:Faru juĝon kaj juston, kaj savu prematon el la mano de premanto; ne ofendu kaj ne premu fremdulon, orfon, aŭ vidvinon, kaj sangon senkulpan ne verŝu sur ĉi tiu loko.

4 Ĉar se vi plenumos ĉi tiun diron, tiam tra la pordegoj de ĉi tiu domo irados reĝoj, sidantaj sur la trono de David, veturantaj sur ĉaroj kaj sur ĉevaloj, li mem kaj liaj servantoj kaj lia popolo.

5 Sed se vi ne obeos tiujn vortojn, tiam-Mi ĵuras per Mi, diras la Eternulo-ĉi tiu domo fariĝos ruino.

6 Ĉar tiele diras la Eternulo koncerne la domon de la reĝo de Judujo:Vi estas al Mi Gilead, supro de Lebanon; kaj tamen Mi faros vin dezerto, urboj ne loĝataj.

7 Mi starigos kontraŭ vi ekstermantojn, ĉiun kun liaj bataliloj, kaj ili dehakos viajn plej bonajn cedrojn kaj ĵetos en fajron.

8 Kaj multe da nacioj preterpasos ĉi tiun urbon, kaj ili diros unu al la alia:Pro kio la Eternulo agis tiele kun ĉi tiu granda urbo?

9 Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, ilia Dio, kaj adorkliniĝis al aliaj dioj kaj servis al ili.

10 Ne ploru pri mortinto kaj ne funebru pri li; sed ploru forte pri tiu, kiu foriras, ĉar li ne plu revenos kaj ne revidos la landon de sia naskiĝo.

11 Ĉar tiele diras la Eternulo pri Ŝalum, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, kiu reĝis post sia patro Joŝija kaj foriris de ĉi tiu loko:Li ne plu revenos ĉi tien;

12 sed sur la loko, kien oni transloĝigis lin en kaptitecon, tie li mortos, kaj ĉi tiun landon li ne plu vidos.

13 Ve al tiu, kiu konstruas sian domon per malbonagoj kaj siajn ĉambrojn en maljusteco; kiu devigas sian proksimulon labori vane kaj ne donas al li lian prolaboran pagon;

14 kiu diras:Mi konstruos al mi grandan domon kaj vastajn ĉambrojn; kaj trahakas al si fenestrojn kaj kadras ilin per cedro kaj kolorigas per cinabro.

15 Ĉu vi reĝos per tio, ke vi ĉirkaŭis vin per cedraĵo? via patro ja ankaŭ manĝis kaj trinkis, sed li agis laŭjuĝe kaj juste, kaj tiam estis al li bone.

16 Li juĝadis la aferojn de premito kaj malriĉulo, kaj tiam estis bone. Ĉu ne tio signifas koni Min? diras la Eternulo.

17 Sed viaj okuloj kaj via koro celas nur malhonestan profiton, verŝadon de senkulpa sango, faradon de rabado kaj de premado.

18 Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo:Oni ne lamentos pri li:Ho ve, mia frato! ho ve, fratino! oni ne lamentos pri li:Ho ve, sinjoro! ho ve, glorulo!

19 Per enterigo de azeno li estos enterigita:oni trenos lin kaj ĵetos malproksimen de la pordegoj de Jerusalem.

20 Supreniru sur Lebanonon kaj kriu, kaj en Baŝan laŭtigu vian voĉon, kaj kriu de Abarim; ĉar disbatitaj estas ĉiuj viaj amantoj.

21 Mi parolis al vi, kiam vi estis ankoraŭ en bona stato, sed vi diris:Mi ne volas aŭskulti. Tia estis via konduto detempe de via juneco, ke vi ne aŭskultis Mian voĉon.

22 Ĉiujn viajn paŝtistojn forblovos la vento, kaj viaj amantoj iros en kaptitecon; tiam vin kovros honto kaj malhonoro pro ĉiuj viaj malbonagoj.

23 Vi sidas sur Lebanon, vi faris al vi neston inter cedroj; kiel mizera vi estos, kiam atakos vin doloroj, kiel doloroj de naskantino!

24 Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, se Konja, filo de Jehojakim, reĝo de Judujo, eĉ estus sigelringo sur Mia dekstra mano, eĉ de tie Mi vin deŝirus.

25 Kaj Mi transdonos vin en la manon de tiuj, kiuj celas vian morton, kaj en la manon de tiuj, kiujn vi timegas, en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj en la manon de la Ĥaldeoj.

26 Kaj Mi ĵetos vin, kaj vian patrinon, kiu naskis vin, en alian landon, kie vi ne naskiĝis; kaj tie vi mortos.

27 Sed en la landon, kien ili tre dezirus reveni, tien ili ne revenos.

28 Ĉu ĉi tiu homo, Konja, estas objekto malestimata, forpuŝita? ĉu li estas vazo neamata? kial ili estas forĵetitaj, li kaj lia idaro, ĵetitaj en landon, kiun ili ne konis?

29 Ho tero, tero, tero! aŭskultu la vorton de la Eternulo!

30 Tiele diras la Eternulo:Enskribu ĉi tiun homon kiel seninfanan, kiel homon, kiu ne havos sukceson en sia vivo; ĉar neniu el lia idaro sukcesos sidi sur la trono de David aŭ regos iam en Judujo.

1 耶和华这样说: "你下到犹大王的宫中, 在那里宣讲这些话,

2 说: ‘坐大卫王位的犹大王啊! 你和你的臣仆, 以及从这些门进来的人民, 都要听耶和华的话。

3 耶和华这样说: 你们要施行公正和公义, 解救被抢夺的脱离欺压者的手, 不可虐待或以强暴对待寄居的、孤儿和寡妇, 也不可在这地方流无辜人的血。

4 如果你们切实地行这些事, 就必有坐大卫王位的列王, 乘着车, 骑着马, 与自己的臣仆和人民进入这王宫的各门。

5 如果你们不听从这些话, 我指着自己起誓, 这宫殿必变为废墟。’"这是耶和华的宣告。

6 因为耶和华论到犹大王的宫殿这样说: "虽然在我看来, 你好像基列, 好像黎巴嫩的山峰; 我却要使你变为旷野, 变为无人居住的城市。

7 我要指派毁灭者, 各有兵器攻击你; 他们必砍下你最好的香柏树, 丢进火里。

8 多国的人必经过这城, 彼此发问: ‘耶和华为什么这样对待这大城呢?’

9 必有人说: ‘是因为他们离弃了耶和华他们 神的约, 并且敬拜事奉别神。’"

10 不要为那已死的人哀哭, 不要为他悲伤; 却要为那远去的人大大哀哭, 因为他不得再回来, 也不能再见自己的国土。

11 因为论到犹大王约西亚的儿子, 就是继承他父亲约西亚作王的沙龙, 耶和华这样说: "他离开了这地方, 必不得再回来;

12 因为他要死在被掳去的地方, 不得再见这地。

13 "用不义的手段建造自己房屋、用不公正的方法建筑自己楼房的, 有祸了! 他使自己的同胞白白作工, 不把工资付给他们。

14 他说: ‘我要为自己建造宏伟的房屋、宽敞的楼房。’他又为房屋装设宽阔的窗户, 用香柏木作镶板, 并且漆上红色。

15 难道你是用香柏木争胜来表明王的身分吗?你父亲不是也吃也喝, 也施行公正和公义吗?那时他得享福乐。

16 他为困苦和贫穷人伸冤, 那时他得享福乐。这不是认识我的真义吗?"这是耶和华的宣告。

17 "但你的眼你的心什么都不顾, 只顾你的不义之财, 只知流无辜人的血, 施行欺压和迫害的事。"

18 因此, 论到犹大王约西亚的儿子约雅敬, 耶和华这样说: "人必不为他哀伤, 说: ‘哀哉, 我哥哥! ’‘哀哉, 我姊姊! ’人必不为他哀伤, 说: ‘哀哉, 主上! ’‘哀哉, 尊荣的王! ’

19 他像驴子一样被埋葬, 被拖走, 拋在耶路撒冷城门外。"

20 "耶路撒冷啊, 上黎巴嫩哀叫吧! 在巴珊扬声吧! 从亚巴琳哀叫吧! 因为你的盟友都毁灭了。

21 你安定的时候, 我曾警告过你, 你却说: ‘我不听! ’从你幼年以来, 你就是这样, 不听从我的话。

22 风要卷走你所有的牧人, 你的盟友要被掳去; 那时, 因你的一切恶行, 你必蒙羞受辱。

23 住在黎巴嫩, 在香柏林中搭窝的啊! 有痛苦临到你, 像产妇剧痛的时候, 你要怎样呻吟呢?"

24 "我指着我的永生起誓(这是耶和华的宣告), 犹大王约雅敬的儿子哥尼雅, 虽然你是我右手上的印戒, 我也要把你从手上脱下来,

25 交在那些寻索你性命和你们惧怕的人手中, 就是交在巴比伦王尼布甲尼撒和迦勒底人手中。

26 我要把你和生你的母亲驱赶到异地去, 你们不是生在那里, 却要死在那里。

27 你们("你们"原文作"他们")渴望归回本国, 却不得回去。"

28 哥尼雅这个人是被鄙视、被摔碎的瓶子, 是没有人喜悦的器皿吗?他和他的后裔为什么被驱赶, 被拋弃到他们不认识的地去呢?

29 大地啊! 大地啊! 大地啊! 要听耶和华的话。

30 耶和华这样说: "你们要写下, 这人算为无子, 他的一生毫无成就; 因为他的后裔中没有一人可以成功, 能坐在大卫的王位上, 再次统治犹大。"