1 Jen estas la vorto de la Eternulo, kiu aperis al la profeto Jeremia pri la nacioj:

2 Pri Egiptujo, pri la militistaro de Faraono Neĥo, reĝo de Egiptujo, kiu estis ĉe la rivero Eŭfrato en Karkemiŝ, kaj kiun venkobatis Nebukadnecar, reĝo de Babel, en la kvara jaro de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo:

3 Pretigu ŝildon kaj kirason, kaj iru en batalon.

4 Jungu la ĉevalojn kaj surĉevaligu la rajdistojn, stariĝu en kaskoj, akrigu la lancojn, surmetu sur vin armaĵojn.

5 Kial Mi vidas, ke ili ektimis kaj kuras malantaŭen? iliaj herooj estas frapitaj, kaj forkuras rapide, ne deturnante sin; teruro estas ĉirkaŭe, diras la Eternulo.

6 Ne forkuros la rapidpiedulo, ne forsaviĝos la heroo; norde, ĉe la rivero Eŭfrato, ili falpuŝiĝos kaj falos.

7 Kiu estas tiu, kiu leviĝas kiel Nilo kaj kies akvo ondiĝas kiel torentoj?

8 Egiptujo leviĝas kiel Nilo, kaj kiel torentoj, en kiuj ondiĝas la akvo; kaj ĝi diras:Leviĝante, mi kovros la teron, mi pereigos urbon kun ĝiaj loĝantoj.

9 Leviĝu sur la ĉevalojn, kaj kuru rapide sur la ĉaroj; eliru la herooj, la Etiopoj kaj la Putidoj, tenantaj ŝildon, kaj la Ludidoj, tenantaj kaj streĉantaj pafarkon.

10 Kaj tiu tago estos ĉe la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, tago de venĝo, por venĝi al Liaj malamikoj; kaj la glavo manĝegos kaj satiĝos kaj ebriiĝos de ilia sango; ĉar buĉofero estos al la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, en la lando norda, ĉe la rivero Eŭfrato.

11 Iru en Gileadon kaj prenu balzamon, ho virga filino de Egiptujo; vane vi multigas la kuracilojn; ne ekzistas por vi resaniĝo.

12 La nacioj aŭdis vian malhonoron, kaj via plorado plenigis la teron; ĉar fortulo falpuŝiĝis kontraŭ fortulo, kaj ambaŭ kune falis.

13 Jen estas la vorto, kiun la Eternulo diris al la profeto Jeremia pri la veno de Nebukadnecar, reĝo de Babel, por frapi la landon Egiptan:

14 Sciigu en Egiptujo, proklamu en Migdol, proklamu en Nof kaj en Taĥpanĥes, diru:Stariĝu kaj pretiĝu, ĉar la glavo ekstermas vian ĉirkaŭaĵon.

15 Kial estas forpuŝita via fortulo, ne povis stari? ĉar la Eternulo lin renversis.

16 Li multigis la falpuŝiĝantojn; falis unu sur la alian; kaj ili diras:Leviĝu, ni reiru al nia popolo kaj al la lando de nia naskiĝo, for de la glavo de la tirano.

17 Oni kriis tie:Faraono, reĝo de Egiptujo, estas nur bruo; li preterlasis la difinitan tempon.

18 Kiel Mi vivas, diras la Reĝo, kies nomo estas Eternulo Cebaot, li venos kiel Tabor inter la montoj kaj kiel Karmel ĉe la maro.

19 Pretigu al vi ĉion, kio estas necesa por elmigro, ho loĝantino, filino de Egiptujo; ĉar Nof estos ruinigita kaj dezertigita, ke neniu en ĝi loĝos.

20 Tre bela bovidino estas Egiptujo; sed de nordo venas jam la buĉonto.

21 Ankaŭ ĝiaj dungitoj interne de ĝi estas kiel bone nutritaj bovidoj; sed ili ankaŭ turnis sin malantaŭen, kune forkuris, ne povis kontraŭstari; ĉar la tago de ilia malfeliĉo venis sur ilin, la tempo de ilia puno.

22 Ĝia voĉo sonos kiel voĉo de serpento; ĉar ili iros kun militistaro, kaj kun hakiloj ili venos al ĝi, kiel lignohakistoj.

23 Ili elhakos ĝian arbaron, diras la Eternulo, kvankam ĝi estas nekalkulebla; ĉar ili estas pli multenombraj ol akridoj, kaj oni ne povas ilin kalkuli.

24 Hontigita estas la filino de Egiptujo, transdonita en la manojn de norda popolo.

25 La Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, diras:Jen Mi punvizitos Amonon en No, kaj Faraonon, kaj Egiptujon kaj ĝiajn diojn kaj ĝiajn reĝojn, Faraonon mem, kaj tiujn, kiuj fidas lin.

26 Kaj Mi transdonos ilin en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian morton, kaj en la manojn de Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj en la manojn de liaj servantoj; sed poste ĝi estos loĝata, kiel en la tempo antaŭa, diras la Eternulo.

27 Sed vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, kaj ne tremu, ho Izrael; ĉar jen Mi savos vin el malproksime kaj vian idaron el la lando de ilia kaptiteco, kaj Jakob revenos kaj vivos trankvile kaj pace, kaj neniu lin timigos.

28 Vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, diras la Eternulo, ĉar Mi estas kun vi; ĉar Mi ekstermos ĉiujn popolojn, inter kiujn Mi dispelis vin, sed vin Mi ne ekstermos; Mi nur punos vin modere, por ke Mi ne lasu vin tute sen puno.

1 耶和华论到列国的话临到耶利米先知。

2 以下的话是关于埃及, 论到埃及王法老尼哥的军队, 这军队在犹大王约西亚的儿子约雅敬第四年, 被巴比伦王尼布甲尼撒在靠近幼发拉底河的迦基米施击败。

3 "要准备好大小的盾牌, 踏上战场。

4 要装备马匹, 骑上战马; 站好岗位, 戴上头盔; 磨快枪矛, 穿上铁甲。

5 但为什么我看见他们惊惶, 转身退后呢?他们的勇士被击败了, 他们急速奔逃, 不敢回转。四围都是惊慌。"这是耶和华的宣告。

6 "快跑的跑不掉, 勇士也不能逃脱; 他们在北方、在幼发拉底河边, 都绊跌仆到。

7 那像尼罗河上涨, 像江河的水翻腾的是谁呢?

8 埃及像尼罗河上涨, 像江河的水翻腾; 它说: ‘我要上涨, 淹盖大地; 我要毁灭城镇和城里的居民。’

9 马匹啊, 上前吧! 战车啊, 狂奔吧! 勇士啊, 就是紧握盾牌的古实人和弗人, 以及拉弓的吕底亚人哪, 上阵吧!

10 那是主万军之耶和华的日子, 是报仇的日子, 他要向自己的敌人报仇; 刀剑必吞噬、饱餐他们的肉, 痛饮他们的血。因为在北方, 靠近幼发拉底河之地, 主万军之耶和华要屠宰敌人像杀祭牲一样。

11 埃及的人民哪, 上基列去取乳香吧! 你虽多用药物都是无效, 你必不得医治。

12 列国听见你的羞耻, 大地满了你的哀号; 因为勇士和勇士相碰, 双方一同仆倒。"

13 以下是耶和华对耶利米先知所说的话, 论到巴比伦王尼布甲尼撒要来攻打埃及地。

14 "你们要在埃及传扬, 在密夺宣告, 在挪弗和答比匿宣扬, 说: ‘要站好岗位, 作好准备, 因为刀剑要吞灭你周围的人! ’

15 你的壮士为什么俯伏?他们站立不住("你的壮士为什么俯伏?他们站立不住"或可参照《七十士译本》译作"为什么亚比士神逃跑?你的牛神站立不住"), 是因耶和华把他们推倒了。

16 他使众人绊跌, 倒在一起; 他们说: ‘起来! 我们要回到我们本族, 和我们出生之地那里去, 躲避欺压者的刀剑。’

17 他们在那里喊叫: ‘埃及王法老不过是喧哗的声音; 他已失去机会。’"

18 名叫万军之耶和华的王宣告说: "我指着我的永生起誓, 必有一位要来, 像群山中的他泊山, 像海边的迦密山一样。

19 住在埃及的人民哪! 要为自己预备被掳时所需的器物; 因为挪弗必成为荒场, 必被烧毁, 无人居住。

20 埃及是一头肥美的母牛, 但北方的牛虫已经来到它身上("它身上"有古卷作"来到了")。

21 它中间的雇佣兵像棚里的肥牛犊, 他们一同转身逃跑, 没有一个站立得住; 因为他们遭灾的日子、受惩罚的时候, 已经临到他们身上。

22 它逃走的声音像蛇行的响声, 因为敌人要成队而来, 像砍伐树木的, 拿着斧子前来攻击它。

23 他们要砍伐它的森林。这是耶和华的宣告; 它的森林虽然茂密难以通过, 但敌人比蝗虫还多, 无法数算。

24 埃及的人民必蒙羞受辱, 必交在北方的民族的手中。"

25 万军之耶和华以色列的 神说: "看哪! 我必惩罚挪的亚扪神、法老和那些倚靠法老的人。

26 我必把他们交在那些寻索他们性命的人的手里, 就是交在巴比伦王尼布甲尼撒和他的臣仆的手中。但以后, 埃及必再有人居住, 像从前一样。"这是耶和华的宣告。

27 "至于你, 我的仆人雅各啊! 你不要惧怕。以色列啊! 你不要惊慌。因为我必从远方拯救你回来, 从被掳之地必拯救你的后裔脱离他们被掳之地。雅各必归回, 得享平静安逸, 没有人可以使他害怕。

28 我的仆人雅各啊! 你不要惧怕。因为我与你同在; 我要消灭我赶逐你去的列国。却必不消灭你。我要按公正惩治你, 决不能免你受罚。"这是耶和华的宣告。