1 Tion, kio estis de la komenco, kion ni aŭdis, kion ni vidis per niaj propraj okuloj, kion ni rigardis kaj niaj manoj palpis, koncerne la Vorton de vivo

2 (kaj la vivo elmontriĝis, kaj ni vidis kaj atestas kaj anoncas al vi la vivon, la eternan vivon, kiu estis ĉe la Patro kaj montriĝis al ni);

3 kion ni vidis kaj aŭdis, tion ni anoncas al vi, por ke vi ankaŭ havu kunulecon kun ni; kaj nia kunuleco estas kun la Patro kaj kun Lia Filo Jesuo Kristo;

4 kaj ĉi tion ni skribas, por ke nia ĝojo kompletiĝu.

5 Kaj jen estas la anonco, kiun ni aŭdis de Li kaj anoncas al vi, ke Dio estas lumo, kaj da mallumo estas en Li neniom.

6 Se ni diras, ke ni havas kunulecon kun Li, kaj iradas en la mallumo, ni mensogas, kaj ne faras la veron;

7 sed se ni iradas en la lumo, kiel Li estas en la lumo, ni havas kunulecon unu kun la alia, kaj la sango de Jesuo, Lia Filo, nin purigas de ĉia peko.

8 Se ni diras, ke pekon ni ne havas, ni nin trompas, kaj la vero ne estas en ni.

9 Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn kaj nin purigi de ĉia maljusteco.

10 Se ni diras, ke ni ne pekis, ni faras Lin mensoginto, kaj Lia vorto ne estas en ni.

1 论到太初就已经存在的生命之道, 就是我们所听见, 亲眼所看见, 仔细观察过, 亲手摸过的;

2 这生命已经显现出来, 我们见过了, 现在也作见证, 并且向你们宣扬这本来与父同在, 又向我们显现过的永远的生命。

3 我们把所看见所听见的向你们宣扬, 使你们也可以和我们心灵相通。我们是与父和他的儿子耶稣基督心灵相通的。

4 我们写这些事, 是要使我们的喜乐充足。

5 神是光, 在他里面毫无黑暗; 这就是我们从他那里听见, 现在传给你们的信息。

6 我们若说自己与他心灵相通, 却行在黑暗里, 就是说谎话, 不实行真理了。

7 我们若行在光中, 像他在光中一样, 就彼此心灵相通, 他儿子耶稣的血也洁净我们脱离一切罪。

8 我们若说自己没有罪, 就是自欺, 真理就不在我们里面了。

9 我们若承认自己的罪, 神是信实的、公义的, 必定赦免我们的罪, 洁净我们脱离一切不义。

10 我们若说自己没有犯过罪, 就是把 神当作说谎的, 他的道就不在我们心里了。