1 Kaj la Eternulo diris al Abram: Iru el via lando, el inter via parencaro, kaj el la domo de via patro, al la lando, kiun Mi montros al vi.
2 Kaj Mi faros vin granda popolo, kaj Mi benos vin kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos beno.
3 Kaj Mi benos viajn benantojn, kaj viajn malbenantojn Mi malbenos, kaj beniĝos per vi ĉiuj gentoj de la tero.
4 Kaj Abram iris, kiel la Eternulo diris al li, kaj kun li iris Lot. Kaj Abram havis la aĝon de sepdek kvin jaroj, kiam li eliris el Ĥaran.
5 Kaj Abram prenis sian edzinon Saraj kaj sian nevon Lot, kaj ilian tutan havon, kiun ili akiris, kaj la homojn, kiujn ili akiris en Ĥaran; kaj ili eliris, por iri al la lando Kanaana; kaj ili venis en la landon Kanaanan.
6 Kaj Abram trapasis la landon ĝis la loko Ŝeĥem, ĝis la kverko More; kaj la Kanaanidoj tiam loĝis en la lando.
7 Kaj la Eternulo aperis al Abram, kaj diris: Al via idaro Mi donos ĉi tiun teron. Kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo, kiu aperis al li.
8 Kaj de tie li transloĝiĝis al la monto, kiu estas oriente de Bet-El, kaj aranĝis sian tendon tiamaniere, ke Bet-El estis okcidente kaj Aj oriente; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo kaj preĝadis al la Eternulo.
9 Kaj Abram iris pluen, ĉiam pluen al sudo.
10 Kaj estis malsato en la lando. Kaj Abram malsupreniris Egiptujon, por tie loĝi kelktempe, ĉar malfacila estis la malsato en la lando.
11 Kaj kiam li estis jam proksime de Egiptujo, li diris al sia edzino Saraj: Mi scias ja, ke vi estas virino belaspekta;
12 kaj kiam la Egiptoj vin vidos, ili diros: Tio estas lia edzino; kaj ili mortigos min, kaj vin ili lasos viva.
13 Diru do, ke vi estas mia fratino, por ke al mi estu bone pro vi kaj por ke mia animo restu viva pro vi.
14 Kaj kiam Abram venis Egiptujon, la Egiptoj vidis, ke la virino estas tre bela;
15 kaj vidis ŝin la eminentuloj de Faraono, kaj ili laŭdis ŝin al Faraono; kaj oni prenis la virinon en la domon de Faraono.
16 Kaj al Abram estis bone pro ŝi, kaj li havis ŝafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn.
17 Kaj la Eternulo punis per grandaj suferoj Faraonon kaj lian domon pro Saraj, la edzino de Abram.
18 Kaj Faraono alvokis Abramon, kaj diris: Kion vi faris al mi? kial vi ne diris al mi, ke ŝi estas via edzino?
19 kial vi diris: Ŝi estas mia fratino? Kaj mi prenis ŝin al mi kiel edzinon. Kaj nun jen estas via edzino; prenu kaj foriru.
20 Kaj Faraono ordonis pri li al homoj, kaj ili forkondukis lin kaj lian edzinon kaj lian tutan havon.
1 耶和华对亚伯兰说: "你要离开本地、本族、父家, 到我指示你的地方去。
2 我必使你成为大国, 赐福给你, 使你的名为大, 你也必使别人得福,
3 给你祝福的, 我必赐福给他; 咒诅你的, 我必咒诅他; 地上的万族, 都必因你得福。"
4 亚伯兰就照着耶和华吩咐他的去了; 罗得也和他同去。
5 亚伯兰离开哈兰的时候, 已经七十五岁。亚伯兰带着他的妻子撒莱和侄儿罗得以及他们在哈兰所积蓄的一切财物, 和所获得的人口, 一同出来, 要到迦南地去。后来他们到了迦南地。
6 亚伯兰穿过那地, 到了示剑的地方, 摩利的橡树那里。当时, 迦南人住在那地。
7 耶和华向亚伯兰显现, 说: "我要把这地赐给你的后裔。"亚伯兰就在那里为向他显现的耶和华筑了一座祭坛。
8 后来他从那里迁到伯特利东边的山地, 搭起帐棚。西边是伯特利, 东边是艾城; 他在那里也为耶和华筑了一座祭坛, 呼求耶和华的名。
9 亚伯兰又起程, 渐渐移到南地去。
10 当时, 那地发生饥荒, 亚伯兰就下到埃及去, 要在那里寄居; 因为那地的饥荒十分严重。
11 快要到达埃及的时候, 亚伯兰对他的妻子撒莱说: "看哪, 我知道你是个美貌的女人。
12 埃及人看见你的时候, 必会说: ‘这是他的妻子’, 他们就会杀我, 却叫你活着。
13 请你说你是我的妹妹, 使我因你的缘故可以平安无事, 我的性命也可以因你的缘故得以保全。"
14 果然, 亚伯兰进入埃及的时候, 埃及人就注视那女人, 因为她十分美丽。
15 法老的一些大臣看见了撒莱, 就在法老面前称赞她; 于是那女人被带进法老的宫里去。
16 亚伯兰因这女人的缘故就被优待, 得了许多牛羊、公驴、母驴、仆婢和骆驼。
17 耶和华因为亚伯兰的妻子撒莱的缘故, 就用严重的灾病打击法老和他的全家。
18 于是, 法老把亚伯兰召了来, 对他说: "你向我作的是什么?你为什么不告诉我她是你的妻子呢?
19 你为什么说她是你的妹妹, 以致我娶了她作妻子呢?现在, 你的妻子在这里, 带她走吧! "
20 法老吩咐臣仆, 他们就把亚伯兰和他的妻子, 以及他所有的一切都送走了。