1 La malsato estis tre premanta en la lando.
2 Kiam ili formanĝis la grenon, kiun ili venigis el Egiptujo, ilia patro diris al ili: Iru denove kaj aĉetu por ni iom da pano.
3 Tiam Jehuda diris al li jene: Tiu homo tre severe diris al ni: Ne aperu antaŭ mi, se via frato ne estos kun vi.
4 Se vi sendos nian fraton kun ni, tiam ni iros kaj aĉetos por vi panon;
5 sed se vi ne sendos, tiam ni ne iros; ĉar tiu homo diris al ni: Ne aperu antaŭ mi, se via frato ne estos kun vi.
6 Kaj Izrael diris: Kial vi faris al mi tian malbonon, kaj diris al la homo, ke vi havas ankoraŭ fraton?
7 Kaj ili diris: La homo severe demandis pri ni kaj pri nia familio, dirante: Ĉu via patro ankoraŭ vivas? ĉu vi havas fraton? Kaj ni respondis al li tiujn demandojn. Ĉu ni povis scii, ke li diros: Venigu vian fraton?
8 Kaj Jehuda diris al sia patro Izrael: Sendu la knabon kun mi, tiam ni leviĝos kaj iros, por ke ni vivu kaj ne mortu, ni kaj vi kaj niaj infanoj.
9 Mi garantios por li, el miaj manoj vi lin postulos. Se mi ne revenigos lin al vi kaj ne starigos antaŭ via vizaĝo, tiam mi estos kulpa antaŭ vi dum la tuta vivo.
10 Se ni ne prokrastus, ni jam du fojojn estus revenintaj.
11 Tiam diris al ili ilia patro Izrael: Se estas tiel, tiam faru jene: prenu el la plej bonaj fruktoj de la lando en viajn vazojn, kaj alportu al la homo donacon: iom da balzamo kaj iom da mielo, aromaĵon kaj mirhon, pistakojn kaj migdalojn.
12 Kaj da mono prenu duoblan sumon en viajn manojn, kaj la monon, kiu estis metita returne en la aperturojn de viaj sakoj, redonu per viaj manoj: eble okazis eraro.
13 Kaj vian fraton prenu, kaj leviĝu kaj iru returne al tiu homo.
14 Kaj Dio la Plejpotenca akirigu al vi kompaton de tiu homo, ke li resendu kun vi vian alian fraton kaj Benjamenon; sed mi, se mi seninfaniĝis, mi restu seninfana.
15 Kaj la homoj prenis tiujn donacojn, kaj da mono ili prenis duoblan sumon en siajn manojn, kaj ankaŭ Benjamenon; kaj ili leviĝis kaj iris Egiptujon kaj stariĝis antaŭ Jozef.
16 Kiam Jozef vidis kun ili Benjamenon, li diris al la estro de sia domo: Enkonduku tiujn homojn en la domon, kaj buĉu bruton kaj pretigu; ĉar kun mi manĝos tiuj homoj hodiaŭ tagmeze.
17 Kaj la homo faris, kiel diris Jozef, kaj la homo enkondukis tiujn homojn en la domon de Jozef.
18 Kaj tiuj homoj ektimis, kiam oni enkondukis ilin en la domon de Jozef, kaj ili diris: Pro la mono, kiu antaŭe estis metita returne en niajn sakojn, oni enkondukis nin, por ĵeti sur nin kalumnion kaj ataki nin, kaj preni nin kiel sklavojn kune kun niaj azenoj.
19 Kaj ili aliris al la homo, kiu estis estro super la domo de Jozef, kaj ekparolis al li ĉe la pordo de la domo.
20 Kaj ili diris: Pardonu, nia sinjoro! ni estis venintaj, por aĉeti panon;
21 sed kiam ni venis al la noktohaltejo kaj ni malfermis niajn sakojn, ni ekvidis, ke la mono de ĉiu el ni estas en la aperturo de lia sako, nia mono laŭ ĝia plena pezo; tial ni ĝin realportis per niaj manoj.
22 Kaj alian monon ni alportis per niaj manoj, por aĉeti panon. Ni ne scias, kiu metis nian monon en niajn sakojn.
23 Kaj li diris: Estu trankvilaj, ne timu. Via Dio kaj la Dio de via patro donis al vi trezoron en viajn sakojn; vian monon mi ricevis. Kaj li elkondukis al ili Simeonon.
24 Kaj tiu homo enkondukis ilin en la domon de Jozef kaj donis akvon, kaj ili lavis siajn piedojn; kaj li donis manĝon al iliaj azenoj.
25 Kaj ili pretigis la donacojn por la veno de Jozef tagmeze; ĉar ili aŭdis, ke tie ili manĝos panon.
26 Kaj Jozef venis hejmen; kaj ili alportis al li en la domon la donacojn, kiujn ili havis en la manoj, kaj kliniĝis al li ĝis la tero.
27 Kaj li demandis ilin pri ilia farto, kaj diris: Ĉu bone fartas via maljuna patro, pri kiu vi diris al mi? ĉu li vivas ankoraŭ?
28 Kaj ili diris: Via sklavo nia patro fartas bone; li vivas ankoraŭ. Kaj ili kliniĝis kaj ĵetis sin antaŭ li sur la teron.
29 Kaj li levis siajn okulojn, kaj ekvidis sian fraton Benjamen, la filon de lia patrino, kaj li diris: Ĉu tio estas via plej juna frato, pri kiu vi diris al mi? Kaj li diris: Dio vin favoru, mia filo.
30 Kaj Jozef forrapidis, ĉar ekflamis lia interno pro lia frato kaj li volis plori. Kaj li eniris en internan ĉambron kaj ploris tie.
31 Sed li lavis sian vizaĝon kaj eliris, kaj tenis sin forte, kaj diris: Surtabligu panon!
32 Kaj oni surtabligis por li aparte, kaj por ili aparte, kaj por la Egiptoj, kiuj manĝis kun li, aparte; ĉar la Egiptoj ne povas manĝi panon kun Hebreoj: tio estas abomenindaĵo por ili.
33 Kaj ili sidiĝis antaŭ li, pli maljuna laŭ sia maljuneco kaj pli juna laŭ sia juneco; kaj la homoj miris unu antaŭ alia.
34 Kaj oni portis al ili manĝaĵon de lia tablo; sed la porcio de Benjamen estis kvinoble pli granda, ol la porcioj de ĉiuj. Kaj ili trinkis kaj ebriiĝis kun li.
1 那地的饥荒十分严重。
2 他们把从埃及带回来的粮食都吃完了。他们的父亲就对他们说: "你们再去替我们买些粮食回来吧。"
3 犹大对他说: "那人认真地警告我们说: ‘如果你们的弟弟不与你们一起来, 你们就不得见我的面。’
4 如果你让我们的弟弟与我们同去, 我们就下去替你买粮食。
5 如果你不让他去, 我们也不下去, 因为那人对我们说: ‘如果你们的弟弟不与你们一起来, 你们就不得见我的面。’"
6 以色列说: "你们为什么这样害我, 告诉那人你们还有个弟弟呢?"
7 他们回答: "那人确实查问有关我们和我们亲属的事, 说: ‘你们的父亲还活着吗?你们还有其他的兄弟吗?’我们就照着这些话回答他。我们怎么知道他会说: ‘你们必要把你们的弟弟带下来’呢?"
8 犹大对他父亲以色列说: "你若打发那孩子与我同去, 我们就立刻起程, 好叫我们和你, 以及我们的孩子都可以存活, 不至饿死。
9 我愿意亲自担保他的安全, 你可以从我手里追回他。如果我不把他带回来给你, 交在你面前, 我愿终生承担这罪。
10 要不是我们耽延, 现在第二次也回来了。"
11 他们的父亲以色列对他们说: "如果必须如此, 你们就这样作: 你们把本地最好的出产放在袋里, 带下去给那人作礼物, 就是一点乳香、一点蜂蜜、香料、没药、粟子和杏仁。
12 你们手里要多带一倍银子, 因为你们要把那放回在你们袋口里的银子带回去, 那可能是弄错了的。
13 你们带着你们的弟弟, 起程再到那人那里去吧。
14 愿全能的 神使那人怜悯你们, 给你们释放你们那个兄弟和便雅悯。至于我, 如果要丧失儿子, 就丧失了吧。"
15 于是, 他们带着这些礼物, 手里拿着多一倍的银子, 并且带着便雅悯, 起程下到埃及去, 站在约瑟面前。
16 约瑟见便雅悯与他们同来, 就对管家说: "把这些人带到我家里, 要宰杀牲畜, 预备筵席, 因为在正午的时候, 这些人要与我一起吃饭。"
17 管家就照着约瑟所吩咐的去作, 把这些人带到约瑟的家里。
18 他们因为被领到约瑟的家里, 就害怕起来, 说: "我们被领到这里来, 必定是为了头一次放回在我们袋里的银子, 现在他们想攻击我们, 制伏我们, 逼我们作奴仆, 又夺去我们的驴。"
19 他们于是走近约瑟的管家, 在屋门口与他说话。
20 他们说: "先生啊, 我们头一次下来, 实在是要买粮食的。
21 后来我们来到住宿的地方, 打开布袋的时候, 不料各人的银子仍然在各人的袋口里, 分文不少; 现在我们手里又带回来了。
22 我们手里又另外带来银子, 是买粮食用的。我们不知道头一次谁把我们的银子放在我们的布袋里。"
23 管家说: "你们可以放心, 不要害怕, 是你们的 神, 你们父亲的 神, 把财宝赐给你们, 放在你们的布袋里。你们的银子我早已收到了。"接着他把西缅带出来交给他们。
24 管家把他们领到约瑟的家里, 给他们水洗脚, 又给他们饲料喂驴。
25 于是, 他们预备好了礼物, 等候约瑟中午到来, 因为他们听说他们要在那里吃饭。
26 约瑟回到家里, 他们就把手中的礼物带进屋里送给他, 又俯伏在地向他下拜。
27 约瑟先向他们问安, 然后又问: "你们的父亲, 就是你们所说的那老人家平安吗?他还在吗?"
28 他们回答: "你仆人我们的父亲平安, 他还在。"于是他们低头下拜。
29 约瑟举目观看, 看见自己同母所生的弟弟便雅悯, 就问: "这就是你们向我提过那最小的弟弟吗?"又说: "我儿啊, 愿 神赐恩给你。"
30 约瑟爱弟弟之情激动起来, 就急忙去找个可哭的地方。于是他进了自己的内室, 在那里哭了一阵。
31 他洗了面, 然后出来, 抑制着自己的感情, 吩咐人说: "开饭吧。"
32 他们就给约瑟单独摆了一席, 给那些人另外摆了一席, 又给那些与约瑟一同吃饭的埃及人摆了一席, 因为埃及人不能与希伯来人一同吃饭, 这是埃及人所厌恶的。
33 约瑟使众兄弟在他面前排列坐下, 都是照着他们长幼的次序。众兄弟就彼此对望, 惊奇不已。
34 约瑟拿起自己面前的食物, 分给他们, 但是便雅悯分得的食物, 比别人多五倍。他们就与约瑟一同喝酒宴乐。