1 Izrael ekiris kun ĉio, kion li havis, kaj li venis en Beer-Ŝeban, kaj li alportis oferojn al la Dio de sia patro Isaak.

2 Kaj Dio diris al Izrael en nokta vizio: Jakob! Jakob! Kaj tiu diris: Jen mi estas.

3 Kaj Li diris: Mi estas Dio, la Dio de via patro. Ne timu iri Egiptujon, ĉar Mi tie faros vin granda popolo.

4 Mi iros kun vi Egiptujon, kaj Mi ankaŭ revenigos vin; kaj Jozef metos sian manon sur viajn okulojn.

5 Kaj Jakob leviĝis el Beer-Ŝeba; kaj la filoj de Izrael ekveturigis sian patron Jakob kaj siajn infanojn kaj siajn edzinojn sur la veturiloj, kiujn sendis Faraono, por alveturigi lin.

6 Kaj ili prenis siajn brutojn, kaj sian havon, kiun ili akiris en la lando Kanaana, kaj venis Egiptujon, Jakob kaj lia tuta idaro kun li.

7 Siajn filojn kaj nepojn, siajn filinojn kaj nepinojn, kaj sian tutan idaron li venigis kun si en Egiptujon.

8 Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon: Jakob kaj liaj filoj. La unuenaskito de Jabob, Ruben.

9 Kaj la filoj de Ruben: Ĥanoĥ kaj Palu kaj Ĥecron kaj Karmi.

10 Kaj la filoj de Simeon: Jemuel kaj Jamin kaj Ohad kaj Jaĥin kaj Coĥar, kaj Ŝaul, filo de Kanaanidino.

11 Kaj la filoj de Levi: Gerŝon, Kehat, kaj Merari.

12 Kaj la filoj de Jehuda: Er kaj Onan kaj Ŝela kaj Perec kaj Zeraĥ; sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana. Kaj la filoj de Perec estis: Ĥecron kaj Ĥamul.

13 Kaj la filoj de Isaĥar: Tola kaj Puva kaj Job kaj Ŝimron.

14 Kaj la filoj de Zebulun: Sered kaj Elon kaj Jaĥleel.

15 Tio estas la filoj de Lea, kiujn ŝi naskis al Jakob en Mezopotamio, kaj lia filino Dina. La nombro de ĉiuj animoj de liaj filoj kaj filinoj estis tridek tri.

16 Kaj la filoj de Gad: Cifjon kaj Ĥagi, Ŝuni kaj Ecbon, Eri kaj Arod kaj Areli.

17 Kaj la filoj de Aŝer: Jimna kaj Jiŝva kaj Jiŝvi kaj Beria, kaj Seraĥ, ilia fratino; kaj la filoj de Beria: Ĥeber kaj Malkiel.

18 Tio estas la filoj de Zilpa, kiun Laban donis al sia filino Lea; kaj ŝi naskis ilin al Jakob, dek ses animojn.

19 La filoj de Raĥel, edzino de Jakob: Jozef kaj Benjamen.

20 Kaj al Jozef en la lando Egipta naskiĝis Manase kaj Efraim, kiujn naskis al li Asnat, filino de Poti-Fera, pastro el On.

21 Kaj la filoj de Benjamen: Bela kaj Beĥer kaj Aŝbel, Gera kaj Naaman, Eĥi kaj Roŝ, Mupim kaj Ĥupim kaj Ard.

22 Tio estas la filoj de Raĥel, kiuj naskiĝis al Jakob, kune dek kvar animoj.

23 Kaj la filoj de Dan: Ĥuŝim.

24 Kaj la filoj de Naftali: Jaĥceel kaj Guni kaj Jecer kaj Ŝilem.

25 Tio estas la filoj de Bilha, kiun donis Laban al sia filino Raĥel; ŝi naskis ilin al Jakob, kune sep animojn.

26 La nombro de ĉiuj animoj, kiuj venis kun Jakob en Egiptujon, kiuj eliris el lia lumbo, krom la edzinoj de la filoj de Jakob, estis sesdek ses.

27 Kaj la filoj de Jozef, kiuj naskiĝis al li en Egiptujo, estis du animoj. La nombro de ĉiuj animoj de la domo de Jakob, kiuj venis Egiptujon, estis sepdek.

28 Jehudan li sendis antaŭ si al Jozef, por ke li informu lin antaŭe pri Goŝen. Kaj ili venis en la landon Goŝen.

29 Kaj Jozef jungis sian ĉaron kaj veturis renkonte al sia patro Izrael en la landon Goŝen. Kaj kiam li ekvidis lin, li ĵetis sin sur lian kolon kaj longe ploris sur lia kolo.

30 Kaj Izrael diris al Jozef: Nun mi volonte mortos, vidinte vian vizaĝon, ĉar vi vivas ankoraŭ.

31 Kaj Jozef diris al siaj fratoj kaj al la domo de sia patro: Mi iros kaj rakontos al Faraono, kaj diros al li: Miaj fratoj kaj la domo de mia patro, kiuj estis en la lando Kanaana, venis al mi;

32 kaj tiuj homoj estas paŝtistoj, ĉar ili estas brutedukistoj; kaj siajn malgrandajn kaj grandajn brutojn, kaj ĉion, kion ili havas, ili kunportis.

33 Kaj se Faraono vin alvokos, kaj diros: Kio estas via okupo?

34 tiam diru: Viaj sklavoj estis brutedukistoj de nia juneco ĝis nun, kiel ni, tiel ankaŭ niaj patroj; por ke vi enloĝiĝu en la lando Goŝen; ĉar ĉiu paŝtisto estas abomenindaĵo por la Egiptoj.

1 以色列带着他所有的一切起程, 到了别是巴, 就向他父亲以撒的 神献祭。

2 神在夜间的异象中对以色列说: "雅各, 雅各。"雅各说: "我在这里。"

3 神说: "我是 神, 就是你父亲的 神; 你不要怕下埃及去, 因为我必使你在那里成为大国。

4 我要亲自与你一同下到埃及去, 也必把你带上来。约瑟要亲手合上你的眼给你送终。"

5 雅各就从别是巴起程。以色列的众子, 用法老为雅各送来的车辆, 接载他们的父亲雅各, 以及他们的孩子和妻子。

6 他们又带着牲畜, 和他们在迦南地所得的财物, 来到埃及。这样, 雅各和他所有的子孙, 都一同来了。

7 雅各把他的众儿子、孙子、女儿、孙女和他所有的后裔, 都一同带到埃及去了。

8 来到埃及的以色列人, 就是雅各和他的子孙, 名单记在下面: 雅各的长子是流本。

9 流本的儿子是哈诺、法路、希斯仑和迦米。

10 西缅的儿子是耶母利、雅悯、阿辖、雅斤、琐辖和迦南女子所生的扫罗。

11 利未的儿子是革顺、哥辖和米拉利。

12 犹大的儿子是珥、俄南、示拉、法勒斯和谢拉, 但是珥和俄南都在迦南地死了。法勒斯的儿子是希斯伦和哈母勒。

13 以萨迦的儿子是陀拉、普瓦、哟伯和伸仑。

14 西布伦的儿子是西烈、以伦和雅利。

15 以上这些人是利亚在巴旦.亚兰给雅各生的儿子, 另外还有女儿底拿。这些子孙一共三十三人。

16 迦得的儿子是洗非芸、哈基、书尼、以斯本、以利、亚罗底和亚列利。

17 亚设的儿子是音拿、亦施瓦、亦施韦和比利亚, 还有他们的姊妹西拉。比利亚的儿子是希别和玛结。

18 以上这些人是拉班给女儿利亚作婢女的悉帕给雅各生的子孙, 一共十六人。

19 雅各的妻子拉结, 生了约瑟和便雅悯。

20 约瑟在埃及地生了玛拿西和以法莲, 就是安城的祭司波提非拉的女儿亚西纳给约瑟生的。

21 便雅悯的儿子是比拉、比结、亚实别、基拉、乃幔、以希、罗实、母平、户平和亚勒。

22 以上这些人是拉结给雅各生的子孙, 一共十四人。

23 但的儿子是户伸。

24 拿弗他利的儿子是雅薛、沽尼、耶色和示冷。

25 以上这些人是拉班给女儿拉结作婢女的辟拉给雅各生的子孙, 一共七人。

26 所有从雅各所生、与雅各一同来到埃及的人, 除了他的儿妇之外, 一共六十六人。

27 另外还有约瑟在埃及所生的两个儿子。雅各家来到埃及的所有成员, 一共七十人。

28 雅各派犹大先到约瑟那里去, 请约瑟指教他去歌珊的路。于是他们来到歌珊地。

29 约瑟预备了车, 上去歌珊迎接他的父亲以色列。约瑟一看见他, 就伏在他的颈项上, 在他的颈项上哭了很久。

30 以色列对约瑟说: "这一次我看见了你的面, 知道你还在, 我死了也甘心。"

31 约瑟对他的兄弟们和他的父家说: "我要上去告诉法老, 对他说: ‘我在迦南地的兄弟们和我的父家, 都到我这里来了。

32 这些人都是牧羊人, 以牧养牲畜为生。他们把自己的牛羊和一切所有的, 都带来了。’

33 法老召见你们的时候, 如果问你们: ‘你们是作什么的?’

34 你们就要回答: ‘仆人们从幼年直到现在, 都是以牧养牲畜为生。我们和我们的祖先都是一样。’这样, 你们就可以住在歌珊地, 因为埃及人厌恶所有牧羊的人。"