1 Post tiuj okazintaĵoj oni sciigis al Jozef: Jen, via patro estas malsana. Kaj li prenis kun si siajn du filojn, Manase kaj Efraim.
2 Kaj oni sciigis al Jakob, dirante: Jen via filo Jozef venas al vi. Tiam Izrael streĉis siajn fortojn kaj sidiĝis sur la lito.
3 Kaj Jakob diris al Jozef: Dio la Plejpotenca aperis al mi en Luz, en la lando Kanaana, kaj benis min.
4 Kaj Li diris al mi: Mi fruktigos vin kaj multigos vin kaj faros vin amaso da popoloj, kaj Mi donos ĉi tiun landon al via idaro post vi kiel eternan posedaĵon.
5 Kaj nun viaj du filoj, kiuj naskiĝis al vi en la lando Egipta antaŭ mia alveno al vi en Egiptujon, estas miaj; Efraim kaj Manase estu al mi, kiel Ruben kaj Simeon.
6 Sed viaj infanoj, kiuj naskiĝos al vi post ili, estu viaj; per la nomo de siaj fratoj ili estos nomataj en sia hereda parto.
7 Kiam mi venis el Mezopotamio, mortis ĉe mi Raĥel en la lando Kanaana, dum la vojo, kiam restis ankoraŭ iom da tero ĝis Efrata; kaj mi enterigis ŝin tie sur la vojo al Efrata, kiu estas nomata ankaŭ Bet-Leĥem.
8 Kaj Izrael ekvidis la filojn de Jozef, kaj diris: Kiuj estas ĉi tiuj?
9 Kaj Jozef diris al sia patro: Ili estas miaj filoj, kiujn donis al mi Dio ĉi tie. Kaj tiu diris: Alkonduku ilin al mi, kaj mi benos ilin.
10 La okuloj de Izrael malfortiĝis de maljuneco, li ne povis bone vidi. Jozef alkondukis ilin al li, kaj li kisis ilin kaj ĉirkaŭprenis ilin.
11 Kaj Izrael diris al Jozef: Vidi vian vizaĝon mi ne esperis, kaj jen Dio vidigis al mi eĉ vian idaron.
12 Kaj Jozef forigis ilin de liaj genuoj, kaj kliniĝis antaŭ li vizaĝaltere.
13 Kaj Jozef prenis ambaŭ, Efraimon per sia dekstra mano, kontraŭ la maldekstra de Izrael, kaj Manasen per sia maldekstra mano, kontraŭ la dekstra de Izrael, kaj alkondukis ilin al li.
14 Sed Izrael etendis sian dekstran manon kaj metis ĝin sur la kapon de Efraim, kvankam li estis la pli juna, kaj sian maldekstran sur la kapon de Manase; li intence tiel faris per siaj manoj, ĉar Manase estis la unuenaskito.
15 Kaj li benis Jozefon, kaj diris: Dio, antaŭ kiu iradis miaj patroj Abraham kaj Isaak, Dio, kiu paŝtis min de mia naskiĝo ĝis la nuna tago,
16 la anĝelo, kiu savis min de ĉia malbono-Li benu la knabojn; oni nomu ilin per mia nomo kaj per la nomo de miaj patroj Abraham kaj Isaak, kaj ili kresku kaj multiĝu sur la tero.
17 Jozef vidis, ke lia patro metis sian dekstran manon sur la kapon de Efraim, kaj tio ne plaĉis al li; kaj li prenis la manon de sia patro, por deturni ĝin de la kapo de Efraim sur la kapon de Manase.
18 Kaj Jozef diris al sia patro: Ne tiel, mia patro, ĉar ĉi tiu estas la unuenaskito; metu vian dekstran manon sur lian kapon.
19 Sed lia patro rifuzis, kaj diris: Mi scias, mia filo, mi scias; li ankaŭ fariĝos popolo kaj li ankaŭ fariĝos granda, sed lia pli juna frato estos pli granda ol li, kaj lia idaro estos multenombra inter la popoloj.
20 Kaj li benis ilin en tiu tago, dirante: Per vi benados Izrael, dirante: Dio vin faru kiel Efraim kaj Manase. Kaj li metis Efraimon antaŭ Manase.
21 Kaj Izrael diris al Jozef: Jen mi mortas; kaj Dio estos kun vi kaj revenigos vin en la landon de viaj patroj.
22 Kaj mi donas al vi unu pecon da lando preferece antaŭ viaj fratoj, kiun mi prenis el la manoj de la Amoridoj per mia glavo kaj pafarko.
1 这些事以后, 有人对约瑟说: "你的父亲病了。"约瑟就带着两个儿子玛拿西和以法莲同去。
2 有人告诉雅各, 说: "你的儿子约瑟到你这里来了。"以色列就勉强在床上坐起来。
3 雅各对约瑟说: "全能的 神曾经在迦南地的路斯向我显现, 赐福给我,
4 对我说: ‘我必使你繁殖增多, 成为一大族; 我必把这地赐给你的后裔, 作永远的产业。’
5 我未到埃及见你之前, 你在埃及地生了两个儿子, 现在他们算是我的; 以法莲和玛拿西是我的, 好像流本和西缅是我的一样。
6 你在他们以后所生的子孙, 都是你的; 不过, 在继承产业的事上, 他们可以归在他们哥哥的名下。
7 至于我, 我从巴旦回来的时候, 在迦南地的路上, 那里到以法他还有一段路程, 拉结就死在我身边; 我在那里把她埋葬在以法他的路旁。以法他就是伯利恒。"
8 以色列看见约瑟的儿子, 就问: "他们是谁?"
9 约瑟回答父亲: "他们是我的儿子, 是 神在这里赐给我的。"以色列说: "把他们领到我这里来, 我要给他们祝福。"
10 以色列因为年老, 眼睛昏花, 看不清楚。约瑟领他们到他跟前去, 他就与他们亲嘴, 拥抱他们。
11 以色列对约瑟说: "我想不到可以看见你的面, 现在 神竟使我见到你的后裔。"
12 约瑟把两个儿子从以色列膝上抱下来, 自己脸伏在地下拜。
13 约瑟领着他们两个到以色列的跟前, 以法莲在约瑟的右边对着以色列的左边; 玛拿西在约瑟的左边对着以色列的右边。
14 但是, 以色列两手交叉, 右手按在次子以法莲的头上, 左手按在长子玛拿西的头上。
15 要祝福约瑟, 说: "愿我祖亚伯拉罕和以撒所侍候的 神, 一生牧养我直到今日的 神,
16 那救我脱离一切祸患的使者, 赐福给这两个童子。愿我的名, 我祖亚伯拉罕和以撒的名, 借着他们得以流传; 愿他们在地上生养众多。"
17 约瑟见他父亲把右手按在以法莲的头上, 心里就不高兴, 于是拿住他父亲的手, 要从以法莲的头上移到玛拿西的头上。
18 约瑟对他父亲说: "爸爸啊, 不是这样, 这个才是长子, 请你把右手按在他的头上。"
19 他父亲却不肯, 说: "我知道, 我儿啊, 我知道, 他也要成为一族, 也要强大; 只是他弟弟比他还要强大, 他的后裔要成为多族。"
20 那一天, 以色列给他们祝福, 说: "以色列人要用你的名祝福人, 说: ‘愿 神使你像以法莲和玛拿西一样。’"于是, 以色列立以法莲在玛拿西之上。
21 以色列又对约瑟说: "看哪, 我快要死了, 但是 神必与你们同在, 必领你们回到你们祖先的土地去。
22 现在我把从前用刀和弓, 从亚摩利人手中夺过来的那块山地赐给你, 使你比众兄弟多得一份。"