1 Kaj la Eternulo diris al Noa: Eniru vi kaj via tuta familio en la arkeon, ĉar vin Mi vidis, ke vi estas virtulo antaŭ Mi en ĉi tiu generacio.
2 El ĉiuj brutoj puraj prenu al vi po sep paroj, virbestojn kaj iliajn inojn; kaj el la brutoj, kiuj ne estas puraj, po du, virbeston kaj ĝian inon.
3 Ankaŭ el la birdoj de la ĉielo po sep paroj, virbestojn kaj virinbestojn, por ke semo restu sur la tuta tero.
4 Ĉar post sep tagoj Mi pluvigos sur la teron dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kaj Mi ekstermos de sur la tero ĉiujn ekzistaĵojn, kiujn Mi kreis.
5 Kaj Noa faris ĉion, kion la Eternulo al li ordonis.
6 Kaj Noa havis la aĝon de sescent jaroj, kiam la akva diluvo venis sur la teron.
7 Kaj eniris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li en la arkeon, pro la akvo de la diluvo.
8 El la brutoj puraj, kaj el la brutoj, kiuj ne estas puraj, kaj el la birdoj, kaj el ĉiuj rampaĵoj sur la tero,
9 po unu paro venis al Noa en la arkeon, virbesto kaj ino, kiel Dio ordonis al Noa.
10 Kaj kiam pasis la sep tagoj, la diluva akvo venis sur la teron.
11 En la sescenta jaro de la vivo de Noa, en la dua monato, en la dek-sepa tago de la monato, en tiu tago disfendiĝis ĉiuj fontoj de la granda abismo kaj la aperturoj de la ĉielo malfermiĝis.
12 Kaj estis pluvo sur la tero dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj.
13 Ĝuste en tiu tago eniris en la arkeon Noa, kaj Ŝem kaj Ĥam kaj Jafet, la filoj de Noa, kaj la edzino de Noa, kaj la tri edzinoj de liaj filoj kune kun ili;
14 ili, kaj ĉiuj bestoj laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj brutoj laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj flugaĵoj laŭ siaj specoj, ĉiuj birdoj, ĉiuj flugilhavantoj.
15 Kaj eniris al Noa en la arkeon po du el ĉiu karno, kiu havas en si spiriton de vivo.
16 Kaj la venintoj, virbesto kaj ino el ĉiu karno, eniris, kiel ordonis al ili Dio; kaj la Eternulo fermis post ili.
17 Kaj estis diluvo dum kvardek tagoj sur la tero; kaj multiĝis la akvo kaj levis la arkeon, kaj ĝi estis alte super la tero.
18 Kaj la akvo fortiĝis sur la tero, kaj la arkeo naĝis sur la supraĵo de la akvo.
19 Kaj la akvo treege fortiĝis kaj tre multiĝis sur la tero; kaj kovriĝis ĉiuj altaj montoj, kiuj estas sub la ĉielo.
20 Dek kvin ulnojn pli alte leviĝis la akvo kaj kovris la montojn.
21 Kaj pereis ĉiu karno, kiu moviĝas sur la tero, la birdoj kaj la brutoj kaj la bestoj, kaj ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, kaj ĉiuj homoj.
22 Ĉio, kio havis en si spiriton de vivo, el ĉio, kio estis sur la seka tero, mortis.
23 Kaj ekstermiĝis ĉiuj ekzistaĵoj, kiuj estis sur la tero, de homo ĝis brutoj kaj rampaĵoj kaj birdoj de la ĉielo; ili ekstermiĝis de sur la tero; kaj restis nur Noa kaj kio estis kun li en la arkeo.
24 Kaj la akvo okupis la teron dum cent kvindek tagoj.
1 耶和华对挪亚说: "你和你全家都要进入方舟, 因为在这世代中, 我见只有你在我面前是个义人。
2 洁净的牲畜, 你要各带七公七母; 不洁净的牲畜, 你要各带一公一母;
3 空中的飞鸟, 也要各带七公七母, 以便传种, 活在全地上;
4 因为再过七天, 我就要一连四十昼夜降雨在地上, 我把所造的一切生物都从地上除灭。"
5 挪亚就照着耶和华吩咐他的一切作了。
6 洪水临到地上的时候, 挪亚刚好是六百岁。
7 挪亚带着他的儿子、妻子和儿媳一同进了方舟, 躲避洪水。
8 洁净的牲畜和不洁净的牲畜, 飞鸟和各种在地上爬行的动物,
9 都是一公一母、一对一对来到挪亚那里, 进入方舟, 是照着 神吩咐挪亚的。
10 那七天一过, 洪水就临到地上了。
11 挪亚六百岁那一年, 二月十七日那一天, 所有大渊的泉源都裂开了, 天上的窗户都敞开了。
12 大雨倾盆下在地上, 一连四十昼夜。
13 就在那一天, 挪亚带着他的儿子闪、含、雅弗, 以及他的妻子和三个儿媳, 一同进了方舟。
14 他们一家, 所有走兽各从其类, 所有牲畜各从其类, 所有在地上爬行的动物各从其类, 所有有羽有翼的飞禽各从其类,
15 有生命、有气息的, 都是一对一对来到挪亚那里, 进入方舟。
16 那些进去的, 都是有生命的, 一公一母进去, 是照着 神吩咐挪亚的。耶和华跟着就把方舟关起来。
17 洪水就临到地上四十天; 水不断上涨, 把方舟升起, 于是方舟就从地上浮起来。
18 水势甚大, 在地上大大上涨, 方舟就在水面上漂来漂去。
19 水势在地面上越来越大, 天下所有的高山都被淹没了。
20 水势浩大, 比众山高出七公尺, 山岭都被淹没了。
21 凡有生命仍在地上行动的, 无论是飞鸟或是牲畜, 走兽或是在地上滋生的各样小生物, 以及所有的人都死了;
22 仍在陆地上, 鼻孔里有气息的生灵都死了。
23 耶和华把地上的所有生物, 从人类到牲畜, 爬行动物, 以及空中的飞鸟都除灭了; 于是, 这一切都从地上消灭了。只留下挪亚和那些与挪亚一同在方舟里的人。
24 水势浩大, 在地上共一百五十天。