1 Kaj Dio benis Noan kaj liajn filojn, kaj diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron.
2 Kaj ili timu vin kaj tremu antaŭ vi, ĉiuj bestoj de la tero kaj ĉiuj birdoj de la ĉielo, ĉio, kio moviĝas sur la tero, kaj ĉiuj fiŝoj de la maro; en viajn manojn ili estas transdonitaj.
3 Ĉio, kio moviĝas kaj vivas, servu al vi kiel manĝaĵo; kiel verdan herbon, Mi donis al vi ĉion.
4 Nur karnon kune kun ĝia animo, la sango, ne manĝu.
5 Ankaŭ vian sangon kaj animon Mi repostulos, el la manoj de ĉiuj bestoj Mi ĝin repostulos, kaj el la manoj de homo, el la manoj de ĉiu homo pro lia frato Mi repostulos la animon de homo.
6 Se iu verŝos sangon de homo, lia sango ankaŭ estos verŝita de homo; ĉar laŭ la bildo de Dio estas farita la homo.
7 Kaj vi fruktu kaj multiĝu, moviĝadu sur la tero kaj multiĝu sur ĝi.
8 Kaj Dio diris al Noa kaj al liaj filoj kune kun li jene:
9 Jen Mi starigas Mian interligon kun vi kaj kun via idaro post vi;
10 kaj kun ĉiu viva ekzistaĵo, kiu estas kun vi, el birdoj, el brutoj, kaj el ĉiuj bestoj de la tero kun vi, el ĉiuj, kiuj eliris el la arkeo, kun ĉiuj bestoj de la tero.
11 Kaj Mi starigas Mian interligon kun vi, ke ne ekstermiĝos plu ĉiu karno per akvo de diluvo, kaj ne estos plu diluvo, por pereigi la teron.
12 Kaj Dio diris: Ĉi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi metas inter Mi kaj inter vi kaj inter ĉiu viva ekzistaĵo, kiu estas kun vi, por eternaj generacioj:
13 Mian arkon Mi metas en la nubon, kaj ĝi estu signo de la interligo inter Mi kaj la tero.
14 Kaj kiam Mi venigos nubon super la teron, montriĝos la arko en la nubo;
15 kaj Mi rememoros Mian interligon, kiu ekzistas inter Mi kaj vi kaj ĉiu viva ekzistaĵo el ĉiu karno, kaj la akvo ne fariĝos plu diluvo, por pereigi ĉiun karnon.
16 Kaj la arko estos en la nubo; kaj Mi ĝin vidos, por memori pri la eterna interligo inter Dio kaj ĉiu viva ekzistaĵo el ĉiu karno, kiu estas sur la tero.
17 Kaj Dio diris al Noa: Ĉi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi starigis inter Mi kaj ĉiu karno, kiu estas sur la tero.
18 Kaj la filoj de Noa, kiuj eliris el la arkeo, estis: Ŝem, Ĥam, kaj Jafet; kaj Ĥam estis la patro de Kanaan.
19 Tio estis la tri filoj de Noa; kaj de ili diskreskis la tuta loĝantaro de la tero.
20 Kaj Noa komencis terkultivan laboron kaj plantis vinberĝardenon.
21 Kaj li trinkis el la vino kaj ebriiĝis, kaj nudiĝis en sia tendo.
22 Kaj Ĥam, la patro de Kanaan, vidis la nudecon de sia patro, kaj li diris tion al siaj du fratoj ekstere.
23 Kaj Ŝem kaj Jafet prenis la veston kaj metis ĝin sur siajn ŝultrojn, kaj iris dorsdirekte kaj kovris la nudecon de sia patro; kaj iliaj vizaĝoj estis turnitaj malantaŭen, kaj la nudecon de sia patro ili ne vidis.
24 Kaj Noa vekiĝis de sia ebrieco, kaj li sciiĝis, kiel agis kun li lia pli juna filo.
25 Kaj li diris: Malbenita estu Kanaan; Sklavo de sklavoj li estu ĉe siaj fratoj.
26 Kaj li diris: Glorata estu la Eternulo, la Dio de Ŝem; Kaj Kanaan estu sklavo al ili;
27 Dio disvastigu Jafeton, Kaj li loĝu en la tendoj de Ŝem, Kaj Kanaan estu sklavo al ili.
28 Kaj Noa vivis post la diluvo tricent kvindek jarojn.
29 Kaj la tuta vivo de Noa estis naŭcent kvindek jaroj, kaj li mortis.
1 神赐福给挪亚和他的儿子, 对他们说: "你们要繁殖增多, 充满大地。
2 地上各样的走兽, 空中各样的飞鸟, 甚至地上各样爬行的动物, 和海里各样的鱼类, 都要对你们惊恐惧怕; 这一切都已经交在你们手里了。
3 所有活着的动物都可以作你们的食物, 我把这一切都赐给你们, 好像我把青菜赐给了你们一样。
4 唯独带着生命的肉, 就是带着血的肉, 你们却不可吃。
5 流你们的血、害你们生命的, 我必向他们追偿; 无论是走兽或人类, 甚至各人自己的兄弟, 我必要他偿命。
6 流人血的, 人也必流他的血; 因为 神造人, 是按着他自己的形象。
7 你们要繁殖增多; 要在地上滋生、增多。"
8 神告诉挪亚和与他在一起的儿子说:
9 "看哪, 我现在与你们和你们的后裔立约,
10 并且与所有跟你们在一起有生命的活物立约, 包括飞鸟、牲畜和所有地上的走兽, 就是与从方舟里出来的立约。
11 我要与你们立约: 凡有生命的必不再被洪水除灭, 再没有洪水来毁灭大地了。"
12 神说: "这就是我与你们, 与一切跟你们同在有生命的活物所立之约的记号, 直到万代;
13 我把天虹放在云彩中, 作我与大地立约的记号。
14 我使云彩遮盖大地时, 天虹出现云彩中,
15 我就记念我与你们和一切有生命的活物所立的约: 水不再成为洪水, 来毁灭凡有生命的。
16 天虹在云彩中出现, 我看见了就记念我与地上一切有生命的活物, 所立的永约。"
17 神对挪亚说: "这就是我与地上凡有生命的立约的记号。"
18 挪亚的儿子, 从方舟里出来的, 就是闪、含、雅弗; 含是迦南的父亲。
19 这三个人是挪亚的儿子, 全地的人都是从这些人播散开来的。
20 挪亚作起农夫来, 栽种葡萄园。
21 他喝酒, 喝醉了, 就在帐棚里光着身子。
22 迦南的父亲含看见了自己父亲的下体, 就去告诉在外面的两个兄弟。
23 于是, 闪和雅弗二人拿了件外衣, 搭在自己的肩膀上, 倒退着进去, 盖上他们父亲的下体; 因为他们背着脸, 所以没有看见他们父亲的下体。
24 挪亚酒醒以后, 知道小儿子对他所作的事,
25 就说: "迦南应当受咒诅, 他必给自己的兄弟, 作奴仆的奴仆。"
26 又说: "耶和华, 闪的 神, 是应当称颂的; 愿迦南作他的奴仆。
27 愿 神使雅弗扩展, 使雅弗住在闪的帐棚里; 愿迦南作他的奴仆。"
28 洪水以后, 挪亚又活了三百五十年。
29 挪亚共活了九百五十岁, 就死了。