1 Tiam Jozef ne povis plu sin deteni antaŭ ĉiuj, kiuj staris ĉirkaŭ li, kaj li ekkriis: Elirigu ĉiujn for de mi. Kaj neniu restis ĉe li, kiam Jozef rekonigis sin al siaj fratoj.

2 Kaj li laŭte ekploris, kaj aŭdis la Egiptoj, kaj aŭdis la domo de Faraono.

3 Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Mi estas Jozef; ĉu mia patro vivas ankoraŭ? Sed liaj fratoj ne povis respondi al li, ĉar ili konfuziĝis antaŭ li.

4 Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Aliru do al mi. Kaj ili aliris. Kaj li diris: Mi estas Jozef, via frato, kiun vi vendis en Egiptujon.

5 Sed nun ne afliktiĝu, kaj ne bedaŭru, ke vi vendis min ĉi tien; ĉar por la savo de via vivo Dio sendis min antaŭ vi.

6 Ĉar nun jam du jarojn daŭras la malsato en la lando, sed ankoraŭ dum kvin jaroj ne estos plugado nek rikoltado.

7 Kaj Dio sendis min antaŭ vi, por vin restigi sur la tero kaj por konservi vian vivon per granda savo.

8 Sciu do, ne vi sendis min ĉi tien, sed Dio; kaj Li faris min patro al Faraono, kaj sinjoro super lia tuta domo, kaj reganto super la tuta Egipta lando.

9 Iru rapide al mia patro, kaj diru al li: Tiele diris via filo Jozef: Dio faris min sinjoro super la tuta Egiptujo; venu al mi, ne prokrastu.

10 Vi loĝos en la lando Goŝen, kaj vi estos proksime de mi, vi kaj viaj filoj kaj la filoj de viaj filoj, kaj viaj ŝafoj kaj viaj bovoj, kaj ĉio, kion vi havas.

11 Kaj mi nutros vin tie, ĉar ankoraŭ kvin jarojn daŭros la malsato; por ke ne mizeriĝu vi kaj via domo, kaj ĉio, kion vi havas.

12 Kaj jen viaj okuloj nun vidas, kaj ankaŭ la okuloj de mia frato Benjamen, ke mia buŝo parolas al vi.

13 Kaj rakontu al mia patro pri mia tuta gloro en Egiptujo, kaj ĉion, kion vi vidis; kaj rapide venigu mian patron ĉi tien.

14 Kaj li ĵetis sin sur la kolon de sia frato Benjamen kaj ploris, kaj Benjamen ploris sur lia kolo.

15 Kaj li kisis ĉiujn siajn fratojn kaj ploris super ili. Poste liaj fratoj ekparolis kun li.

16 Kaj la famo venis en la domon de Faraono, ke venis la fratoj de Jozef. Kaj tio plaĉis al Faraono kaj al liaj servantoj.

17 Kaj Faraono diris al Jozef: Diru al viaj fratoj: Faru tion, ŝarĝu viajn brutojn kaj iru en la landon Kanaanan;

18 kaj prenu vian patron kaj viajn familiojn, kaj venu al mi; mi donos al vi ĉion bonan en la Egipta lando, kaj vi manĝos la grasaĵon de la lando.

19 Kaj ordonu al ili jene: Prenu al vi el la Egipta lando veturilojn por viaj infanoj kaj virinoj, kaj kunprenu vian patron kaj venu.

20 Kaj ne tro zorgu pri viaj aĵoj; ĉar ĉio bona en la Egipta lando estas al via dispono.

21 Kaj la filoj de Izrael faris tiel. Kaj Jozef donis al ili veturilojn laŭ la ordono de Faraono, kaj li donis al ili provizojn por la vojo.

22 Al ĉiuj li donis novajn vestojn, sed al Benjamen li donis tricent arĝentajn monerojn kaj kvin novajn vestojn.

23 Kaj por sia patro li sendis dek azenojn, ŝarĝitajn per bonaĵo el Egiptujo, kaj dek azeninojn, ŝarĝitajn per greno, pano, kaj manĝaĵo por lia patro por la vojo.

24 Kaj li forsendis siajn fratojn, kaj ili iris. Kaj li diris al ili: Ne malpacu dum la vojo.

25 Kaj ili eliris el Egiptujo kaj venis en la landon Kanaanan al sia patro Jakob.

26 Kaj ili sciigis al li, dirante: Jozef vivas ankoraŭ, kaj li regas nun super la tuta Egipta lando. Kaj lia koro konfuziĝis, ĉar li ne kredis al ili.

27 Kaj ili rediris al li ĉiujn vortojn de Jozef, kiujn li diris al ili; kaj li vidis la veturilojn, kiujn Jozef sendis, por veturigi lin, kaj tiam la spirito de ilia patro Jakob reviviĝis.

28 Kaj Izrael diris: Sufiĉas, ke mia filo Jozef ankoraŭ vivas: mi iros kaj vidos lin, antaŭ ol mi mortos.

1 约瑟在所有侍立在他左右的人面前, 不能自制, 就喊叫说: "叫各人都离开我出去。"这样, 约瑟向他的兄弟们表白自己身分的时候, 没有别人在场。

2 于是他放声大哭, 埃及人听到了; 法老一家也听闻这事。

3 约瑟对他的兄弟们说: "我就是约瑟, 我的父亲还在吗?"他的兄弟们不能回答他, 因为他们在约瑟面前都非常惊惶。

4 约瑟对他的兄弟们说: "请你们上前来。"他们就上前去。他说: "我就是被你们卖到埃及的弟弟约瑟。

5 现在你们不要因为把我卖到这里来, 而自忧自责。这原是 神差派我在你们以先来这里, 为要保全性命。

6 现在这地的饥荒已经有两年了, 还有五年不能耕种, 也没有收成。

7 神差派我在你们以先来这里, 为要给你们在地上留下余种, 大大施行拯救, 保全你们的性命。

8 这样看来, 差派我到这里来的, 不是你们, 而是 神。他立我作法老之父, 作他全家之主, 又作全埃及地的首相。

9 你们要赶快上到我父亲那里去, 对他说: ‘你的儿子约瑟这样说: 神立我作了全埃及的主; 请你下到我这里来, 不要耽延。

10 你和你的众儿孙、牛羊, 以及你一切所有的, 都可以住在歌珊地, 与我相近。

11 我要在那里供养你, 因为还有五年的饥荒, 免得你和你的家人, 以及你一切所有的, 都陷入穷困里。’

12 看哪, 你们和我弟弟便雅悯都亲眼看见, 是我亲口对你们说话。

13 你们也要把我在埃及的一切尊荣, 和你们所看见的一切, 都告诉我的父亲, 又要赶快把我的父亲接到这里来。"

14 于是, 约瑟伏在他弟弟便雅悯的颈项上, 哭起来了; 便雅悯也伏在约瑟的颈项上哭。

15 他又与众兄弟亲嘴, 拥抱着他们哭。然后, 他的兄弟们就跟他说话。

16 消息传到法老的家里, 说: "约瑟的兄弟们来了。"法老和他的臣仆都很高兴。

17 法老对约瑟说: "你要对你的兄弟们说: ‘你们要这样作: 使你们的牲口载满货物, 起程到迦南地去,

18 把你们的父亲和家人都接到我这里来; 我要把埃及地美好的产物赐给你们, 你们也可以吃这地肥美的食物。’

19 现在我再吩咐你对他们说: ‘你们要这样作: 从埃及地带些车辆回去, 用来接你们的孩子和妻子, 并且把你们的父亲接来。

20 不要顾惜你们的家具, 因为埃及全地美好的产物都是你们的。’"

21 以色列的儿子们就照样作了。约瑟照着法老所吩咐的, 给了他们一些车辆和路上用的食物。

22 又给了他们各人一套新衣服, 但是给便雅悯三千四百二十克银子和五套衣服。

23 约瑟送去给他父亲的, 有公驴十头, 载着埃及美好的产物, 以及母驴十头, 载着五谷、饼和给他父亲在路上用的食物。

24 于是, 约瑟打发他的兄弟们回去, 他们走的时候, 约瑟对他们说: "你们在路上不要争吵。"

25 他们离开埃及, 上到迦南地他们父亲雅各那里去,

26 告诉他, 说: "约瑟还在, 并且作了埃及全地的首相。"雅各的心冷淡麻木, 因为他不相信他们。

27 他们就把约瑟对他们所说的一切话, 都告诉了他。他们的父亲雅各看见了约瑟派来接他的车辆, 心才苏醒过来。

28 以色列说: "够了! 约瑟我的儿子还在; 在我还没有死以前, 我要去看看他。"