1 Tiam Isaak alvokis Jakobon kaj benis lin, kaj ordonis al li, dirante: Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj.

2 Leviĝu, iru Mezopotamion, al la domo de Betuel, la patro de via patrino, kaj prenu al vi el tie edzinon el la filinoj de Laban, la frato de via patrino.

3 Kaj Dio la Plejpotenca benu vin kaj fruktigu vin kaj multigu vin, kaj kreskigu el vi amason da popoloj.

4 Kaj Li donu al vi la benon de Abraham, al vi kaj al via idaro kune kun vi, por ke vi heredu la landon de via fremdeloĝado, kiun Dio donis al Abraham.

5 Kaj Isaak forsendis Jakobon, kaj tiu iris Mezopotamion, al Laban, la filo de Betuel la Siriano, frato de Rebeka, patrino de Jakob kaj Esav.

6 Kiam Esav vidis, ke Isaak benis Jakobon kaj sendis lin en Mezopotamion, por ke li prenu al si el tie edzinon, kaj ke, benante lin, li ordonis al li, dirante: Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj;

7 kaj ke Jakob obeis sian patron kaj sian patrinon kaj iris Mezopotamion:

8 tiam Esav vidis, ke ne plaĉas la filinoj Kanaanaj al lia patro Isaak.

9 Kaj Esav iris al Iŝmael kaj prenis al si Maĥalaton, filinon de Iŝmael, filo de Abraham, fratinon de Nebajot, kiel edzinon krom siaj aliaj edzinoj.

10 Kaj Jakob eliris el Beer-Ŝeba kaj iris en la direkto al Ĥaran.

11 Li venis al iu loko kaj restis tie, por pasigi la nokton, ĉar la suno subiris. Kaj li prenis unu el la ŝtonoj de tiu loko kaj metis ĝin sub sian kapon kaj kuŝiĝis en tiu loko.

12 Kaj li sonĝis: jen ŝtuparo staras sur la tero, kaj ĝia supro atingas la ĉielon, kaj jen anĝeloj de Dio iras sur ĝi supren kaj malsupren.

13 Kaj jen la Eternulo staras sur ĝi, kaj diras: Mi estas la Eternulo, la Dio de via patro Abraham kaj la Dio de Isaak; la teron, sur kiu vi kuŝas, Mi donos al vi kaj al via idaro.

14 Kaj via idaro estos kiel la polvo de la tero, kaj vi disvastiĝos okcidenten kaj orienten kaj norden kaj suden, kaj beniĝos per vi kaj per via idaro ĉiuj gentoj de la tero.

15 Kaj Mi estas kun vi, kaj Mi gardos vin ĉie, kien vi iros, kaj Mi revenigos vin sur ĉi tiun teron; ĉar Mi ne forlasos vin, ĝis Mi estos farinta tion, kion Mi diris al vi.

16 Kaj Jakob vekiĝis el sia dormo, kaj li diris: Vere, la Eternulo estas en ĉi tiu loko, kaj mi ne sciis.

17 Kaj li ektimis, kaj diris: Kiel timinda estas ĉi tiu loko! ĝi estas nenio alia ol domo de Dio, kaj ĉi tie estas la pordego de la ĉielo.

18 Kaj Jakob leviĝis frue matene, kaj prenis la ŝtonon, kiun li estis metinta sub sian kapon, kaj starigis ĝin kiel monumenton, kaj verŝis oleon sur ĝian supron.

19 Kaj li donis al tiu loko la nomon Bet-El; sed antaŭe la nomo de la urbo estis Luz.

20 Kaj Jakob faris sanktan promeson, dirante: Se Dio estos kun mi, kaj gardos min sur ĉi tiu vojo, kiun mi iras, kaj donos al mi panon por manĝi kaj veston por porti sur mi,

21 kaj mi revenos en paco al la domo de mia patro, kaj la Eternulo estos por mi Dio:

22 tiam ĉi tiu ŝtono, kiun mi starigis kiel monumenton, estos domo de Dio, kaj de ĉio, kion Vi donos al mi, mi oferos al Vi dekonon.

1 以撒把雅各叫了来, 给他祝福, 并且吩咐他, 说: "你不可娶迦南的女子为妻。

2 起来, 到巴旦.亚兰你外祖父彼土利的家里去, 在那里娶你舅父拉班的一个女儿为妻。

3 愿全能的 神赐福给你, 使你繁殖增多, 成为大族。

4 愿 神把应许给亚伯拉罕的福, 赐给你和你的后裔, 使你可以得着你寄居的地为业, 就是 神赐给亚伯拉罕的。"

5 于是, 以撒打发雅各去了, 雅各就往巴旦.亚兰去, 到了亚兰人彼土利的儿子拉班那里。拉班就是雅各和以扫的母亲利百加的哥哥。

6 以扫见以撒给雅各祝福, 又打发他到巴旦.亚兰去, 在那里娶妻; 又见以撒给雅各祝福的时候, 吩咐他说: "你不可娶迦南的女子为妻";

7 又见雅各听从了他父母的话, 到巴旦.亚兰去了;

8 以扫就看出, 他父亲以撒不喜欢迦南的女子。

9 于是, 以扫到以实玛利那里去, 在他两个妻子以外, 娶了玛哈拉为妻。玛哈拉就是亚伯拉罕的儿子以实玛利的女儿, 尼拜约的妹妹。

10 雅各离开别是巴, 到哈兰去。

11 来到一个地方, 就在那里过夜, 因为太阳已经落了。他拾起那地方的一块石头, 把它放在头底下作枕头, 就在那里躺下睡了。

12 他作了一个梦, 梦见一个梯子立在地上, 梯顶直通到天, 神的众使者在梯子上下往来。

13 耶和华站在梯子上, 说: "我是耶和华你祖父亚伯拉罕的 神, 也是以撒的 神, 我要把你现在躺着的这块地赐给你和你的后裔。

14 你的后裔必像地面的灰尘那么多; 你必向东、南、西、北扩展; 地上的万族必因你和你的后裔得福。

15 我与你同在, 你无论到哪里去, 我必看顾你; 我必领你回到这地方来, 因为我必不离弃你, 直到我实现了我对你所应许的。"

16 雅各一觉醒来, 说: "耶和华确实在这地方, 我竟不知道! "

17 他就惧怕起来, 说: "这地方多么可畏啊, 这不是别的地方, 而是 神的殿, 是天的门。"

18 雅各清早起来, 把他曾经放在头底下作枕头的那块石头, 立作石柱, 在柱上浇了油。

19 他就给那地方起名叫伯特利, 但那城起初名叫路斯。

20 于是雅各许了一个愿说: "如果 神与我同在, 在我所走的路上看顾我, 赐我食物吃, 给我衣服穿,

21 使我可以平平安安地回到我的父家, 我就必定以耶和华为我的 神,

22 我立作石柱的那块石头, 必作 神的殿; 你赐给我的一切, 我必把十分之一献给你。"