1 Kaj Jakob alvokis siajn filojn, kaj diris: Kolektiĝu, kaj mi sciigos al vi, kio fariĝos al vi en la tempo venonta.

2 Kunvenu kaj aŭskultu, filoj de Jakob, Kaj aŭskultu Izraelon, vian patron.

3 Ruben, vi estas mia unuenaskito, Mia forto kaj komenco de mia vireco, Supro de digno kaj supro de potenco;

4 Rapidema kiel akvo, vi ne staros plej alte, Ĉar vi supreniris sur la liton de via patro; Tiam vi malhonoris mian liton per la supreniro.

5 Simeon kaj Levi, fratoj; Iloj kruelaj estas viaj glavoj,

6 En ilian konsilon mia animo ne iru, Al ilia kunveno ne aliĝu mia honoro; Ĉar en sia kolero ili mortigis viron Kaj pro sia kaprico ili kripligis bovon.

7 Malbenita estu ilia kolero, ĉar ĝi estas forta, Kaj ilia furiozo, ĉar ĝi estas kruela. Mi dividos ilin en Jakob, Kaj mi disĵetos ilin en Izrael.

8 Jehuda, vin laŭdos viaj fratoj; Via mano estas sur la nuko de viaj malamikoj; Kliniĝos antaŭ vi la filoj de via patro.

9 Juna leono estas Jehuda; De ĉasakiro, mia filo, vi leviĝis. Li genuiĝis, kuŝiĝis kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos?

10 Ne forpreniĝos sceptro de Jehuda, Nek regbastono de inter liaj piedoj, Ĝis venos paco Kaj al li humiliĝos la popoloj.

11 Li alligas al la vinbertrunko sian azenidon Kaj al la delikata vinberbranĉo la filon de sia azenino; Li lavas en vino sian veston Kaj en sango de vinberoj sian mantelon.

12 Liaj okuloj estas ruĝaj de vino Kaj la dentoj blankaj de lakto.

13 Zebulun loĝos ĉe la bordo de maro, Ĉe albordiĝejo de ŝipoj, Kaj lia limo atingos Cidonon.

14 Isaĥar estas fortosta azeno; Li kuŝos inter la baraĵoj.

15 Kaj li vidis, ke ripozo estas bona Kaj la tero estas agrabla; Kaj li klinis sian ŝultron por portado Kaj fariĝis laboristo por tributo.

16 Dan juĝos sian popolon, Kiel unu el la triboj de Izrael.

17 Dan estos serpento ĉe la vojo, Cerasto ĉe la irejo, Mordanto de kalkano de ĉevalo, Ke ĝia rajdanto falas malantaŭen.

18 Vian helpon mi esperas, ho Eternulo.

19 Gadon premos amaso, Sed li repremos ĝin je la kalkano.

20 Ĉe Aŝer estas grasa lia pano, Kaj li liverados frandaĵojn al reĝoj.

21 Naftali estas belkura cervo; Li donas belajn parolojn.

22 Fruktoporta arbo estas Jozef, Fruktoporta arbo super fonto; La branĉoj etendiĝis super la muron.

23 Ĉagrenis lin pafistoj Kaj pafis kaj malamikis kontraŭ li;

24 Sed forta restis lia pafarko Kaj elastaj estas liaj brakoj, Per la manoj de la Potenculo de Jakob, Per la Paŝtisto, la Roko de Izrael.

25 La Dio de via patro donos al vi helpon, La Plejpotenculo benos vin Per benoj de la ĉielo supre, Per benoj de la abismo, kiu kuŝas malsupre, Per benoj de la mamoj kaj de la utero.

26 La benoj de via patro estas pli fortaj, Ol la benoj de miaj gepatroj, Ĝis la limo de la eternaj altaĵoj. Ili estu sur la kapo de Jozef Kaj sur la verto de la elektito inter liaj fratoj.

27 Benjamen estas lupo karnoŝira; Matene li manĝos ĉasakiron, Kaj vespere li dividos rabaĵon.

28 Tio estas ĉiuj dek du triboj de Izrael; kaj tio estas, kion diris al ili ilia patro; kaj li benis ilin, ĉiun per aparta beno li benis.

29 Kaj li ordonis al ili, kaj diris al ili: Mi alkolektiĝas al mia popolo; enterigu min apud miaj patroj en la kaverno, kiu troviĝas sur la kampo de Efron la Ĥetido,

30 en la duobla kampa kaverno, kiu troviĝas antaŭ Mamre en la lando Kanaana kaj kiun Abraham aĉetis kune kun la kampo de Efron la Ĥetido kiel tomban posedaĵon.

31 Tie oni enterigis Abrahamon kaj lian edzinon Sara, tie oni enterigis Isaakon kaj lian edzinon Rebeka, kaj tie mi enterigis Lean,

32 sur la kampo kaj en la kaverno sur ĝi, kiuj estas aĉetitaj de el la filoj de Ĥet.

33 Kaj Jakob finis la ordonadon al siaj filoj, kaj li kunigis siajn piedojn sur la lito, kaj mortis kaj alkolektiĝis al sia popolo.

1 雅各把他的众子叫来, 说: "你们要聚集在一起, 我要把你们日后必遇到的事告诉你们。

2 雅各的儿子们哪, 你们要一起来听; 要听你们父亲以色列的话。

3 流本哪, 你是我的长子, 是我的力量, 是我的初生子; 你大有尊荣, 权力超众;

4 但是你放纵情欲, 好像水沸腾一样, 你必不能居首位; 因为你上了你父亲的床; 上了我的榻, 然后把它玷污了。

5 西缅和利未是兄弟; 他们的刀剑是强暴的武器。

6 我的灵啊, 不可加入他们的阴谋; 我的心啊, 不可参与他们的集会, 因为他们在怒中杀人, 任意砍断牛的腿筋。

7 他们的怒气可咒, 因为非常暴烈; 他们的烈怒可诅, 因为十分凶猛; 我要把他们分散在雅各家; 把他们散居在以色列。

8 犹大啊, 你的兄弟们要称赞你; 你的手必压住仇敌的颈项; 你父亲的众子必向你下拜。

9 犹大是只小狮子; 我儿啊, 你猎取了食物就上到洞穴去。他屈身伏卧, 好像公狮, 又像母狮, 谁敢惊动他呢?

10 权杖必不离开犹大, 王圭必不离他两脚之间, 直到细罗("细罗"有古?本作"属他的那位")来到, 万族都要臣服他。

11 犹大把自己的驴驹拴在葡萄树旁, 把自己的小驴系在上等的葡萄树旁; 他在葡萄酒中洗净自己的衣服, 在血红的葡萄汁中洗衣袍。

12 他因饮酒而双眼发红, 他因喝奶而牙齿雪白。

13 西布伦必在沿海地带居住, 他必成为船只停泊的港口, 他的边界必伸到西顿。

14 以萨迦是一头粗壮的驴, 伏卧在羊圈("羊圈"原文意思不详, 或译: "重驮")之间;

15 他看安居为美, 他看肥地为佳, 他屈肩负重, 成了服苦的奴仆。

16 但要审判自己的人民, 作以色列的一个支派。

17 但要作路上的蛇, 道中的毒蛇, 他要咬伤马蹄, 使骑马的人向后坠落。

18 耶和华啊, 我向来等候你的拯救。

19 迦得必被侵略者追逼, 他却要追逼他们的脚跟。

20 至于亚设, 他的食物必定肥美, 他有美食可以供奉君王。

21 拿弗他利是只得释放的母鹿, 发出优美的言语。

22 约瑟是一根结果子的树枝, 是一根泉旁结果子的树枝, 他的枝条蔓延出墙外。

23 弓箭手把他苦害, 向他射箭敌对他。

24 但他的弓依然坚硬, 他的手臂仍旧敏捷, 这是出于雅各的大能者之手; 出于以色列的牧者, 以色列的磐石。

25 是你父亲的 神帮助你, 是那全能者赐给你; 他把从天上来的福, 地下深渊蕴藏着的福, 哺乳和生育的福, 都赐给你。

26 你父亲的祝福, 胜过我祖先的祝福("胜过我祖先的祝福"有古?本作"胜过亘古的山冈"), 胜过永远山岭上的美物。愿这些福都降在约瑟的头上, 降在兄弟中作王子的那一位头上。

27 便雅悯是只撕掠的豺狼, 早晨吞吃他的猎物, 晚上瓜分他的掳物。"

28 这些就是以色列的十二支派; 以上是他们父亲对他们所说的话, 是按着各人的福分给他们所祝的福。

29 雅各又嘱咐他们, 对他们说: "我快要归到我的亲族那里去, 你们要把我埋葬在赫人以弗仑田间的洞里, 与我的祖先在一起。

30 这个洞在迦南地, 在幔利前面的麦比拉的田间。那地方原是亚伯拉罕向赫人以弗仑买下来作坟地的。

31 他们在那里埋葬了亚伯拉罕和他的妻子撒拉; 又在那里埋葬了以撒和他的妻子利百加; 我也在那里埋葬了利亚。

32 那块田和田间的洞, 是向赫人买来的。"

33 雅各对他的众子嘱咐完了, 就把双脚收回床上, 气绝而死, 归到他的亲族那里去了。