1 Kaj Jakob iris sian vojon. Kaj renkontiĝis kun li anĝeloj de Dio.
2 Kaj Jakob diris, kiam li ilin vidis: Tio estas militistaro de Dio; kaj li donis al tiu loko la nomon Maĥanaim.
3 Jakob sendis antaŭ si senditojn al sia frato Esav, en la landon Seir, en la regionon de Edom.
4 Kaj li ordonis al ili jene: Tiele diru al mia sinjoro Esav: Jen kion diris via sklavo Jakob: Mi loĝis ĉe Laban kaj restis tie ĝis nun.
5 Mi havas bovojn kaj azenojn, ŝafojn kaj sklavojn kaj sklavinojn; kaj mi sendas, por sciigi mian sinjoron, por ke mi akiru vian favoron.
6 Kaj la senditoj revenis al Jakob, kaj diris: Ni venis al via frato Esav; li iras renkonte al vi, kaj kvarcent homoj iras kune kun li.
7 Tiam Jakob tre ektimis kaj afliktiĝis. Kaj li dividis la homojn, kiuj estis kun li, kaj la ŝafojn kaj la bovojn kaj la kamelojn, en du taĉmentojn;
8 kaj li diris: Se Esav venos al unu taĉmento kaj venkobatos ĝin, tiam la restinta taĉmento sin savos.
9 Kaj Jakob diris: Dio de mia patro Abraham kaj Dio de mia patro Isaak, Eternulo, kiu diris al mi: Reiru en vian landon kaj en vian naskiĝlokon, kaj Mi faros al vi bonon;
10 mi estas tro malgranda por ĉiuj favorkoraĵoj kaj por la tuta bonaĵo, kiun Vi faris al Via sklavo; ĉar kun mia bastono mi transiris ĉi tiun Jordanon, kaj nun mi havas du taĉmentojn.
11 Savu min de la mano de mia frato, de la mano de Esav; ĉar mi timas lin, ke li eble venos kaj mortigos ĉe mi patrinon kun la infanoj.
12 Vi diris ja: Mi faros al vi bonon, kaj Mi faros vian idaron tia, kia estas la apudmara sablo, kiun oni ne povas kalkuli pro multegeco.
13 Kaj li pasigis tie la nokton. Kaj li prenis el tio, kion li havis sub la mano, donacon por sia frato Esav:
14 ducent kaprinojn kaj dudek virkaprojn, ducent ŝafinojn kaj dudek virŝafojn,
15 tridek mamnutrantajn kamelojn kun iliaj idoj, kvardek bovinojn kaj dek virbovojn, dudek azeninojn kaj dek azenidojn.
16 Kaj li transdonis en la manojn de siaj sklavoj ĉiun gregon aparte, kaj li diris al siaj sklavoj: Iru antaŭ mi kaj lasu liberan interspacon inter unu grego kaj alia.
17 Kaj al la unua li ordonis jene: Se vin renkontos mia frato Esav, kaj demandos vin: Kies vi estas? kaj kien vi iras? kaj al kiu apartenas tio, kio estas antaŭ vi?
18 tiam diru: Al via sklavo Jakob; ĝi estas donaco, sendata al mia sinjoro Esav, kaj jen li ankaŭ mem estas post ni.
19 Kaj li ordonis ankaŭ al la dua, ankaŭ al la tria, ankaŭ al ĉiuj, kiuj iris post la gregoj, dirante: Tiamaniere parolu al Esav, kiam vi lin renkontos.
20 Kaj diru: Jen ankaŭ via sklavo Jakob iras post ni. Ĉar li pensis: Mi pardonemigos lin per la donaco, kiu iras antaŭ mi, kaj poste mi vidos lian vizaĝon; eble li akceptos min favore.
21 Kaj la donaco pasis antaŭ li; sed li pasigis tiun nokton en la tendaro.
22 Kaj li leviĝis en tiu nokto, kaj prenis siajn du edzinojn kaj siajn du sklavinojn kaj siajn dek unu infanojn, kaj transpasis la vadejon de Jabok.
23 Kaj li prenis ilin kaj transirigis ilin trans la riveron, kaj transigis tion, kion li havis.
24 Kaj Jakob restis sola. Kaj iu luktis kun li ĝis la apero de la matenruĝo.
25 Vidinte, ke li ne povas lin venki, tiu tuŝis la artikon de lia femuro; kaj la femuro de Jakob elartikiĝis, dum li luktis kun tiu.
26 Kaj tiu diris: Forliberigu min, ĉar leviĝis la matenruĝo. Sed li diris: Mi ne forliberigos vin, antaŭ ol vi min benos.
27 Kaj tiu diris al li: Kia estas via nomo? Kaj li respondis: Jakob.
28 Tiam tiu diris: Ne Jakob estu de nun via nomo, sed Izrael; ĉar vi luktis kun Dio kaj kun homoj, kaj vi venkis.
29 Kaj Jakob demandis, dirante: Diru vian nomon. Sed tiu diris: Por kio vi demandas mian nomon? Kaj li benis lin tie.
30 Kaj Jakob donis al tiu loko la nomon Penuel, dirante: Ĉar mi vidis Dion vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kaj mia animo saviĝis.
31 La suno leviĝis antaŭ li, kiam li trapasis Penuelon; kaj li lamis per sia femuro.
32 Tial la Izraelidoj ne manĝas ĝis la nuna tempo la tendenon, kiu estas sur la artiko de la femuro, ĉar tiu tuŝis la femuran artikon de Jakob ĉe la tendeno.
1 雅各继续他的路程, 神的众使者遇见他。(本节在《马索拉抄本》为32:2)
2 雅各看见他们, 就说: "这是 神的军队。"于是给那地方起名叫玛哈念。
3 雅各先派使者到西珥地, 就是以东的地区, 他的哥哥以扫那里去,
4 吩咐他们说: "你们要对我主以扫这样说: ‘你的仆人雅各这样说: 我在拉班那里寄居, 一直到现在。
5 我拥有牛、驴、羊群、仆婢, 现在派人来报告我主, 希望得到你的欢心。’"
6 使者回到雅各那里说: "我们到了你哥哥以扫那里, 他带着四百人, 正迎着你来。"
7 雅各感到非常惧怕和焦虑, 就把随行的人、羊群、牛群和骆驼, 分成两队,
8 心里想: "即使以扫来击杀这一队, 余下的一队还可以逃脱。"
9 雅各说: "耶和华, 我祖亚伯拉罕的 神, 我父以撒的 神啊, 你曾经对我说过: ‘回到你自己的故乡, 到你的亲族那里去, 我必厚待你。’
10 你向你仆人所施的一切慈爱和信实, 我实在不配得。从前我只拿着我的手杖过这约旦河; 现在我却拥有这两队人马了。
11 求你救我脱离我哥哥以扫的手, 因为我怕他来击杀我, 连母亲和孩子也击杀了。
12 你曾经说过: ‘我必厚待你, 使你的后裔好像海边的沙一样, 多到不可胜数。’"
13 那天晚上, 雅各在那里过夜。然后从他所拥有的牲畜中, 取出一部分, 作为给他哥哥以扫的礼物,
14 就是母山羊二百只、公山羊二十只、母绵羊二百只、公绵羊二十只、
15 哺乳的母骆驼三十匹, 各带着驹子, 母牛四十头、公牛十头、母驴二十头、公驴十头。
16 雅各把这些分成一队一队, 交在仆人的手里, 又对仆人说: "你们先过去, 每队之间要留一段距离。"
17 他又吩咐走在最前的仆人说: "我哥哥以扫遇见你的时候, 如果问你: ‘你的主人是谁?你要到哪里去?在你前面的这些牲畜是谁的?’
18 你就要回答: ‘是你仆人雅各的, 是送给我主以扫的礼物, 他自己也在我们后面。’"
19 他又吩咐第二个、第三个和所有跟在队伍后面的人说: "你们遇见以扫的时候, 都要这样对他说。
20 你们还要说: ‘你的仆人雅各在我们后面。’"因为他心里想: "我先送礼物去, 借此与他和解, 然后再与他见面, 或者他会原谅我。"
21 于是礼物先过去了; 那天晚上雅各在营中过夜。
22 雅各那夜起来, 带着他的两个妻子、两个婢女和十一个孩子, 都过了雅博渡口。
23 他带着他们, 先打发他们过河, 然后又打发他所有的都过去。
24 只留下雅各一人, 有一个人来与他摔角, 直到天快亮的时候。
25 那人见自己不能胜过他, 就在他的大腿窝上打了一下。于是, 雅各与那人摔角的时候, 大腿窝脱了节。
26 那人说: "天快亮了, 让我走吧。"雅各说: "如果你不给我祝福, 我就不让你走。"
27 那人问他: "你叫什么名字?"他回答: "雅各。"
28 那人说: "你的名字不要再叫雅各, 要叫以色列, 因为你与 神与人较力, 都得了胜。"
29 雅各问他, 说: "请把你的名告诉我。"那人回答: "为什么问我的名呢?"他就在那里给雅各祝福。
30 于是, 雅各给那地方起名叫毗努伊勒, 意思说: "我面对面看见了 神, 我的性命仍得保全。"
31 雅各经过毗努伊勒的时候, 太阳刚刚出来, 照在他身上。他因为大腿的伤, 跛脚行走。
32 因此, 以色列人直到现在都不吃大腿窝上的筋, 因为那人在雅各的大腿窝上的筋打了一下。