1 Kaj Jozef ordonis al la estro de sia domo jene: Plenigu la sakojn de tiuj homoj per greno tiom, kiom ili nur povas porti, kaj metu la monon de ĉiu en la aperturon de lia sako;
2 kaj mian pokalon, la arĝentan pokalon, metu en la aperturon de la sako de la plej juna, kune kun la mono por lia greno. Kaj tiu faris, kiel Jozef diris.
3 Kiam eklumis la mateno, oni forsendis la homojn, ilin kaj iliajn azenojn.
4 Kiam ili eliris el la urbo kaj ankoraŭ ne estis malproksime, Jozef diris al la estro de sia domo: Leviĝu, kuru post tiuj homoj, kaj kiam vi atingos ilin, diru al ili: Kial vi pagis malbonon por bono?
5 Ĝi estas ja tiu pokalo, el kiu trinkas mia sinjoro, kaj li ankaŭ aŭguras sur ĝi! vi agis malbone!
6 Kaj li kuratingis ilin kaj diris al ili tiujn vortojn.
7 Kaj ili diris al li: Kial mia sinjoro parolas tiajn vortojn? Dio gardu viajn sklavojn de farado de tia afero!
8 Jen la monon, kiun ni trovis en la aperturoj de niaj sakoj, ni realportis al vi el la lando Kanaana; kiel do ni ŝtelus el la domo de via sinjoro arĝenton aŭ oron?
9 Tiu el viaj sklavoj, ĉe kiu oni ĝin trovos, mortu, kaj ankaŭ ni fariĝu sklavoj al mia sinjoro.
10 Kaj li diris: Ĝi estu laŭ viaj vortoj: tiu, ĉe kiu ĝi troviĝos, estu mia sklavo, sed vi estos senkulpaj.
11 Kaj rapide ĉiu el ili mallevis sian sakon sur la teron, kaj ĉiu malfermis sian sakon.
12 Kaj li serĉis; de la plej maljuna li komencis, kaj per la plej juna li finis. Kaj la pokalo troviĝis en la sako de Benjamen.
13 Tiam ili disŝiris siajn vestojn, kaj ĉiu metis la ŝarĝon sur sian azenon, kaj ili reiris en la urbon.
14 Kaj Jehuda kaj liaj fratoj venis en la domon de Jozef, kiu estis ankoraŭ tie, kaj ili ĵetis sin antaŭ li sur la teron.
15 Kaj Jozef diris al ili: Kian aferon vi faris! ĉu vi ne scias, ke tia homo, kiel mi, facile divenos?
16 Tiam Jehuda diris: Kion ni diru al mia sinjoro? kion ni parolu kaj per kio ni nin pravigu? Dio trovis la pekon de viaj sklavoj! jen ni estas sklavoj al mia sinjoro, ni kaj ankaŭ tiu, en kies manoj troviĝis la pokalo.
17 Sed li diris: Dio min gardu de tia faro! la homo, en kies mano troviĝis la pokalo, estos sklavo al mi, sed vi iru en paco al via patro.
18 Tiam Jehuda aliris al li, kaj diris: Permesu, mia sinjoro, ke via sklavo diru vorton en la orelojn de mia sinjoro, kaj ne koleriĝu kontraŭ via sklavo, ĉar vi estas kiel Faraono.
19 Mia sinjoro demandis siajn sklavojn, dirante: Ĉu vi havas patron aŭ fraton?
20 Kaj ni diris al mia sinjoro: Ni havas maljunan patron, kaj malgrandan knabon, naskitan en lia maljuneco; kaj lia frato mortis, kaj li restis sola de sia patrino, kaj lia patro lin amas.
21 Tiam vi diris al viaj sklavoj: Venigu lin al mi, ke mi lin rigardu.
22 Sed ni diris al mia sinjoro: La knabo ne povas forlasi sian patron; ĉar se li forlasos sian patron, tiu mortos.
23 Tiam vi diris al viaj sklavoj: Se ne venos kun vi via plej juna frato, tiam ne aperu plu antaŭ mia vizaĝo.
24 Kaj kiam ni venis al via sklavo nia patro, ni diris al li la vortojn de mia sinjoro.
25 Nia patro diris: Reiru, aĉetu por ni iom da greno.
26 Sed ni diris: Ni ne povas iri; se estos kun ni nia plej juna frato, tiam ni iros; ĉar ni ne povas aperi antaŭ la vizaĝo de tiu homo, se nia plej juna frato ne estos kun ni.
27 Tiam via sklavo nia patro diris al ni: Vi scias, ke mia edzino naskis al mi du;
28 sed unu foriris de mi, kaj mi diris: Li estas disŝirita; kaj mi ne vidis lin ĝis nun;
29 se vi ankaŭ ĉi tiun prenos de mi kaj lin trafos malfeliĉo, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malĝojo en Ŝeolon.
30 Kaj nun se mi venos al via sklavo mia patro kaj ne estos kun ni la knabo, al kies animo estas alligita lia animo,
31 tiam, ekvidinte, ke la knabo forestas, li mortos; kaj viaj sklavoj enirigos la grizajn harojn de via sklavo nia patro kun malĝojo en Ŝeolon.
32 Ĉar mi, via sklavo, garantiis por la knabo antaŭ mia patro, dirante: Se mi ne revenigos lin al vi, mi estos kulpa antaŭ mia patro por ĉiam.
33 Tial mi, via sklavo, restu anstataŭ la knabo kiel sklavo ĉe mia sinjoro, sed la knabo iru kun siaj fratoj.
34 Ĉar kiel mi iros al mia patro, se la knabo ne estos kun mi? mi tiam vidus la malfeliĉon, kiu trafos mian patron.
1 约瑟吩咐管家说: "把粮食装满这些人的布袋, 要尽他们所能携带的, 又把各人的银子放在他们的袋口;
2 把我的银杯, 放在最小的袋口, 连同他买粮食的银子放进去。"管家就照着约瑟吩咐的话去作。
3 早晨天一亮, 那些人和他们的驴子都被打发走了。
4 他们出了城, 走了不远, 约瑟就对管家说: "起来, 追赶那些人; 追上了, 就对他们说: ‘你为什么以恶报善呢?
5 这不是我主人喝酒和占卜用的杯吗?你们所作的, 实在不对。’"
6 管家追上了他们, 就对他们说了这些话。
7 他们对管家说: "我主为什么说这样的话呢?你的仆人绝不会作这样的事。
8 你看, 我们从前在袋口发现的银子, 尚且从迦南地带来还给你, 我们又怎会从你主人的家里偷取金银呢?
9 在你仆人当中, 无论在谁那里搜出来, 谁就要死, 我们也要作我主的奴仆。"
10 管家说: "现在就照你们的话作吧, 只是在谁那里搜出来, 谁就要作我的奴仆, 其余的人都没有罪。"
11 于是, 他们急忙把自己的布袋卸在地上, 各人打开自己的布袋。
12 管家就搜查, 从最大的开始, 查到最小的。那杯竟在便雅悯的布袋里搜出来了。
13 他们就撕裂自己的衣服, 各人又把担子驮在驴上, 回城去了。
14 犹大和他的兄弟来到约瑟的家里, 那时约瑟还在那里; 他们就在他面前俯伏在地。
15 约瑟对他们说: "你们所作的是什么事呢?你们不知道像我这样的人必能占卜吗?"
16 犹大说: "我们对我主可以说什么呢?我们还有什么可说的呢?我们怎能证明自己是清白的呢? 神已经查出你仆人们的罪孽了。看哪, 我们和那在他手里搜出杯来的, 都是我主的奴仆了。"
17 约瑟说: "我绝不能这样作。在谁的手里搜出杯来, 谁就要作我的奴仆; 你们其余的人, 可以平平安安地上你们父亲那里去。"
18 犹大走近约瑟身边, 说: "我主啊, 求你容许仆人说一句话给我主听, 请不要向仆人发烈怒, 因为你好像法老一样。
19 我主曾经问仆人们说: ‘你们还有父亲或其他兄弟没有?’
20 我们曾经回答我主: ‘我们还有年老的父亲和最小的弟弟, 是他年老时所生的。他的哥哥死了, 他母亲只剩下他一个孩子, 他父亲非常爱他。’
21 你就对仆人们说: ‘把他带下来到我这里, 我要亲眼看看他。’
22 我们对我主说: ‘那孩子是不能离开他父亲的; 如果离开了, 他父亲必定死。’
23 你对仆人们说: ‘如果你们最小的弟弟不与你们一同下来, 你们就不得见我的面。’
24 于是, 我们上到你仆人我们的父亲那里, 就把我主的话告诉了他。
25 后来我们的父亲说: ‘你们再去替我们买些粮食回来吧。’
26 我们就说: ‘我们不能下去, 如果有我们最小的弟弟与我们同去, 我们就下去; 因为我们最小的弟弟不与我们同去, 我们就不得见那人的面。’
27 你仆人我的父亲对我们说: ‘你们知道我的妻子只给我生了两个儿子。
28 一个已经离开我去了, 我想他必定是被野兽撕碎了; 直到现在, 我也没有见过他。
29 现在你们又要把这个从我面前带去, 如果他遇到不幸, 你们就使我这个白发老人, 悲悲惨惨地下阴间去了。’
30 我父亲的命与这孩子的命, 是相连在一起的。现在我回到你仆人我的父亲那里, 如果没有孩子与我们在一起,
31 他一见没有孩子, 就必定死; 这样, 你仆人们就使你仆人我们的父亲, 这个白发老人, 愁愁苦苦地下阴间去了。
32 因为仆人曾经向父亲担保这孩子的安全, 说: ‘如果我不把他带回来交还给你, 我就在父亲面前终生承担这罪。’
33 现在求你容许仆人留下, 代替这孩子作我主的奴仆, 让这孩子与他的哥哥们一同上去。
34 因为如果孩子没有与我同去, 我怎能上去见我的父亲呢?恐怕我会看见灾祸临到我父亲身上。"