1 Kiam Jakob sciiĝis, ke oni vendas grenon en Egiptujo, li diris al siaj filoj: Kion vi rigardas?

2 Kaj li diris: Mi aŭdis, ke oni vendas grenon en Egiptujo; veturu do tien kaj aĉetu por ni tie grenon, por ke ni vivu kaj ne mortu.

3 Kaj forveturis dek fratoj de Jozef, por aĉeti grenon en Egiptujo.

4 Sed Benjamenon, la fraton de Jozef, Jakob ne sendis kun liaj fratoj; ĉar li timis, ke eble lin trafos malfeliĉo.

5 Kaj la filoj de Izrael venis, por aĉeti grenon, kune kun aliaj venintoj; ĉar estis malsato en la lando Kanaana.

6 Kaj Jozef estis la estro super la lando, kaj li estis la vendanto de la greno por la tuta popolo de la lando. Kaj la fratoj de Jozef venis kaj kliniĝis al li vizaĝaltere.

7 Kiam Jozef ekvidis siajn fratojn, li rekonis ilin; sed li ŝajnigis sin fremda al ili kaj parolis kun ili malafable, kaj diris al ili: El kie vi venis? Kaj ili diris: El la lando Kanaana, por aĉeti manĝaĵon.

8 Jozef rekonis siajn fratojn, sed ili lin ne rekonis.

9 Kaj Jozef rememoris la sonĝojn, kiujn li sonĝis pri ili. Kaj li diris al ili: Vi estas spionoj: vi venis, por vidi la malfortajn lokojn de la lando.

10 Kaj ili diris al li: Ne, mia sinjoro! viaj sklavoj venis, por aĉeti manĝaĵon.

11 Ni ĉiuj estas filoj de unu homo; ni estas honestaj; viaj sklavoj neniam estis spionoj.

12 Sed li diris al ili: Ne, vi venis, por vidi la malfortajn lokojn de la lando.

13 Ili diris: Ni, viaj sklavoj, estas dek du fratoj, filoj de unu homo en la lando Kanaana; la plej juna estas nun kun nia patro, kaj unu malaperis.

14 Kaj Jozef diris al ili: Estas tio, kion mi diris al vi, vi estas spionoj.

15 Per tio mi vin elprovos: mi ĵuras per la vivo de Faraono, ke vi foriros el ĉi tie nur tiam, kiam venos ĉi tien via plej juna frato.

16 Sendu unu el vi, ke li alkonduku vian fraton; sed vi estos malliberigitaj, kaj oni esploros viajn vortojn, ĉu vi diris la veron; se ne, tiam mi ĵuras per la vivo de Faraono, ke vi estas spionoj.

17 Kaj li metis ilin sub gardon por la daŭro de tri tagoj.

18 Kaj Jozef diris al ili en la tria tago: Tion faru, kaj vi restos vivaj, ĉar mi havas timon antaŭ Dio.

19 Se vi estas homoj honestaj, tiam unu el viaj fratoj restu malliberigita en la domo, en kiu oni vin gardas, kaj vi iru kaj forportu hejmen la grenon, kiun vi aĉetis kontraŭ la malsato.

20 Sed vian plej junan fraton venigu al mi, por ke pruviĝu la vereco de viaj vortoj kaj por ke vi ne mortu. Kaj ili faris tiel.

21 Kaj ili diris unu al alia: Vere ni estas kulpaj pro nia frato; ĉar ni vidis la suferadon de lia animo, kiam li petegis nin, sed ni ne aŭskultis; por tio venis sur nin ĉi tiu sufero.

22 Kaj Ruben respondis al ili, dirante: Mi diris ja al vi: Ne peku rilate la infanon; sed vi ne obeis; nun lia sango estas repostulata.

23 Kaj ili ne sciis, ke Jozef komprenas; ĉar inter ili estis tradukanto.

24 Kaj li deturnis sin de ili kaj ekploris; poste li denove returnis sin al ili kaj parolis kun ili, kaj li prenis el inter ili Simeonon kaj ligis lin antaŭ iliaj okuloj.

25 Kaj Jozef ordonis plenigi iliajn sakojn per greno kaj redoni ilian monon al ĉiu en lian sakon kaj doni al ili manĝaĵon por la vojo. Tiel oni faris al ili.

26 Kaj ili metis sian grenon sur siajn azenojn kaj foriris.

27 Kaj unu el ili malfermis sian sakon, por doni furaĝon al sia azeno dum la nokta halto, kaj li ekvidis sian monon, kiu estis en la aperturo de lia sako.

28 Kaj li diris al siaj fratoj: Mia mono estas redonita; jen ĝi estas en mia sako. Tiam konsterniĝis iliaj koroj, kaj kun tremo ili diris unuj al la aliaj: Kial Dio faris tion al ni?

29 Kiam ili venis al sia patro Jakob en la landon Kanaanan, ili rakontis al li ĉion, kio okazis al ili, dirante:

30 La homo, kiu estas sinjoro super tiu lando, parolis kun ni malafable, kaj diris, ke ni estas spionoj en la lando.

31 Kaj ni diris al li: Ni estas homoj honestaj, ni neniam estis spionoj;

32 ni estas dek du fratoj, filoj de nia patro; unu malaperis, kaj la plej juna estas nun kun nia patro en la lando Kanaana.

33 Tiam diris al ni la homo, kiu estas sinjoro super la lando: Per tio mi konvinkiĝos, ke vi estas homoj honestaj: unu el viaj fratoj lasu ĉe mi, kaj la necesan grenon por via hejmo prenu kaj iru;

34 kaj venigu al mi vian plej junan fraton; tiam mi scios, ke vi ne estas spionoj, ke vi estas honestaj homoj; vian fraton mi redonos al vi, kaj vi povos negoci en la lando.

35 Kiam ili malplenigis siajn sakojn, montriĝis, ke ĉiu el ili havas sian ligaĵon da mono en sia sako. Kaj ili vidis siajn ligaĵojn da mono, ili kaj ilia patro, kaj ili timiĝis.

36 Kaj ilia patro Jakob diris al ili: Vi min seninfanigis; Jozef forestas, kaj Simeon forestas, kaj Benjamenon vi volas forpreni! sur min ĉio falis!

37 Tiam Ruben diris al sia patro jene: Miajn du filojn mortigu, se mi ne revenigos lin al vi; donu lin en mian manon, kaj mi revenigos lin al vi.

38 Sed li diris: Mia filo ne iros kun vi; ĉar lia frato mortis, kaj li sola restis. Se lin trafos malfeliĉo sur la vojo, kiun vi iros, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malĝojo en Ŝeolon.

1 雅各见埃及有粮食, 就对儿子们说: "你们为什么彼此对望呢?"

2 他又说: "我听说埃及有粮食, 你们下到那里去, 给我们买些粮食, 使我们可以活下去, 不至饿死。"

3 于是, 约瑟的十个哥哥就下去了, 要从埃及买五谷。

4 但雅各并没有打发约瑟的弟弟便雅悯与哥哥们同去, 因为雅各说: "恐怕他会遇到灾害。"

5 以色列的众子也在前来买粮的人群中, 因为迦南地也有饥荒。

6 当时治理埃及地的官长是约瑟, 卖粮给那地所有的人民的就是他。所以, 约瑟的哥哥们来俯伏在地向他下拜。

7 约瑟看见他的哥哥们, 就认得他们, 可是他装作陌生人, 对他们说严厉的话, 问他们: "你们是哪里来的?"他们回答: "我们是迦南地来买粮食的。"

8 约瑟认得他的哥哥们, 他们却不认得他。

9 约瑟想起从前所作关于他们的两个梦, 就对他们说: "你们是间谍, 是来侦察本地的虚实。"

10 他们对他说: "我主啊, 不是这样, 仆人们实在是来买粮食的。

11 我们都是一个人的儿子, 是诚实人; 仆人们并不是间谍。"

12 约瑟对他们说: "不是的, 你们实在是来侦察本地的虚实。"

13 他们说: "仆人们本是兄弟十二人, 我们都是迦南地一个人的儿子。最小的现在与我们的父亲在一起, 还有一个不在了。"

14 约瑟对他们说: "我刚才对你们说: ‘你们是间谍。’这话实在不错。

15 我要这样试试你们: 我指着法老的性命起誓, 如果你们最小的弟弟不到这里来, 你们就决不得离开这里。

16 你们可以派你们中间一个人回去, 把你们的弟弟带来; 其余的人都要囚禁起来, 好证明你们的话真实不真实。如果不真实, 我指着法老的性命起誓, 你们就是间谍。"

17 于是, 约瑟把他们收在监房里三天。

18 到了第三天, 约瑟对他们说: "我是敬畏 神的, 你们要这样作, 就可以活着;

19 如果你们是诚实人, 就叫你们兄弟中一个人囚禁在监里, 你们其余的人可以带着粮食回去, 解救你们家人的饥荒。

20 然后把你们最小的弟弟带到我这里来, 这样, 就可以证明你们的话是真实的, 你们就不必死了。"他们就照样作了。

21 他们彼此说: "我们在对待弟弟的事上实在有罪。他向我们求情的时候, 我们看见他心里的痛苦, 却不肯听他, 所以这次苦难临到我们身上了。"

22 流本回答他们, 说: "我不是对你们说过: ‘不要伤害那孩子’吗?可是你们不肯听, 现在流他血的罪要向我们追讨。"

23 他们不知道约瑟听得明白, 因为他们中间有人当传译。

24 约瑟转身离开他们, 哭了一阵, 又回到他们那里, 与他们说话。然后从他们中间拉出西缅来, 在他们眼前把他捆绑起来。

25 约瑟吩咐人把五谷装满他们的袋, 把他们的银子放回各人的布袋里; 又给他们路上用的食物。一切就照样办了。

26 他们把粮食驮在他们的驴上, 离开那里去了。

27 到了住宿的地方, 他们其中的一个人打开了布袋, 要拿饲料喂驴的时候, 才发现自己的银子还在袋口那里。

28 于是对兄弟们说: "我的银子都归还了。你们看, 就在我的布袋里。"他们就心里惊慌, 彼此战战兢兢地说: " 神向我们作的是什么呢?"

29 他们回到迦南地他们的父亲雅各那里, 把他们遭遇的一切事都告诉了他, 说:

30 "那地的主人对我们说了一些严厉的话, 把我们当作侦察那地的间谍。

31 我们对他说: ‘我们是诚实人, 并不是间谍。

32 我们本是兄弟十二人, 都是一个父亲的儿子; 有一个不在了, 最小的现在与我们的父亲一起在迦南地。’

33 那地的主人对我们说: ‘我用这个办法就可以知道你们是不是诚实人: 你们兄弟中要留下一人在我这里, 其余的人可以带着粮食回去, 解救你们家人的饥荒。

34 然后把你们最小的弟弟带到我这里来, 我就知道你们不是间谍, 而是诚实人了。这样, 我就把你们的兄弟交还给你们, 你们也可以在这地自由来往。’"

35 后来他们倒布袋的时候, 不料各人的银包仍然在各人的布袋里。他们和他们的父亲看见了银包, 就都惧怕起来。

36 他们的父亲雅各对他们说: "你们总是使我丧失儿子: 约瑟没有了, 西缅也没有了, 你们还要把便雅悯带走; 每一件事都是针对我。"

37 流本对他父亲说: "如果我不把他带回来给你, 你可以杀死我的两个儿子; 只管把他交给我吧, 我必把他带回来给你。"

38 雅各说: "我的儿子不可与你们一同下去, 因为他的哥哥死了, 只剩下他一个; 如果他在你们所走的路上遇到不幸, 你们就使我这白发老人愁愁苦苦地下阴间去了。"