1 Kaj vi, ho filo de homo, profetu pri la montoj de Izrael, kaj diru:Ho montoj de Izrael, aŭskultu la vorton de la Eternulo!
2 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ĉar la malamiko diras pri vi:Ha, ha! ankaŭ la eternaj altaĵoj fariĝis niaj posedaĵoj;
3 tial profetu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ĝuste pro tio, ke oni dezertigis vin kaj premis vin de ĉiuj flankoj, por ke vi fariĝu heredaĵo por la aliaj nacioj, kaj oni prenis vin sur sian langon kaj la popoloj vin kalumnias,
4 tial, ho montoj de Izrael, aŭskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al la montoj kaj al la montetoj, al la terfendoj kaj al la valoj, al la dezertigitaj ruinoj kaj al la forlasitaj urboj, kiuj fariĝis rabataĵo kaj mokataĵo por la aliaj nacioj ĉirkaŭe;
5 tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kredu, ke en la fajro de Mia fervoro Mi parolis pri la aliaj nacioj kaj pri la tuta Edomujo, kiuj alproprigis al si Mian landon kun tutkora ĝojo kaj kun mokado, por prirabi ĝiajn produktaĵojn;
6 tial profetu pri la lando de Izrael, kaj diru al la montoj kaj al la montetoj, al la terfendoj kaj al la valoj:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi parolis en Mia fervoro kaj en Mia kolero, pro tio, ke vi suferas malhonoron de la nacioj;
7 tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi ĵuras per levo de Mia mano, ke la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, suferos malhonoron;
8 sed vi, montoj de Izrael, elkreskigos viajn branĉojn kaj alportados viajn fruktojn al Mia popolo Izrael; ĉar ili baldaŭ venos.
9 Ĉar jen Mi venos al vi, Mi turnos Mian vizaĝon al vi, kaj vi estos prilaborataj kaj prisemataj;
10 kaj Mi aperigos sur vi multe da homoj, la tutan domon de Izrael, ilin ĉiujn; kaj la urboj fariĝos loĝataj, kaj la ruinoj estos rekonstruataj;
11 Mi aperigos sur vi multe da homoj kaj brutoj, kaj ili multiĝos kaj fruktoriĉiĝos; kaj Mi faros vin loĝataj, kiel en via antaŭa tempo, kaj Mi bonfarados al vi pli ol en via komenco; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
12 Mi venigos sur vin homojn, Mian popolon Izrael; kaj ili posedos vin, kaj vi estos ilia heredaĵo, kaj vi ne plu seninfanigos ilin.
13 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke oni diras al vi:Vi formanĝas homojn, kaj vi seninfanigis vian popolon-
14 pro tio vi nun ne plu manĝos homojn, kaj vian popolon vi ne plu seninfanigos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
15 Kaj Mi ne plu aŭdigos kontraŭ vi insultadon de la nacioj, kaj vi ne plu havos malhonoron de la flanko de popoloj, kaj vian popolon vi ne plu seninfanigos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
16 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
17 Ho filo de homo! la domo de Izrael, loĝante sur sia tero, malpurigis ĝin per sia konduto kaj per siaj agoj; kiel la malpuraĵo de virino dum ŝia monataĵo estis antaŭ Mi ilia konduto.
18 Kaj Mi elverŝis sur ilin Mian koleron pro la sango, kiun ili verŝadis sur la teron, kaj pro tio, ke ili malpurigadis ĝin per siaj idoloj;
19 kaj Mi disĵetis ilin inter la naciojn, kaj ili estis dispelitaj en la diversajn landojn; konforme al ilia konduto kaj al iliaj agoj Mi faris juĝon kontraŭ ili.
20 Kaj ili aliĝis al la nacioj, al kiuj ili venis, kaj malsanktigis Mian sanktan nomon tiel, ke oni diris pri ili:Ĉu tio estas la popolo de la Eternulo, kiu devis eliri el Lia lando?
21 Sed Mi domaĝis Mian sanktan nomon, kiun la domo de Izrael malsanktigis inter la nacioj, kien ili venis.
22 Tial diru al la domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ne pro vi Mi agas, ho domo de Izrael, sed nur pro Mia sankta nomo, kiun vi malsanktigis inter la nacioj, kien vi venis.
23 Kaj Mi sanktigos Mian grandan nomon, malsanktigitan ĉe la nacioj, kiun vi malsanktigis inter ili; kaj la nacioj ekscios, ke Mi estas la Eternulo, diras la Sinjoro, la Eternulo, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaŭ iliaj okuloj.
24 Mi prenos vin el inter la nacioj, Mi kolektos vin el ĉiuj landoj, kaj Mi venigos vin en vian landon.
25 Kaj Mi aspergos vin per pura akvo, kaj vi puriĝos de ĉiuj viaj malpuraĵoj, kaj de ĉiuj viaj idoloj Mi purigos vin.
26 Kaj Mi donos al vi koron novan, kaj spiriton novan Mi metos en vin; Mi eligos el via korpo la ŝtonan koron, kaj Mi donos al vi koron karnan.
27 Kaj Mian spiriton Mi metos en vin, kaj Mi faros, ke vi agados laŭ Miaj leĝoj, kaj Miajn ordonojn vi observados kaj plenumados.
28 Kaj vi loĝos en la lando, kiun Mi donis al viaj patroj; kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio.
29 Kaj Mi liberigos vin de ĉiuj viaj malpuraĵoj; Mi vokos la grenon kaj multigos ĝin, kaj Mi ne venigos sur vin malsaton.
30 Mi multigos la fruktojn de la arboj kaj la produktaĵojn de la kampo, por ke vi ne plu havu antaŭ la nacioj honton pri malsato.
31 Tiam vi rememoros vian malbonan konduton kaj viajn nebonajn agojn, kaj vi faros al vi mem riproĉojn pro viaj malbonagoj kaj pro viaj abomenindaĵoj.
32 Ne pro vi Mi agas, diras la Sinjoro, la Eternulo; tion vi sciu. Hontu kaj ruĝiĝu pri via konduto, ho domo de Izrael!
33 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En la tempo, kiam Mi purigos vin de ĉiuj viaj malbonagoj kaj loĝatigos la urbojn, kaj la ruinoj estos rekonstruitaj,
34 kaj la dezertigita tero estos prilaborata anstataŭ tio, ke ĝi estis dezerto antaŭ la okuloj de ĉiu pasanto:
35 tiam oni diros:Ĉi tiu dezertigita tero fariĝis kiel la ĝardeno Eden, kaj la urboj ruinigitaj, dezertigitaj, kaj detruitaj estas nun fortikigitaj kaj loĝataj.
36 Kaj ekscios la nacioj, kiuj restos ĉirkaŭ vi, ke Mi, la Eternulo, rekonstruis la detruitaĵon, priplantis la dezertigitaĵon; Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi tion plenumos.
37 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ankoraŭ en tio Mi trovigos Min al la domo de Izrael, kaj faros al ili:Mi multigos ĉe ili la homojn kiel ŝafojn.
38 Kiel la sanktaj ŝafoj, kiel la ŝafoj de Jerusalem dum ĝiaj festoj, tiel la dezertigitaj urboj pleniĝos de amasoj da homoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
1 "人子啊! 你要向以色列的众山说预言: ‘以色列的众山啊! 你们要听耶和华的话。
2 主耶和华这样说: 因为仇敌攻击你们说: 哈哈! 那悠久的山冈都归给我们为业了。
3 所以你要说预言: 主耶和华这样说: 因为敌人使你们荒凉, 四围践踏你们, 好使你们归给列国中余剩的人为业, 成为人们提说和嘲笑的对象,
4 因此, 以色列的众山啊! 你们要听主耶和华的话; 主耶和华对大山、小冈、溪涧、山谷、荒凉的废墟, 被弃的城, 就是曾被四围列国中余剩的人所劫掠、所讥笑的, 这样说:
5 主耶和华这样说: 我在妒火中说话攻击列国中余剩的人和以东众人, 因为他们全心欢喜, 满怀恨恶, 把我的地归给自己为业, 好占有它为掠物。
6 因此, 你要向以色列地说预言, 对大山、小冈、溪涧和山谷说: 主耶和华这样说: 看哪! 我在嫉妒和烈怒中说话, 因为你们担当了列国的羞辱。
7 所以主耶和华这样说: 我举手起誓说: 你们四围的列国必亲自担当自己的羞辱。
8 "‘以色列的众山啊! 你们必长出枝条, 为我的子民以色列结出果子, 因为他们快要回来了。
9 看哪! 我是帮助你们的, 我必转向你们, 使人可以在你们上面耕种和撒种。
10 我要使以色列全家的人数在你们上面增多; 城市有人居住, 废墟可以重建。
11 我必使人和牲畜都在你们上面增多; 他们必繁殖增多; 我必使你们有人居住, 像从前一样, 并要使你们比先前更蒙福。你们就知道我是耶和华。
12 我必使人, 就是我的子民以色列, 在你上面行走; 他们必得你为业; 你必作他们的产业, 也不再使他们丧失子女。
13 主耶和华这样说: 因为人对你说: 你是吞吃人的, 又是使你的国民丧失子女的。
14 所以你必不再吞吃人, 也必不再使你的国民丧失子女。这是主耶和华的宣告。
15 我必使你不再听见列国的羞辱, 你必不再受万族的辱骂, 也不再使你的国民跌倒。这是主耶和华的宣告。’"
16 耶和华的话又临到我说:
17 "人子啊! 以色列家住在他们本土的时候, 他们的所作所为玷污了那地。他们所行的在我面前, 就像在经期中的妇人那样污秽。
18 所以我因他们在那地上流人的血, 又因他们以自己可憎的像玷污那地, 就把我的烈怒倒在他们身上。
19 我使他们分散在列邦, 四散在各地; 我按着他们的所作所为审判他们。
20 他们到了所去的列邦那里, 我的圣名就被亵渎, 因为人总是谈论他们说: ‘这些是耶和华的子民, 他们却要从耶和华的地出来。’
21 我却顾惜我的圣名, 就是以色列家在他们所去的列邦那里所亵渎的。
22 "因此, 你要对以色列家说: ‘主耶和华这样说: 以色列家啊! 我作这事, 不是为了你们, 而是为了我自己的圣名, 就是在你们所去的列邦那里所亵渎的,
23 我要使我的大名显为圣, 这名在列邦中已经被亵渎了, 是你们在他们中间所亵渎的。我在你们身上向他们显为圣的时候, 他们就知道我是耶和华。这是主耶和华的宣告。
24 我必从列国中领你们出来, 从万邦中聚集你们, 把你们带回故土。
25 我必用洁净的水洒在你们身上, 你们就洁净了; 我必洁净你们的一切污秽, 使你们远离所有可憎的像。
26 "‘我必把新心赐给你们, 把新灵放在你们里面; 我必从你们的肉体中除去石心, 把肉心赐给你们。
27 我必把我的灵放在你们里面, 使你们遵行我的律例, 谨守遵行我的典章。
28 你们要住在我赐给你们列祖的地; 你们要作我的子民, 我要作你们的 神。
29 我必拯救你们脱离你们的一切污秽; 我必叫五谷丰收, 不使你们遇见饥荒。
30 我必使树木的果子和田地的出产增多, 好使你们在列国中不再因饥荒而遭受耻辱。
31 那时, 你们必想起你们的恶行和不好的作为, 就必因你们的罪孽和可憎恶的事厌恶自己。
32 你们要知道我这样行, 不是为了你们的缘故; 以色列家啊! 你们要因自己的行为抱愧蒙羞。这是主耶和华的宣告。
33 "‘主耶和华这样说: 我洁净你们, 使你们脱离一切罪孽的日子, 我必使城市有人居住, 废墟可以重建。
34 从前所有路过的人都看为荒凉之地, 现在却必再可以耕种。
35 他们必说: "先前这荒凉之地, 现在竟像伊甸园一样; 这些废弃、荒凉、毁坏了的城市, 现在却成了坚固城, 有人居住了。"
36 那时, 在你们四围所余剩的列国, 就必知道我是耶和华, 是我重建了那些毁坏的地方, 栽植了那些荒凉之地。我耶和华说了, 就必实行。
37 "‘主耶和华这样说: 我还要让以色列家求我为他们增加人数, 多如羊群。
38 守节的时候, 在耶路撒冷作祭牲的羊群是怎样多, 那些荒废了的城市也必照样满了人群。他们就知道我是耶和华。’"