1 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:La pordego de la interna korto, kiu estas turnita al oriento, estu ŝlosita dum la ses laboraj tagoj, sed en la tago sabata ĝi estu malfermita, kaj ankaŭ en la monatkomenco ĝi estu malfermita.

2 Kaj la princo eniros tra la portiko de la pordego el ekstere, kaj stariĝos ĉe la fosto de la pordego; kaj la pastroj faros lian bruloferon kaj lian pacoferon; kaj li adorkliniĝos sur la sojlo de la pordego kaj eliros; sed la pordego ne estos ne estos ŝlosita ĝis vespero.

3 La popolo de la lando adorkliniĝos antaŭ la Eternulo ĉe la enirejo de tiu pordego en la sabatoj kaj en la monatkomencoj.

4 La brulofero, kiun la princo alportos al la Eternulo en sabato, estos:ses sendifektaj ŝafidoj kaj unu sendifekta virŝafo;

5 kaj da farunofero unu efo por la virŝafo, kaj da farunofero por la ŝafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por ĉiu efo.

6 En la tago de la monatkomenco:sendifekta bovido kaj ses ŝafidoj kaj sendifekta virŝafo;

7 kaj farunoferon li faru:unu efon por la bovido, kaj unu efon por la virŝafo, kaj por la ŝafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por ĉiu efo.

8 Kiam la princo venos, li devas eniri tra la portiko de la pordego, kaj laŭ la sama vojo li devas eliri.

9 Kaj kiam la popolo de la lando venos antaŭ la Eternulon en la festoj, tiam tiuj, kiuj eniris tra la norda pordego, por adorkliniĝi, devas eliri tra la suda pordego, kaj tiuj, kiuj eniris tra la suda pordego, devas eliri tra la norda pordego; oni devas ne iri returne tra tiu pordego, tra kiu oni eniris, sed oni devas eliri tra la kontraŭa.

10 Kaj la princo estos inter ili:kiam ili eniros, li ankaŭ eniros, kaj kiam ili eliros, li ankaŭ eliros.

11 En la festoj kaj en la solenaj tagoj la farunofero devas esti unu efo por la bovido, kaj unu efo por la virŝafo, kaj por la ŝafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por ĉiu efo.

12 Kiam la princo alportos al la Eternulo memvolan bruloferon aŭ memvolan pacoferon, tiam oni devas malfermi antaŭ li la pordegon, turnitan al oriento, kaj li faros sian bruloferon aŭ sian pacoferon tiel, kiel li faras ĝin en la tago sabata; poste li eliros, kaj post lia eliro oni ŝlosos la pordegon.

13 Unujaran ŝafidon sendifektan li alportu kiel bruloferon ĉiutage al la Eternulo; ĉiumatene li alportu ĝin.

14 Kaj farunoferon li alportu kune kun ĝi ĉiumatene:sesonon de efo, kaj trionon de hino da oleo, por ŝprucigi sur la farunon; tio devas esti la porĉiama leĝo pri la farunofero al la Eternulo.

15 Tiamaniere oni alportu ĉiumatene la ŝafidon kaj la farunoferon kaj la oleon, kiel konstantan bruloferon.

16 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Se la princo donos donacon al iu el siaj filoj, ĝi fariĝu heredaĵo por liaj filoj; tio estu ilia hereda posedaĵo.

17 Sed se li donos donacon el sia heredaĵo al unu el siaj sklavoj, ĝi apartenu al li ĝis la jaro de libereco, kaj poste ĝi revenu al la princo; nur la heredaĵo donacita al liaj filoj devas resti ĉe ili.

18 La princo ne prenu ion el la heredaĵo de la popolanoj, elpremante ilin el ilia terposedaĵo:nur el sia terposedaĵo li povas doni heredon al siaj filoj, por ke neniu el Mia popolo estu elpuŝita el sia terposedaĵo.

19 Kaj li venigis min tra la enirejo, kiu estis flanke de la pordego, al la sanktaj ĉambroj, kiuj apartenas al la pastroj kaj kiuj estas turnitaj norden; kaj jen mi tie vidis lokon ĉe la rando okcidente.

20 Kaj li diris al mi:Ĉi tie estas la loko, kie la pastroj devas kuiri la kulpoferon kaj la pekoferon kaj kie ili devas baki la farunoferon, ne alportante tion sur la eksteran korton, por ne sanktigi la popolon.

21 Kaj li elkondukis min sur la eksteran korton, kaj alkondukis min al la kvar anguloj de la korto; kaj mi vidis, ke en ĉiu angulo de la korto troviĝas ankoraŭ korto.

22 En la kvar anguloj de la korto troviĝis aldonaj kortetoj, havantaj la longon de kvardek ulnoj kaj la larĝon de tridek; la saman mezuron havis ĉiuj kvar kortetoj.

23 Kaj mureto estis ĉirkaŭe, ĉirkaŭ ĉiuj kvar, kaj kuirlokoj estis aranĝitaj malsupre ĉe tiuj muretoj ĉirkaŭe.

24 Kaj li diris al mi:Jen estas la kuirejoj, kie la servistoj de la domo devas kuiri la oferojn de la popolo.

1 主耶和华这样说: "内院朝东的门, 在工作的六天里, 必须关闭, 在安息日却要打开, 在月朔之日也要打开。

2 君王要从外面经这门的门廊进入, 站在门框旁边。祭司们要为他预备燔祭和平安祭。他要在门槛那里敬拜, 然后出去。这门不可关闭, 直到晚上。

3 每逢安息日和月朔, 国中的人民要在这门口, 在耶和华面前敬拜。

4 君王在安息日所献给耶和华的燔祭, 是六只无残疾的羊羔和一只无残疾的公绵羊。

5 所献的素祭是这样: 公绵羊要与十七公升细面一同献上, 他要按着自己的能力, 随同那些羊羔献上若干份细面, 但每份细面加油三公升。

6 他要在月朔献一头无残疾的公牛犊、六只羊羔和一只公绵羊, 都是无残疾的。

7 他要预备素祭, 公牛要与十七公升细面一同献上, 公绵羊要与十七公升细面一同献上, 他要按着自己的能力, 随同那些羊羔献上若干份细面, 但每份细面加油三公升。

8 君王进入的时候, 要经这门的门廊进入, 也要从原路出去。

9 "在各指定的节日中, 国中的人民来朝见耶和华的时候, 那从北门进来敬拜的, 要从南门出去; 那从南门进来的, 要从北门出去; 谁也不可从他进来的门回去, 却要从对面的门出去。

10 君王要在人民当中, 人民进入的时候, 他也进入; 人民出去的时候, 他也出去。

11 在节期和指定的节日中, 所献的素祭是这样: 每一头公牛要与十七公升细面一同献上, 每一只公绵羊要与十七公升细面一同献上, 每一只羊羔要按着他的能力, 与细面一同献上, 每份十七公升的细面加油三公升。

12 君王把甘心献的燔祭或平安祭献给耶和华的时候, 朝东的门要为他打开。他就献上他的燔祭和平安祭, 正如他在安息日所献上的一样。他献完了就出去; 他出去以后, 门就要关上。

13 "每天你要预备一只一岁无残疾的羊羔, 献给耶和华作燔祭, 每天早晨都要献上。

14 每天早晨也要预备同献的素祭, 细面两公斤, 并调和细面所用的油一公升, 作常献给耶和华的素祭, 这是永远的定例。

15 所以每天早晨要这样预备羊羔、素祭和油, 作常献的燔祭。"

16 主耶和华这样说: "君王如果把自己一部分的产业作礼物赐给他的一个儿子, 这产业就要归给他的子孙; 那是他们所承受的基业。

17 君王如把自己的一部分产业作礼物赐给他的一个臣仆, 这产业就要归给那臣仆直到自由之年, 然后要归还给君王。君王的产业, 至终只可归儿子所有。

18 君王不可夺取人民的产业, 把他们赶离他们的基业。他要从自己的基业中把产业赐给自己的儿子, 免得我的子民因被赶离自己的基业而四散。"

19 那带领我的, 领我从门旁的入口, 进到那些朝向北面, 供祭司使用, 圣洁的房子。在西边的尽头有一块地方。

20 他对我说: "这就是祭司煮赎愆祭牲和赎罪祭牲, 以及烤素祭的地方, 免得祭物带出外院, 使人民成圣。"

21 他又领我出到外院, 使我经过院子的四个角落; 院子的每个角落都有一个小院子。

22 院子四个角落的小("小"字原文不详)院子, 每个长二十公尺, 宽十五公尺; 四个角落的院子, 大小都是一样。

23 在四个小院子里面, 每个四边都有一排石墙; 在这四排石墙下面, 都有炉灶。

24 他对我说: "这些都是厨房, 在圣殿里供职的要在这里煮人民的祭物。"