1 Petu de la Eternulo pluvon printempan; la Eternulo faros fulmojn, kaj donos abundan pluvon por ĉiuj kreskaĵoj sur la kampo.
2 La domaj dioj parolas sensencaĵon, la antaŭdiristoj havas malverajn viziojn, rakontas mensogajn sonĝojn, kaj konsolas per vantaĵo; tial ili diskuras kiel ŝafoj, suferas pro tio, ke ili ne havas paŝtiston.
3 Kontraŭ la paŝtistoj ekflamis Mia kolero, kaj la antaŭirantajn virkaprojn Mi punos; sed la Eternulo Cebaot vizitos Sian ŝafaron, la domon de Jehuda, kaj faros ĝin kiel ornamita ĉevalo en batalo.
4 El ĝi eliros la angula ŝtono, el ĝi la ĉefa stango, el ĝi la batala pafarko, el ĝi eliros ĉiuj regantoj.
5 Ili estos kiel forteguloj, kiuj piedpremas en batalo kvazaŭ koton sur la strato; kaj ili batalos, ĉar la Eternulo estos kun ili, kaj ili hontigos tiujn, kiuj sidas sur ĉevaloj.
6 Mi fortigos la domon de Jehuda, Mi savos la domon de Jozef, kaj Mi enloĝigos ilin, ĉar Mi kompatas ilin. Kaj ili estos en tia stato, kvazaŭ Mi neniam ilin forlasis; ĉar Mi, la Eternulo, estas ilia Dio, kaj Mi aŭskultos ilin.
7 Efraim estos kiel fortegulo; kaj ilia koro estos gaja, kiel de vino; iliaj filoj vidos kaj ĝojos; ilia koro triumfos per la Eternulo.
8 Mi fajfos al ili kaj kunvenigos ilin, ĉar Mi elaĉetis ilin; kaj ili multiĝos, kiel ili multiĝis antaŭe.
9 Mi semos ilin inter la popoloj, kaj en malproksimaj landoj ili memoros Min, kaj ili vivos kun siaj infanoj kaj revenos.
10 Mi revenigos ilin el la lando Egipta, Mi kolektos ilin el Asirio, Mi revenigos ilin en la landon Gileadan kaj sur Lebanonon, kaj ne troviĝos sufiĉe da loko por ili.
11 Malfeliĉo trairos la maron, batos la ondojn de la maro, kaj sekiĝos ĉiuj profundaj lokoj de Nilo; malaltiĝos la fiereco de Asirio, kaj malaperos la sceptro de Egiptujo.
12 Mi faros ilin forteguloj per la Eternulo, kaj en Lia nomo ili irados, diras la Eternulo.
1 在春雨的季节, 你们要向耶和华求雨。耶和华闪发雷电, 给人降雨, 使各人的田地生长蔬菜。
2 因为偶像所说的是空言, 占卜者所见的是虚谎, 他们所说的是假梦, 只给人空洞的安慰。因此, 众人都如羊没有牧人, 流离困苦。
3 "我的怒气要向这些牧人发作, 我要惩罚那些公山羊。(因为万军之耶和华眷顾他的羊群犹大家, 使他们像战场上雄赳赳的战马。)
4 房角石、帐棚桩、作战的弓和所有的统治者, 都从犹大而出。
5 他们必像勇士, 在战场上把仇敌践踏在街上的泥土中, 他们必争战, 因为耶和华与他们同在, 他们必使敌方的骑士羞愧。
6 我要使犹大家强盛起来, 我必拯救约瑟家。我要使他们归回, 因为我怜悯他们; 他们好像未遭我弃绝一样, 因为我是耶和华他们的 神, 我必应允他们。
7 以法莲人必像勇士, 他们心中快乐, 好像饮了酒一样; 他们的子孙看见了, 也必快乐; 他们的心必因耶和华欢乐。
8 我要向他们吹哨子, 招聚他们, 因为我救赎了他们。他们的人数要增多, 像从前一样。
9 虽然我把他们散播在万民中, 他们仍要在远方记念我; 他们与他们的子孙都要存活, 并且归回。
10 我要使他们从埃及地归回, 从亚述地招聚他们, 带他们到基列地和黎巴嫩山, 却仍不够容纳他们。
11 他必经过苦难的海, 击打海中的波浪, 尼罗河的深处也都要干涸; 亚述的骄傲必降为卑; 埃及的权势要过去。
12 我必使我的子民因耶和华而强盛, 他们要奉耶和华的名行事为人。"这是耶和华的宣告。