1 Profeta vorto de la Eternulo pri la lando Ĥadraĥ kaj pri ĝia ripozejo Damasko (ĉar la Eternulo rigardas ĉiujn homojn, kiel ĉiujn tribojn de Izrael),

2 kaj pri Ĥamat, kiu havas sian limon apud ĝi, pri Tiro kaj Cidon, kiuj pensas, ke ili estas tre saĝaj.

3 Tiro konstruis al si fortikaĵon, kaj kolektis arĝenton kiel polvon, kaj oron kiel stratan koton;

4 sed jen la Sinjoro faros ĝin malriĉa kaj ĵetos en la maron ĝian remparon, kaj ĝi mem estos ekstermita de fajro.

5 Aŝkelon tion vidos kaj ektimos, Gaza forte ektremos, ankaŭ Ekron, ĉar ĝia fido kovriĝos per honto; pereos la reĝo de Gaza, kaj Aŝkelon ne plu estos loĝata.

6 En Aŝdod loĝos fremduloj, kaj Mi ekstermos la fierecon de Filiŝtujo.

7 Mi forigos la sangon el ĝia buŝo kaj la abomenindan manĝaĵon el ĝiaj dentoj, kaj ĝi mem fariĝos apartenaĵo de nia Dio, kaj ĝi estos distrikto de Judujo, kaj Ekron fariĝos kiel la Jebusidoj.

8 Mi gardos Mian domon kontraŭ la militistoj, por ke neniu trairu tien kaj reen, kaj ne plu venos al ĝi premanto; ĉar Mi rigardas ĝin nun per Miaj okuloj.

9 Ĝoju forte, ho filino de Cion, triumfu, ho filino de Jerusalem:jen via reĝo iras al vi; justa kaj helpema li estas, humila kaj rajdanta sur azeno, sur ido de azenino.

10 Ĉar Mi ekstermos ĉarojn ĉe Efraim kaj ĉevalojn en Jerusalem, kaj ekstermita estos milita pafarko; li proklamos pacon al la nacioj, kaj lia regado estos de maro ĝis maro, de la Rivero ĝis la finoj de la tero.

11 Kaj pro la sango de via interligo Mi eligos viajn malliberulojn el la senakva kavo.

12 Reiru al la fortikaĵo, vi, ligitaj de espero! ĉar hodiaŭ Mi sciigas, ke Mi redonos al vi duoble.

13 Mi streĉos al Mi Judujon kiel pafarkon, Mi armos Efraimon, Mi levos viajn filojn, ho Cion, kontraŭ viajn filojn, ho Grekujo, kaj Mi faros vin kiel glavo de heroo.

14 La Eternulo aperos super ili, Lia sago elflugos kiel fulmo, la Sinjoro, la Eternulo, ekblovos per trumpeto kaj paŝos en suda ventego.

15 La Eternulo Cebaot defendos ilin, kaj ili ekstermos, kaj ili piedpremos la ŝtonojn de la ŝtonĵetiloj; ili trinkos, kaj bruos kvazaŭ de vino; ili pleniĝos kiel porofera kaliko, kiel la anguloj de la altaro.

16 Kaj savos ilin la Eternulo, ilia Dio, en tiu tempo, kiel la ŝafojn de Sia popolo; ĉar kiel ŝtonoj de krono ili brilos sur Lia tero.

17 Ĉar kiel granda estas Lia boneco, kaj kiel granda estas Lia beleco! Pano vigligos la junulojn, kaj mosto la junulinojn.

1 以下是耶和华的默示: 耶和华的话临到哈得拉地, 落在大马士革(世人的眼睛和以色列各支派都仰望耶和华),

2 又临到大马士革边界的哈马, 还有推罗、西顿, 尽管她们有极大的智慧。

3 推罗为自己建造了堡垒, 堆积银子, 多如尘沙, 积聚精金, 多如街上的泥土。

4 看哪! 主必夺去她的一切, 摧毁她海上的势力, 她必被火吞灭。

5 亚实基伦看见了, 就必害怕; 迦萨看见了也必非常痛苦; 以革伦因失去盼望而蒙羞。迦萨的王必灭亡, 亚实基伦必不再有人居住。

6 混杂的种族必住在亚实突, 我必除掉非利士人的骄傲。

7 我必除去他们口中的血, 和他们牙齿间可憎之物。余剩下来的人要归于我们的 神, 像犹大的一族; 以革伦人也必像耶布斯人一样。

8 我必在我的家四围安营, 不容敌军出入往来; 欺压人的不能再侵犯我的子民, 因我现在亲眼看顾他们。

9 锡安的居民哪! 要大大喜乐。耶路撒冷的居民("居民"原文作"女子")哪! 应当欢呼。看哪! 你的王来到你这里了, 他是公义的, 是得胜的。他又是温柔的, 他骑着驴, 骑的是小驴。

10 我必从以法莲除掉战车, 从耶路撒冷除掉战马。争战的弓必被除掉, 他要向列国宣讲和平。他的统治权必从这海延伸到那海, 从幼发拉底河直到地极。

11 锡安哪! 至于你, 因着我与你立约的血, 我把你中间被囚禁的人从无水的坑里释放出来。

12 你们被囚仍有盼望的人哪! 要归回保障。今天我要宣告: 我必加倍补偿给你。

13 我把犹大作我手上拉开的弓, 把以法莲作我弓上的箭。锡安哪! 我必激动你的众子, 去攻击希腊的众子; 我必使你像勇士的刀剑。

14 耶和华必在他子民头上显现, 他的箭必像闪电一般射出; 主耶和华必吹起号角, 乘着南方的暴风而行。

15 万军之耶和华必护卫他们, 他们要用投石器投石吞灭和制伏敌人; 他们必喝血, 并且喧嚷, 像喝醉了酒一样; 他们必像献祭用的碗盛满了血, 又像祭坛的角, 沾满了血。

16 到那日, 耶和华他们的 神必拯救他们, 待他的子民好像羊群一样, 因为他们必像冠冕上的宝石, 闪耀在他的地上。

17 他们将是多么的善, 多么的美; 五谷和新酒使少男少女生气蓬勃。