Publicidade

1 Crônicas 14

1 Ĥiram, reĝo de Tiro, sendis al David senditojn, kaj cedran lignon, kaj masonistojn kaj ĉarpentistojn, por ke ili konstruu por li domon.2 Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin kiel reĝon super Izrael, ke lia regno leviĝis alte pro Lia popolo Izrael.3 Kaj David prenis ankoraŭ edzinojn en Jerusalem, kaj David naskigis ankoraŭ filojn kaj filinojn.4 Kaj jen estas la nomoj de tiuj, kiuj naskiĝis al li en Jerusalem:Ŝamua kaj Ŝobab, Natan kaj Salomono5 kaj Jibĥar kaj Eliŝua kaj Elpelet6 kaj Noga kaj Nefeg kaj Jafia7 kaj Eliŝama kaj Beeljada kaj Elifelet.8 Kiam la Filiŝtoj aŭdis, ke David estas oleita kiel reĝo super la tuta Izrael, tiam ĉiuj Filiŝtoj iris, por serĉi Davidon. David aŭdis pri tio, kaj li eliris kontraŭ ilin.9 Kaj la Filiŝtoj venis kaj okupis la valon Refaim.10 Kaj David demandis Dion, dirante:Ĉu mi iru kontraŭ la Filiŝtojn? kaj ĉu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al li:Iru, ĉar Mi transdonos ilin en vian manon.11 Kaj ili iris al Baal-Peracim, kaj David venkobatis ilin tie. Kaj David diris:Dio disbatis miajn malamikojn per mia mano, kiel oni disbatas akvon. Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim.12 Kaj ili lasis tie siajn diojn; kaj David ordonis, ke oni forbruligu ilin per fajro.13 Kaj denove venis la Filiŝtoj kaj okupis la valon.14 Tiam David denove demandis Dion, kaj Dio diris al li:Ne iru post ili, deturnu vin de ili, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj;15 kaj kiam vi ekaŭdos la sonon de paŝoj sur la supro de la morusarboj, tiam komencu la batalon; ĉar Dio eliris antaŭ vi, por frapi la tendaron de la Filiŝtoj.16 Kaj David faris, kiel ordonis al li Dio; kaj ili venkobatis la tendaron de la Filiŝtoj de Gibeon ĝis Gezer.17 Kaj la nomo de David fariĝis fama en ĉiuj landoj; kaj la Eternulo faris lin timata de ĉiuj nacioj.

1 推罗王希兰派使者来见大卫, 给他送上香柏木、石匠和木匠, 要为他建造宫殿。 2 那时, 大卫知道耶和华已经坚立他作王统治以色列, 又为了以色列民的缘故, 使他的国高举。 3 大卫在耶路撒冷又娶了多位妻子, 并且生了很多儿女。 4 以下这些就是他在耶路撒冷所生的孩子的名字: 沙母亚、朔罢、拿单、所罗门、 5 益辖、以利书亚、以法列、 6 挪迦、尼斐、雅非亚、 7 以利沙玛、以利雅大和以利法列。 8 非利士人听见了大卫受膏作王统治以色列人, 就全体上来搜寻大卫; 大卫听见了, 就出来迎击他们。 9 非利士人来到, 侵进了利乏音谷。 10 大卫求问 神说: "我可以上去攻打非利士人吗?你把他们交在我手里吗?"耶和华对他说: "你可以上去, 我必把他们交在你的手里。" 11 非利士人上到巴力.毗拉心来, 大卫在那里击败了他们。大卫说: " 神借着我击溃我的敌人, 好像水冲破堤岸一般。"因此他们给那地方起名叫巴力.毗拉心。 12 非利士人把他们的神像遗弃在那里, 大卫吩咐人用火把它们烧了。 13 非利士人又再入侵那山谷。 14 大卫又求问 神, 神对他说: "不可在后面追赶他们, 要绕过他们, 从桑林对面攻打他们。 15 你一听见桑林树梢上有脚步的声音, 就要出战, 因为 神已经在你前面出去击杀非利士人的军队了。" 16 于是大卫照着 神所吩咐他的去作, 他们攻击非利士人的军队, 从基遍起, 一直攻打到基色。 17 因此大卫的名声传遍各地, 耶和华使万国都惧怕他。

Veja também

Publicidade
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-04-20_12-06-32-