1 Kaj David diris:Ĉi tie estas la domo de Dio, la Eternulo, kaj ĉi tio estas altaro por bruloferoj por Izrael.
2 Kaj David ordonis kunvenigi la fremdulojn, kiuj estis en la lando de Izrael, kaj li starigis ŝtonhakistojn, por ĉirkaŭhaki ŝtonojn por la konstruado de la domo de Dio.
3 Kaj multe da fero por najloj al la pordoj de la pordegoj kaj por la krampoj pretigis David, ankaŭ multe da kupro, en nemezurita kvanto;
4 kaj sennombran kvanton da cedra ligno, ĉar la Cidonanoj kaj Tiranoj alveturigis al David multe da cedra ligno.
5 Kaj David diris:Mia filo Salomono estas juna kaj neforta, kaj la domo, kiun oni devas konstrui por la Eternulo, devas esti granda, por ke Lia nomo kaj gloro estu konata en ĉiuj landoj. Tial mi preparados por li. Kaj David multe preparis antaŭ sia morto.
6 Kaj li alvokis sian filon Salomono, kaj testamentis al li, ke li konstruu domon por la Eternulo, Dio de Izrael.
7 Kaj David diris al Salomono:Mia filo, mi havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio;
8 sed aperis pri mi vorto de la Eternulo, dirante:Multe da sango vi verŝis, kaj grandajn militojn vi faris, tial vi ne devas konstrui domon al Mia nomo; ĉar multe da sango vi verŝis antaŭ Mi sur la teron.
9 Jen filo naskiĝos al vi; li estos homo de paco, kaj Mi donos al li pacon en rilato al ĉiuj liaj malamikoj ĉirkaŭe; Salomono estos lia nomo, kaj pacon kaj trankvilecon Mi donos al Izrael en lia tempo.
10 Li konstruos domon al Mia nomo; li estos al Mi filo, kaj Mi estos al li patro; kaj Mi fortikigos la tronon de lia reĝado super Izrael por ĉiam.
11 Nun, ho mia filo, la Eternulo estu kun vi, por ke vi sukcesu kaj konstruu la domon de la Eternulo, via Dio, kiel Li diris pri vi.
12 La Eternulo donu al vi saĝon kaj kompetentecon, kaj Li faru vin ordonanto super Izrael, por ke vi plenumadu la instruon de la Eternulo, via Dio.
13 Tiam vi havos sukceson, se vi observos kaj plenumos la leĝojn kaj preskribojn, kiujn la Eternulo donis per Moseo al Izrael. Estu forta kaj kuraĝa; ne timu, kaj ne tremu.
14 Jen mi en mia malriĉeco pretigis por la domo de la Eternulo cent mil kikarojn da oro, kaj milionon da kikaroj da arĝento, kaj kupron kaj feron en nekalkulebla kvanto, ĉar estas multe da ĝi; ankaŭ lignon kaj ŝtonojn mi pretigis; kaj vi povas aldoni al tio.
15 Vi havas multe da farontoj de la laboroj, masonistojn kaj ĉarpentistojn kaj kompetentulojn pri ĉiaj aferoj.
16 La oro, arĝento, kupro, kaj fero estas en nekalkulebla kvanto; leviĝu kaj faru, kaj la Eternulo estu kun vi.
17 Kaj David ordonis al ĉiuj estroj de Izrael, ke ili helpu lian filon Salomono:
18 La Eternulo, via Dio, estas ja kun vi, kaj Li donis al vi trankvilecon ĉiuflanke ĉirkaŭe; ĉar Li transdonis en miajn manojn la loĝantojn de la lando, kaj la lando humiliĝis antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia popolo.
19 Direktu do nun vian koron kaj vian animon, por turni vin al la Eternulo, via Dio. Leviĝu, kaj konstruu la sanktejon de la Eternulo Dio, por transporti la keston de interligo de la Eternulo kaj la sanktajn vazojn de Dio en la domon, kiu estos konstruita al la nomo de la Eternulo.
1 大卫吩咐人召集住在以色列地的外族人, 又派石匠开凿石头, 要建造 神的殿。
2 大卫预备了大量的铁, 做门扇上的钉子和钩子; 又预备了大量的铜, 多得无法可称;
3 又预备了无数的香柏木, 因为西顿人和推罗人给大卫运来了很多香柏木。
4 大卫心里说: "我的儿子所罗门年幼识浅, 要为耶和华建造的殿宇, 必须宏伟辉煌, 名声荣耀传遍各地, 因此我必须为这殿预备材料。"于是大卫在未死以前, 预备了很多材料。
5 大卫把他的儿子所罗门召了来, 吩咐他要为耶和华以色列的 神建造殿宇。
6 大卫对所罗门说: "我儿啊, 我心里原想为耶和华我的 神建造殿宇,
7 只是耶和华的话临到我说: ‘你流了许多人的血, 打了很多大仗; 你不可为我的名建造殿宇, 因为你在我面前流了许多人的血在地上。
8 看哪, 你必生一个儿子; 他是个和平的人, 我必使他得享太平, 不被四围所有的仇敌骚扰; 他的名字要叫所罗门, 他在位的日子, 我必把太平和安宁赐给以色列人。
9 他要为我的名建造殿宇; 他要作我的儿子, 我要作他的父亲; 我必坚立他的国位, 永远统治以色列。’
10 我儿啊, 现在愿耶和华与你同在, 使你亨通, 照着他应许你, 建造耶和华你的 神的殿宇。
11 深愿耶和华赐你聪明和智慧, 使你治理以色列的时候, 谨守耶和华你的 神的律法。
12 如果你谨守遵行耶和华吩咐摩西向以色列人颁布的律例和典章, 这样你就必亨通。你要坚强勇敢, 不要惧怕, 也不要惊惶。
13 看哪, 我辛辛苦苦为耶和华的殿预备了金子三千四百公吨, 银子三万四千公吨, 铜和铁多得无法可称; 我又预备了木材和石头; 你还可以增添。
14 此外, 你也有很多匠人: 凿石的人、石匠、木匠和能作各样工作的巧手工人,
15 以及金匠、银匠、铜匠、铁匠, 多得无法可数; 你当起来作工, 愿耶和华与你同在! "
16 大卫又吩咐以色列的众领袖帮助他的儿子所罗门, 说:
17 "耶和华你们的 神不是与你们同在吗?不是使你们四境都安宁吗?因为他已经把这地的居民交在我手中; 这地在耶和华和他的子民面前被治服了。
18 现在你们要立定心意, 寻求耶和华你们的 神; 你们当起来, 建造耶和华 神的圣所, 好把耶和华的约柜和 神的神圣器皿, 都搬进为耶和华的名所建造的殿宇中。"