1 Li konstruis al si domojn en la urbo de David, kaj pretigis lokon por la kesto de Dio, kaj etendis tendon super ĝi.

2 Tiam David diris:Neniu portu la keston de Dio krom la Levidoj; ĉar ilin la Eternulo elektis, por ke ili portu la keston de Dio kaj servu al Li eterne.

3 Kaj David kunvenigis ĉiujn Izraelidojn en Jerusalemon, por porti la keston de la Eternulo sur ĝian lokon, kiun li pretigis por ĝi.

4 Kaj David kunvenigis la idojn de Aaron kaj la Levidojn:

5 el la idoj de Kehat estis:la estro Uriel kaj liaj fratoj, cent dudek;

6 el la idoj de Merari:la estro Asaja kaj liaj fratoj, ducent dudek;

7 el la idoj de Gerŝon:la estro Joel kaj liaj fratoj, cent tridek;

8 el la idoj de Elicafan:la estro Ŝemaja kaj liaj fratoj, ducent;

9 el la idoj de Ĥebron:la estro Eliel kaj liaj fratoj, okdek;

10 el la idoj de Uziel:la estro Aminadab kaj liaj fratoj, cent dek du.

11 Kaj David alvokis la pastrojn Cadok kaj Ebjatar, kaj la Levidojn Uriel, Asaja, Joel, Ŝemaja, Eliel, kaj Aminadab;

12 kaj li diris al ili:Vi, ĉefoj de patrodomoj de la Levidoj, sanktigu vin kaj viajn fratojn, kaj alportu la keston de la Eternulo, Dio de Izrael, sur la lokon, kiun mi pretigis por ĝi;

13 ĉar antaŭe, kiam ne vi tion faris, la Eternulo, nia Dio, frapis nin pro tio, ke ni serĉis Lin ne tiel, kiel oni devas.

14 Kaj sanktigis sin la pastroj kaj la Levidoj, por porti la keston de la Eternulo, Dio de Izrael.

15 Kaj la idoj de Levi ekportis la keston de Dio, kiel ordonis Moseo laŭ la vorto de la Eternulo, sur siaj ŝultroj, per stangoj sur ili.

16 Kaj David diris al la estroj de la Levidoj, ke ili starigu siajn fratojn la kantistojn kun muzikaj instrumentoj, psalteroj, harpoj, kaj laŭtaj cimbaloj, por ke alte aŭdiĝu la sonoj de ĝojo.

17 Kaj la Levidoj starigis Hemanon, filon de Joel, kaj el liaj fratoj Asafon, filon de Bereĥja, kaj el la idoj de Merari, siaj fratoj, Etanon, filon de Kuŝaja;

18 kaj kun ili iliajn duagradajn fratojn:Zeĥarja, Ben, Jaaziel, Ŝemiramot, Jeĥiel, Uni, Eliab, Benaja, Maaseja, Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kiel pordegistojn.

19 La kantistoj Heman, Asaf, kaj Etan estis por ludado sur kupraj cimbaloj;

20 Zeĥarja, Aziel, Ŝemiramot, Jeĥiel, Uni, Eliab, Maaseja, kaj Benaja- sur psalteroj, por sopranuloj;

21 Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, Jeiel, kaj Azazja-sur harpoj, por basuloj, por antaŭkanti;

22 Kenanja, la estro de la Levidoj-por aranĝado; li aranĝadis la muzikon, ĉar li estis kompetentulo.

23 Bereĥja kaj Elkana estis pordogardistoj ĉe la kesto;

24 Ŝebanja, Joŝafat, Netanel, Amasaj, Zeĥarja, Benaja, kaj Eliezer, la pastroj, trumpetadis per trumpetoj antaŭ la kesto de Dio; Obed-Edom kaj Jeĥija estis pordogardistoj ĉe la kesto.

25 Tiamaniere iris David kaj la plejaĝuloj de Izrael kaj la milestroj, por transporti kun ĝojo la keston de interligo de la Eternulo el la domo de Obed-Edom.

26 Kaj kiam Dio helpis al la Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, oni oferbuĉis sep bovojn kaj sep ŝafojn.

27 David estis vestita per tuniko el delikata tolo, ankaŭ ĉiuj Levidoj, kiuj portis la keston, la kantistoj, kaj Kenanja, la estro de aranĝado de la ĥoroj; David ankaŭ havis sur si linan efodon.

28 Kaj ĉiuj Izraelidoj akompanis la keston de interligo de la Eternulo, kun ĝojkrioj, kun sonado de korno, kun trumpetoj, laŭtaj cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj.

29 Kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis al la urbo de David, Miĥal, filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam ŝi vidis, ke la reĝo David saltas kaj ludas, ŝi ekmalestimis lin en sia koro.

1 大卫在大卫城为自己建造宫殿, 又为 神的约柜预备地方, 就是为它支搭帐幕。

2 那时大卫说: " 神的约柜, 除了利未人以外, 没有人可以抬, 因为耶和华拣选了他们抬 神的约柜, 并且永远事奉他。"

3 于是, 大卫把以色列人都招聚到耶路撒冷, 要把耶和华的约柜抬上来, 到大卫给它预备好的地方去。

4 大卫又聚集了亚伦的子孙和利未人:

5 哥辖子孙中有作领袖的乌列和他的亲族一百二十人;

6 米拉利子孙中有作领袖的亚帅雅和他的亲族二百二十人;

7 革顺的子孙中有作领袖的约珥和他的亲族一百三十人;

8 以利撒反的子孙中有作领袖的示玛雅和他的亲族二百人;

9 希伯仑子孙中有作领袖的以列和他的亲族八十人;

10 乌薛子孙中有作领袖的亚米拿达和他的亲族一百一十二人。

11 大卫把撒督和亚比亚他两位祭司, 以及乌列、亚帅雅、约珥、示玛雅、以列和亚米拿达几位利未人, 召了来,

12 对他们说: "你们是利未人各家族的首领, 你们和你们的亲族都要自洁, 好把以色列的 神耶和华的约柜抬上来, 到我为它预备的地方去。

13 先前没有你们, 耶和华我们的 神就击打我们, 因为我们没有按照定例寻求他。"

14 于是祭司和利未人自洁, 好把以色列的 神耶和华的约柜抬上来。

15 利未支派的子孙照着耶和华的话, 就是摩西所吩咐的, 用肩和杠来抬 神的约柜。

16 大卫又吩咐利未支派的领袖, 要指派他们的亲族负责歌唱, 用琴瑟响钹各种乐器, 欢欢喜喜高声歌唱。

17 于是利未人指派了约珥的儿子和他的亲族中比利家的儿子亚萨, 以及他们的亲族米拉利的子孙中古沙雅的儿子以探。

18 和他们一起的还有作第二班的, 他们的亲族: 撒迦利雅、便、雅薛、示米拉末、耶歇、乌尼、以利押、比拿雅、玛西雅、玛他提雅、以利斐利户、弥克尼雅, 以及守门的俄别.以东和耶利。

19 歌唱的希幔、亚萨和以探敲打铜钹, 发出响亮的声音;

20 撒迦利雅、雅薛、示米拉末、耶歇、乌尼、以利押、玛西雅和比拿雅敲瑟, 调用女高音;

21 玛他提雅、以利斐利户、弥克尼雅、俄别.以东、耶利和亚撒西雅弹琴领导, 调用男低音。

22 利未支派的领袖基拿尼雅专责音乐, 又教人音乐, 因为他精通音乐。

23 比利家、以利加拿作看守约柜的人。

24 示巴尼、约沙法、拿坦业、亚玛赛、撒迦利雅、比拿亚和以利以谢几位祭司, 在 神的约柜前吹号; 俄别.以东和耶希亚也作看守约柜的人。

25 于是大卫和以色列的众长老, 以及千夫长一起前去, 从俄别.以东的家欢欢喜喜地把耶和华的约柜抬上来。

26 神帮助了那些抬耶和华约柜的利未人, 他们就献上七头公牛和七只公绵羊。

27 大卫和所有抬约柜的利未人, 以及歌唱的人和歌唱的人的领袖基拿尼雅, 都穿上细麻布的外袍; 大卫另外穿上细麻布的以弗得。

28 这样, 以色列人欢呼、吹角、吹号、敲钹、鼓瑟、弹琴, 大声奏乐, 把耶和华的约柜抬了上来。

29 耶和华的约柜进了大卫城的时候, 扫罗的女儿米甲从窗户往下观看, 看见大卫王跳跃嬉笑, 心里就鄙视他。