1 En tiu horo la disĉiploj venis al Jesuo, dirante:Kiu do estas la plej granda en la regno de la ĉielo?
2 Kaj alvokinte al si infanon, li starigis ĝin meze de ili,
3 kaj diris:Vere mi diras al vi:Se vi ne turniĝos kaj ne fariĝos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la ĉielo.
4 Kiu do humiligos sin, kiel ĉi tiu infano, tiu estas la plej granda en la regno de la ĉielo.
5 Kaj kiu akceptos unu tian infanon en mia nomo, tiu akceptas min;
6 sed kiu igos fali unu el ĉi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus subakvigita en la profundon de la maro.
7 Ve al la mondo pro faliloj! ĉar estas necese, ke venu faliloj, sed ve al tiu homo, per kiu la falilo venas!
8 Kaj se via mano aŭ via piedo faligas vin, detranĉu ĝin kaj forĵetu ĝin de vi:estas bone por vi eniri en vivon kripla aŭ lama prefere ol, havante du manojn aŭ du piedojn, esti enĵetita en la eternan fajron.
9 Kaj se via okulo faligas vin, elŝiru ĝin kaj forĵetu ĝin de vi; estas bone por vi eniri en vivon unuokula prefere ol, havante du okulojn, esti enĵetita en Gehenan de fajro.
10 Gardu vin, ke vi ne malestimu unu el tiuj malgranduloj; ĉar mi diras al vi, ke iliaj anĝeloj en la ĉielo ĉiam rigardas la vizaĝon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo.
11 Ĉar la Filo de homo venis, por savi tion, kio estis perdita.
12 Kiel vi pensas? Se viro havas cent ŝafojn, kaj unu el ili erarvagis, ĉu li ne lasas la naŭdek naŭ, kaj iras al la montoj, kaj serĉas tiun, kiu erarvagis?
13 Kaj se okazas, ke li trovas ĝin, vere mi diras al vi, li plimulte ĝojas pri ĝi, ol pri la naŭdek naŭ, kiuj ne erarvagis.
14 Tiel same ne estas la volo de via Patro, kiu estas en la ĉielo, ke unu el ĉi tiuj malgranduloj pereu.
15 Kaj se via frato pekos kontraŭ vi, iru kaj montru al li la kulpon inter vi kaj li sola. Se li aŭskultos vin, vi gajnos vian fraton.
16 Sed se li ne aŭskultos, prenu ankaŭ unu aŭ du kun vi, por ke per la buŝo de du aŭ tri atestantoj ĉiu vorto estu konfirmita.
17 Kaj se li rifuzos aŭskulti ilin, diru la aferon al la eklezio; kaj se li ankaŭ rifuzos aŭskulti la eklezion, li estu por vi kiel fremdulo kaj impostisto.
18 Vere mi diras al vi, ke ĉio, kion vi ligos sur la tero, estos ligita en la ĉielo; kaj ĉio, kion vi malligos sur la tero, estos malligita en la ĉielo.
19 Cetere mi diras al vi, ke se du el vi konsentos sur la tero pri ia pripetota afero, ĝi estos farita al ili de mia Patro, kiu estas en la ĉielo.
20 Ĉar kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili.
21 Tiam Petro venis kaj diris al li:Sinjoro, kiomfoje povu peki mia frato kontraŭ mi, kaj mi pardonu lin? ĝis sep fojoj?
22 Jesuo diris al li:Mi ne diras al vi:Ĝis sep fojoj; sed:Ĝis sepdekoble sep fojoj.
23 Tial la regno de la ĉielo similas al reĝo, kiu volis fari kalkulon kun siaj servistoj.
24 Kaj kiam li komencis la kunkalkuladon, oni alkondukis al li unu, kiu estis ŝuldanto por dek mil talantoj.
25 Sed ĉar li ne havis, per kio pagi, lia sinjoro ordonis, ke estu venditaj li kaj lia edzino kaj liaj infanoj, kaj ĉio, kion li posedis, kaj ke estu pago.
26 Tiam la servisto, falinte, kliniĝis antaŭ li, dirante:Sinjoro, paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi ĉion.
27 Kaj la sinjoro de tiu servisto, kortuŝite, liberigis lin kaj pardonis al li la ŝuldon.
28 Sed elirinte, tiu servisto trovis kunserviston, kiu ŝuldis al li cent denarojn; kaj li kaptis kaj eksufokis lin, dirante:Pagu tion, kion vi ŝuldas.
29 Kaj falinte antaŭ li, la kunservisto petegis lin, dirante:Paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi.
30 Sed li ne volis; sed foriris kaj ĵetis lin en malliberejon, ĝis li pagos tion, kio estas ŝuldata.
31 Tiam liaj kunservistoj, vidinte tion, kio okazis, tre ĉagreniĝis; kaj veninte, rakontis al sia sinjoro ĉion, kio okazis.
32 Tiam lia sinjoro, alvokinte lin, diris:Vi malbona servisto, mi pardonis al vi tiun tutan ŝuldon, ĉar vi petegis min;
33 ĉu vi ankaŭ ne devis kompati vian kunserviston, kiel mi kompatis vin?
34 Kaj lia sinjoro koleris, kaj transdonis lin al la turmentistoj, ĝis li pagos ĉion al li ŝuldatan.
35 Tiel same mia ĉiela Patro faros al vi, se vi ne pardonas el viaj koroj, ĉiu al sia frato.
1 那时, 门徒前来问耶稣: "天国里谁是最大的呢?"
2 耶稣叫了一个小孩子站在他们当中, 说:
3 "我实在告诉你们, 如果你们不回转, 变成像小孩子一样, 一定不能进天国。
4 所以, 凡谦卑像这小孩子的, 他在天国里是最大的。
5 凡因我的名接待一个这样的小孩子的, 就是接待我;
6 但无论谁使一个信我的小弟兄犯罪, 倒不如拿一块大磨石拴在他的颈项上, 把他沉在深海里。
7 "这世界有祸了, 因为充满使人犯罪的事。这些事是免不了的, 但那使人犯罪的有祸了!
8 如果你的一只手或一只脚使你犯罪, 就把它砍下来丢掉; 你一只手或一只脚进永生, 总比有两只手或两只脚被投进永火里好。
9 如果你的一只眼睛使你犯罪, 就把它挖出来丢掉; 你一只眼睛进永生, 总比有两只眼睛被投进地狱的火里好。
10 "你们要小心, 不要轻视这些小弟兄中的一个。我告诉你们, 他们的使者在天上, 常常见到我天父的面。
11 (有些抄本有第11节: "人子来, 是要拯救失丧的人。")
12 你们认为怎样?有一个人, 他有一百只羊, 如果失了一只, 他会不把九十九只留在山上, 去寻找那迷失的吗?
13 我实在告诉你们, 他若找到了, 就为这一只羊欢喜, 胜过为那九十九只没有迷失的。
14 照样, 你们在天上的父是不愿意这些小弟兄中有一个失丧的。
15 "如果你的弟兄犯了罪("犯了罪"有些抄本作"得罪你"), 你趁着和他单独在一起的时候, 要去指出他的过失来。如果他肯听, 你就得着你的弟兄。
16 如果他不肯听, 就另外带一两个人同去, 好使一切话, 凭两三个证人的口, 可以确定。
17 如果他再不听, 就告诉教会; 如果连教会他也不听, 就把他看作教外人和税吏吧。
18 "我实在告诉你们, 你们在地上捆绑的, 在天上也被捆绑; 你们在地上释放的, 在天上也被释放。
19 我又告诉你们, 你们当中若有两个人, 在地上同心为什么事祈求, 我在天上的父必为他们成全。
20 因为无论在哪里, 有两三个人奉我的名聚会, 我就在他们中间。"
21 那时, 彼得前来问耶稣: "主啊, 如果我的弟兄得罪我, 我要饶恕他多少次?七次吗?"
22 耶稣对他说: "我告诉你, 不是七次, 而是七十个七次。
23 因此, 天国好像一个王, 要和他的仆人算帐,
24 刚算的时候, 有人带了一个欠下六千万银币的人来。
25 他没有钱偿还, 主人就下令叫人把他和他的妻子儿女, 以及一切所有的都卖掉, 用来偿还。
26 那仆人就跪下拜他, 说: ‘请宽容我, 我会把一切还给你的。’
27 主人动了慈心, 把那仆人放了, 并且免了他的债。
28 那仆人出来, 遇见一个欠了他一百个银币的仆人, 就抓住他, 扼着他的喉咙, 说: ‘把你欠我的钱还给我。’
29 那和他一同作仆人的就跪下求他, 说: ‘请宽容我, 我会还给你的。’
30 他却不肯, 反而把他带走, 关在监里, 等他把所欠的还清。
31 其他的仆人看见这事, 非常难过, 就去向主人报告这一切事情。
32 于是主人叫他来, 对他说: ‘你这个恶仆, 你求我, 我就免了你欠我的一切。
33 难道你不应该怜悯你的同伴, 好像我怜悯你一样吗?’
34 于是主人大怒, 把他送去服刑, 等他把所欠的一切还清。
35 如果你们各人不从心里饶恕你的弟兄, 我的天父也必这样待你们。"