1 En tiu tempo Jesuo iris en sabato tra la grenkampoj, kaj liaj disĉiploj malsatis, kaj komencis deŝiri spikojn, kaj manĝi.
2 Sed la Fariseoj, vidinte, diris al li:Jen viaj disĉiploj faras tion, kio ne estas permesata en sabato.
3 Sed li diris al ili:Ĉu vi ne legis, kion faris David, kiam malsatis li kaj liaj kunuloj?
4 ke li eniris en la domon de Dio, kaj manĝis la panojn de propono, kiujn manĝi ne estis permesate al li, nek al liaj kunuloj, sed nur al la pastroj?
5 Kaj ĉu vi ne legis en la leĝo, kiel en sabato la pastroj en la templo profanas la sabaton kaj estas senkulpaj?
6 Sed mi diras al vi, ke alestas ĉi tie io pli granda ol la templo.
7 Sed se vi komprenus, kion signifas ĉi tio:Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; vi ne kondamnus la senkulpajn.
8 Ĉar la Filo de homo estas sinjoro de la sabato.
9 Kaj li foriris de tie, kaj eniris en ilian sinagogon;
10 kaj jen viro, havanta manon velkintan. Kaj oni demandis al li, dirante:Ĉu estas permesate sanigi en sabato? por ke ili povu lin akuzi.
11 Kaj li diris al ili:Kiu el vi, havanta unu ŝafon, se ĝi falos en fosaĵon en sabato, ne ekprenos kaj levos ĝin?
12 Kiom do viro superas ŝafon! Tial estas permesate bonfari en sabato.
13 Tiam li diris al la viro:Etendu vian manon. Kaj ĉi tiu etendis ĝin, kaj ĝi tute resaniĝis kiel la alia.
14 Sed la Fariseoj eliris, kaj konsiliĝis kontraŭ li, kiamaniere lin pereigi.
15 Kaj Jesuo, eksciante, foriris de tie, kaj multaj lin sekvis; kaj li sanigis ilin ĉiujn,
16 kaj admonis ilin, ke ili ne konatigu lin;
17 por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:
18 Jen estas Mia servanto, kiun Mi elektis, Mia amata, en kiu Mia animo havas plezuron. Mi metos Mian Spiriton sur lin; Kaj li proklamos justecon al la nacioj.
19 Li ne disputados, nek laŭte krios; Kaj oni ne aŭdos sur la stratoj lian voĉon.
20 Kanon rompetitan li ne rompos, Kaj meĉon senfajriĝantan li ne estingos, Ĝis li elsendos juĝon por venko.
21 Kaj al lia nomo esperos la nacioj.
22 Tiam oni kondukis al li demonhavanton, blindan kaj mutan; kaj li sanigis lin, tiel ke la mutulo parolis kaj vidis.
23 Kaj miris ĉiuj homamasoj, kaj diris:Ĉu ĉi tiu estas la filo de David?
24 Sed la Fariseoj, aŭdinte, diris:Ĉi tiu ne elpelas demonojn krom per Baal-Zebub, estro de la demonoj.
25 Kaj sciante iliajn pensojn, li diris al ili:Ĉiu regno dividita kontraŭ si dezertiĝas, kaj ĉiu urbo aŭ domo dividita kontraŭ si ne starados;
26 kaj se Satano elpelas Satanon, li estas dividita kontraŭ si; kiel do staros lia regno?
27 Kaj se mi per Baal-Zebub elpelas demonojn, per kiu viaj filoj elpelas ilin? tial ili estos viaj juĝantoj.
28 Sed se mi per la Spirito de Dio elpelas demonojn, tiam la regno de Dio estas veninta sur vin.
29 Kaj kiel oni povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedaĵojn, se unue li ne ligos la fortulon? kaj poste li trarabos lian domon.
30 Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraŭ mi; kaj kiu ne kolektas kun mi, tiu disĵetas.
31 Tial mi diras al vi:Ĉia peko kaj ĉia blasfemo estos pardonita el homoj; sed la blasfemo kontraŭ la Spirito ne estos pardonita.
32 Kaj al iu, kiu parolos vorton kontraŭ la Filo de homo, tio estos pardonita; sed al iu, kiu parolos kontraŭ la Sankta Spirito, tio ne estos pardonita en ĉi tiu mondo, nek en la venonta.
33 Aŭ faru la arbon bona kaj ĝian frukton bona, aŭ faru la arbon malbona kaj ĝian frukton malbona; ĉar la arbo estas konata per la frukto.
34 Ho vipuridoj! kiel vi povas paroli bonaĵojn, estante malbonaj? ĉar el la abundo de la koro la buŝo parolas.
35 La bona homo el sia bona trezoro elmetas bonaĵojn; kaj la malbona homo el sia malbona trezoro elmetas malbonaĵojn.
36 Kaj mi diras al vi, ke pro ĉiu senutila vorto, kiun homoj parolos, ili donos respondon en la tago de juĝado.
37 Ĉar laŭ viaj vortoj vi estos pravigitaj, kaj laŭ viaj vortoj vi estos kondamnitaj.
38 Tiam iuj el la skribistoj kaj Fariseoj respondis al li, dirante:Majstro, ni deziras vidi signon de vi.
39 Sed li respondis kaj diris al ili:Malbona kaj adultema generacio serĉas signon; kaj neniu signo estos donita al ĝi krom la signo de la profeto Jona;
40 ĉar kiel Jona estis tri tagojn kaj tri noktojn en la ventro de la marmonstro, tiel la Filo de homo estos tri tagojn kaj tri noktojn en la koro de la tero.
41 Viroj Nineveanoj staros en la juĝado kun ĉi tiu generacio, kaj kondamnos ĝin; ĉar ili pentis pro la predikado de Jona; kaj jen iu pli granda ol Jona estas ĉi tie.
42 La reĝino de la sudo leviĝos en la juĝado kun ĉi tiu generacio, kaj kondamnos ĝin; ĉar ŝi venis el la finoj de la tero, por aŭskulti la saĝon de Salomono; kaj jen iu pli granda ol Salomono estas ĉi tie.
43 Sed kiam la malpura spirito eliras el homo, ĝi trairas tra senakvaj lokoj, serĉante ripozon, sed ne trovas ĝin.
44 Tiam ĝi diras:Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris. Kaj alveninte, ĝi trovas ĝin vakanta, balaita, kaj ornamita.
45 Tiam ĝi iras, kaj kunprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol ĝi mem, kaj ili eniras kaj loĝas tie; kaj la fina stato de tiu homo fariĝas pli malbona, ol la unua. Tiel estos ankaŭ al ĉi tiu malbona generacio.
46 Dum li ankoraŭ parolis al la homamasoj, jen lia patrino kaj liaj fratoj staris ekstere, dezirantaj paroli kun li.
47 Kaj iu diris al li:Jen via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere, dezirantaj paroli kun vi.
48 Sed li responde diris al tiu, kiu parolis al li:Kiu estas mia patrino? kaj kiuj estas miaj fratoj?
49 Kaj etendinte la manon al siaj disĉiploj, li diris:Jen mia patrino kaj miaj fratoj!
50 Ĉar kiu ajn faros la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.
1 安息日那天, 耶稣从麦田经过; 他的门徒饿了, 就摘了些麦穗来吃。
2 法利赛人看见了, 就对他说: "你看, 你的门徒作了安息日不可作的事。"
3 耶稣对他们说: "大卫和跟他在一起的人, 在饥饿的时候所作的, 你们没有念过吗?
4 他不是进了 神的殿, 吃了他和跟他在一起的人不可以吃, 只有祭司才可以吃的陈设饼吗?
5 律法书上记着: 安息日, 祭司在殿里供职, 触犯了安息日, 也不算有罪; 你们也没有念过吗?
6 我告诉你们, 这里有一位是比圣殿更大的。
7 如果你们明白‘我喜爱怜悯, 不喜爱祭祀’这句话的意思, 就不会把无罪的定罪了。
8 因为人子是安息日的主。"
9 耶稣离开那里, 来到他们的会堂。
10 会堂里有一个人, 他的一只手枯干了。有人问耶稣: "在安息日治病, 可以吗?"目的是要控告耶稣。
11 耶稣回答: "你们当中有哪一个, 他仅有的一只羊在安息日跌进坑里, 会不把羊抓住拉上来呢?
12 人比羊贵重得多了! 所以, 在安息日行善是可以的。"
13 于是对那人说: "伸出手来! "他把手一伸, 就复原了, 好像另一只手一样。
14 法利赛人出去, 商议怎样对付耶稣, 好杀掉他。
15 耶稣知道了, 就离开那里。有很多人跟随他, 他医好他们所有的病人,
16 又嘱咐他们不可替他张扬。
17 这就应验了以赛亚先知所说的:
18 "看哪! 我所拣选的仆人, 我所爱, 心里所喜悦的; 我要把我的灵赐给他, 他必向万国宣扬公理。
19 他不争吵, 也不喧嚷, 人在街上听不见他的声音。
20 压伤的芦苇, 他不折断, 将残的灯火, 他不吹灭; 直到他施行公理, 使公理得胜。
21 万民都要寄望于他的名。"
22 有人带了一个被鬼附着、又瞎又哑的人到耶稣那里。耶稣医好了他, 那哑巴就能说话, 也能看见了。
23 群众都很惊奇, 说: "难道他就是大卫的子孙?"
24 法利赛人听见了, 说: "这个人赶鬼, 只不过是靠鬼王别西卜罢了。"
25 耶稣知道他们的心思, 就对他们说: "如果一个国家自相纷争, 就必定荒凉; 一城一家自相纷争, 必站立不住。
26 如果撒但赶逐撒但, 就会自相纷争。那么, 他的国怎能站立得住呢?
27 我若靠别西卜赶鬼, 你们的子孙又靠谁呢?这样, 他们就要断定你们的不是。
28 我若靠 神的灵赶鬼, 神的国就已经临到你们了。
29 如果不先把壮汉绑起来, 怎能进到他的家里, 抢夺财物呢?如果绑起来了, 就可以抢劫他的家了。
30 不站在我这一边的就是反对我的, 不跟我一起收聚的, 就是分散的。
31 因此, 我告诉你们, 人的一切罪和亵渎的话, 都可以赦免; 可是, 亵渎圣灵就得不着赦免。
32 无论谁说话得罪了人子, 还可以赦免; 但说话得罪了圣灵的, 今生来世都得不着赦免。
33 "你们种好树就结好果子, 种坏树就结坏果子; 凭着果子就能认出树来。
34 毒蛇所生的啊, 你们既然是邪恶的, 怎能说出良善的话?因为心中所充满的, 口里就说出来。
35 良善的人从他良善的心("心"原文作"库房")发出良善, 邪恶的人从他邪恶的心("心"原文作"库房")发出邪恶。
36 我告诉你们, 人所说的闲话, 在审判的日子, 句句都要供出来,
37 因为你要照你的话被称为义, 或定为有罪。"
38 当时, 有一些经学家和法利赛人对耶稣说: "老师, 我们想请你显个神迹看看。"
39 但耶稣说: "邪恶和淫乱的世代寻求神迹, 除了约拿先知的神迹以外, 再没有神迹给你们了。
40 约拿怎样三日三夜在大鱼的腹中, 人子也要照样三日三夜在地里。
41 审判的时候, 尼尼微人要和这个世代一同起来, 定这个世代的罪, 因为他们听了约拿所传的就悔改了。你看, 这里有一位是比约拿更大的。
42 审判的时候, 南方的女王要和这个世代一同起来, 定这个世代的罪, 因为她从地极来到, 要听所罗门智慧的话。你看, 这里有一位是比所罗门更大的。
43 "有一个污灵离开了一个人, 走遍干旱之地, 寻找栖身的地方, 却没有找到。
44 他就说: ‘我要回到我从前离开了的那房子。’到了之后, 看见里面空着, 已经打扫干净, 粉饰好了,
45 他就去带了另外七个比自己更恶的污灵来, 一齐进去住在那里; 那人后来的情况, 比以前更坏了。这邪恶的世代也会这样。"
46 耶稣还在对群众讲话的时候, 他的母亲和弟弟站在外面, 要找他讲话。
47 有人告诉耶稣: "你的母亲和弟弟站在外面, 有话要跟你说。"
48 他回答那人: "谁是我的母亲?谁是我的弟兄?"
49 他伸手指着门徒说: "你看, 我的母亲, 我的弟兄!
50 凡是遵行我天父旨意的, 就是我的弟兄、姊妹和母亲了。"