1 Ĉar la regno de la ĉielo similas al domomastro, kiu eliris frumatene, por dungi laboristojn por sia vinberĝardeno.
2 Kaj kontraktinte kun la laboristoj po unu denaro por la tago, li ilin sendis en sian vinberejon.
3 Kaj elirinte ĉirkaŭ la tria horo, li vidis aliajn starantajn senokupe sur la placo;
4 kaj li diris al ili:Vi ankaŭ iru en la vinberejon, kaj kiom estas justa, tiom mi donos al vi. Kaj ili iris.
5 Denove elirinte ĉirkaŭ la sesa horo kaj la naŭa, li agis simile.
6 Kaj elirinte ĉirkaŭ la dek-unua horo, li trovis aliajn starantajn; kaj li diris al ili:Kial vi staras ĉi tie senokupe la tutan tagon?
7 Ili diris al li:Ĉar neniu nin dungis. Li diris al ili:Vi ankaŭ iru en la vinberejon.
8 Kaj kiam vesperiĝis, la sinjoro de la vinberejo diris al sia administranto:Alvoku la laboristojn, kaj donu al ili la salajron, komencante de la lastaj ĝis la unuaj.
9 Kaj venis tiuj, kiuj estis dungitaj ĉirkaŭ la dek-unua horo, kaj ili ricevis po unu denaro.
10 Kaj kiam la unuaj venis, ili supozis, ke ili ricevos pli; kaj ili ankaŭ ricevis po unu denaro.
11 Kaj tion ricevinte, ili murmuris kontraŭ la domomastro,
12 dirante:Tiuj lastaj laboris nur unu horon, kaj vi faris ilin egalaj kun ni, kiuj elportis la ŝarĝon de la tago kaj la varmegon.
13 Sed li responde diris al unu el ili:Amiko, mi ne faras al vi maljustaĵon; ĉu vi ne kontraktis kun mi por unu denaro?
14 Prenu do la vian kaj foriru; mi volas doni al ĉi tiu lasta tiel same, kiel al vi.
15 Ĉu ne estas permesate al mi, fari kun la mia tion, kion mi volas? aŭ ĉu via okulo estas malbona tial, ke mi estas bona?
16 Tiel la lastaj estos unuaj, kaj la unuaj estos lastaj.
17 Kaj suprenirante al Jerusalem, Jesuo prenis la dek du disĉiplojn aparte, kaj sur la vojo li diris al ili:
18 Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la ĉefpastroj kaj skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto,
19 kaj transdonos lin al la nacianoj, por moki kaj skurĝi kaj krucumi; kaj la trian tagon li releviĝos.
20 Tiam venis al li la patrino de la filoj de Zebedeo, kun siaj filoj, adorkliniĝante kaj farante al li peton.
21 Li diris al ŝi:Kion vi volas? Ŝi diris al li:Ordonu, ke ĉi tiuj miaj du filoj povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via regno.
22 Sed Jesuo responde diris:Vi ne scias, kion vi petas. Ĉu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkos? Ili diris al li:Ni povas.
23 Li diris al ili:Mian kalikon vi ja trinkos; sed sidi dekstre de mi kaj maldekstre, tion doni ne apartenas al mi, sed ĝi estas por tiuj, por kiuj ĝi estas preparita de mia Patro.
24 Kaj aŭdinte, la dek indignis kontraŭ la du fratoj.
25 Sed Jesuo, alvokinte ilin al si, diris:Vi scias, ke la regantoj de la nacioj kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas aŭtoritaton super ili.
26 Ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto;
27 kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu via servisto;
28 same kiel la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj.
29 Kaj kiam ili eliris el Jeriĥo, granda homamaso lin sekvis.
30 Kaj jen du blinduloj, sidantaj apud la vojo, aŭdinte, ke Jesuo preterpasas, ekkriis, dirante:Sinjoro, kompatu nin, ho filo de David.
31 Kaj la homamaso admonis ilin, ke ili silentu, sed ili plimulte kriis, dirante:Sinjoro, kompatu nin, ho filo de David.
32 Kaj Jesuo, haltinte, alvokis ilin, kaj diris:Kion vi volas, ke mi faru al vi?
33 Ili diris al li:Sinjoro, ke niaj okuloj estu malfermitaj.
34 Kaj Jesuo, kortuŝite, tuŝis iliajn okulojn; kaj tuj ili ricevis vidpovon, kaj sekvis lin.
1 "天国好像一个家主, 清早出去雇请工人到他的葡萄园工作。
2 他和工人讲定了一天的工钱是一个银币, 然后派他们到葡萄园去。
3 大约九点钟, 他又出去, 看见还有人闲站在街市上,
4 就对他们说: ‘你们也到葡萄园来吧, 我会给你们合理的工钱。’
5 他们就去了。约在正午和下午三点钟, 他又出去, 也是这样作。
6 下午五点钟左右, 他再出去, 看见还有人站着, 就问他们: ‘你们为什么整天站在这里不去作工?’
7 他们回答: ‘没有人用我们。’他说: ‘你们也到葡萄园来吧。’
8 到了黄昏, 园主对管工说: ‘把工人叫来, 给他们工钱, 从最后的开始, 到最先来的。’
9 那些下午五点钟才开始作工的人来了, 每个人都领到一个银币。
10 最先作工的人也来了, 以为会多得一点, 但每个人也是领到一个银币。
11 他们领到之后, 就埋怨家主, 说:
12 ‘我们整天在烈日之下劳苦, 这些后来的人只工作了一个小时, 你却给他们跟我们一样的工钱。’
13 家主回答他们当中的一个, 说: ‘朋友, 我并没有亏待你。你我不是讲定了一个银币吗?
14 拿你的工钱走吧! 我给那后来的和给你的一样, 是我的主意。
15 难道我不可以照自己的主意用我的财物吗?还是因为我仁慈你就嫉妒呢?’
16 因此, 在后的将要在前, 在前的将要在后。"
17 耶稣上耶路撒冷去的时候, 把十二门徒带到一边, 对他们说:
18 "我们现在上耶路撒冷去, 人子要被交给祭司长和经学家, 他们要定他死罪,
19 把他交给外族人凌辱、鞭打, 并且钉在十字架上。然而第三天他要复活。"
20 那时, 西庇太的儿子的母亲, 带着她的两个儿子前来见耶稣。她跪在耶稣面前求他。
21 耶稣问她: "你想要什么?"她说: "求你下令, 使我这两个儿子在你的国里, 一个坐在你的右边, 一个坐在你的左边。"
22 耶稣回答: "你们不知道你们求的是什么。我将要喝的杯, 你们能喝吗?"他们说: "能。"
23 他对他们说: "我的杯你们固然要喝, 只是坐在我的左右, 不是我可以赐的; 我父预备赐给谁, 就赐给谁。"
24 其他十个门徒听见了, 就向他们兄弟二人生气。
25 耶稣把他们叫过来, 说: "你们知道各国都有元首统治他们, 也有官长管辖他们。
26 但你们中间却不要这样; 谁想在你们中间成为大的, 就要作你们的仆役;
27 谁想在你们中间为首的, 就要作你们的奴仆。
28 正如人子来, 不是要受人的服事, 而是要服事人, 并且要舍命, 作许多人的赎价。"
29 他们从耶利哥出来的时候, 有许多人跟着耶稣。
30 有两个瞎眼的人坐在路旁, 听说耶稣经过, 就喊叫: "主啊, 大卫的子孙, 可怜我们吧! "
31 群众责备他们, 叫他们不要出声, 他们却更加放声喊叫: "主啊, 大卫的子孙, 可怜我们吧! "
32 耶稣就站住, 叫他们过来, 说: "要我为你们作什么呢?"
33 他们说: "主啊, 求你开我们的眼睛。"
34 耶稣就怜悯他们, 摸他们的眼睛。他们立刻能看见, 就跟从了耶稣。